Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Holocena kalendaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laholocena kalendaro estas nomo de sistemo de jarkalkulo bazita sur la koncepto deholocena erao (HE), ankaŭ nomatahoma erao. Ĝi celas solvi iujn problemojn kaj mallogikaĵojn de la nuntempe uzatagregoria kalendaro.

La holocena kalendaro difinas kiel komencon de laerao la jaron10 000 antaŭ Kristo. Ĝi do funkcias tiel, ke al jarnombro kristana oni aldonu nombron dek mil. Ekzemple, la jaro 2025 postKristo (p. K.) estas jaro 12025 de Holocena Epoko (HE).

LasciencistoCesare Emiliani unue proponis la holocenan kalendaron en1993.

2025 en la aliaj kalendaroj
Gregoria kalendaro2025
MMXXV
Ab urbe condita2778
Armena kalendaro1474
ԹՎ ՌՆՀԴ
Bahaa kalendaro181 – 182
Barataj kalendaroj
 -Vikram Samvat2080 – 2081
 -Barata nacia kalendaro (Ŝaka Samvat)1947 – 1948
 -Kalijugo5126 – 5127
Budhisma kalendaro2569
Ĉina kalendaro4661 / 4721 –
4662 / 4722
甲辰 – 乙巳
Etiopa kalendaro2017 – 2018
Franca respublika kalendaro233 - 234
CCXXXIII -CCXXXIV
Hebrea kalendaro5785 – 5786
Holocena kalendaro12025
Irana kalendaro1403 – 1404
Islama kalendaro1446 – 1447
 -Imperia jaroKōki 2685
(皇紀2685年)
 -Japana nomo de erao (Jōmon)12025
Juliana kalendaroGregoria minus 10–13 tagoj, depende de tempoperiodo
Korea kalendaro4358
Tajlanda suna kalendaro2568

Malavantaĝoj de la gregoria kalendaro

[redakti |redakti fonton]

Al la gregoria kalendaro, nune plej uzata kiel monda kalendaro, oni riproĉas ke:

  • Ĝi baziĝas sur la hipoteza naskiĝdato deJesuo Kristo; tiu kristana aspekto de la kalendaro povas inciti nekristanojn.
  • La kristanaeklezio agnoskas, ke Jesuo Kristo naskiĝis kelkajn jarojn antaŭ la jaro1. Tio ĝenas ĉefe koncerne al la datoj de eventoj ligataj alKristanismo.
  • Lajaro 0 ne ekzistas: tio malsimpligas la historiajn kalkulojn.

Avantaĝoj de la holocena kalendaro

[redakti |redakti fonton]
  • Per la holocena kalendaro oni evitas uzi negativajn nombrojn por malnovaj historiaj okazaĵoj. Ekzemple,Ötzi, la fama kadavro de "glacihomo" kiu malkovriĝis enAŭstrujo en jaro 1991, vivis ĉirkaŭ la jaro -3300. Holocenepoke, li vivis ĉirkaŭ la jaro 6700 kaj malkovriĝis en 11991, kio faciligas enkapan kalkulon de lia restado en la glacio alpa.
  • Dum en kristana jarkalkulo ne ekzistas iu jaro "nul", tiun mallogikaĵon evitas HE. HE estas religie pli neŭtrala kaj por historiistoj pli praktika mezuro.
  • La komenco deHolocena Epoko proksimume samtempas kun la fino de la lasta (ĝis nun) glacia epoko kaj la embriiĝo de modernaj homaj kulturoj, kun evoluo debestobredado,terkultivado,metaluzo kajcivilizacio. Tiel, ĉiuj datoj de la homahistorio povas esti notataj per kreskanta skalo.

Konvertado

[redakti |redakti fonton]

Por la jaroj post Kristo de la gregoria kalendaro, sufiĉas adicii 10 000 al la numero de la jaro. Por la jaroj antaŭ Kristo, oni subtrahas la jaran numeron de10 001.

Jaro
Gregora kalendaro
Jaro
Holocena kalendaro
22000 a.K.-11999 HE aŭ 11999 aHE
10001 a.K.0 HE
10000 a.K.1 HE
1 a.K.10000 HE
1 p.K.10001 HE
201012010
1000020000

La jaroj antaŭ la jaro 0 estas diratajantaŭ Holocena Erao aŭ aHE.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Holocena_kalendaro&oldid=9118740"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp