Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Homa intelekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lahoma intelektointelekto (el lalatinlingvaintellectus,-us, devenanta el la perfekta preterito de la verbointellìgere =intellègere, formita deintus kajlègere kiu signifas «legi »,[1] aŭ deinter kajlègere, nome “elekti”)[2] ĝenerale intelekto povas esti difinita la “kapablo de la homa menso kompreni, konceptipensojn kaj formulijuĝojn.

La termino “intelekto”, filozofisence, estas unuafoje trovebla en lamezepokaskolastika filozofio kiu ĝin uzis por latinigi la grekan νοῦς aŭ νόος (noûs,"nus") kiun la grekoj kontraŭmetis aldiànoia, nomeracio.

La intelekto kielnous

[redakti |redakti fonton]

La termino, en la origina signifo, troviĝas enHomero, kie indikas la organon sidejo de la reprezentado de ideoj[3],

EnAnaksagoro νοῦς kiel intelekto akiras metafizikan valoron ĉar, kia aktiva kaj ordiganta potenco, organizas la kaoson (ἄπειρον,apeírōn), kreante tiel la mondon.[4][5]

“Nous” kiel intuicio

[redakti |redakti fonton]

LaŭPlatono la intelekto konservas tiun diecan kvanton al ĝi atribuita de Anaksagoro, kiu, tamen, estas rezervita al la homa kapablo kiam, per la kontemplo de laideoj, ĝi atingas la kulminon de la scio.

Tiu scia kvanto atingebla per la intelekekto superas la “sciencan” scion atingeblan per lamatematiko caxr, fakte, la intelekto ebligas la puran kaj simplan kontemplon de la ideoj. En Platono aperas la koncepto de pura kaj senpera scio per la intelekto-intuicio distingebla el la racio aŭdianoia, kiu bezonas la peradon de la rezonado.

Aristotelo

[redakti |redakti fonton]

LaŭAristotelo, malsame olPlatono, la intelekta senpera kontemplo ne konas la konceptajn enhavojn difinitajnideoj, disigitaj el la objektoj, kaj koincidigas laveron jam enajn en la objektoj mem. (De anima, III, 431 a, 1)

La aristotelanous tiel sukcesas penetri la enon, kapti tio kio posedas la eston, nome lasubstanco, tiu subrestaĵo kiu plurestas ĉiam unika kaj identa al si mem.

Ankaŭ laŭ Aristotelo, tamen, nur la intelekto sukcesas garantii la veron liverantescionnoetican (intuician), superan se komparitan al tiudia-noetica de laracieco kiu antaŭiras per logiko aŭsilogismo.

Aktiva kaj pasiva intelekto

[redakti |redakti fonton]

La aktiva (aŭ aganta) intelekto estas, laŭ Aristotelo, la kapablo de la intelekto meti al akto, pere de la senteblaj imagoj, la esencojn aŭ formojn de la objektoj, koneblaj nur pere de la pasiva (aŭ potenca) intelekto.[6]

En judismo

[redakti |redakti fonton]

Laŭ laBiblio la organo de la scio kuŝas en la koro kaj la scio mem estas donaco de Dio. (Vidu en laPrisaĝaj libroj).

Novplatonismo

[redakti |redakti fonton]

En lanovplatonafilozofio (aparte enPlotino), la intelekto estas la duahipostazo, la nivelo de realo kiu pliplene posedaspenson kajeston. Ĝi estas plurforma ĉar formita per diversajarketipoj, sed pli unueca ol la sinsekva nivelo (animo).

Teologio

[redakti |redakti fonton]

Laŭ la terminaro de lakristana teologio intelekto estas difinita ankaŭ kiel unu el la “Sep donoj de la Sankta Spirito”.[7] Ĝi konsentas tujan kaj senperan komprenon de la kredveron, vestante la animon per pli profunda intuicio pri la kredo. Dum la kredo reprezentas nur la simplan adheron al la enhavoj de larevelacio, per la dono de la intelekto eblas leviĝi al pli alta nivelo de kompreno ne nur racia, sed ankaŭ intuicia kaj intime sentita. Ĝi do kreskigas la virtojn de kristano kaj pliprofundigas, sen aldoni novajn nociojn, la signifojn kaj la konceptojn jam implicite entenatajn en la kredartikoloj.[8]

De aŭgustinismo al skolastikismo

[redakti |redakti fonton]

Helpe deAŭgusteno de Hipono la teologia kristana koncepto pri la intelekto proksime reprenas la novplatonan doktrinon, pere de doktrino de la ilumino de la intelekto flanke deDio, intencita kiel depoprenanto de la ideoj. La intelekta scio estas, laŭ Aŭgusteno, io senpera, persona, nedirebla, simila al intelekto elpensitaPlotino laŭ kiu “scii pri objekto” egalas miksiĝi, kunfandiĝi kun ĝi.

En la mezepokaskolastika filozofio inspirita precipe deAristotelo, ekzemple enTomaso de Akvino, krom tiuj novplatonismaj konserviĝas la fundamentaj elementoj de la aristotela koncepto. Konserviĝas do la distingo inter racio kaj intelekto: dum la unua diskursive rekonas realon en ties rilatoj kun aliaj realoj, la intelekto sukcesas, male, penetri ĝian esencon absolute kaj unuece.

Renesanco

[redakti |redakti fonton]

LaŭNikolao el Kuzo la intelekto estas supera al la racio ĉar ĝi reprezentas la “dian” sferon en la homo: malsame ol en la racia logiko, kiu estas limigita fare de laprincipo de nekontraŭdiro (komuna ankaŭ al la bestoj), la intelekto (intellectus) sukcesas intuicii la komunan radikon de tio kio aperas “kontraŭdira” al la simpla intuicio (ratio), unuece kaptante la plurecon pere de tiu “koincido de la kontraŭoj” kiu estas propra de Dio (Apologia doctae ignorantiae, h II, S. 16, Z. 1-6. Tie estas dirate: “Docta enim ignorantia de alta regione intellectus existens sic iudicat de ratiocinativo discursus).

Analoge, laŭGiordano Bruno la intelekto «empie il tutto, illumina l'universo, è fabro del mondo» (“plenigas ĉion, iluminas la universon, estas la forĝisto de la mondo), simila al la platonaDemiurgo.

17-a jarcento

[redakti |redakti fonton]

KunKartezio malaperas la distingo inter intelekto kaj racio, rekuperita male deBaruĥ Spinozo. La problemo de la intuicio estas reprenita kaj pliprofundigita deBaruĥ Spinozo kiu ĝin taksas la plej altan gradon de la scio ĉar pere de ĝi tiu povas atingi la scionsub speciae aeternitatis kiel rilate la spinozan Dion, imanentan, koincidantan kun la Naturo (Deus sive Natura). Kion la intelekto intuicie konas tio havas, fakte, la karakterizojn de la senfina eterneco dum la racio povas nur ĉirkaŭvagi inter la finitaĵoj.

LaŭJohn Locke, male, necesas transsalti la oponon inter racio kaj intelekto, pro kio, post la rekono de ĝiaj limoj, plurestas nur unu limigita kapablo.[9]

Same kiel laŭLeibnizo ankaŭ en la filozofio inspirita deWolff la diferenco inter la intelekta scio kaj tiu sensa estas nur kvalita ĉar tiu devenenta el la intelekto estas klara kaj distinkta.

Kant

[redakti |redakti fonton]

Immanuel Kant rifuzas la antaŭan doktrinon de la intelekto de la fenomenoj kaj revenigos netan distingon inter la sensa scio kaj tiu intelekta, distingo kiu lin submetos al akuzo pri nekorektebladualismo inter koncepto kaj sensa intuicio aŭ interfenomeno kajnoumeno. Laŭ Kant, dum la sensaco estas pasiva en la ricevado de la sensaj datenoj, la intelekto aktive agas kiel kapablo sinteziapriore la plurecon de la fenomenoj per laKantaj kategorioj, malsamaj el la aprioraj formoj de la senseco (spaco kaj tempo), ellaborante tiel konceptojn, pensante nome konceptojn kiuj havas enhavo la materiajn datenojn devenantajn el la senseco, aktivante tiel kunlaboron inter intelekto kaj senseco.[10]

Intelekto kaj racio

[redakti |redakti fonton]

Per Kant okazas tamen inversigo inter intelekto kaj racio: la emo transsalti la finitaĵon fariĝas, fakte, prerogativo ne de la unua sed de la dua, tiel ke al la intelekto nun apartenas la ebleco konstrui sciencon diskursivforman, kaj al la racio male la superan taskon kontroli la limojn de la homa sciokapablo.

La pretendo de la intelekto transiri la scion pri la fenomena mondo alarme movas la racion kiu ellaboras ideojn kiuj devus plenumi la metafizikan taskon de la akiro de perfekta kaj kompleta scio de tuta sperto fenomena, ekstera kaj noumena, nome pri la animo, pri la mondo kaj pri Dio. Kio estas la aspiro de “dogmaj| metafizikistoj”, bonŝance bremsataj de la racio.

Hegelo kaj hegelismo

[redakti |redakti fonton]

Enideismo estas konservata la kanta ellaboritaĵo pri intelekto kaj racio, kiu allasas al la dua kapablon kapti la tutecon de la realo, kaj al intelekto duarangan funkcion. LaŭHegelo, ekzemple, la racio estas reale supera al la intelekto ĉar dum tiu ĉi povas esti aplikata al la apartaj sciencoj propraj de laempiriismo, la racio kapablas kontentigi la superan filozofian sciobezonon. Ankaŭ laŭ aliaj ideismaj filozofioj la filozofoj konfesas la pozicion laŭ kiu la dialektika procedo de la racio montras ke mem kapablas superi la dialektikon mem, dum la intelekto estas najlita al laprincipo de nekontraŭdiro.

20-a jarcento

[redakti |redakti fonton]

PerHenri Bergson evoluiĝas la kritiko pri la abstrakta intelekto sed tiu estas intencita malsammaniere kun multege da analizoj kaj proponoj.

Tipa de la homa inteligento – oni substrekas – estas la kapablo krei senorganikajn instrumentojn pere de kiuj la ''homo faber'' pretigas la vojon al la'''homo sapiens'' kiu per la intelekto-inteligento konstruas abstraktajn formojn, kategoriojn, skemojn kiuj utilos al la scienco en la disvolviĝo de ĝia “ekonomia” funkcio, en la treduktado nome de la kompleksa realo al simplaj utiligeblaj elementoj.

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Antonio Livi,Glossario epistemologico alla voce "intelletto", inIl principio di coerenza: senso comune e logica epistemica, pag. 177, Roma, Armando editore, 1997.
  2. Intelekto kaj racio ne estas, tion oni scias, la samo en la filozofia penso kaj antikva kaj moderna. La unua koncernas la senperanintuicion de la vero, la dua la atingon de ĝi pere de la diskursivaracio. LaBiblio ne konas tiun distingon kaj atribuas al la Sankta Spirito la “donon de la Intelekto” (Nova Testamento). La rilato kredo/racio tuŝas ambaŭ.
  3. In Omero νόος «è lo spirito [...] sede di rappresentazioni chiare» Bruno Snell.
  4. Vocabolario greco della filosofia, a cura di Ivan Gobry, Milano, Bruno Mondadori, 2004, p.146.
  5. ”Unua ĝi metis la intelekton super la materion... “Ĉiuj aĵoj estis kune; poste venis la intelekto, kiu ilin distingis kaj ilin ordigis”Diogeno Laertio,Vite e dottrine dei più celebri filosofi, II, 6. Edizione a cura di Giovanni Reale. Milano, Bompiani, 2006, p. 151
  6. De animo, III, 5, 430a 10.
  7. Jesaja, 11, 1-2.
  8. Franco Giulio Brambilla,Esercizi di cristianesimo, Vita e Pensiero, Milano 2000.
  9. Eseo pri la homa intelekto.
  10. Kant,Storia della ragion pura (Critica della ragion pura)

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
  • Terence Irwin,I principi primi di Aristotele, Vita e Pensiero, Milano 1996
  • Mario Dal Pra,Storia della filosofia, Franco Angeli, 1996
  • Silvestro Marcucci,Guida alla lettura della "Critica della ragion pura" di Kant, Laterza, Bari 2003
  • Thomas A. Szlezák,Platone e Aristotele nella dottrina del Nous di Plotino, traduzione di Alessandro Trotta, Vita e pensiero, Milano 1997ISBN 88-343-0872-7

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Aliaj projektoj

[redakti |redakti fonton]
  • Vikiquote[1] entenas motojn rilate intelekton

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Homa_intelekto&oldid=8936941"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp