Homel -beloruseГомель,ruseГомель (tiulingve prononcata pli-malpliGomelj) - estas urbo en la sudorienta parto deBelorusio. Ĝi estas la ĉefurbo deHomela regiono, nomata laŭ la urbo. Komence de la jaro2004, la urba loĝantaro estis ĉirkaŭ 480 000 homoj.
La urbo unuafoje menciiĝis en kronikoj en la jaro1142 (tiu dato konsideratas kiel fondojaro de la urbo) kiel urbo en la historiaĈernigova/Ĉernihiva princlando. De la jaro1335 Homel apartenis al laGrandduklando Litovio, de la jaro1772 jaro al laRusia Imperio. De la jaro1919 la urbo estis centro deHomela gubernio enRSFSR deSovetunio, kaj de la jaro1926 ĝi estis parto deBelorusa Soveta Socialisma Respubliko deSovetunio. De la jaro1938 la urbo estas la administra centro de la samnoma Homela regiono.