Karl Hjalmar BRANTING
(sveda prononco), naskiĝis la 23-an de novembro 1860 en la paroĥo de Klara[1] nuntempe enStokholmo, forpasis la 24-an de februaro 1925 en la paroĥo de Adolf Fredrik[1] ankaŭ en Stokholmo, estissvedaĵurnalismo kajsocialdemokratapolitikisto, kiu estris lasocialdemokratian partion ekde 1907 ĝis sia morto. Li servis en tri oficperiodoj kielĉefministro de Svedio, kiu estis kaj historie unua socialdemokrata kaj la unua demokratie elektita subuniversala voĉdonrajto en 1921. Tiel li iĝis la unua demokrata socialisma registarestro en okcidenta eŭropo.
La pli gravaj taskoj de Branting inkluzivis parlamentanon en la antaŭa dua ĉambro, 1897–1925; Socialdemokratojn partiestron, 1907–1925; Ministro pri Financoj, 1917–1918; kaj ĉefministron 1920, 1921–1923 (kiam li ankaŭ estis Ministro pri Eksteraj Aferoj) kaj 1924–1925. Hjalmar Branting ricevis laNobel-premion pri paco en 1921 kune kunChristian Lange pro siaj grandaj klopodoj en laLigo de Nacioj.
Branting edziĝis al la ĵurnalistoAnna Jäderin en 1884. Kune ili havis du filojn:Georg (1887-1965),[2] advokato, parlamentano kaj publicisto, kajSonja (1890-1981),[2] advokato, feministo, parlamentano kaj edzino de advokato Olof Westerståhl (1884-1948) kaj patrino de politika sciencisto Jörgen Westerståhl. Hjalmar Branting estis ankaŭ la duonpatro de Vera von Kræmer (1878–1940) kaj Henry von Kræmer (1880–1957), infanoj de Anna Branting dum sia geedzeco kun leŭtenanto Gustav von Kræmer.
- ↑1,01,1Svenska antavlor (svedaj genealogioj), III:10, N-ro 202,Hjalmar Brantings antavla av Elisabeth Thorsell (Genealogio de Hjalmar Branting el Elisabeth Thorsell), red. Torsten Berglund, Sveriges släktforskarförbund, Stockholm 1994 ISSN 0349-1714, s. 433
- ↑2,02,1Sveriges dödbok 1901–2009 (Sveda indekso de mortoj, 1901–2009), Versio 5.0 (2010), Sveriges släktforskarförbund, Solna.ISBN 978-91-87676-59-8.