Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Historio de Usono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La hodiaŭ nomita landoUsono (United States of America) ŝprucis de la brita kolonizado deNord-Ameriko, ĉefrolita de britaj enmigrintoj kiu fondis per ondegoj, inter la 17-a kaj 18-a jarcentoj,dek tri koloniojn en la atlantika marbordo de la nordamerika subkontinento, lokitaj oriente de laApalaĉoj. Ĉi tiuj kolonioj lokis inter la francaj posedoj deKebekio kajLuiziano.

Prahistorio

[redakti |redakti fonton]

Homoj unuafoje venis al la teritorio de la nuna Usono ĉirkaŭ-35 000 elSiberio alAlasko (tiam kunigita per seka tero),probable sekvantaj la bestojn kiujn ili ĉasis. Dum laGlacia Epoko la amerikanojĉasis grandajn bestojn.Kennewick Man

1000

[redakti |redakti fonton]

Vikingoj esploris kaj eble eĉ enloĝis laŭ la nordorientamarbordo, sed ĉiu ajn kolonio mallonge daŭris. En la1400-aj jaroj, iujeŭropanoj fiŝkaptis en la maro apude.Kristoforo Kolumbo atingisPuerto-Rikon en 1493.

1500

[redakti |redakti fonton]

Eŭropanoj esploris la nunan Usonon, serĉante oron kajmallongan vojon alĈinio,Barato kaj al la Insuloj de Spicoj (lanunaIndonezio).

1513-Ponce de León malkovrisFloridon. 1520-1526Francisco Gordillo,Esteban Gómez kajLucas de Ayllón navigis longe de la orienta marbordo de Usono, ankaŭ en la rivero Hudsono. 1526- Ayllón faris hispanan kolonion enSud-Karolino (San Miguel de Guadalupe). 1539-Hernando de Soto kaj siaj viroj veturas tra Florido,Georgio,Nord-Karolino, Sud-Karolino,Tenesio,Alabamo,Misisipio,Arkansaso,Luiziano. Li malkovris kaj transiris la Misisipon Riveron en 1541. 1940- FranciscoVásques de Coronado veturis traArizono,Nov-Meksiko,Kansaso,Oklahomo, kajTeksaso. 1550-Arellano fondis Pensacola. 1565-Menéndez De Avilés fondis la unuan urbon en Usono, San Agustín (Saint Augustine), Florido. 1607- La britoj fondisJamestown,Virginio, kiu estis la unua daŭra angla kolonio.

1600

[redakti |redakti fonton]

Eŭropo kolonias la nunan Usonon:Britio laŭ la orientamarbordo,Nederlando ĉirkaŭNovjorko,FrancioĉirkaŭNovorleano, kajHispanio enFlorido kaj la nunasudokcidenta Usono. Dum la jarcento,Britio forprenis Novjorkon for deNederlando.

Britoj tiam metis la fundamenton de usonasocio kajkulturo. Sed ne estis la sama socio kaj kulturo tra la tutakoloniaUsono: en la sudo, kiel en la sukeraj insuloj de laKariba Maro, viroj venis por riĉiĝi, precipe per plantado detabako kajkotono. Sed en la nordo, viroj venis ne por profito sed pro religia libereco. Sekve tiuj ne intencis reveni al Eŭropo sed kunportis siajn familiojn. Plue, eĉ se ili dezirus profiton per plantado, la tero de la nordo estis tro ŝtonema kaj la vetero fridema. Do kiam la religia fervoro velkis, ili sin turnis ne al la tero por gajni panon, sed al la maro kaj komerco, konstruante ŝipojn kaj komercante interAfriko (sklavoj),Ameriko (sukero, tabako, kotono) kaj Eŭropo (artefaritaĵoj) -- la tiel nomata komerco triangula.

Ĉi tiu malsamo inter la nordo kaj sudo profunde formigis Usonon.

