Somalio estas lando en la nordoriento deAfriko, en la t.n.Korno de Afriko. Somalio estis ekde fine de la19a jarcento kaj dum la tuta unua duono de la20-a jarcento kolonio respektive deBritio la nordo kielBrita Somalio kaj de Italio la tuta resto kielItala Somalio. Ĝi estas sendependa lando de1960. En la lastaj jaroj la nestabileco estas tre alta, kaj la lando apenaŭ funkcias kiel propra ŝtato.
La teritorio nun nomata Somalio estis okupata de diversajarabaj sultanlandoj laŭlonge de la nordokcidenta marbordo de Afriko. Tiuj lokoj estis rapide kontakte kun la ŝipistoj unue araboj ekde laekspansio de araboj kaj posteportugaloj, kiu ŝipveturis la unuaj -inter eŭropanoj- alHindio kajSudorienta Azio kaj eĉ setlis en kelkaj lokoj de tiu marbordo same kiel -pli nordoriente- ĉe la konturo de laArabia Duoninsulo. Krome traveturis tiun mondoregiononfrancoj,nederlandanoj kajbritoj ĉefe.
Tamen la internaj regionoj estis loĝataj de nomadaj brutobredistoj kiuj suferis malfacilaĵojn pro la akra kondiĉaro de la klimato kaj de la sekeco de la teritorio. Tiuj popoloj estis organizitaj laŭ klanoj, strukturo kiu pludaŭris ĝis nuntempe.
Somalio estis dekomence islamigita lando, sufiĉe kontrasta kun la najbara nordokcidenteEtiopio, ununura majoritatekristana lando en la tuta kontinento ekde jarcentoj kaj tre antaŭ lakoloniisma epoko. Same Etiopio estis sendependa lando krom invadoj dum preskaŭ la tuta historio. La vivo de Somaloj estis ege kontrastaj dediĉite ĉu al nomada brutobredado ĉu al kontakto kun eksteraj ŝipveturantoj ĉu araboj ĉu eŭropanoj.
LaAjurana Sultanlando (en somala Saldanadda Ajuuraan, en araba سلطنة أجوران), literumita ankaŭ kiel Ajuuraana Sultanlando, kaj ofte simple kiel Ajuranio, estis somala islama imperio kiu regis super grandaj partoj de laKorno de Afriko en la Mezepoko. Pere de forta centralizita administrado kaj aggesema militado kontraŭ invadantoj, la Ajurana Sultanlando sukcese rezistis invadon deOromoj el okcidento kaj dePortugaloj el oriento dum la militoj Gaal Madow kaj Ajuran-Portugala.
Fine de la19a jarcento okazis gravaj eventoj en laKorno de Afriko. La eŭropaj potencoj (Italio,Britio kajFrancio) ekeniris en Somalio pere de diversaj traktatoj kun la Sultanoj kiuj tiam kontrolis la regionon. Ties intereso en tiu ege seka lando ĉefe centriĝis ĉirkaŭ la aliro al ties havenoj, kiuj sekurigis al ili la strategie gravanSuezan Kanalon kaj laAdenan Golfon.[1].
Somalio estis dum la tuta19-a kaj parto de la20-a jarcento, kolonio respektive deBritio la nordo kielBrita Somalio kaj de Italio la tuta resto kielItala Somalio.
Fine de la 19a jarcento, kreskanta socipolitika movado disvolviĝis en Italio cele la etendo de sia influo, dum multaj aliaj eŭropaj landoj jam estis farinta same dum Italio malfruis.[2]
Cesare Correnti organizis ekspedicion por la "Societa Geografica Italiana" en 1876. Venontjare "L’Esploratore" estis fondita de Manfredo Camperio kiel ĵurnalo de vojaĝoj. En 1879 estis kreita la "Societa di Esplorazioni Commerciali in Africa", kun helpo de la Italia Industria Entreprenaro. "Club Africano" stariĝis en Somalio (tri jarojn poste iĝus "Societa Africana D’Italia") en 1879.
Italio akiris kontrolon de kelkaj partoj de Somalio en la1880-aj jaroj, kaj dum la venontaj jardekoj oni kuraĝigis la italian setladon. Tamen, en januaro de 1887 italiaj trupoj el Somalio luktis kontraŭ Ras Alula Engida en Dogali,Eritreo, kie ili perdis 500 homojn. La Ĉefministro,Agostino Depretis, rezignis pro tiu malvenko en julio de 1887.Francesco Crispi anstataŭis lin kaj havis novajn planojn por krei novajn areojn por enmigrado de italoj. La2an de majo de1889Menelik la 2-a,Imperiestro de Etiopio kaj Italio subskribis pactraktaton.
Ĉirkaŭ 1895 Italio lanĉis la Unuan Ital-Abisenan Militon kontraŭ Etiopio el siaj teritorioj enEritreo kaj Somalio. En 1905, Italio finfine akceptis la responson krei kolonion en Suda Somalio, post kelkaj malsukcesaj klopodoj.
La lasta teritoriero akirita de Italio en Somalio por formi sian Somalion estis la regiono de Kisimajo (Jubalando), kiu estis iam kontrolita de Britio antaŭ laDua Mondmilito.
Brita Somalio aŭBrita Somalilando estisbritaprotektorato en la norda parto de laKorno de Afriko. La protektorato enhavis plej parton de kio oni identigas kielMaĥiro,Puntlando, kajSomalilando.
Egiptio hegemoniis en la areo en la1870-aj jaroj, sed retiriĝis en1884. Tiu sama jaro Britio starigis sianprotektoraton. La britoj militdefendis la protektoraton elAdeno kaj administris ĝin elBrita Hindio. Administrado el Hindio finis en 1898. Brita Somalio estis tiam administrita de laKomunuma Oficejo ĝis 1905 kaj poste de laKolonia Oficejo.
Ĝenerale, la britoj ne havis multan intereson en sia somalia protektorato kiu estis nomita "Adena viandejo" el kie oni havigis viandon por la Brithindia eksterejon de la Kolonio de Adeno.
El 1899, la britoj estis devigataj elspezi konsiderindan barakton kiam la rezista movado deSajidoMohammed Abdullah Hassan starigis kontraŭ ilia regado. La britoj nomis Hassan la "Mad Mullah". Okazis kvar ekspedicioj kontraŭ Hassan antaŭ laUnua Mondmilito.
En 1914, la britoj kreis laSomaliland Camel Corps, trupon kiu helpis kontroli ordon en Brita Somalio. La rezisto de Hassan finfine ĉesis post la fino de laUnua Mondmilito. En1920, la britoj lanĉis sian kvinan (kaj finan) ekspedicion kontraŭ Hassan. Ili uzis la tiamjan novajn teknologiojn de milita aviadado por la unua fojo en teroj deOrienta Afriko. En 1920, la rezista movado de Hassan finis.
Aŭguste de1940, dum laOrientafrika Kampanjo dum laDua Mondmilito, la brita protektorato estis dum mallonge okupita de Italio. La Italia konkero de Brita Somalio estis la ununuraitalia venko kontraŭ laaliancanoj sen helpo de germanaj trupoj en la 2a Mondmilito.
Marte de 1941, Brita Somalilando estis rekaptita de Britio kaj de laCommonwealth forces dum la "Operation Appearance" (Operaco Apero). La fina restaĵo de italia gerila movado pludaŭris reziston en Brita Somalio ĝis somere de 1942.
La brita protektorato ricevis sendependon kielŜtato de Somalilando la26an de junio1960. Kelkaj tagojn poste, referendumo indikis akcepton de unuigo kun la administrita de ItalioProtektorato de Somalio. La1an de julio 1960, la nordaŜtato Somalilando unuigis kun la suda teritorio por formila Somalian Respublikon.
La unua prezidanto estisAden Abdullah Osman Daar.
En1969, post la murdo de la prezidentoAbdirashid Ali Shermarke, la lando preskaŭ eksplodis en enlanda milito. Grupo de junaj oficiroj sub la komando deMuhamad Siad Barre prenis la povon kaj starigis laDuan Respublikon
Siad Barre regis dum 22 jaroj; li proklamis la egalecon de la civitanoj antaŭ la leĝo kaj, super arkaika kaj masklisma socio, li proklamis la egalecon de la seksoj. Li aprobis la senpagecon de kuracado kaj edukado, kio permesis multajn centojn de miloj de nomadoj instaliĝi en la urboj kaj ĉefe enMogadiŝo. Tamen li disvolvigis kulton al sia personeco: grandaj portretoj de Barre instaliĝis en la ĉefurboMogadiŝo kaj en provincoj, kie ankoraŭ kelkaj restis sentuŝe post 16 jaroj post ties falo.
Specifa aspekto de lia registado koncernas la starigon de lasomala lingvo kiel lingvo kaj oficiala kaj de instruado. Ĝis tiam la instruaj lingvoj estis la koloniaj, kaj la somala eĉ ne skribiĝis; por tio oni elektis lalatinan alfabeton anstataŭ la araba hegemonia en tiu mondoregiono.
Alia aspekto de lia registado estis la kreado de la koncepto priGranda Somalio (Soomaaliweyn), kio aludas tiujn regionojn de laKorno de Afriko kie etnajSomaloj estas, loĝas aŭ reprezentis historie la hegemonian populacion. Granda Somalio enhavusSomalion,Ĝibution,Ogadenon kaj laNordorientan Provincon (la du lastaj estas nuntempe administrita deEtiopio kajKenjo, respektive) tio estas la regionoj de la Korno de Afriko loĝataj preskaŭ nur de somaloj.[3][4][5]
Dum lamalvarma milito,Sovetunio kajUsono interesiĝis pri Somalio pro ties geografie strategia situo, ĉe la enirejo de laRuĝa Maro. La registaro de Siad Barre havis dekomence la helpon de Sovetunio. Sed li perdis tiun subtenon en1977, kiam Somalio klopodis la aldonon deOgadeno, regiono deEtiopio (lando same subtenata de Sovetunio), cele al la kreado de la Granda Somalio. Dekomence la somalia armeo sukcesis okupi preskaŭ la tutan teritorion, sed tiam Sovetunio ege helpis Etiopion, kaj same la aliaj komunismaj landoj, kaj tiu lando rekuperis la regionon. Li tiam forigis la sovetuniajn konsilantojn, rompis la traktaton de amikeco kun Sovetunio, kaj turniĝis alOkcidento. Usono eniris tiam en la lando kaj estis, ĝis1989, interna potenco, enmetante ĉirkaŭ 100 milionoj dadolaroj ĉiujare kiel ekonomia kaj milita helpo.
Fine de la1980-aj jaroj, en la nordo de la lando, laSomalia Nacia Movado (SNM) de la klanoIssak, armiligita kaj trejnita de Etiopio, kontraŭis al Siad Barre kaj gajnis rapide teritorion. Okazis perforto de la regula armeo kontraŭ civiluloj, kaj inter 50 000 kaj 60 000 mortintoj el 1988 al 1990[6], kiu tiam iĝis unue el la plej mortigaj konfliktoj sur la kontinento. Siad Barre estis fine forigita la 26an de januaro de1991.Ali Mahdi Muhammad sukcedis lin ĝis novembro de 1991, sed neniam sukcesis kontroli politike aŭ milite la tutan teritorion.
Post eliri el Mogadiŝo en januaro de 1991, Siad Barre restis en la sudokcidento de la lando, regiono kontrolita de lis bofrato Mohamed Said Hersi. Li klopodis dufoje reprenis la povon en Mogadiŝo, sed, en majo de 1992, li estis venkita de la armeo de la generaloAïdid kaj estis devigita ekziliĝi.
En1991 jam post la falo de Siad Barre, kaj la sekva la disiĝo de la centra registaro de la Somalia Respubliko, ribelinta regiono dispartiĝis kun la nomoSomalilando (ĉefurboHargejso), sed internacia socio ne agnoskas ĝin. Tiu Respubliko de Somalilando konsideras sin kiel sukcedanto de la Ŝtato de Somalilando kiu estis mallongege sendependa en 1960.
En1998 sur Somalia teritorio estis deklarita ankaŭ unu ŝtato –Puntlando (ĉefurboGaroz).
La lastaj jaroj vidis lakompletan diseriĝon de la ŝtato, kaj la kreado de diversaj registaroj kaj dispartiĝintaj regionoj, kiel ĉe Maĥiro kaj aliaj regionoj. Krom la faktaj sendependaj ŝtatetoj, du povinstancoj rivalas por efektivigi sian aŭtoritaton en granda parto de la teritorio kiel unua paŝo al klopodoj por kontroli aliajn partojn de la lando, tio estas laTransira Federa Registaro,Federa Somalia Registaro aŭFedera Provizora Registaro kaj laIslamaj Kortumoj. La hegemonio de unu aŭ la alia dependas de la aliancoj kun lokaj estroj, la evoluo de lainternacia helpo, la okazaĵoj sur loka nivelo ktp.
Fine de la jaro2006etiopia armeo invadis la landon por restarigi tie civilan ordon kaj laŭleĝan registaron. La sukceso estas tamen tre limigita. Ĉiuj klopodoj deUNO kaj internaciaj organizaĵoj por reguligo de la Somalia problemo restas senrezultaj. Ekde fino de2008 la jam daŭra problemo de lapiratado komplikas la internacian intervenon en la lando kaj eĉ mondoregiono.
Al Ŝabab (arabe الشباب, "la junularo"), per plena nomo Harakat al-Ŝabab al-Muĝahedin (HSM; arabe حركة الشباب المجاهدين, Ḥarakat ash-Shabāb al-Mujāhidīn; Somali: Xarakada Mujaahidiinta Alshabaab, laŭvorte "Muĝahedina Junulara Movado", estas terorisma milico de salafisma ĝihadismo, kiu estas partoprenanto en la interna milito en Somalio. En 2012 ĝi petis aliĝon al la terorisma organizaĵo Al-Kaida. En 2014 ĝi havis 7000 ĝis 9000 batalantojn.