| Holíč | ||
| hungare Holics,germane Holitsch | ||
| urbo | ||
Kastelo en Holíč | ||
| ||
| Oficiala nomo: Holíč | ||
| Lando | ||
|---|---|---|
| Regiono | Regiono Trnava | |
| Distrikto | Distrikto Skalica | |
| Historiaj regionoj | Grandmoravia imperio,Supra Hungarujo | |
| Parto de | Záhorie | |
| Riveroj | Moravo,Chvojnica | |
| Situo | Holíč | |
| - alteco | 185 m s. m. | |
| - koordinatoj | 48° 48′ 44″ N17° 09′ 38″ O / 48.81222 °N, 17.16056 °O /48.81222; 17.16056(mapo) | |
| Areo | 34,820 km² (3 482 ha) | |
| Loĝantaro | 11 728 (31.12.2009) | |
| Denseco | 336,82 loĝ./km² | |
| Unua skribmencio | 1205 | |
| Plej facila aliro | alHodonín Ĉeĥio | |
| Horzono | MET (UTC+1) | |
| - somera tempo | MET (UTC+2) | |
| Poŝtkodo | 908 51 | |
| Telefona antaŭkodo | +421-34 | |
| Aŭtokodoj | SI | |
| NUTS | 504378 | |
Situo enkadre de Regiono Trnava | ||
| Retpaĝo: www.holic.sk | ||
![]() | ||
Holíč (hungare Holics,germane Holitsch) estasurbo enSlovakio, enRegiono Trnava, enDistrikto Skalica. Dum la frua historio lahungaroj nomumis la urbonFehéregyház kajÚjvár, lagermanojWeisskirchen.

La urbo situas surebenaĵo, apudriveroMoravo, laŭ ĉefvojoTrnava-Senica -Ĉeĥio, laŭfervojoSkalica-Bratislavo, krome estas ĉefvojo al la ĉefurbo kaj fervojo al Ĉeĥio. Skalica troviĝas 6 km, la ĉefurbo 88 km,Hodonín en Ĉeĥio nur 5 km.

Apudriverakastelo troviĝis antaŭ latatara invado en1241. La unua mencio okazis en1205 en formoWywar (=akva fortikaĵo), en1228Andreo la 2-a fondis tie limotrapasejon. PreskaŭreĝoMateo Csák (ĉAk) akiris la regionon en la14-a jarcento. ĈeĥareĝoJohano de Luksemburgio vane sieĝis la fortikaĵon en1314, sed li tamen akiris ĝin en1321. Pro pacopakto inter reĝoj hungara kaj ĉeĥa la kastelo estis redonita al la hungaroj en1332. Poste la komunumo iĝis grava komerca trapasejo. Dum la turka erao la loko situis en ombro de tiama hungara ĉefurboBratislavo, do restis netuŝita. En la16-a jarcento la kastelon oni alikonstruisburgo, kiu apartenis al laHabsburgoj ekde1736. Ili trakonstruis ĝin ferieja domego, krome tiam la komunumo fariĝis urbeto. En1910 en la urbeto loĝis 5522 loĝantoj, (4560slovakoj, 584 germanoj, 266 hungaroj). Ĝis1919 la urbo apartenis alHungario, alNyitra (reĝa departemento), al distrikto deSkalica. Poste la urbo apartenis alĈeĥoslovakio, ekde1993 al Slovakio.
En Holíč estas de jaro2008 sidejo deSlovakia Esperanta Junularo.
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||