Homs (aŭHims,arabeحمص) estas siria urbo, kiu jam ekestis en la24-a jarcento antaŭ nia erao kaj nomiĝisEmesa. Homs estis grave trafita de laSiria Enlanda Milito. La sekvaj informoj esence rilatas al la antaŭmilita stato. Principe, nuntempe Homs estas industria, agrokultura kaj komerca urbo, kaj administra centro de samnomagubernio.Akvon el lago Kattina, kiu situas 15 kilometroj for deurbo, loĝantoj uzis por irigacio. Apud tia-ĉi lago troviĝas arĥeologia altaĵoTal al-Nabi Mando, sur kia okazis historia batalo interhititoj kajegiptianoj en la24-a jarcento antaŭ nia erao. En Homs situas ankaŭ tre grava kasteloQalaat al-Hossn, kia funkciis kiel strategia gvatejo. Alia grava konstruaĵo en Homs estasMoskeo de Khaled Ibn Al-Walid kun metalo kupolo, kia reflektas sonlumon. Oni povas trovi ankoraŭ ekleziojn:Kaneesat Um Zunnar kajKaneesat Mar Elian.
loĝantaro: 650 mil (takso en 2003), 775 mil (takso en 2017)
Tamen sincere dirite, la nuna ekzakta nombro de loĝantoj nekonatas. Taksoj varias de 650 000 ĝis 1 200 000. La loĝantaro de la 1920-aj jaroj estis raportita je 55 000, el kiuj 20 000 estis kristanoj. La loĝantaro de la 1960-aj jaroj estis taksita je 170 000, inkluzive de la antaŭurboj 300 000.