Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Historio de Barato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la historio de la moderna regnoBarato. Por informoj pri la kolonia regno kiu inkludis la teritorion de la nuna Barato, vidula artikolonBrita Hindio.

Post antaŭaj tiudirektaj luktoj kaj partopreno de hindia soldataro en la Dua Mondmilito la15an de aŭgusto de1947Barato sendependiĝis deBritio. Unu el la plej influaj gravuloj de tiu periodo estisMohandas Karamchand Gandhi, kiu post helpi decidege tiun sendependecon estis mortigita de fanatika hinduo. Post la sendependiĝo eksplodis teruraj malfacilaĵoj inter hindiaj islamanoj kaj hinduistoj, kio igis lapartigon de la lando en du: la nuna Barato kaj Pakistano, tiam dividita en du zonoj, la okcidenta (nuna Pakistano) kaj la orienta (nuna Bangladeŝo).

Dum granda parto de sia historio, Barato estis regita de la partioBarata Nacia Kongreso. Ĝi estis fondita multe antaŭ la sendependeco de la lando, kaj estis dum longa tempo konsiderata kvazaŭ simbolo de tiu ĉi. Ĝi estis dum longa tempo estrata de anoj de la familio Nehru-Gandhi, tio estas, de la unua ĉefministroJawaharlal Nehru, lia filinoIndira Gandhi, kaj ties filojRajiv kajSanjay, bofilinoSonia kaj nepoj. Al Nehru sekvisGulzarilal Nanda. Dume estis la prezidentoj de BaratoRajendra Prasad kajSarvepalli Radhakrishnan.

Indira Priyadarshini Gandhi plej konata kielIndira Gandhi estis ĉefa reganto de la lando ekde la19a de januaro de1966 ĝis la24a de marto de1977, kaj ekde la14a de januaro de1980 ĝis sia morto en la31a de oktobro1984. Ŝi estis la ununura filino deJawaharlal Nehru, la unua Ĉefministro deBarato. Ŝi havis la saman nomon "Gandhi" sed ŝi ne estis parenco deMahatma Gandhi). Dum sia epoko, ŝi estis unu el la plej gravaj registoj tutmondaj (kaj unu el la malmultaj registinoj) kaj tiam Barato estis unu el la plej gravaj landoj de la movado de neflankaj landoj.

La Barata Nacia Kongreso regis la centran registaron preskaŭ seninterrompe ĝis 1977. Inter tiu jaro kaj 1980, koalicio estrata de laJanata Partio venkis en la balotoj. Nova malvenko de la Kongreso okazis en1989, fare de laJanata Dal, kiu nur konservis al povon dum du jaroj.

Inter 1996 kaj 1998, ekzistis pluraj ŝanĝoj, kun venko unue de la dekstrahindunaciista partioBaratija Janata Partio (BJP) kaj poste de la maldekstra koalicioUnuiĝinta Fronto. En 1998, la BJP formis la nacian Demokratan Aliancon kun aliaj lokaj partioj, kaj regis dum la tuta 5-jara periodo.

LaKargila Milito, konata ankaŭ kiel Kargila konflikto, estis armita konflikto inter Barato kaj Pakistano kiu okazis inter majo kaj julio 1999 en la Kargila distrikto de Kaŝmiro kaj aliloke en la Linio de Kontrolo (LK).

En la lastaj balotoj, en2004, la Kongreso, estrita de Sonia Gandhi, venkis surprize, kaj, apogite de pli malgrandaj maldekstraj partioj, sukcesis formi registaron. La22-an de majo de 2004, lasikoManmohan Singh de la Barata Nacia Kongreso, estis nomumita ĉefministro de Barato.

Komence de la21-a jarcento Barato estas kunĈinio unu el la plej gravaj landoj de la disvolviĝanta Azio pro siaj teritoria amplekseco, siaj enormaj loĝantaroj kaj la pezo de siaj ekonomioj.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Historio_de_Barato&oldid=8843655"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp