Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Honkongo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉiela pejzaĝo de urbocentro Konkongo dum nokte malantaŭ viktoria haveno
Ĉiela pejzaĝo de urbocentro Konkongo dum nokte malantaŭviktoria haveno
Honkongo
ĉine 香港,pinjine:Xiānggǎng,angle Hong Kong
Speciala Administra Regiono de Hongkongo
angle Hong Kong Special Administrative Region of the People's Republic of China
 
Dosieroj
Fotomontaĵo
FlagoBlazono
 
Estas
speciala administra regiono,urbo,urbego,metropolo,mondurbo,dependanta teritorio,urboŝtato,customs territory of China,lando por sporto[+]
 
Ĝemelurboj
Dubajo[+]

Oficiala nomo: 中華人民共和國香港特別行政區
Etimologio: 香 xiāng – bonodora
港 gǎng – haveno

Lando Ĉinio
Historiaj regionoj

PartoHonkonga Insulo
UrboKaŭluno
MaroSudĉina Maro

SituoHonkongo
- altecom[+]
ĈefurboViktorio (laŭfakta)
- koordinatoj22° N,114° O(mapo)22.278333333333114.15861111111Koordinatoj:22° N,114° O(mapo)
Plej alta punktoTai Mo Shan[+]
- alteco957 m[+]

Akvokolektejo1 105,69km² (110 569ha)[+]
Areo1 104km² (110 400ha)

Loĝantaro7 061 200(2010)
Denseco6 396,01 loĝ./km²

Estiĝo29-a de aŭgusto1842
japana okupado25-a de decembro194115-a de aŭgusto1945
suvereneco1-a de julio1997
ĈefekzekutivoJohn Lee
(ekde 1-a de julio 2022) (Sendependa)

HorzonoHKT (UTC+8)
Poŝtkodosen valoro[+]
Telefona antaŭkodo+852
IHD0.898 —tre alta
LandokodoHK
ISO 3166-2HK
Interreta domajno.hk

Etnojĉinoj (ne specifita)– 95 %
filipinoj – 1,6 %
indonezoj – 1,3 %
eŭropanoj – 0,5 %
aliaj etnoj–1,6 %
MonunuoHonkonga dolaro
MEPUS$ 325,755 miliardoj
Lingvojkantona,angla

Honkongo (Ĉinio)
Honkongo (Ĉinio)
DEC

Honkongo (Hongkongo)
Honkongo (Hongkongo)
DEC

Honkongo (Tero)
Honkongo (Tero)
Mapo de la urbocentro

Vikimedia Komunejo:  Hong Kong
Retpaĝaro:www.gov.hk

Map
vdr
Honkongajnubskrapuloj

HonkongoHongkongo[1] (ĉine 香港;kantona jutpinga: Hoeng gong;hanju-pinjine: Xiānggǎng;angle Hong Kong) estas aŭtonoma teritorio, kaj kunMakao unu el la duspecialaj administraj regionoj (speco de provinc-nivela divido) de laĈina Popola Respubliko. Kiel Makao, ĝi situas ĉe la suda marbordo deĈinio ĉe laPerlorivera delto kaj limas alKantonio kaj laSudĉina Maro.[2] Honkongo estas konata pro sia urba konturpejzaĝo kaj profunda natura haveno.[3] Ĝi havas terareon de 1104 km2 kaj kunhavas sian nordan limon kunGŭangdonga Provinco deKontinenta Ĉinio. Kun ĉirkaŭ 7.2 milionoj da loĝantoj de variajŝtatanecoj, Honkongo estas unu el la plej dense loĝataj metropoloj. La identeco de Honkonganoj povas esti de ajna nacieco,Ĉinoj,Britoj, aŭ aliaj. Persono kiu ne estas de ĉina nacieco kaj estas enirinta en Honkongon kun valida veturdokumento, kaj ordinare estas loĝinta en Honkongo dum kontinua periodo de ne malpli ol 7 jaroj kaj prenis Honkongon kiel sian lokon de permanenta loĝado estas laŭleĝe agnoskita kiel Honkongano.[4]

Honkongo estasekskolonio deBritio, sub kies regado ĝi estis de 1841 ĝis 1997, kiam ĝi transdoniĝis al Ĉinio. La interkonsento de la transdono kondiĉis, ke Honkongo daŭre havuaŭtonomecon pri internaj aferoj intertempe. Dum la brita periodo Honkongo fariĝis, kaj restis, unu el la plej gravaj financaj centroj en la mondo.

Etimologio

[redakti |redakti fonton]
Honkonga Insulo en Honkongo.

La ĉina 香港 (Hoeng gong) signifas laŭvorte "bonodora haveno". La nomo de la teritorio, dekomence latinigita kiel "He-Ong-Kong" en 1780,[5] origine referencis al malgranda insuleto inter la insuloAberdeenAp Lei Chau kaj la suda marbordo deHonkonga Insulo. La zono Aberdeen estis frua punkto de kontakto inter britaj maristoj kaj lokaj fiŝkaptistoj.[6] Kvankam la fonto de la latinigita nomo estas nekonata, ĝenerale oni kredas, ke temas pri frua fonetika adapto de lakantona prononcohēung góng. La nomo estus rekte tradukebla al "bonodora haveno" aŭ "incensodora haveno".[7][8][9] "Bonodora" povus referenci al la nesala gusto de la nesala akvo de la haveno pro la elfluo el laPerlorivero aŭ al la odoro el laincensfabrikoj borde de la marbordo de nordaKaŭluno. La incenso estis stokita apud la Aberdeen Haveno por eksporto antaŭ la disvolvigo de la Viktoria Haveno.[9] Sir John Davis (nome la dua kolonia guberniestro) proponis alternativan originon; Davis diris, ke la nomo derivis el "Hoong-keang" ("ruĝa torento"), reference al la koloro de la grundo sur kiu fluis akvofalo en la insulo.[10]

La simpligita nomoHong Kong estis ofte uzita ĉirkaŭ 1810.[11] La nomo estis ofte verkita kiel la unusola vortoHongkong ĝis 1926, kiam la registaro oficiale adoptis la duvortan nomon.[12] Kelkaj entreprenoj fonditaj dum la frua kolonia epoko ankoraŭ tenas tiun nomon, kielHongkong Land,Hongkong Electric Company,Hongkong and Shanghai Hotels kajHongkong and Shanghai Banking Corporation (HSBC).[13][14]

Geografio

[redakti |redakti fonton]
Areoj de urba disvolvigo kaj vegetaĵaro estas videblaj en ĉi tiu satelita foto.

Honkongo konsistas el la malgrandaduoninsuloKaŭluno kaj 236 insuloj en laSudĉina Maro; inter tiuj estas laHonkonga Insulo. Ĉi tiu insulo donis la precipan nomon al la teritorio kaj estas ĝia politika kaj ekonomia centro. Ĉar Ĉinio koncedis al Honkongo, laŭ la devizo "unu lando, du sistemoj", grandpartan administran kaj ekonomian liberon, Honkongo posedas, ekzemple, proprajn valuton kajinterretan domajnon.

Vido al nokta Honkongo el Monteto Victoria

Honkongo estas sur la suda marbordo de Ĉinio, 60 km oriente deMakao, sur la orienta flanko de la elfluejo de la estuaro de laPerlorivero. Ĝi estas ĉirkaŭita de laSudĉina Maro ĉiuflanke escepte norde, kie najbaras la urboŜenĵeno deKantono laŭlonge de la rivero Ŝam Ĉun. La teritoria areo de 2755 km² konsistas el la Honkonga Insulo, laKaŭluna Duoninsulo, laNovaj Teritorioj, la insulo Lantau kaj ĉirkaŭ 200 aliaj insuloj. El la totala areo, 1073 km² estas tero kaj 35 km² estas akvo.[15] La plej alta pinto de la teritorio estas Tai Mo Ŝan, 957 m supermarnivelo.[16] Urba disvolvigo estas koncentrata en la Kaŭluna Duoninsulo, en la Honkonga Insulo kaj en la novaj urboj de Honkongo tra la Novaj Teritorioj.[17] Multo el tio ĉio estas konstruita sur teroj akiritaj el maro; 70 km² (ses procento de la totala tero aŭ ĉirkaŭ 25 procento de la disvolvigita spaco en la teritorio) estas teroj akiritaj el maro.[18]

Nedisvolvigita (neurbigita) tereno estas monteta al montara, kun tre malmulta ebena tereno, kaj konsistas ĉefe el herbejoj, arbaroj, arbustaroj aŭ farmoj.[19][20] Ĉirkaŭ 40 procento de la vetara terareo estas kamparajparkoj kaj naturrezervejoj.[21] La teritorio havas tre diversan ekosistemon; estas ĉirkaŭ 3000 specioj devaskulaj plantoj en la regiono (300 el kiuj estas indiĝenaj de Honkongo), kaj miloj da insektoj, birdoj kaj marbestoj.[22][23]

Klimato

[redakti |redakti fonton]

Honkongo troviĝas en tropikaklimato kun influo demusono. Envintro latemperaturo falas ĝis15°C (foje eĉ10°C). Lasomeroj estas varmaj, humidaj kaj malstabilaj. Fulmotondroj kaj mallongajpluvo-periodoj estas oftaj.Aŭgusto portas la plej altan pluvo-kvanton. Tiam oni mezuras30°C.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Arkeologiaj esploroj suĝestas homan instaladon ĉe Hongkongo inter 50.000 kaj 30.000 a.K. Militaj kaj fiŝkaptaj iloj elbronzepoko estis retrovitaj en la Hongkongaj insuloj Lantao kaj Lamma. Ladinastio Qin konkeris kaj enĉinigis unuafoje la landon en 214 a.K. Post la disfalo de la Qin-aŭtoritatoj, ĝi estis submetita de la pra-nord-Vjetnama reĝlandoNanjueo, sed reiris alĈinio pro la konkeroj deHan en 111 a.K.

La unua eŭropa alveninto estis laportugalaJorge Alvares en 1513. Portugaloj kreis faktorion sed estis forpelitaj post militaj interbataloj dum la 1520-aj jaroj.

Subskribo de laTraktato de Nankino sur la britamilitŝipoCornwallis.

Honkonga Insulo estis cedita unue al Britio en laTraktato de Nankino, kiu finis laopian militon en 1842. Ĉe la fino de ladua opia milito la duoninsulo deKaŭluno ankaŭ estis cedita en konstanteco al Britio. En 1898, kongreso kunvenis en Pekino kaj interkonsentis luigi la ceteran aktualan Honkongon al Britio por 99 jaroj (sekve la transdono de la kolonio en 1997). La Honkonga universitato estis fondita en 1911, kaj estis la unua institucio de supera edukado. Flughaveno Kai Tak ekfunkciis en 1924, kaj la kolonio evitis daŭran ekonomian malkreskon post la striko de Kantono-Hongkong de 1925-26. En la komenco de laDua japana-ĉina milito en 1937, guberniestroGeoffry Northcote deklaris Hongkongon neŭtrala zono por gardi sian statuson kiel libera haveno. La kolonia registaro prepariĝis por ebla atako, evakuante ĉiujn britajn virinojn kaj infanojn en 1940. La imperia Japana armeo atakis Hongkongon la 8an de decembro 1941, la saman matenon kiel ĝia atako surPearl Harbor; Hongkongo estis okupaciita de Japanio dum preskaŭ kvar jaroj antaŭ ol Britio restarigis kontrolon la 30an de aŭgusto1945.

Ĉjang Kaj-ŝek kajMao Zedong en 1945. Tuj poste ili estros la du flankojn de laĉina enlanda milito kiu sendos rifuĝintojn al Honkongo.

Ĝia loĝantaro repliiĝis rapide post la milito, ĉar lertaj ĉinaj migrantoj fuĝis de laĈina enlanda milito, kaj pli da rifuĝintoj transiris la limon kiam laKomunista Partio ekregis kontinentan Ĉinion en 1949. Honkongo fariĝis la unua el la ekonomioj de la kvar aziaj tigroj, kiu industriiĝis dum la1950-aj jaroj. Kun rapide kreskanta loĝantaro, la kolonia registaro komencis reformojn por plibonigi infrastrukturojn kaj publikajn servojn. La programo pripublika loĝado, la sendependa komisiono kontraŭkorupto (angle ICAC), kaj laMass Transit Railway fervoja reto estis ĉiuj starigitaj dum la postmilitaj jardekoj por provizi pli sekuran loĝadon,honestecon en la civila servo kaj pli fidindan transportadon. Kvankam la konkurebleco de la teritorio por fabrikado iom post iom malpliiĝis pro kreskantaj laboraj kaj posedaĵaj kostoj, ĝi transiris al serv-bazita ekonomio. Jam de la fruaj1990-aj jaroj, Honkongo establis sin kiel tutmonda financa centro kajkargada centrejo. La kolonio alfrontis necertan estontecon kiam finiĝis la lukontrakto de Novaj Teritorioj, kaj guberniestro Murray MacLehose elvokis la statuso de Hongkongo kunDeng Xiaoping en 1979. Diplomatiaj intertraktadoj kun Ĉinio rezultigis la Ĉina-Britan Komunan Deklaron de 1984, en kiu Britio konsentis retransdoni la kolonion en1997 kaj Ĉinio garantios la ekonomian kaj politikan sistemojn de Hongkongo dum 50 jaroj post la transdono. La tuja retransdono ekigis ondon de amasa elmigrado, ĉar loĝantoj timis malboniĝon de civilajn rajtojn, ŝtatregadon kaj vivokvaliton. Pli ol duonmiliono da homoj forlasis la teritorion dum la kulmina punkto de migra periodo, de 1987 ĝis 1996. Honkongo estis retransdonita al Ĉinio la 1-an de julio 1997, post 156 jaroj da brita regado.

Ankaŭ post la retransdono de Britio al Ĉinio, Honkongo restis grava financa centro. Ĝia interrilato kunKontinenta Ĉinio estas bona, kvankam necertecoj restas pri la estonteca financa rolo de la teritorio en la nova financa dinamikeco dekapitalismiĝanta Ĉinio. En2003, Honkongo severe suferis la efikojn de epidemio de neantaŭvidita spira malsano,Severa Akuta Spira Sindromo (Sasoso).

Policano uzantalarmigan gason kontraŭ la manifestaciantoj, la 28an de septembro de 2014.

La politikaj debatoj post la retransdono de suvereneco centriĝis ĉirkaŭ la demokratia disvolviĝo de la regiono kaj la konformiĝo de la centra registaro al la principo "unu lando, du sistemoj". Post la retransdono, kaj inversigo de la demokratiaj reformoj fare de la Leĝdona Konsilio dum la lasta kolonia epoko, la regiona registaro malsukcese provis leĝigi nacian sekurecan leĝaron laŭ Artikolo 23 de la Baza Leĝo. La decido de la centra registaro efektivigi antaŭekzamenojn de kandidatoj antaŭ ol permesi ĝeneralajn elektojn ekigis serion da protestoj en2014, kiuj famiĝis kiel larevolucio de ombreloj (angleUmbrella Revolution). Malsimilecoj en la voĉdona registro kaj malkvalifiko de elektitaj leĝdonantoj post la elektado de la leĝdona konsilantaro en2016 kaj apliko de nacia juro en la stacidomo de Okcidenta Kowloon kaŭzis pliajn zorgojn pri la aŭtonomeco de la regiono. En junio de 2019, grandaj protestoj denove okazis en respondo al proponitaekstradicia leĝpropono permesantaekstradicion de fuĝintoj alkontinenta Ĉinio. La protestoj daŭriĝis en decembro, finfine iĝante la plej larĝskala politika protesta movado en Honkonga historio. Organizantoj asertis, ke ili altiris pli ol unu milionon da Honkongaj loĝantoj.

Post laprotestoj de 2019-2020, Honkongo ankaŭ estis trafita deCOVID-19, kio evidente malbonigis la situacion de ekonomia, socia kaj politika vidpunktoj.

EnMajo de 2020, la tutĉina registaro anoncis esti voĉdonigonta la ĉinan parlamenton (sed ne la honkongan) pri leĝo pri sekureco, tio kio reinstigis por-demokratiajn manifestaciojn, kiuj estis paŭzantaj pro lakronvirusa pandemio. La manifestaciantoj timis, ke ĉi-tiu leĝo senpere gvidu al la fino de la aŭtonomeco de Honkongo sen atendi 2047[24]. LauLe Monde, la nova leĝo abrupte finas la demokratian escepton kaj limigas, ec nuligas la civilajn kaj politikajn rajtojn de iu ajn civitano malaprobanta la ĉinan sistemon aŭ la Pekinan registaron.[25]

EnMajo de 2021, la elektada sistemo de Honkongo estis ŝanĝata, rezultiginte al la pligrandiĝo de la nombro da leĝigantaj reprezentantoj de 70 al 90 kaj la malpligrandiĝo de la nombro publike elektantaj de 35 al 20. La ŝanĝo estas kritikata pro sia malbona efiko rilate al la demokratia situacio en la regiono.[26]

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]
Large, empty room, with many desks and computer terminals
Iama komercejo de laborso de Hongkongo.
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Hongkongo, 2019

Honkongo havas prosperan ekonomion, unu el la plej liberaj en la mondo, plejparte bazita surinternacia komerco, kaj ĝia valuto, laHonkonga dolaro, estas la naŭa plej komercata valuto en la mondo.

Honkongo ankaŭ havas unu el la plej gravaj internaciaj centroj definancoj, la dekan lokon en la mondo laŭ sia komerco kaj estas la 11-a plej granda bankcentro en la mondo. Laborso kajbankoj de Honkongo rangas alte, kaj multe okupiĝas pri la reeksportado aŭ distribuado de ĉin-faritaj varoj tutmonde.

Ĉar Honkongo estas malgranda insulo ĝi preskaŭ ne havas naturajn rimedojn, tial ĉiuj manĝaĵoj kaj krudaĵoj devas esti importitaj al ĝi. Sekve, importo kaj eksporto, inkluzive de reeksporto, superas la totalan MEP de Honkongo.

La ĉefa ekonomia agado en Honkongo baziĝas sur branĉa komerco, ĉiam pli kaj pli kun Ĉinio, kie la proporcio de la partoprenantoj en la servaj industrioj iom post iom pliiĝas kaj hodiaŭ estas proksima al 90 procentoj de la totala MEP, dum la parto de la industria produkta sektoro iom post iom malkreskas kaj transpasas grandparte Al Ĉinio mem, Honkongo elstaras precipe pro la vasta amplekso de banka agado tie koncentrita, ĉar multaj el la internaciaj kompanioj havas sian azian sidejon en la administranto.

Kielkapitalismanmiksaservekonomio, karakterizita demalalta impostado, minimuma registara merkatinterveno, kaj establita internacia financa merkato[27] ĝi estas la35-a plej granda ekonomio, kunMEP de proksimume 373 mil milionoj da usonaj dolaroj po kapo.[28] Kvankam la ekonomio de Honkongo estis rangigita pinte de la indico priekonomia libero de laHeritage Foundation ekde 1995,[29][30] la teritorio havas relative altan nivelon de ekonomia malegaleco.[31] Laborso de Honkongo estas la sepa plej granda en la mondo, kun merkata kapitaligo de 30.4 mil bilionoj da honkongaj dolaroj (3.87 mil bilionoj da usonaj dolaroj) en 2018.[32]

Transportoj

[redakti |redakti fonton]

LaInternacia Flughaveno Honkongo (ĉine 香港國際機場 / 香港国际机场 Xiānggǎng Guójì Jīchǎng, Jyutping Hoenggong Gwokzai Geicoeng; IATA : HKG,ICAO : VHHH) estas laflughaveno de Honkongo. Ĝi estas neoficiale nomata Flughaveno Chek Lap Kok (ĉine 赤鱲角機場 / 赤鱲角机场), laŭ la samnoma insulo sur kiu ĝi estas konstruita, kaj ankaŭ por distingi ĝin de la pli malnova Flughaveno Kai Tak de Honkongo.

Kulturo

[redakti |redakti fonton]
Statue of Bruce Lee in a fighting pose
Statuo deBruce Lee sur la Avenuo de la Steloj, Honkongo, kiel omaĝo al la kinindustrio de la urbo.

Kutimoj

[redakti |redakti fonton]

Honkongo estas karakterizata kiel hibrido deOriento kajOkcidento. Tradiciaj ĉinaj valoroj emfazantajfamilion kaj respektedukadon kombinas kun okcidentaj idealoj, inkluzive de ekonomia libereco kaj regado de lajuro. Kvankam la granda plimulto de la loĝantaro estas etne ĉina, Honkongo disvolvis apartan identecon. La teritorio diverĝis de la kontinento pro sia longa periodo de kolonia administrado kaj malsama ritmo de ekonomia, socia kaj kultura disvolviĝo. La ĉeftendenca kulturo derivas de enmigrintoj devenantaj de diversaj partoj de Ĉinio. Ĉi tio estis influita de brit-stila edukado, aparta politika sistemo kaj la rapida evoluo de la teritorio dum la fino de la20-a jarcento. La plej multaj migrantoj de tiu epoko fuĝis malriĉecon kaj militon, reflektita en la reganta sinteno rilate riĉecon; Honkonganoj emas ligi mem-bildon kaj decidiĝon al materiaj avantaĝoj. La sento de loka identeco de loĝantoj signife pliiĝis post retransdono (de Britio al Ĉinio en 1997): 53% el la loĝantaro identiĝas kiel "hongkonganoj", dum 11% priskribas sin kiel "ĉinojn". La restanta loĝantaro rilatas al miksitaj identecoj, 23% kiel "hongkongano en Ĉinio" kaj 12 procentoj kiel "ĉinoj en Honkongo".

Tradiciaj ĉinaj familiaj valoroj, inkluzive de familia honoro, filia pieco, kaj prefero por virfiloj, estas ĝeneralaj.Nukleaj familioj estas la plej oftaj domanaroj, kvankam plur-generaciaj kaj etenditaj familioj ne estas nekutimaj. Spiritaj konceptoj kielfengŝuo estas observataj; tiukadre grandskalaj konstruaj projektoj ofte dungas konsultistojn por certigi taŭgan konstruadon kaj aranĝon. La grado de ĝia aliĝo al fengŝuo estas kredita determini la sukceson de komerco. Baguaj speguloj estas regule uzataj por protekti kontraŭ malbonajn spiritojn, kaj konstruaĵoj ofte malhavas etaĝajn numerojn enhavantajn la ciferon 4; la ciferon sonas simile al la vorto por "morti" en la kantona.

Lingvoj

[redakti |redakti fonton]
Dulingvaj vojo-signoj en la angla kaj tradicia ĉina lingvoj en Honkongo.

Honkong havas du oficialajn lingvojn: nome la ĉina (kies tipo ne estas specifita) kaj laangla.

La kantona estas uzata en ĉiuj aspektoj de la socia kaj familia vivo. Ĝi estas parolata kaj instruata en lernejoj, kaj estas la denaska lingvo de granda plimulto de la loĝantaro.

La angla estas sufiĉe disdirita. Ĝi estis la nura oficiala lingvo de1883 ĝis1974, kaj nuntempe estas parolata okaze de komercaj rilatoj kaj kun fremduloj. La honkonga registaro subtenas dulingvan politikon por la afiŝado (vojmontriloj, subtekstoj, ktp). Ĝi estas instruata en ĉiuj lernejoj ekde la antaŭlernejo, kaj estas uzata kiel instrueca lingvo en 21% de la lernejoj kaj 100% de la universitatoj. La frakcio de denaskaj angloparolantoj estas ege malgranda, sed oni taksas ke la triono de la loĝantaro sukcesas mastrumi la anglan kiel denaskulo.[33]

Krome, la reveno de Honkongo al Ĉinio en1997 estigis renovigitan intereson pri lamandarena lingvo. La mandarena ne estas parolata de ĉiuj hongkonganoj, tamen. Disponeblas facilaj lingvaj metodoj por lernado de la angla, kantona kaj mandarena lingvoj.Dialektoj estas parolataj en Hongkongo fare de populacioj kiel la tankao, lahakaa lingvo, laminnana lingvo, ĉi tiuj lingvoj de la provincoFuĝjano ankaŭ parolataj enTajvano. Hongkongo estis dum multaj jaroj deviga pasejo por la ĉefurbaj laborantoj en Tajvano kaj inverse. Iuj de ĉi tiuj dialektoj estas prenitaj el la kantona lingvo.

Religioj

[redakti |redakti fonton]

Ĉirkaŭ 50% el la honkonganoj estas nekredantoj, 35,3% estastaoanoj,konfuceanojbudhanoj, kaj 11,6%kristanoj[34]. Laŭ la loka registaro, estas ankaŭislamanoj (50 000),hinduanoj (35 000),sikanoj (5000) kajjudoj (kelkaj miloj)[35].

Kiel en aliaj partoj deĈinio, la tri grandaj ĉinaj religioj (Taoismo,Konfuceismo kajBudhismo) kunfandiĝas en la popolaj praktikoj. La kultoj kunloĝas en la sama loko: ekzemple en laSik Sik Templo kie temploj ĉeestas en la sama zono, aŭ en templo deHollywood Road kie la altaroj kunhavas la saman templon.

Kuirarto

[redakti |redakti fonton]

Popola vendejo de manĝeroj porSiuĝeho.

Manĝaĵo en Honkongo baziĝas sur kantona kuirarto, malgraŭ la eksponiĝo de la teritorio al eksterlandaj influoj kaj la variaj originoj de ĝiaj loĝantoj. Rizo estas la baza manĝaĵo, kaj kutime estas servata simpla kun aliaj manĝaĵoj. Freŝeco de la ingrediencoj estas emfazita. Kortobirdo kaj marmanĝaĵo estas ofte vendataj viva ĉe malsekaj bazaroj, kaj ingrediencoj estas uzataj kiel eble plej rapide. Estas kvin ĉiutagaj manĝoj: matenmanĝo, tagmanĝo, posttagmeza teo, vespermanĝo, kajsiu yeh. Dim sum, kiel parto de yum cha (frutagmanĝo), estas manĝad-tradicio kun familio kaj amikoj. Pladoj inkluzivas congee, cha siu bao, siu yuk, ovo-tortojn kaj mangan pudingon. Lokaj versioj de Okcidentaj manĝaĵoj estas servataj ĉe Cha Chaan Teng (rapidaj, neformalaj restoracioj). Oftaj cha chaan teng menuaj eroj inkluzivas makaroniojn en supo, profunde frititan francan toaston, kaj honkong-stilan laktan teon.

Komunikiloj

[redakti |redakti fonton]

Azia Televido Limigita mallonge ATV (ĉine 亚洲 电视), estas la plej malnova televida stacio en Hongkongo. Ĝi estis fondita en 1957.

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Servoj

[redakti |redakti fonton]

LaUniversitato de Hongkongo (angle The University of Hong Kong,HKU; en ĉina 香港大學) estaspublika esplor-universitato en Pok Fu Lam, Hongkongo. Fondita en 1887 kielHong Kong College of Medicine for Chinese (Hongkonga Lernejo de Medicino por Ĉinoj), ĝi estas la plej malnovauniversitato en Hongkongo.[36]

LaĈina Universitato de Honkongo (mandarene :香港中文大學; angleChinese University of Hong Kong, mallongigite CUHK) estas publika universitato situanta en Honkongo kiu estis establita en 1963.

LaUrba Universitato de Honkongo (ĉine 香港城市大學,pinjineXiānggǎng Chéngshì Dàxué,angleCity University of Hong Kong, mallongigiteCityU) estas honkonga universitato kiu estis fondita en 1984 sub la nomo deUrba Politeknikejo de Honkongo, iĝante universitato en 1994.

LaHonkonga Universitato de Scienco kaj Teknologio (angleHong Kong University of Science and Technology (HKUST); ĉine 香港科技大學) estas publika universitato situanta en Honkongo kiu estis establita en 1991 kaj tiel estas la tria universitato establita en Honkongo.

LaAsocio de la Universitatoj de la Pacifika Bordo estaskonsorcio de 61 esploruniversitatoj en 19 ekonomioj de ŝtatoj borde de la Pacifika Oceano, kun ĉefsidejo en Honkongo.

LaHonkonga Politeknika Universitato (ĉine 香港理工大學 / 香港理工大学, pinjino: Xiānggǎng Lǐgōng Dàxué, jyutping Hoeng 1 gong 2 Lei 5 gung, angleHong Kong Polytechnic University, mallongigite 理大, Lǐdà, Lei5daai6; ankaŭ konata akronime kiel PolyU aŭ HKPU) estas publika universitato situanta en la distrikto Hung Ham de Honkongo.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. PIV agnoskas egale ambaŭ formojn, nomeHonkongo kajHongkongo tute samrange sen neniu prefero. Alirita la 11an de septembro 2020.
  2. Geography and Climate, Hong Kong. Census and Statistics Department, Hong Kong Government. Alirita 10a de Januaro 2007 .
  3. Ash, Russell. (2006)The Top 10 of Everything 2007. Hamlyn, p. 78.ISBN 0-600-61532-4.
  4. Vidu"Right of Abode" de The Immigration Department of Hong Kong
  5. Empson 1992, p. 94.
  6. Bishop & Roberts 1997, p. 218.
  7. "Aquilaria sinensis and origin of the name of Hong Kong". Hong Kong Herbarium. Arkivita el la originalo la 1an de decembro 2017. Alirita la 11an de septembro 2020.
  8. Carroll 2007, p. 1
  9. 9,09,1Room 2005, p. 168.
  10. Davis 1841, p. 6.
  11. Empson 1992, p. 96.
  12. Hong Kong Government Gazette 1926, No. 479.
  13. HSH Annual Report 2017, p. 6.
  14. HSBC Annual Report 2011, p. 2.
  15. "Hong Kong".Arkivigite je 2009-05-13 per la retarkivoWayback MachineThe World Factbook.Central Intelligence Agency. Arkivita el la originalo la 26an de julio 2019. Alirita la 11an de septembro 2018.
  16. Owen & Shaw 2007, p. 13.
  17. Population By-Census 2016, paĝoj 34–35
  18. Land Policy Report 2017, p. 1.
  19. Owen & Shaw 2007, p. 2.
  20. "Land Use in Hong Kong 2017", Planning Department
  21. Morton & Harper 1995, p. 9.
  22. Hu 2003.
  23. The Natural Environment, Plants & Animals in Hong Kong. Hong Kong Government. Arkivita ella originalo je 15a de novembro 2017. Alirita 15a de novembro 2017 .
  24. James Griffiths kaj Steven Jiang CNN, « Beijing to propose hugely controversial security law in Hong Kong »archive, ĉeCNN - konsultita la 20-an de majo 2020 (angle}
  25. A Hongkong, la loi de sécurité imposée par la Chine met brutalement fin à une exception démocratique, Le Monde.fr, Florence de Changy, publikita la 2-an de Julio 2020, konsultita la 7-an de Julio 2020,arkivo (france}
  26. https://www.bbc.co.uk/news/world-asia-57236775
  27. Jiang et al. 2003.
  28. "World Economic Outlook Database, October 2019". IMF.org. International Monetary Fund. Alirita la 12an de septembro 202o.
  29. Hong Kong ranked world's freest economy for 18th consecutive year. Hong Kong Government (12a de januaro 2012). Arkivita ella originalo je 28a de oktobro 2012. Alirita 28a de majo 2012 .
  30. Top 10 Countries. The Heritage Foundation. Arkivita ella originalo je 24a de januaro 2008. Alirita 1a de februaro 2008 .Arkivigite je 2008-01-24 per la retarkivoWayback Machine Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2008-01-24. Alirita 2020-09-12 .
  31. Thematic Report: Household Income Distribution in Hong Kong (PDF). 2016 Population By-Census (Report). Census and Statistics Department. Julio 2017., p. 7
  32. HKSE Market Statistics 2018, p. 2.
  33. Census and Statistics Department,Hong Kong Special Administrative Region, «Use of Language in Hong Kong», Thematic Household Survey Report No. 51,‎ 1-a de majo 2013, p. 10 (legi retearkivo).
  34. (angle) The World Factbook,« Hong Kong »Arkivigite je 2009-05-13 per la retarkivoWayback Machinearkivo,CIA (konsultita la 20-an de junio 2009).
  35. (angle) Hongkonga registaro,« Religion and Custom »arkivo, Oficejo de Informaj Servoj, januaro 2008 (konsultita la 20-an de junio 2009), p. 2.
  36. "About HKU – History". The University of Hong Kong. Alirita la 16an de Julio 2013.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • Ban, Biao 班彪; Ban, Gu 班固; Ban, Zhao 班昭 (111). 地理志 [Traktaĵo pri geografio]. Book of Han (ĉine). 28. OCLC 4342548.
  • Barber, Nicola (2004). Hong Kong. Gareth Stevens.ISBN 978-0-8368-5198-4.
  • Bishop, Kevin; Roberts, Annabel (1997). China's Imperial Way. Odyssey Publications.ISBN 978-962-217-511-2.
  • Buckley, Roger (1997). Hong Kong: The Road to 1997. Cambridge University Press.ISBN 978-0-521-46979-1.
  • Carroll, John (2007). A Concise History of Hong Kong. Rowman & Littlefield.ISBN 978-0-7425-3422-3.
  • Chan, Cecilia; Chow, Amy (2006). Death, Dying and Bereavement: a Hong Kong Chinese Experience. Hong Kong University Press.ISBN 978-962-209-787-2.
  • Chan, Shun-hing; Leung, Beatrice (2003). Changing Church and State Relations in Hong Kong, 1950–2000. Hong Kong University Press.ISBN 962-209-612-3.
  • Chu, Cindy Yik-yi (2005). Foreign Communities in Hong Kong, 1840s–1950s. Palgrave Macmillan.ISBN 978-1-4039-8055-7.
  • Chu, Yiu-wai (2017). Hong Kong Cantopop: A Concise History. Hong Kong University Press.ISBN 978-988-8390-58-8.
  • Courtauld, Caroline; Holdsworth, May; Vickers, Simon (1997). The Hong Kong Story. Oxford University Press.ISBN 978-0-19-590353-9.
  • Curry, Janel; Hanstedt, Paul (2014). Reading Hong Kong, Reading Ourselves. City University of Hong Kong Press.ISBN 978-962-937-235-4.
  • Cushman, Jennifer Wayne (1993). Fields from the Sea: Chinese Junk Trade with Siam During the Late Eighteenth and Early Nineteenth Centuries. Cornell Southeast Asia Program.ISBN 978-0-87727-711-8.
  • Davis, Sir John Francis (1841). Sketches of China: partly during an inland journey of four months, between Peking, Nanking, and Canton; with notices and observations relative to the present war. 1. Charles Knight & Co. OCLC 491627420.
  • Empson, Hal (1992). Mapping Hong Kong: A Historical Atlas. Government Information Services. OCLC 29939947.
  • Owen, Bernie; Shaw, Raynor (2007). Hong Kong Landscapes: Shaping the Barren Rock. Hong Kong University Press.ISBN 978-962-209-847-3.
  • Morton, Brian; Harper, Elizabeth (1995). An Introduction to the Cape d'Aguilar Marine Reserve, Hong Kong. Hong Kong University Press.ISBN 978-962-209-388-1.
  • Hu, Qi-ming (2003). "Preface". Rare and Precious Plants of Hong Kong. Agriculture, Fisheries and Conservation Department.ISBN 978-988-201-616-3. OCLC 491712858.
  • Room, Adrian (2005). Placenames of the World. McFarland & Company.ISBN 978-0-7864-2248-7.

Plia legaĵo en Esperanto

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Unuanivelaj dividoj de laĈina Popola Respubliko
Provincoj
Anhujo  • Ĉinghajo  • Fuĝjano  • Gansuo  • Gŭiĝoŭo  • Ĝeĝjango  • Ĝjangsuo  • Ĝjangŝio  • Ĝilinio  • Hajnano  • Hebejo  • Hejlongĝjango  • Henano  • Hubejo  • Hunano  • Junano  • Kantonio  • Ljaŭningo  • Siĉŭano  • Ŝandongo  • Ŝanŝio  • Ŝenŝjio  • Tajvano
Aŭtonomaj regionoj
Municipoj
Specialaj administraj regionoj
Tajvano estas postulata de la ĈPR sed agas sendepende kiel la Respubliko de Ĉinio
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Honkongo&oldid=9218864"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp