NOTO: Sekva artikolo temas pri la nunaregnoHispanio. Oni notu ke la unua parto de la historio estas komuna kunPortugalio, kaj oni povus uzi la esprimonHistorio de Iberia Duoninsulo. Inter la 8-a kaj 15-a jarcentoj la teritorio apartenis al sendependaj regnoj. De post la fino de la 15-a jarcento la lando en la duoninsulo havis pli-malpli la saman konsiston kiel nuntempe, kaj ankaŭ apartenis al ĝi la nunaj Baleara kaj Kanaria insularoj; tamen, tiam okazis la malkovro deAmeriko, kaj la regno ampleksis multe pli grandan surfacon; oni do povas rigardi al artikolojn priHistorio de Ameriko por pliaj informoj. Komence de la 19-a jarcento sendependiĝis la plimulto de amerikaj kolonioj kaj fine de la sama jarcento la lastaj. Dum la 20-a jarcento al Hispanio apartenis diversajafrikaj kolonioj. La lasta ŝanĝo de landlimoj okazis en 1975.
La iberia duoninsulo estis tre frue loĝata. Diversaj sciencaj esploroj enAtapuerca, proksime alBurgoso malkovris multajn restaĵojn de pratempaj homedoj (antaŭ 800.000 jaroj).
Homo sapiens alvenis antaŭ 40.000 jaroj. Restaĵoj estas videblaj interalie en lakaverno Altamira.
LaDamo de Elĉo (Dama de Elche aŭDama d'Elx), skulptita de la iberoj
La unuaj homaj loĝantoj en la historiaj tempoj estis tribojkeltaj kajiberaj. La unuaj okupis la nordan kaj okcidentan parton de la teritorio. La iberoj, probable ligitaj al berberaj rasoj, okupis la sudorienton. Ekzistis granda miksado, kaj oni ofte uzas la esprimonkeltiberoj por la miksaj triboj (kaj, metafore, por la nunaj loĝantoj de la duoninsulo).
Ekzistisgrekaj kolonioj en diversaj urboj de lamediteranea marbordo:Balearoj kaj nordo de nuna Katalunio (Empuries). Ankaŭfenicoj fondis komercajn sidejojn.
En la sudo, ĉirkaŭ la nuna urbo deKadizo, kiu estas konsiderata kiel la plej longe sinsekve loĝata eŭropa urbo, floris civilizo nomataTartezo. En tiu zono estis ankaŭ ekspluatitaj riĉaj minoj de diversaj metaloj.
Lakartaganoj uzis la duoninsulon kiel bazon por siaj luktoj kontraŭ Romio. Al ili apartenas la fondado de la urboCartago Nova, nunaKartaĥeno.
Post la venko de la kartaganoj,Romio okupis la duoninsulon. La konkerado estis malfacila, ĉar la antaŭaj loĝantoj montris kontraŭstaron. Samtempe, ili ne sukcesis unuiĝi en la lukto kontraŭ la invadanto. Ekzemplo de la krueleco de la milito estis la sinbruligo de la urbojSagunto kajNumantia (apud nunaSorio). La reziston en la valo de laDoŭro gvidis la paŝtistoViriato, kiun la portugaloj konsideras kiel nacian heroon.
En la unuaj momentoj apenaŭ estis okupita la nordo, nunajAsturio kajKantabrio (vidu:Kantabraj militoj); la ne grandan romigadon de tiu areo pruvas la pluekzisto de antaŭromia lingvo, laeŭska.
La cetero de la teritorio ricevis profundan procezon de romanigado. Plurajimperiestroj, inter kiujTrajano kajHadriano naskiĝis en nuna Hispanio (proksime al nunaSevilo), kaj ankaŭ el tie devenis ekz.Seneko kajMartial. La ceteraj lingvoj nun parolataj en la duoninsulo devenas el la vulgaraLatino, kaj nur postvivas malgrandaj restaĵoj de la antikvaj vortoj.
Ĉe la falo de laRomia imperio, komence de la5-a jarcento, eniris Iberion diversaj ĝermanaj (barbaraj) triboj. Unue lavandaloj, kiuj donis nomon alAndaluzio,suevoj kajalanoj. Tamen, la plej povaj estis lavisigotoj, kiuj post diversaj luktoj unuigis preskaŭ la tutan duoninsulon.
La unuiĝanta reĝo estisLeovigildo. Lia filoRekaredo konvertiĝis alkatolikismo, kaj klopodis unuigi ankaŭ la socion. La visigota elito regis super granda tavolo dehispanromianaj kamparanoj, kvankam parte integriĝis, kaj prenis la lingvon kaj kulturon de la majoritato. La bazo de la povo troviĝis en la urbo deToledo.
Dum multaj jardekoj (inter552 kaj628) la sudorientaj regionoj apartenis al la Romia imperio kun bazo deBizanco.
Tamen, la povo estis tre malstabila, kaj la luktoj ene de la reganta klaso tre oftaj.
En711, laaraboj, kiuj estis en malmultaj jaroj konkerintaj la nordon deAfriko, profitis la internan lukton de la visigotaj gvidantoj, kaj trapasis laĜibraltaran Markolon en711. Ili baldaŭ venkis la defendantajn trupojn kaj en malmultaj jaroj okupis la tutan duoninsulon, krom kelkajn izolitajn lokojn en la nordo, kie poste organiziĝos la rezisto kaj komenciĝos la kristanareconquista (rekonkero). Tamen, kvankam araboj reĝis, la plimulto de la loĝantoj restis kristana por multa da tempo.
La araboj organizis propran socion, kiu akiris aŭtonomion (emirejo) disde la centraj povoj en Arabio aŭ Bagdado, kaj poste sendependiĝis kaj formis la hispanan ĥalifejon. La araba dominado ricevis al nomon deAl-Andalus, kaj ĝi floradis pove kaj kulture dum multaj jaroj. Dum tiu ĉi tempo, ekzistis la supozaconvivencia (kunvivado) de la kristanoj, judoj, kaj islamanoj. Estas vera fakto, ke Mezepoka Hispanio havis pli tolorema socio ol la plimulto de Mezepoka Eŭropo, tamen ankoraŭ estis tre perforta epoko. La Ĥalifo de laUmajadoj ankaŭ estisora epoko de Mezepoka Hispanio, en kiu tempo la arĥitekturo kaj filozofio tre pliboniĝis.
Post la morto de Hiŝam III, kelkaj jarcentoj post la komenco de la ĥalifejo, ĝi diseriĝis kaj formiĝis apartaj regnoj, konataj kieltajfoj. La centra ŝtato ne plu estis, sed la socio ankoraŭ estis iom tolorema. Ankaŭ, la patroneco de la artoj ne plu estis centralizita, do pli da urboj havis artistojn kaj bonan arĥitekturon.
Dume, plifirmiĝis la regnoj en la nordo. La plej aktiva komence estis al astura nukleo, kiu baldaŭ formis laReĝlandon de Leono, el kiu poste splitiĝos la nukleoj, pli dinamikaj, dePortugalio kajKastilio. En tiu parto, oni baldaŭ rekonkeris la centrajn urbojn (ekzemple, Toledo en1085). En la orienta parto disvolviĝis la reĝlandoj deNavaro,Aragono kaj laKataluna Graflando, kiu kielMarca Hispanica estis komence vasalo de lafrancaj reĝoj, sed kiu poste sendependiĝos kaj prenos la iniciaton en tiu parto de la duoninsulo.
La plifortiĝo de la kristanaj regnoj, kaj siaj ekspansio, igis la taijfoj timidaj. Por tiu ĉi, ili vokis novan nordafrikan islaman religian grupon, laalmoravidoj. La almorvaridoj difendis islama hispanio, sed kostis la antaŭloĝantoj multajn da liberojn. Ne plu estis tiu kunvivado, kaj ankoraŭ la islamanoj sentis sin malpli liberaj. Baldaŭ poste alvenis alian novan, tre similan grupon: laalmohadoj. Kun tiuj fundamentistoj malaperis la apogon de la artoj kaj filozofioj kiuj antaŭe brilis.[1]
Dum pluraj jarcentoj sinsekvos periodoj de kunvivado (pli-malpli paca) kun aliaj de malferma milito, ne nur inter araboj kaj kristanoj, sed ankaŭ ene de ĉiu parto aparte. La kristanaj teritorioj fine unuiĝos en tri grandajn regnojn, Portugalio, Kastilio-Leono kaj laKronlando de Aragono (Katalunio, Aragono, Valencio kaj Balearoj), kaj aparte la pli malgranda Navaro.
Oni devas konsideri ke ekzistis loĝantoj de la alia religio en ĉiu teritorio: islamanoj en kristanaj regnoj (muladioj, poste nomotajmoriskoj), kristanoj en la araba parto (mozaraboj), plus granda malplimulto dejudoj en ambaŭ partoj. La kunvivado estis plejofte paca, sed kun periodoj de granda streĉiteco en ambaŭ partoj, depende de la internaj kaj eksteraj kondiĉoj.
Dum tiuj jaroj naskiĝos la diversajlatinidaj lingvoj, kun bazo en ĉiu el la regnoj: portugala, kastilia (nuna hispana) kaj kataluna. Ankaŭ estis tiam parolataj la asturia kaj la aragona, nun tre minoritataj. Aparte, la mozaraboj parolis latinidan lingvon, la mozaraban, poste malaperintan. La portugala parolata en la nordo, kiu apartenis al la kastilia regno, disiĝos de tiu parolata en la sudo, kaj fariĝos la galega.
Post diversaj bataloj, la kristanoj konkeros la plejmulton de la teritorio jam en la13-a jarcento, kaj nur restos malgranda restaĵo kiu formos la reĝlandon deGranado.
En1469 edziĝos la reĝo deAragono,Fernando la 2-a, kaj la reĝino de Kastilio,Izabela la 1-a, la t.n.Katolikaj Gereĝoj, kaj tiel unuiĝos ambaŭ regnoj, kvankam ili konservos preskaŭ kompletan aŭtonomecon. Ankaŭ en tiu epoko la kastilianoj konkeros laKanariojn, kaj en1492 la reston de la reĝlando de Granado. Kelkajn jarojn poste ankaŭ Navaro estos aneksita al la komuna krono.
Tiuunuigita regno ricevos la nomon de Hispanio. Krome, en tiuj jaroj oni komencos la aneksadon de la ĵus malkovritaj landoj en Ameriko, kaj ankaŭ daŭros la ekspansiemo en la nordo de Afriko, fare de la kastilianoj, kaj en granda parto de la Mediteraneo, kiun gvidos la katalunoj. Nur Portugalio restos sendependa, malgraŭ la klopodoj de la Katolikaj Gereĝoj, kiuj edzigos kelkajn siajn filojn al portugaloj por atingi tiun celon, sed malsukcesos.
La komunan kronon heredos la filino de ambaŭ reĝoj,Johana la 1-a, kiu edziĝis alhabsburga princo,Filipo, kiu alportos al la komuna posedaĵo teritoriojn en la nordo de Eŭropo, ĉefe en nunaj Belgio kaj Nederlando.
La filo de ambaŭ, Karolo reĝos kiel Karolo la 1-a de Hispanio, sed en1530 estos nomumita Imperiestro de laSankta Romia Imperio, kaj estos pli konata kiel ImperiestroKarlo la 5-a de la Sankta Romia Imperio.
Lia filo estosFilipo la 2-a, kiu ne estos mem imperiestro (la Imperion heredos la frato de Karolo,Ferdinando la 1-a). Tamen, li sukcesos unuigi dum pluraj jardekoj la reĝlandon de Portugalio kaj ties dependaĵojn, kaj formos unu el la plej ampleksaj imperioj de la monda historio.
La postaj reĝoj de la dinastio,Filipo la 3-a,Filipo la 4-a, kajKarlo la 2-a, plu konservos grandan parton de la Imperio, kvankam kun ĉiufoje pli malgranda povo kaj influo.
Tamen, la ekonomia vivo estis malforta, kaj ofte mizera por la popolo, kio kondukis al la apero de tipaj figuroj kiel lapícaro (pikaro) aŭ lahidalgo (malsupera, ofte malriĉa, nobelo) kaj al la elmigrado.
Ankaŭ la spirita vivo estis ofte prema. La unuigo de 1492 kondukis al la elpelo de la judoj, kelkajn jarojn poste de lamoriskoj (arabdevenaj islamanoj), kaj al la persekuto de la nesincere konvertitaj. Baldaŭ oni kreis la Tribunalon de laInkvizicio. Postaj jaroj vidos la persekutojn kaj subpremojn de la herezaj kristanoj.
Post la milito, Hispanio perdos grandan parton de siaj eŭropaj posedaĵoj (kaj eĉ parton de la duoninsulaj, kielĜibraltaro), kaj fariĝos nur meza povo.
La Burbonoj estis pli centralizemaj, kaj forigos iom post iom parton de la aŭtonomeco de la diversaj regionoj. La unuaj kiuj perdos siajn proprajn leĝojn estos la reĝlandoj de la antikva aragona kronlando, kiuj estis apogintaj la alian kandidaton al la reganteco (Katalunio kaj Valencilando).
Aliflanke, komenciĝos periodo de modernigo en aliaj aspektoj, ĉefe politikaj kaj ekonomiaj. Dum la komencaj jaroj estos tre forta la influo de la franca kortego. Hispanio alianciĝos kun Francio en la ĉefaj eŭropaj luktoj. En la fino de la18-a jarcento, post la franca revolucio, ekos periodo de ne klara politiko.
En1808Napoleono igos la reĝonKarlo la 4-a rezigni, kaj klopodos okupi la landon. Granda popola opono okazigos la t.n.Militon de Sendependiĝo. Dum ĝi oni aprobos la unuan Konstitucion de Hispanio, en1812. La malvenko de Napoleono restarigos la monarkion, kun la filo de Karlo,Ferdinando la 7-a. Kelkajn jarojn poste, en la jardeko de 1820, sendependiĝos la kolonioj de Ameriko (krom Kubo kaj Portoriko).
Postaj jaroj vidos diversajn alfrontiĝojn inter laliberaluloj kaj la tradiciistoj, kiuj kondukos eĉ al diversaj internaj militoj, laKarlistaj militoj, la unuaj el kiuj eksplodos post la morto de Ferdinando, inter la defendantoj de lia filinoIzabela kaj lia fratoKarlo.
En1868 Izabela estos detronigita. Dum ses jaroj okazos periodo liberala, sed de granda malstabileco, interalie kun proklamo dum iom pli ol unu jaro de laUnua Respubliko.
La 19-a jarcento estos periodo de kresko kaj modernigo, kun komenco de industriigo. Tamen, la plejmulto de la loĝantaro estos dum multe da tempo kamparana, plejparte tre malriĉa, ĉefe en la suda parto de la lando (Andaluzio kajEkstremaduro). Tio kondukos ofte al sociaj ribeloj kaj al akrigo de sociaj rilatoj.
La unuaj jaroj de la 20-a jarcento estos karakterizataj de sociaj problemoj en la kamparo kaj ankaŭ jam en la urboj, ĉefeMadrido,Barcelono kajBilbao, la unua centro de la registaro kaj la aliaj la motoroj de la industriigo.
La plej kleraj tavoloj klopodis por la modernigo de la ŝtato, parte kiel sekvo de la malvenko en la kuba milito. Tiam komenciĝis brila periodo en la kultura vivo de Hispanio (generacioj de 1898, de 1927, de la Respubliko, ktp).
Aliflanke, tiam renaskiĝis aliaj teritoriaj kaj alitipaj problemoj: la novaj kataluna kaj eŭska naciismo, la problemoj okazigitaj de la koloniaj aventuroj en la nordo de Afriko, la enmiksiĝo de la armeo en la politikan vivon (kiu jam estis komencinta en la antaŭa jarcento). Ankaŭ ekzistis provoj malpliigi la forton de la katolikaEklezio en la socia vivo.
La socialajn problemojn ne kapablis solvi la registaroj de la reĝo Alfonso la 13-a, kiu iĝis pli kaj pli malpopulara. En1923 okazispuĉo, kiu kondukis al la povo al la diktatoroMiguel Primo de Rivera. Tio tamen ne solvis la aferon.
En1931 estis detronigita la reĝo, kaj ekis laDua Hispana Respubliko (vidu apartan artikolon). La novaj aŭtoritatoj klopodis modernigi la landon, sed trovis multajn kontraŭstarojn. Oni ne atingis ĝeneralan konsenton, kaj la periodon karakterizis granda malstabileco.
En julio1936 ribeliĝis parto de la armeo, kaj komenciĝis laHispana Enlanda Milito, kiu daŭros 3 jarojn. La ribelo unue venkis en ĉefurboj de la sudokcidento (Sevilo) kaj de la nordo (Navaro) kaj norda Kastilio. La respublikanaj fortoj venkis en plej parto de grandaj urboj (Madrido, Barcelono, Valencio, Bilbao ktp.) sed la insurekcia armeo estrita deFrancisco Franco invadis perfortegeme el Sevilo norden al Madrido, kie la milita situacio stagnis dum la avanco de frankismaj trupoj sukcesis en la nordo kaj aliaj lokoj. La detruo kaj perdo de vivoj, kaj de civiluloj kaj de militistoj estis enorma.
En1939 akiris la tutan povon la fortoj plej konservemaj, je kies kapo troviĝis la generaloFrancisco Franco, kiu akiris diktatorajn povojn. La lando tre izoliĝis kaj la unuaj jaroj vidis fortan subpremadon. Estis laFrankisma Hispanio.
Iom post iom la novareĝimo integriĝis en la internacia vivo, iom mildigis la perforton, kaj sukcesis akiri ekonomian kreskon, kvankam la lando postrestis ekonomie kaj politike post la ceteraj europaj landoj.
En1975 forpasis la diktatoro, kaj denove revenis monarkio, ĉifoje sub la reĝoJohano Karlo la 1-a. La lando malfacile sed konstante demokratiiĝis, kaj en1979 referendumo kondukis al la aprobo de la nuna Konstitucio; la unua demokrata ĉefministro fariĝisAdolfo Suárez.
En postaj jaroj la lando suferis fortan ekonomian krizon. La 21-an de majo2011 en la tuta Hispanio post kelkaj tagoj de manifestacioj de junuloj kontraŭ la malperfekta politika sistemo, miloj de manifestaciantoj defias malpermeson manifestacii la tagon antaŭan al lokaj kaj regionaj balotadoj. Tio okazas ĉefe en centra madrida placo nomePuerta del Sol, sed ankaŭ en centoj de hispanaj urboj kaj eĉ ambasadejoj kiel movado nome15-M.
En regionaj kaj municipaj balotadoj en majo 2011 la socialista partio perdas grandan procenton de voĉoj. Estas kunvokataj anticipaj novaj balotadoj, por la20-a de novembro2011, en kiuj la ĉefministro Rodríguez Zapatero de kandidatis denove. Venkas kun absoluta plimulto la Popola Partio, kaj ĝia prezidantoMariano Rajoy fariĝas la nova ĉefministro en decembro.