La nomo"Honduras" laŭvorte signifas "profundoj" en la hispana.Kolumbo (laŭ tradicia legendo) foje dirisGracias a Dios que hemos salido de esas honduras ("Dankon al Dio, ke ni eliris el tiuj Profundoj"). El ĉi tio la nomo devenas.
Laŭ la stato de 2013 en la lando vivis8 303 771 loĝantoj sur areo de112 492 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de74 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kunGvatemalo,Salvadoro kajNikaragvo. Ĉefurbo de la lando estasTegucigalpo.[2][3]
Ekzistas indikoj pri tio, ke almenaŭ ekde1000 a.K. enCopán en la okcidento de Honduro loĝisMajaoj, tamen same kiel tiuj forlasis multajn urboŝatojn pro misteraj kialoj, ili ankaŭ forlasis Copán ĉirkaŭ900 p.K.. En la jaro1502Kolumbo unuafojon metis siajn piedojn sur la amerikan firmteron ĉeTrujillo en la nordo de Honduro kaj nomis la landon alude al la profundeco de la maro antaŭ la kariba bordo „Honduras“ (profundejoj).
Kiam la hispanaj konkerantoj dum sia antaŭenmarŝado de1524 entrudiĝis en ĉi tiun regionon iam setlita de lamajaoj, ili trafis sur multnombrajn indianotribojn malamikiĝintajn unu kun la aliaj kiel ekz. laLenca,Pipil,Chorotega,Jicaques,Paya kaj aliaj, kiuj komence kolere rezistis. En1525Hernán Cortés (*1485, †1547) entreprenis militiron, en1536Pedro de Alvarado (*ĉ.1485, †1541) pluan, por sufoki la leviĝon gvidata de tribestro Lempira. La hispanoj fondis en1540 la ĉefurbonComayagua kaj enkorpigis la provincon en la capitanía general (ĝeneralkapitanujo) de Guatemala. La hodiaŭan ĉefurbo ili fondis en1579 kiel setlejo en la proksimeco de or- kaj arĝentminejoj. Tiujn ĉi valormetalojn unuavice alcelis la konkerantoj. La indianoj, pro militoj, deviglaboro kaj enportitaj epidemioj preskaŭ neniigitaj ekde 1,2 milionoj sur en la jaro1778 ĉirkaŭ 88 000, ja tenis sian komunuman teron por la memprovizo per nutraĵoj, tamen devis disponigi laborfortojn por minejoj kaj bienoj de la koloniistoj.
En1821 la provinca oligarkio aliĝis la leviĝo de la aliaj centramerikaj provincoj kontraŭ la hispana krono. Post nur dujara alligo al la imperio de Meksikio ili memstariĝis en la federacio de la „Unuiĝintaj Provincoj de Centrameriko“. Unu el la gvidantoj, la honorito kiel „mezamerika Bolívar“Francisco Morazán (*1792, †1842), devenis el Honduro. Sed ankaŭ li ne povis malebligi la elrompiĝon de sia hejmprovinco kaj la disfalon de la federacio en1839. Jam ekde la komenciĝo de la „libereco“ multaj partioj de laoligarkio batalis pri la potenco.
Ekde1821 ĝis1876 sinsekvis 85 registaroj. En 1876Marco Aurelio Soto ekigis liberalan ŝanĝon: Li sekularigis la ekleziajn posedaĵojn, enkondukis la civilan geedziĝon kaj ŝtatan edukadosistemon. Liaj kontraŭuloj (eklezio kaj grandbienuloj) kaj partianoj (la urba burĝaro) poste sinorganizis en laNacia Partio resp. en laLiberala Partio, kiuj ĝis hodiaŭ restis la plej gravaj partioj de la lando. Samtempe Soto antaŭenigis la ekonomian ekspluato kaj la malfermado mondmerkaten. Per malavaraj koncesioj li allogisusonajn konzernojn kaj faris la landon fakte tian kolonion de usonaj entreprenoj, kia kreis la mondkonatan bildaĉon de „bananrespubliko“. La diktatoroj T.Carías Andino kaj J. M.Gálvez, kiuj tenis sin je la potenco ekde1933 ĝis1948 resp. ekde1949 ĝis1954, fakte estis marionetoj de laUnited Fruit Company. Striko de ĉirkaŭ 25 000 laboristoj sur la usonaj bananplantejoj en la jaro1954 enkondukis la disciplinadon de la potenco, kiun la t.n. „bananenklavo“ misuzis kontraŭ la resto de la lando.
La kariba maro je la fino de la 19-a jarcento
En1969 ekestis milito kontraŭSalvadoro, kiu eniros la historion kiel t.n. “futbalmilito“. La kaŭzo estis konfliktoj pri ekonomiaj rifuĝintoj elSalvadoro, kiujn la loĝantaro de Honduro kulpigis pri la ekonomiaj problemoj kaj kiujn ĝi malamikigis. La milito mortigis 3000 homojn kaj vundis 6.000. La konflikto mem tamen daŭris ĝis1980, kiam laOrganizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj interpacigis ambaŭ ŝtatojn.
La reformojn de la prezidantoVilleda Morales, kiu regis ekde1957 ĝis1963, komence ja bremsis armepuĉoj, sed la militregistaro subOsvaldo López Arellano, kiu tenis la potencon ekde1972 ĝis1975, reekprenis ilin kaj antaŭenigis ilin sub premo flanke de la sindikatoj kaj kamparanaj organizaĵoj. Ĝi ekvalidigis fundamentan agrarreformon, kiu meritis sian nomon. kvankam du militreĝimoj bremsis ĝian realigon. Militreĝimoj en Honduro ne estis tiel kruelaj torturreĝimoj kiel tiuj de la najbarŝtatoj. Ili ja malpermesis tro maldekstrulajn partiojn kaj organizaĵon, sed lasis al ambaŭ grandaj partioj kaj iliaj secesiaĵoj kaj precipe al la fortaj kamparanaj organizaĵoj limigitan liberecon. Ĉi tiu aŭtoritata toleremo estas konsiderinda kaŭzo, kial en Honduro armitaj etmilitaj grupoj ne transpasis la limon de la anonco de armita rezisto al ĝia realigo.
Manuel Zelaja (Foto: Marcello Casal Jr/ABr., 2006)
Je la prezindantobalotoj de1981, kiuj signalis reiron al parlamentismo, la kandidato de la Liberala Partio,Roberto Suazo Córdova, gajnis klaran majoritaton. Multaj observantoj dubis pri lia transvivokapablo en lando, en kiu ja okazis ene de 150 jaroj 125 armepuĉoj. Li travivis gravan ekonomian krizon kaj multajn onidirojn pri puĉoj. Li kaj sia posteuloJosé Azcona Hoyo tamen devis akcepti vole-nevole, keUsono misuzis Honduron kiel bazo por sia nedeklarita milito kontraŭ la demokratio enNikaragvo. Nur en1989 interŝtata konferenco interkonsentis pri la nikaragvaj „Contras“ (kontraŭuloj), kiuj fakte estis dungosoldatoj pagitaj de Usono kaj per profitoj el la drogkomerco.
La lando elsanginta pro la ŝuldokrizo nun plene dependas de la transvivohelpo, kiun la „granda frato“ en la nordo de la kontinento kompreneble ne disponigas senkompense. Do la tradicia fremdodestinado alprenis novan formon, kaj la fivorto de „bananrespubliko“ kromajn sencon kaj argumentojn. La daŭra, masiva kaj parte perforta ĉeesto de Usono kaŭzas inter la Hondoranoj malamon kontraŭ la „yanquíes“ kaj naciisman fervoron. En1992 Salvadoro, Gvatemalo kaj Honduro interkonsentis traktaton pri liberkomerco translima. La prezidantoCarlos Roberto Reina, elektita en1993, provis dum sia oficperiodo limitigi la influon de la armeo. Lia posteuloCarlos Roberto Flores Facussé iniciis reformeman ekonomi-politikon. La prezidantobalotojn de2002 gajnisRicardo Maduro Joest de la Nacia Partio.
La prezidantobalotadon de novembro2005 gajnis perManuel Zelaya Rosales denove kandidato de la liberaluloj. Li promesis precipe daŭre kaj efike antaŭzorgi krimecon.
En1998 la kirloŝtormo Mitch transpasis plurfoje Honduron kaj ruinigis dume grandajn partojn de la lando. EĉTegucigalpa, preskaŭ 300 km for de la kariba marbordo, ne estis domaĝita, kaj ankoraŭ nun la sekvoj de la naturkatastrofo videblas. „Mitch“ retroevoluigis la honduran ekonomion je kelkaj jaroj, ĉar precipe la bananplantejoj suferis de la katastrofo.
La defendon de la legitimeco de Zelaya transprenis lia edzinoXiomara Castro, kiu gvidis la opozicion. En kontestataj balotoj,Juan Orlando Hernández atingis la prezidantecon en 2013 kaj denove en 2017, kontraŭ Xiomara Castro. Tiu ĉi venkis en la balotoj de 2021, kaj fariĝis la unua prezidantino de la Respubliko.
Honduro situas ĉe la plej larĝa parto de la mezamerikaistmo kaj limas sudoriente alNikaragvo, nordokcidente alGvatemalo kaj sudokcidente alSalvadoro. Norde troviĝas laKariba Maro (644 km longa marbordo). La ĉeborda malaltlando plena je riveroj,marĉoj kajlagunoj penetras 70 km en la internon de la lando.
Sude etendiĝas laPacifiko (124 km longa marbordo). La precipe montaran landon trairas orient-okcidenten montomasivo, kiun trafluas pluraj riveroj. La plej alta supro de Honduro estas laCerro de Celaque de 2870 m. LaGolfon de Fonseca en la sudokcidento antaŭas multaj vulkaninsuloj. En la valoj ĉe la kariba bordo troviĝas multaj bananplantejoj.
La plimulto de la loĝantaro vivas en la okcidento de la lando kaj en la regiono Cortés norde de la Joĥoa lago.
Honduro havastropikan klimaton, kiu estas pli modera en la montaro en la landinterno. En la ĉiam humida kariba malaltujo la averaĝa jara temperaturo estas ĉirkaŭ25°C. En la dumvintre seka pacifika regiono la jara averaĝo ĉirkaŭas29°C, en la moderaj montaraj regionoj20°C.
La precipitokvanto ĝenerale malplias nordsuden. En la montaraj valoj la jara averaĝo atingas 1.016 milimetrojn, laŭlonge de la norda bordo 2.540 milimetrojn. La seka sezono daŭras ekde novembro ĝis majo. La pluvsezono komenciĝas ĉirkaŭ majo kaj finiĝas oktobre. Ĉe la kariba bordo tamen pluvas tutjare. Novembre 1998 la kirloŝtormo Mitch kaŭzis gravan katastrofon en Honduro.
Ĉefurbo kaj plej granda urbo kun 1,09 milionoj da loĝantoj (stato 2001) estasTegucigalpo, kiu troviĝas en la suda landoparto en la montaro, en la postregiono de la pacifika bordo. Vicgranda urbo kaj grava komercocentro en la nordokcidenta regiono estasSan Pedro Sula (491.000 loĝantoj), kiu distancas ĉirkaŭ 40 km disde la kariba bordo. La tri plej gravaj internaciaj flughavenoj troviĝas en ambaŭ urboj kaj krome enLa Ceiba (111.000 loĝantoj), kiu kune kunPuerto Cortés (36.000 loĝantoj) konsistigas la du plej grandajn havenurbojn ĉe la kariba marbordo.
La rivero Choluteca duonigas la ĉefurbon Tegucigalpa
La plej multaj riveroj de la lando fluas en la atlantikan oceanon. La 320 kilometrojn longaRío Patuca kaj la 240 kilometrojn longaRío Ulúa estas la du plej longaj riveroj de Honduro. La plej granda lago kaj samtempe la plej granda akvorezervujo de Honduro estas la 285 kvadratajn kilometrojn grandaLago Joĥoa.
Honduro havas riĉajn plantaron kaj bestaron. Menciindas precipe la preskaŭ netuŝita plej granda interligita pluvarbaro en Centrameriko nordoriente de la lando (Moskitio) kaj krome la, post la aŭstralia Barier-rifo, mondvaste plej konata koralrifa vivsistemo ĉirkaŭ la karibaj insuloj antaŭ la hondura firmtero (Islas de la Bahía). Ambaŭkaze kontraŭleĝa senarbigo kaj brulsenradikigo pro la premo de kreskanta loĝantaro unuflanke kaj troa fiŝkaptado, marpoluado kaj kreska nombro de turismaj subakviĝantoj minacas pli kaj pli la naturmedion.
La ĉirkaŭ 5.000 kvadratajn kilometrojn grandaBiosfera Rezervejo Río Plátano estas la plej grava nacia parko de Honduro kaj apartenas al la lastaj ankoraŭ sendifektaj pluvarbaraj pejzaĝoj de Centrameriko. Entute ĉirkaŭ 10 elcentoj de la teritorio substaras naturprotektadon.
En la jaro1969 oni submetis la regionon je medioprotektado. Ekde1982 labiosfera rezervejo ankaŭ estas ero de lamondan naturheredaĵon deUnesko. Ekde1996 Unesko metis ĝin pro la multeco de minacoj sur laRuĝan Liston de la Monda Heredaĵo. Precipe temas pri minacadoj pro:
En 2007 la mondheredaĵa komitato decidis ellistigi la parkon, ĉar intertempe efikas la protektrimedoj.
Pli kaj pli eĉ ankaŭ je la hondura registaro venkas la ideo prosperigi la mondvastanmedioprotektan turismon. La vivmedia situacio en la grandaj urboj de la lando estas maltrankviliga (manko de akvo, eroziadoj, manka poluakvo-senigo, eksterleĝaj rubdeponejoj, nekontrolata konstruado, mediodamaĝaj industrioj ktp.)
Arbaroj kovras ĉirkaŭ 48,1 elcentojn de la lando (2000).Kverkaroj kajpinaroj kovras la iom malvarmetajn altajn landojn, en la malalta lando dominas herbejoj,mangrovoj kajpalmoj troviĝas en la bordaj regionoj. Ĉiujare oni neniigas 3.000 km² da arbaro.
Kie ekzistas transporteblecoj por ligno,usonaj firmaoj jam ege malpliigis pro ekscesa ekspluato la konsiston el altvaloraj lignoj kielmahagono,cedro kajmakluro. Intertempe usonaj firmaoj ekekspluatas la lignojn ankaŭ de lapinosavanoj en la nordoriento. Se tiu ĉi evoluo pludaŭras, post ĉirkaŭ 20 jaroj dezertoj anstataŭos la abundegajn arbarojn.
La loĝado sin koncentras sur la montara lando en la nordokcidento, la regiono ĉirkaŭTegucigalpa kaj la ĉepacifika sudo. Alie ol ekz. enGvatemalo la plimulto de la hondura loĝantaro estasmestizoj, do idoj de eŭropaj enmigrintoj kaj praloĝantoj de la lando. Ili konsistigas ĉirkaŭ 90 % de la loĝantaro. La resto de la loĝantaro estasindianoj (7 %),afrikanoj (2 %) kajeŭropanoj (1 %). Ĉe la norda bordo vivas plua popolgrupo, kiu komplete konservis siajn memstarajn kulturon kaj lingvon: LaGarifunoj, kiuj havas indianajn kaj afrikajn praulojn, vivas precipe en bordovilaĝoj laŭlonge de la kariba marbordo de Honduro,Belizo kaj parte enNikaragvo kaj Gvatemalo. Male al la ofta opinio laGarifunoj ankoraŭ ne longe vivas sur laCayos Cochinos kaj laIslas de la Bahía (golfinsuloj). La tieajGarifuno-setlejoj ekestis nur en la50-aj jaroj de la20-a jarcento. En la landinterno kaj enMoskitio ankoraŭ ekzistas grupetoj de indianaj praloĝantoj. Tiuj retiriĝis en malfacile alireblajn montarajn valojn, tute izolite de la eduko- kaj sansistemo kaj de la politika vivo. Kelkaj triboj de „riverindianoj“ ankoraŭ vagadas tra la arbaroj ĉe la kariba marbordo kiel kolektantoj kaj ĉasantoj. La onta antaŭeniĝo de arbofaligistaroj detruus ankaŭ ilian vivejon.
La ega kreskado de la loĝantaro plifortigas la formigradon de la kamparo al la urboj, kio superbordigas ties mizerkvartalojn. Pli ol la duono de la loĝantoj vivas sub la limo de malriĉeco, kvinono estasanalfabetoj. Sub- kaj misnutrado estas ege disvastigita. La medicina prizorgado sur la kamparo estas mizerega. La kvoto de analfabetoj ja sinkis en la urboj je malpli ol 20 %, tamen sur la kamparo ĝi situas ankoraŭ je super 50 %. La malbona instruadonivelo siaflanke estas kialo por la manko de fakuloj, kiu baras la evoluon sur ĉiuj kampoj.
La aĝostrukturon de la hondura loĝantaro pregas la relative forta kreskado de la loĝantaro de nun 2,8 % pojare. Infanoj kaj junuloj sub 15 jaroj konsistigas pli ol trionon (41 %) de la tuta loĝantaro. Nuntempe ĉiu ino naskas po 4,1 idojn dumvive. Honduro situas je ĉiuj tiaj indikatoroj konsiderinde super la latinamerika averaĝo (pojara loĝantarkreskado: 1,6 %; loĝantaro sub 15 jaroj: 30 %; fekundecokvoto: 2,4 idoj pro ino).
40,8 % de la loĝantoj aĝas malpli ol 15 jaroj (maskloj 1.452.646 / femaloj 1.393.271),55,5 % aĝas inter 15–64 jarojn (maskloj 1.921.432 / femaloj 1.948.656), 3,7 % aĝas pli ol 65 jaroj (maskloj 122.146 / femaloj 137.053). La averaĝa aĝo situas je 19.15 jaroj, lavivodaŭro situas je 69.3 jaroj. (stato2005)
Oficiala lingvo estas la hispana. La mestizoj parolas lahispanan. Krome oni parolas indiĝenajn lingvojn, ekz.Miskito kaj Tawahka en Moskitio. Ĉe la atlantika marbordo kaj la antaŭbordaj insuloj oni parolas ankaŭ kreolananglan kajgarifunan.
La loĝantaro apartenas je 85–90 % al larom-kakatolikaeklezio[4], kiu ankaŭ post la disigo de ŝtato kaj eklezio estas la plej grava morala instanco de la lando. Ĝi emfazas la socialan devon de posedantoj kaj la respondecon de la riĉuloj por la plibonigo de la stato de malriĉuloj kaj malavantaĝigitoj. Mondvaste respektata estas laĉefepiskopo de Tegucigalpo, Oscar Rodríguez Maradiaga, kiukardinaliĝis en2001 kaj prezidis la latinamerikan episkopokonferencon. Kiel prezidanto de la kontraŭkorupto-komisiono li uzas sian personan renomon por pli travideblo kaj sociala respondeco en la politika vivo de sia lando.La ceteraj loĝantoj plejparte apartenas al laprotestantamalplimulto. Pro masiva subteno elUsono variaj protestantaj sektoj sukcese misiigis, precipe sur la Islas de la Bahía. Multaj tamen praktikas sian novan religion nur dum altaj festotagoj kaj eĉ nur intermiksante ĉiuspecajn antaŭkristanismajn ideojn kaj ceremoniaĵojn. La miksdevenuloj kunfandis la religiojn de siaj prauloj kun la kredoj de siaj konkerintoj.
Honduro estas postHaitio la lando kun plejaltamalriĉeco enLatinameriko. 71,6 % de la loĝantaro vivas sub la limo de malriĉeco (fonto: TAZ). Aliaj taksokalkuloj supozas eĉ ĝis 80 %.
Ĉiujare multaj honduranoj elmigras eksterlanden, precipe enUsonon. La senlaboreco en Honduro altas, tamen pro la laborstrukturo la statistikoj preskaŭ ne estas fidindaj. Ĝuste la fakta malriĉeco de la kampara loĝantaro ne estas registrebla per statistiko pri senlaboreco.
Probleme estas ankaŭ la junularbandoj ekestintaj pro malriĉeco kaj senespero „Barrio 18“ (ankaŭ konata kiel Mara 18) aŭ „Mara Salvatrucha“, kiuj parte terorigas kompletajn kvartalojn kaj eĉ urbojn. Multaj bandanoj devenas de detruitaj familioj. Oni taksas, ke ĉiu el ambaŭ rivalaj junularbandoj havas ĉirkaŭ 40.000 membrojn. Tamen tiaj junularbandoj ne nur estas problemaj en Honduro. EnSalvadoro kajGvatemalo ekzistas similaj bandoj, kies anoj esprimas sian anecon i.a. per tatuaĵoj. La registaro siaflanke agas drakone, ne kontraŭ malriĉeco kaj senespero, kiuj prosperigas tiajn krimajn bandojn, sed kontraŭ ĉi tiuj junularbandoj mem. Ekde2003 ekzistas leĝo, kiu punas nure la bandaranecon per almenaŭ tri jaroj da mallibereco. La katolika eklezio kaj aliaj kristanaj organizaĵoj fondis reensociigan programon por iamaj „mareros“.
LaNacia Aŭtonoma Universitato de Honduro (hispaneUniversidad Nacional Autónoma de Honduras, akronime UNAH) estas la nacia publika universitato de Honduro kaj la plej granda kaj plej alta rangita universitato en Honduro. Ĝi situas en laDepartemento Francisco Morazán, en la sudokcidenta parto de la lando, proksime al la ĉefurboTegucigalpo.
↑Ankaŭ en lapoŝatlaso de la Mondo, la ĝis nun sola amplekse cirkulanta esperantlingva atlaso, la nomo esperantlingva Tegucigalpo dokumentiĝas, interalie en la vastaj du-paĝaj mapoj 31 kaj 35, kaj aldone en la landolisto 35.