En la sudo, pro la deziro por profito per plantado kaj pro supereco de pafoforto, eŭropanoj facile forprenis multe da tero el laamerikanoj. Sed ili forprenis pli da tero ol ili povas memlabori. Do ili bezonis laborantojn. Sed Eŭropo ne ankoraŭ havis milionojn aŭ eĉ dekmilojn da homoj malriĉaj kaj senokupaj. Do la plantistoj sin turnis al Afriko por laborantoj.

Per preteksto de religio, afrikanoj estis sklavigitaj por labori en kampoj de tabako kaj kotono. Sed kiam la afrikanoj kristaniĝis,raso anstataŭigis religion kiel preteksto. Do tiele ekestis en Usonorasismo kaj la rasoj blanka kaj nigra. Tabakokaj kotono ne ankoraŭ nun regas la usonan ekonomion, sed raso ankoraŭ regas usonan socion. La potenco de tradicio kaj kutimo.

Je la fino de la jarcento, divido de laboro laŭ koloro subtenis la ekonomian: la blankaj (eŭropanoj)ŝtelis teron for de laruĝaj (indianoj), pereigante ilin per kuglo, malsano kaj forta drinkemo, kaj, por labori la teron,sklavigi la nigrajn (afrikanoj), kaj tiam enpoŝigis la profiton.

Kompreneble, la realo ne estis tiel klara kaj elstara. Fakte, la plimulto de la blankuloj, eĉ en la sudo, ne havis sklavojn, kaj eĉ lablankaj plantistoj ne enpoŝigis la plimulton da la profito: anstataŭ tio iris al la poŝoj dela komercistoj deLiverpool,Londono kaj aliaj Eŭropaj havenoj. Ne surpriziĝu: memoru ke Usono tiama havis ekonomion kolonian.

1700

[redakti |redakti fonton]

Dum la 18-a jarcento, en la amerikaj kolonioj de Britio, evoluis aparta kulturo.

La Pensilvania Ribelo de 1783, konata en angla kiel Pennsylvania Mutiny of 1783 aŭ Philadelphia Mutiny (Filadelfia Ribelo), estis kontraŭ-registara ribelo de ĉirkaŭ 400 soldatoj de la Kontinenta Armeo en Filadelfio, Usono, Junio de 1783. La ribelo, kaj la malakcepto fare de la pensilvania registaro "Executive Council of Pennsylvania" haltigi ĝin, finfine rezultis en la fakto ke la Kongreso foriru el Filadelfio kaj en la kreado de federacia distrikto por funkcii kiel la nacia ĉefurbo.

Helpe defrancaj armeoj, lausonanoj militis kontraŭ Britio por siasendependeco (1776) kaj verkiskonstitucion (1787) kiu ankoraŭ validas.

La revoluciuloj fondis la politikan sistemon de Usono, uzinte la ideojn deLocke, la brita filozofo. Tio estas evidentaen la "Deklaracio de Sendependeco":

Ni supozas ĉi tiujn verojn esti memevidentaj: ke ĉiu homo estaskreita egala, ke ili estas dotitaj de sia Kreinto per iujnealiproprigeblaj rajtoj, ke inter ĉi tiuj estas vivo, liberecokaj la kurado post feliĉeco; ke por teni ĉi tiujn rajtojn, registarojestas starigitaj inter homoj, havante siajn justajn potencojn de lakonsento de la regatoj; ke kiam iu ajn formo de registaro fariĝasdetruema al ĉi tiuj celoj, la popolo rajtas ŝanĝi aŭ renversi ĝinkaj starigi novan registaron, kuŝante ĝian fundamenton sur tiajprincipoj, kaj organizante ĝiajn potencojn en tian formon kiu ŝajnas alili la plej probable efiki sian sekurecon kaj feliĉon.

-Thomas Jefferson, "La Deklaracio de Sendependeco",1776

La konstitucio de Usono starigis tribranĉan registaron, konsistante el 1) Prezidanto kaj administracio, 2) dukamera Kongreso de Senato kaj Ĉambro de Reprezentantoj, kaj 3) Supera Tribunalo. Ĉiuj branĉoj havas apartajn potencojn por kontroli kaj bridi la ceterajn. La konstitucio ne tuj liberigis la sklavojn (sed sklavecon ĝi abolis peramendo en 1865 post sangega interna milito), kaj en la komenco permesis internacian sklav-komercon nur ĝis 1808. La konstitucio fariĝis la plej alta leĝfonto en Usono, sed nur post la aldono de la Rajtaro, kiu interalie protektis liberecon en parolo, presado, kuniĝado, religio, kaj donis specialajn protektojn por protekti la rajtojn de akuzitoj. Plue, la Rajtaro garantiis la rajton posedi armilojn.

Triumfinta generalo de la Usona RevolucioGeorge Washington fariĝis la unua Prezidento de Usono sub la Konstitucio en 1789. La unua Vicprezidento estisJohn Adams, alia revoluciano.

1800

[redakti |redakti fonton]

Usonanoj akiris, per milito kaj aĉetado, Alaskon kaj la nunanokcidentan duonon de la lando (elMisisipio alKalifornio).Dum la jarcento lausonanoj eventuale venkis la indiĝenajn usonanojnkaj puŝis ilin sur teroj kie kondiĉoj tiam kaj nun estas tre povraj.

En la1860-aj jaroj Usonon konsumis la milito inter lasudo kaj la nordo ĉefe pro sklaveco, la unua moderna milito laŭ iuj.La20-an de decembro1860,Sud-Karolino secesiisel la Unio kaj 10 aliaj sudaj ŝtatoj sekvis kaj kreis novan union, laKonfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko.La nordo, sub la prezidenteco deAbraham Lincoln, venkis lasudon en laUsona Enlanda Milito kaj liberigis la sklavojn.Sklaveco estis aboliciita en Usono en1865. Post la milito, tri konstituciaj amendoj ŝanĝis la staton de la ekssklavoj: 13a por liberigi kaj malpermesi por ĉiam nevolan laboron, 14a por doni (al ĉiuj) egalajn rajtojn ĉe la landa registaro kaj ŝtataj registaroj, kaj la 15a por ebligi ke ili povas baloti. LaRekonstrua Epoko, nome periodo en la usona historio kiu daŭris el 1865 ĝis 1877 post laUsona Enlanda Milito (1861–65), markis gravan epizodon de la historio de la lukto por civilaj kaj politikaj rajtoj en Usono. Rekonstruo klopodis finigi la restaĵojn de la konfederacia secesio kaj de la jam aboliciita sklaveco, kio faris la ĵus liberigitajn eks-sklavojn civitanoj havantaj civilajn rajtojn klare garantiigitajn per tri novaj konstituciaj amendoj. Rekonstruo aludas ankaŭ al klopodoj transformi la 11 Sudajn, iamajn konfederaciajn ŝtatojn, direktitaj de la Kongreso, kaj al la rolo de Uniaj ŝtatoj en tiu transformado.

Dum okupado en la sudo, la rajtoj de ekssklavoj estis protektitaj, tamen post la okupo, la situacio de nigrahaŭtuloj en la sudo mizeriĝis. Ili restis malegalaj kaj multe da la nigraj laboris por blankaj bienistoj kontraŭ malmulta pago. Multaj ege suferis sen registara helpo ĝis la1950-aj jaroj.

Post la milito usona ekonomio rapide industriiĝis. Je la fino de la jarcento, Usonanoj fariĝis unu el la ĉefaj ekonomioj en lamondo.

1900

[redakti |redakti fonton]

La dudeka jarcento estas foje nomata la "Usona jarcento" pro granda influo de Usono al la cetera mondo. Dum la20a jarcento, Usonanoj batalis du mondmilitojn kontraŭ Germanio, malvarman militon kontraŭ Sovetunio, fariĝis monda potenco, paŝis sur la luno kaj inventis laaviadilon,kuracon kontraŭ polio,televidon,komputilon,rokmuzikon,ĵazon,atombombon,Mickey Mouse,McDonald's,Unikson,laInterretonkaj lakreditkarton.

Dum la 1960-aj jaroj, trans la maro ĝi batalis por alianca registaro enSuda Vjetnamio kontraŭNorda Vjetnamio, kiun subtenis komunistoj. Dum la sama jardeko, okazis granda maltrankviliĝo, grandparte inter generacioj; ĉe unu flanko la generacio de la dua milito, kaj ĉe la alia, ties gefiloj. Amasoj da homoj protestis la militon kaj akceptis "kontraŭkulturon" en kiu estis akceptataj libero por uzo de drogoj, malkonformeco kaj malamo por aŭtoritateco. Aliflanke murdistoj pafmortigis bonkonatajn politikistojn (la fratoj Kennedy,Johano kajRoberto,Malcolm X,Martin Luther King). Okazis granda ekspansio de homrajtoj fare de la Usona Alta Kortumo, kiu klarigis multajn partojn de laKonstitucio por protekti la rajtojn de akuzitojn, kaj fare de Kongreso, kiu faris la Akton de Civitanaj Rajtoj de 1964

En la 1970-aj jaroj, pro la Vjetnama milito kaj skandalo deNixon, kreskis malfido kiu mildiĝis nur dum la jaroj deRonald Reagan. Nixon demisiiĝis pro skandalo, kaj lia posteulo Ford malpopulariĝis pro pardoni Niksonon. En1976, Usono agnoskis sian ducent-jariĝon per publikaj festoj dum la tuta jaro. La saman jaron, la popolo elektisJimmy Carter Prezidanton, kies kampanjo forte emfazis ke li estis "eksterulo" rilate Vaŝingtonon. En sportoj, bokso populariĝis per la eventoj deMuhammad Ali, kaj "ekstremaj sportoj" vere naskiĝis per riskantoj kiajEvel Kneivel.

La 1980-aj jaroj estis la epoko de Reagan, kiu intervenis tutmonde, okupis kontraŭan rolon kontraŭSovetunio, kaj lanĉis la programon "Stategian Defendan Iniciativon", kiu estas armilo lokota enkosmo por defendi kontraŭ interkontinentaj nukleaj misiloj. La programo, kiu ebligis la ideon de venkebleco en atoma milito, allogis kritikojn, sed helpis krei psikologian avantaĝon. La sekvanta armila konkurenco fine bankrotigis Sovetunion. Tiun saman jardekon, populariĝis kabla televido kaj ĝiaj multaj kanaloj (MTV,ESPN,HBO, ktp). En muziko, cifereca muziko en kompaktdiskoj forpuŝis gramofonajn diskojn kaj hejmaj vidbendaj maŝinoj fariĝis ege popularaj, ŝanĝante hejman distradon revolucie.

En la 1990-aj jaroj, Usono gvidis koalicion en la unua milito en persgolfa regiono, por liberigi Kuvajton kontraŭ Iraka okupacio. Malgraŭ venko en tiu milito, la publiko elektisBill Clinton kaj ne la venkintan prezidentonGeorge H. W. Bush. Prointerreto, la ekonomio spertis grandan ekspansion kun novaj kaj novspecaj retaj kompanioj. Granda plimulto de informo-tenado fariĝis cifereca, kaj por unua fojo estis eldonita rete. En1995 Usono intervenis kontraŭ iamaJugoslavio, helpis krei pacon enBosnio (almenaŭ provizoran) kaj obsedis pri la murda proceso deO. J. Simpson, kiu malkaŝis vastajn malsamopiniojn inter rasoj en la lando. En1999 Usono partoprenisNATO-an militan kampanjon kontraŭJugoslavio por haltigi ties agojn kontraŭ ribelantoj enKosovo.

En1998 la amora afero deWilliam J. Clinton kunMonica Lewinsky estis malkovrita dum la proceso dePaula Jones kontraŭ Clinton. La afero Lewinsky, tamen, ne povis renversi Clinton-on. Anoj de la kontraŭa partio provis eksigi Clinton pro mensogi ĵurinte. La voĉoj por renverso mankis en laSenato; la Demokratanoj estis tute fidelaj al la Prezidento, kaj ne ĉiuj Respublikanoj donis voĉojn kontraŭ li.

2000

[redakti |redakti fonton]

Je marto 2000 la ekonomiodot.com atingis sian pinton.

La voĉdonado de 2000 por prezidento interGeorge W. Bush kajAl Gore finiĝis egale en la gubernio Florido: el 6 milionojvoĉoj, Bush gajnis nur 537 (0,01%) pli da voĉoj ol Gore. Post kvin semajnoj de barakto en la tribunaloj, advokato kontraŭ advokato, Bush, kies patro estis prezidento1989-93, fine venkis.

2001

[redakti |redakti fonton]

Mardon la 11-an de septembro, teroristoj atakis la Pentagonon en Vaŝingtono kaj detruis laĜemelturojn en Novjorko. Pli ol 4000 pereis. La registaro diras, keOsama Bin-Laden estas kulpa. Prezidanto Bush deklaris militon kontraŭ terorismo. Je la7-a de oktobro Usono komencis militon kontraŭ la reĝimo de latalibanoj enAfganio, kiu ŝajne gastigis terorismajn trejnejojn de Bin-Ladeno. La Norda Alianco, ribelanta armeo de la nordo, kiun Usono subtenis, eventuale forkaptis ĉiujn provincojn kaj urbojn de la talibanoj. Sed multaj soldatoj de la talibanoj malaperis en la montojn kun siaj pafiloj. Bin-Laden evitis dum jaroj kaptadon.

La prezidentajn elektojn venkisGeorge W. Bush, kiu ricevis je 3,7 milionoj pli da voĉoj olJohn Kerry.

Kronologio[1]

[redakti |redakti fonton]
  • 1620. Alvenis en la teritorio de la nuna Usono perŝipeMayflower la unuaj britaj koloniistoj.
  • 1750. Labatalo de Lexington markis la komencon de la milito kontraŭ Britio por sendependeco.
  • 1776. Usono proklamis sian sendependecon el Britio. En la teksto de la Deklaracio oni proklamis rajtegalecon de ĉiuj homoj.
  • 1783. Britio agnoskis per lapaco de Parizo la sendependecon de siaj iamaj nordamerikaj kolonioj.
  • 1803. Francio vendis al Usono la enorman teritorion deLuiziano.
  • 1812. Dua milito de Sendependeco de Usono. Britoj incendiisVaŝingtonon kaj malhelpis konkeron de kanadaj teritorioj fare de usonanoj.
  • 1819. Hispanio vendisFloridon.
  • 1823. La prezidantoJames Monroe proklamis la doktrinon "Ameriko por amrikanoj", dekomence kontraŭ la rajto de eŭropanoj interveni en Amerikon, sed finfine rajtigon por ke usonanoj povu interveni en la tuta Ameriko.
  • 1827. Dek mil personoj estis liberigitaj enNovjorkio pro nuligo desklaveco.
  • 1848. Usono venkis sur Meksiko kaj konkeris la teritoriojn de nunaKalifornio kajNov-Meksiko.
  • 1860. Elekto deAbraham Lincoln kiel prezidanto malfermis la militon de Secesio. En 1865 la nordo venkis.
  • 1866. Fondo de la racisma organizoKu Klux Klan.
  • 1867. Usono aĉetisAlaskon al Rusio.
  • 1976. Amerikaj indiĝenoj venkis sur lageneralo Custer en la batalo deLittle Big Horn.
  • 1890. Usonaj trupoj amasbuĉas indiĝenojn enWounded Knee.
  • 1898. Usono venkis sur Hispanio, kiu devis cedi al Usono la teritoriojn deKubo,Puerto Rico,Filipinoj kaj kelkaj insulojn de Pacifiko, per kio komencis la transmara etendo de Usono.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Bildaro

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. "Estados Unidos de colonia a nación",Historia y vida, nº 404, novembro 2001.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Historio_de_Usono&oldid=8697547"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp