Historio (grekeἱστορία [istoria], kun la signifo "enketo, scio akirita per enketo")[1] estas la studo de lapasinteco, specife kiel ĝi rilatigas al homoj.[2][3] La termino rilatas al la eltrovaĵo, kolektado, organizado, kaj prezentado de informoj pri pasintaj okazaĵoj. La esprimo inkludaskosman,geologian, kajorganisman historiojn, sed ofte estas senmarke implicita por signifihoman historion.Akademianoj kiuj verkas pri historio estas nomitajhistoriistoj. La okazaĵoj okazantaj antaŭ ol skriba registro estas konsideritaj kielprahistorio. La tutan verkaron pri historio aŭ pri iu specifa historia subjekto oni nomashistoriografion.
Historio ankaŭ povas rilati al la akademia fako kiu utiligasrakonton por ekzameni kaj analizi sekvencon de pasintaj okazaĵoj, kaj objektive determinas la modelojn de kialo kaj efiko kiuj determinas ilin.[4][5] Historiistoj foje diskutas la naturon de historio kaj ĝian utilecon diskutante la studon de la fako kiel celo en si mem kaj kiel maniero disponigi "perspektivon" en la problemoj de la nuno.[4][6][7][8]
Rakontoj kutimaj por preciza kulturo, sed ne apogita sub eksteraj fontoj (kiaj ekzemple la rakontoj ĉirkaŭantaj la figuron de laReĝo Arturo) estas kutime klasifikitaj kiel kultura heredo aŭlegendoj, ĉar ili ne apogas la "senpartian enketadon" postulitan de la fako historio.[9][10]Herodoto,greka historiisto de la5-a jarcento a. K. estas konsiderita ene de la okcidenta tradicio kiel la "patro de historio", kaj, kune kun sia samtempuloTucidido, helpis formi la fundamentojn por la moderna studado de homa historio. Ilia laboro daŭre estas legita hodiaŭ kaj la dislimo inter la kultur-fokusita Herodoto kaj la arme-fokusita Tucidido restas punkto de disputo aŭ aliro en moderna historia verkado. En la orienta tradicio, ŝtata kroniko nomeAnaloj de Printempo kaj Aŭtuno estis konata kiel kompilita tiom frue kion ĉirkaŭ la 722 a.K. kvankam nur tekstoj de la 2-a jarcento a.K. pluvivis.
Antikvaj influoj helpis generi variajn interpretojn pri la naturo de historio kiuj evoluis dum la jarcentoj kaj daŭre ŝanĝas hodiaŭ. La moderna studado de historio estas vasta, kaj inkludas la studon de specifaj regionoj kaj la studo de certaj temaj elementoj de historia enketado. Ofte historio estas instruita kiel parto deprimara kajsekundara edukado, kaj la akademia studo de historio estas grava disciplino enuniversitataj studoj.
Lagreka vorto ἱστορία (hístōr) signifas "enketo", "kono per enketo", aŭ "juĝo". En tiu sencoAristotelo uzis la vorton en sia verkoHistorio de Animaloj nome Περὶ Τὰ Ζῷα Ἱστορίαι[11] (Perì Tà Zôa Ηistoríai. La pravorto ἵστωρ estas atestita frue enHomeraj himnoj,Heraklito, la ĵuro deatenanaj efeboj, kaj enBeotiaj surskribaĵoj (en jura senco, ĉu "juĝo" aŭ "atesto", aŭ simile).
La vorto eniris enangla lingvo jam en 1390 kun la signifo de "rakonto de eventoj". EnMeza angla lingvo, la signifo estis "okazaĵo" ĝenerale. La limigo al "registro de pasintaj eventoj" aperis fine de la 15a jarcento. Ankoraŭ en la greka sencoFrancis Bacon uzis la terminon fine de la 16a jarcento, kiam li verkis pri "Natura historio". Por li,historio estis "la kono de objectoj difinitaj de la spaco kaj de la tempo", nome tia kono havigita dememoro (dumscienco estis havigita deracio, kajpoezio defantazio).
En multaj lingvoj kiaj la modernaj germana, franca, kaj plej ĝermanaj kaj latinidaj lingvoj, kiuj estas ege sintezaj, la sama vorto estas ankoraŭ uzata kaj por "historio" kaj por "rakonto".
La adjekto en anglahistorical estas registrita el 1661, kajhistoric el 1669.[12]
Historian (nome historiisto) en la senco de "enketisto pri historio" estis registrita el 1531. En ĉiujlingvoj de Eŭropo, la nomo "historio" estas ankoraŭ uzita por signifi kaj "kio okazis ĉe homoj", kaj "la faka studo de la okazaro", el kiuj tiu lasta senco foje estas distingita per majusklo, "Historio", aŭ per la vortohistoriografio.[11]
Simile kiel en naciaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto la vorto "historio" uzata rilate al malsamaj aferoj
pasinteco, tio kio laŭ nuna scio vere okazis aŭ estis:la historio de Varsovio, lahistorio de UEA
la tuta okupiĝado pri pasinteco:mi studis historion,historio instruas al ni multon
verko k.s. kiu temas pri pasinteco:Historio de SAT,Historio de la lingvo Esperanto
Al tiu vorta tereno apartenas ankaŭ:
historiisto, persono kiu (fake, profesie) okupiĝas pri historio aŭ studis la fakon:Theodor Mommsen estis germana historiisto
historiografio, la verkado/verkaro pri historio:la historiografio pri la dua mondmilito,la angla historiografio de la 20-a jarcento,bona historiografio atentas la fontojn
historioscienco, la faknivela okupiĝado pri historio:historioscienco kaj sociologio estas malamikaj fratoj,la antikvaj grekoj faris historiografion, sed ankoraŭ ne historiosciencon
Krome, en pluraj lingvoj kaj ankaŭ Esperanto oni foje uzas la saman vorton aŭ vortradikon kielhistorio en la senco "rakonto".
Wilhelm von Humboldt:"La celo de historio povas esti nur la realigo de la ideoj reprezentotaj de la homaro."[13]
Johann Gustav Droysen:"Tio, kio okazas en ĝi ĉiutage, estas farita aŭ dezirita de neniu komprenkapablulo kiel historio. Nur aparta maniero rigardu denove okazintaĵon igas aferon historio"[14]
Georg Wilhelm Friedrich Hegel:Historio estas "progreso konscie de libero" - "la disfaldo de la Dia naturo en aparta, difinita elemento."[15]
Karl Jaspers:"Ni ja parolas pri historio de naturo kaj historio de la homo. Ambaŭ kune estas ne retroirebla procedo detempo. Sed ambaŭ malsamas pri senco kaj eco. La historio de naturo ne konscias pri si mem. Ĝi estas nura okazintaĵo, kiu ne scias pri si, sed pri kiu scias nur la homo. Konscio kaj intenco ne estas faktoro de tiu okazintaĵo. Temas do pri tento de nia penso, alkutimita al naturkategorioj, rigardi historion laŭ analogioj de naturokazintaĵoj."[16]
Golo Mann:"Ĉiam historio havas du komponantojn: tio, kio okazis, kaj tiu, kiu vidas la okazintaĵon de sia loko en la tempo kaj provas kompreni ĝin. Ne nur novaj fakaj konoj korektas la malnovajn; la konanto mem ŝanĝiĝas. La pasinteco vivas; ĝi fluktuas en la lumo de novaj spertoj kaj demandoj."[17]
Pri la tasko dehistoriografio :Leopold von Ranke:"Oni donis al la historio la taskon rektigi la pasintecon, instrui la kunvivuloj uzi ontajn jarojn; tiel altajn taskojn ne volas eskapi la nuna provo: ĝi volas nur esprimi, kiel fakte estis."[18]
Ekzistas multaj aliaj difinoj. Ili montras, ke ekzistas problemo difini ĝenerale kaj senescepte historion. Ĉiuj supraj difinoj montras ian ecan, sed ĉiuj havas ian subjektivan, de tiu kiu verkis ĝin.
Krome sekvas al la demando pri la difino de historio, tiu pri la taskoj dehistoriografio. Tre rapide evidentiĝas, ke historiografio dependas ankaŭ depolitiko kaj tiel de politikaj interesoj. Tre videblas tio rilate al nacia historio. Ĉar tiu ŝanĝiĝis, ŝanĝiĝas kaj ŝanĝiĝos, ŝanĝas same la politika kadro rilate al historiografio.Tiel estiĝas la problemo de la historiavero.Ne ekzistas historia vero, sed nur interpretado de fontoj el diversaj perspektivoj (ejo, tempo, intereso, (mal)amiko, ...). En la jaro 5.000 verŝajne ekzistos alia bildo de historio, kiel nuntempe.
Ene de la populara divido intersciencoj kajbeletroj aŭhomaj sciencoj, oni tendencas klasigi la historion inter la homaj fakoj kun aliajsociaj sciencoj (ankaŭ nomitajhomaj sciencoj), aŭ eĉ oni konsideras ĝin kiel ponto inter ambaŭ kampoj, ĉar aligas lametodologion de tiuj ĉi al tiuj.[19] La ambigueco de tiu divido de la homasciaro kaj la pridemando pri ties taŭgeco kondukis al debato pri la lokigo de historio.
Ne ĉiuj historiistoj akceptas la identigon de la historio kun unu el la sociaj sciencoj, konsiderante ĝin nur malpliigon en siaj metodoj kaj celoj, kompareblaj al tiuj dearto se bazitaj sur laimagopovo (sinteno adoptita pli malpli grandkvante fare de historiistoj kiaj Hugh Trevor-Roper, John Lukacs, Donald Creighton, Gertrude Himmelfarb aŭ Gerhard Ritter). La partianoj de ĝia scienca karaktero estas plejparte historiistoj de la dua duono de la20a jarcento kaj de la komenco de la21a jarcento (inklude, inter multaj kiuj klarigis siajn metodologiajn postulojn, kelkajn kielFernand Braudel,E. H. Carr, Fritz Fischer,Emmanuel Le Roy Ladurie, Hans-Ulrich Wehler, Bruce Trigger,Marc Bloch, Karl Dietrich Bracher, Peter Gay,Robert Fogel,Lucien Febvre,Lawrence Stone,E. P. Thompson,Eric Hobsbawm,Carlo Cipolla,Jaume Vicens Vives,Manuel Tuñón de Lara kajJulio Caro Baroja). Granda parto de tiuj, historiis ekde multfaka perspektivo (Braudel kombinis historion kungeografio, Bracher kunpolitika scienco, Fogel kunekonomio, Gay kunpsikologio, Trigger kunarkeologio), dum la ceteraj menciitaj kombinis siavice historion kun la menciitaj fakoj kaj kun aliaj, kiel lasociologio kaj laantropologio. Tamen ili ne sukcesis adopti komunan pozicion pri la metodologiaj postuloj de la aspiro de la historio al la scienca seriozeco.[20] Aliflanke, la historiistoj malpli pretaj konsideri scienca sian agadon ankaŭ ne defendas striktanrelativismon kiu malebligu totale la sciaron de la historio kaj ties transmitadon, kaj fakte ili ĝenerale akceptas kaj submetiĝas al la mekanismoj kaj instituciaj, kaj akademiaj aŭ de scienca praktiko ekzistantaj en la studado historia kompareblaj al tiuj de aliaj sciencoj (etiko de laesplorado, scienca publikaĵo,kolega reviziado,scienca interkonsento ktp.).
La utiligo kiun faras la historio de aliaj fakoj kiel instrumentoj por atingi, procezi kaj interpretidatumojn el la pasinteco ebligas la ekziston dehelpaj historiaj sciencoj de metodologioj tre diferencaj, kies subigo aŭ autonomeco dependas de la celoj kiujn tiuj mem postulas.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloHistoriografio.
Portreto de Sima Qian.
La registro deanaloj kajkronikoj estis en multaj civilizacioj metio ligita al institucia publika posteno, kontrolita de laŝtato.Sima Qian (ofte nomitapatro de la Historio, en laĉina kulturo) inaŭguris en tiu civilizacio la oficialajn historiajn registrojn burokratigitajn (2-a jarcento a.K.). La kritiko de laislama fakuloIbn-Ĥaldun (Mukadimaho aŭEnkonduko al la Universala Historio, 1377) kontraŭ la tradicia maniero fari historion ne okazigis tujajn konsekvencojn, sed poste oni konsideris tion antaŭaĵo de la plinovigo de lametodologio de la historio kaj de lafilozofio de la historio kio ne startis antaŭ la19a jarcento, frukto de la evoluo de lahistoriografio enOkcidenta Eŭropo. Dume, la oficialaj kronikistoj kaj de Kastilio kaj de Ameriko preparis la grundon en laKlerismo de Hispanio de la18a jarcento por la fondo de laReal Academia de la Historia; institucioj similaj ekzistis en aliaj landoj.[21]
Lainstruado de la historio en ladeviga lernado estis unu de la bazoj por lanacikreado ekde la 19a jarcento,[22] procezo samtempa al la plimultigo de la katedroj de historio en launiversitatoj (dekomence en la fakultatoj dehomaj sciencoj, kaj poste, en fakultatoj ĉu propraj ĉu de Geografio kaj Historio — nome fakoj kias scienca kaj metodologia proksimeco estas trajto de la universitata tradicio kaj franca kaj hispana —)[23] kaj en la kreado de multaj tipoj de publikaj institucioj[24] kaj privataj asocioj (kluboj prihistoriaj aŭ historiaj societoj, tre oftemezepokistaj, reage al lahistoriismo propra de laromantisma sento, entuziasma por la serĉado de elementoj denacia identeco); same kiel en publikaĵoj dediĉitaj al la historio.
En lameza instruado de la plej parto de la landoj, la studobjektoj estis dezajnitaj kiel esenca parto de lainstruplano. Speciale la instruado de historio en la francajlycées ekde 1830 akiris laŭ la tempo socian prestiĝon nekompareblan kun la similaj areoj en aliaj eduksistemoj kaj kio estis ĉefa trajto de laelitismo de la laika respublika lernejo ĝis fino de la20-a jarcento.
La sidanta skribisto (Sakkara3-a jarmilo a.K. — 4-a aŭ 5-a dinastio de Egipto—). Reprezentas funkciulon ekskribantan, tio estas, preta registri fakton aŭ interpreton pli malpli interesitan pri elektitaj faktoj —ekonomiaj, militaj, juraj, religiaj—; tio utilas kaj por la plenumo kaj pravigo de la nuna povo kaj por la konservado de lahistoria memoro al la estonteco.
La identigo de la koncepto dehistorio kun la skriba rakonto de la pasinteco okazigas, unuflanke, konfuzon kun la terminohistoriografio (ĉarhistorio estas samtempe la studobjekto, la scienco kiu studas ĝin kaj ladokumenton rezultitan el tiu studo); kaj aliflanke pravigas la uzadon de la terminoprahistorio por la periodo antaŭa al la apero de laskribo, rezervante la nomonhistorio por la posta periodo.
Laŭ tiu limiga uzado, la plej parto de la homaro restasfor de la historio, ne tiom ĉar ĝi ne aliras persone al legado kaj skribado (laanalfabeteco estis la komuna kondiĉo de la plej majoritato de la loĝantaro, eĉ por ladominantaj klasoj, ĝis lapresarto), sed ĉar la montraĵoj de la historia diskurso estis ĉiam malmultaj, kaj tutaj grupoj restisnevidebligitaj (la malaltaj klasoj, la virinoj, la disidentoj kiuj ne povis aliri al la skriba registrado), pro kio estis celo de priokupado fare de kelkaj historiistoj la rekonstruado de larigardo de la venkitoj kaj lahistorio el malsupre.
Same okazas ĉe granda nombro depopoloj kajkulturoj (tiuj konsiderataj kiel primitivajkulturoj, en terminaro jam eksmoda de la klasikaantropologio) kiujne havas historion. La temo idealigas ilin konsiderante, ke ili estasfeliĉaj popoloj.[28] Ili eniras en la historion kiam oni okazas kontakto, plej ofte detrua (alkulturigo), kuncivilizacioj (kompleksajsocioj, kun skribado). Eĉ tiam ili ne estas propre celo de lahistorio sed de laprotohistorio (nome historio farita el la skribitaj fontoj produktitaj de tiuj kiuj ĝenerale estas iliajkoloniigaj popoloj konmtraste al laindiĝenaj popoloj). Tamen, sendepende de tio kion lahistoriistoj kaj laantropologojideologie havas tendenconetnocentrisman (eŭropcentrisman,ĉinocentrisman[29] aŭindiĝenisman) aŭ, male,multkulturisman aŭkultur-relativisman, ekzistas la eblo atingi aŭ rekonstrui fidindan rakonton de la okazaĵoj kiuj tuŝas homan grupon uzante aliajn metodologiojn: arkeologiajn fontojn aŭparola historio. Grandparte, tiu diferenco estas artefarita, kaj ne necese plinoviga:Herodoto mem devis uzi tiajndokumentajn fontojn kiam redaktas tion kion oni konsideras la unuaHistorio, aŭ almenaŭ stampas la terminon, en la Grekio de la5-a jarcento a.n.e.por ke la tempo ne forigu la memoron de la agado de la homoj kaj ke la grandaj iniciatoj, ĉu de grekoj, ĉu de barbaroj, ne falu en forgeso; sciigas ankaŭ pri la konflikto kiu metis tiujn du popolojn en la lulto. Tiel ekas lia verko titolitaἹστορίαι (nomehistóriai, laŭvorte «esploradoj», latinigitaHistoriae —«Historioj», en pluralo—), ŝlosila por la historia scienco, kaj kiu foje estas nomitaLa naŭ libroj de historio. La menciita lukto estas laGrek-persaj militoj kaj la menciitajbarbaroj estas lapersoj.[30]
Media historio estas fako de historio, kiu traktas la longdaŭran evoluon de la interagoj de homoj kun ilia natura aŭ kultivita medio (aŭ vivejo), emfazante la aktivan rolon, kiun naturo ludas en influado de homaj aferoj kaj inverse.
Etnohistorio estas la studo, ĉefe en anglalingva literaturo, de ekzistantaj kaj formortintaj popoloj kaj kulturoj bazita sur iliaj mencioj en historiaj dokumentoj (inkluzive de kaj skribaj dokumentoj kaj legendoj, rakontoj, restanta materia kulturo kaj arkeologiaj eltrovaĵoj).
Kelkajn historiojn oni ĉefe priumas en aliaj sciencoj, ekzemple lingvan historion enlingvistiko. Fakte ĉiu scienco povas havi historian dimension: la historio de medicino, lahistorio de juro, la historio de arto k.t.p. Tiel ebliĝas kaj necesas multe da kunlaboro inter historioscienco kaj aliaj sciencoj.
Benedetto Croce notis la fortan implikon de la pasinteco en la estanteco.
Oni ne konfuzu la supozitajn teleologiajn celojn de la homo en la historio kun laceloj de la historio mem, tio estas, la epistemologia pravigo de la propra historio kiel memoro de la homaro. Se la historio estas socia kaj homa scienco, ĝi ne povas prifajfi el la tialo kial ĝi zorgas pri la studo de la sociaj procezoj: klarigi la faktojn kaj okazaĵojn de la pasinteco, ĉu pro la sciaro mem, ĉu ĉar tiuj helpas onin kompreni laestantecon:Cicerono renomis la historion kielvivinstruisto,[31] kaj simileCervantes, nomis ĝinpatrino de la vero.[32]Benedetto Croce notis la fortan implikon de la pasinteco en la estanteco per sia esprimoĉia historio estas nuntempa historio. La histori, studante la faktojn kaj procezojn de la homa pasinteco, estas utila instrumento por la kompreno de la estanteco kaj la planigo de ebloj por lafuturo.[33]Salustio diris, keinter la diversaj okupoj kiujn oni plenumas per la ingenio, la memoro de la okazoj de la pasinteco okupas elstaran lokon pro sia granda utileco.[34] Topiko tre disvastigita (atribuita inter aliaj alJorge Santayana) avertas, kela popoloj kiuj ne konas sian historion estas kondamnitaj ripeti ĝin,[35] kvankam alia topiko (atribuita alKarl Marx) indikas siavice ke kiam oni ripetas ĝin oni faras tionunu fojon kiel tragedio kaj duan fojon kiel farso.[36]
La historio havas gravan prokekcion al lafuturo pro sia transforma kapablo kiel instrumento de socia ŝanĝo; kaj al la profesiuloj kiuj regas ĝin, nome la historiistoj, aplikeblas tio kion Marx diris pri la filozofoj (ĝis nun ili zorgis pri la interpretado de la mondo sed nun temas pri transformi ĝin).[37] Tamen, el alia perspektivo oni klopodasneinteresitan esploradon por la objektiveco en la historia scienco.[38] Kvankamekkoni la faktojn tiaj kiaj ili estis, kiel intencisLeopold Ranke, estas maleble; tamen ja estas imperativo de la historia esplorado alproksimiĝi maksimume al tiu celo, kaj fari tion perperspektivo tia ke ĝi lokigu la okazojn (faktojn) en tieskuntekston, tiel ke la faktasciaro aldoniĝu al lakompreno detio kio reale okazis; kaj kvankam estas neevitebla ke la ĉiutipaj interesflankoj de la scienca esplorado misformu la manieron en kiu tia kompreno okazas, almenaŭ oni estu konsciaj pri kiuj povas esti ili kaj pri laŭ kiu grado ili agadas.[39]
Ne estas universala interkonsento pri la periodigo de la historio, kvankam ja akademia interkonsento pri la periodoj de la historio de laokcidenta civilizo, bazita sur la terminoj stampitaj dekomence deKristoforo Celario (Antikva, Meza kaj Moderna epokoj), kiuj konsideris laklasikan mondongrekromian kaj tiesRenesancon kiel la determinantaj faktoj por estigi la dividon; kaj aktuale tiu interkonsento estas de ĝenerala aplikado.[40] La akuzo deeŭropcentrismo kiun foje oni faras kontraŭ tia periodiigo ne malhelpas, ke ĝi estas la plej uzita en akademiaj medioj, ĉar estas tiu kiu plej bone respondas precize al la disvolvigo de la historiaj procezoj kiuj okazigis la nuntempan mondon.
La problemo de ajna periodigo estas koherigi ĝin en terminoj desinkroneco kajdiakroneco, tio estas: ke estu valida kaj porla transiro de la tempo en ununura loko, kaj por tio kio okazassamtempe en diferencaj spacaj medioj. Plenumi ambaŭ postulojn iĝas malfacile kiam la fenomenoj kiuj markas la komencon de periodo en preciza loko (speciale enProksima Oriento,Centrazio aŭĈinio) malfrue estis disvastigitaj aŭ aperas endogene en aliaj lokoj, kiuj siavice povas esti pli malpli proksimaj kaj konektitaj (kielOkcidenta Eŭropo aŭSubsahara Afriko), aŭ pli malpli malproksimaj kaj malkonektitaj (kielAmeriko aŭOceanio). Por respondi al tio ĉio, la modeloj de periodiigo inkludas intermezajn terminojn kaj periodojn de koincido (apudmetado de diferencaj karakteroj) aŭ transiro (iompostioma apero de la novaĵoj kaj miksaj karakteroj inter la periodo kiu ekas kaj la periodo kiu finas). Ladidaktiko de la historio serĉas helpon ofte en diferencaj tipoj de grafika reprezentado de la sukcedo de faktoj kaj procezoj en la tempo kaj en la spaco.[43]
Meza Paleolitiko. Ligita al ŝanĝoj en la materiala kulturo (Musterio aŭ maniero 3a) kaj en la specioj dehomedoj (Neandertaloj en Eŭropo, arkaikaHomo sapiens en Afriko —Homoj de Kibiŝ enEtiopio—), ekde antaŭ 130 000 jaroj ĝis antaŭ 35 000 jaroj proksimume.
Malfrua Paleolitiko. Ligita al la materiala kulturo asocia al la modernaHomo sapiens: nome maniero 4a (Aŭrignacio,Gravetio,Solutreo,Magdalenio —en Eŭropo—,Clovis kaj Monte Verde —en Ameriko, kie por la unua fojo aperas homedoj—); ekde antaŭ 35 000 jaroj ĝis antaŭ 10 000 jaroj proksimume. Jam ne estas ŝlosilaj ŝanĝoj por lapaleoantropologio en lafosilia registro; la variaĵoj inter diferencaj grupoj estas multe pli subtilaj: nome tiuj studitaj tradicie de la fizikaantropologio konataj kielhomaj rasoj, kaj kiu la modernapopulacigenetiko studas per novaj metodologioj (molekula genetiko). Kun la paleo-lingviko ĝi klopodas rekonstrui la manierojn kaj itinerojn laŭ kiuj okazis la primitivajmigradoj.[45]
Neolitiko (etimologie «Nova Ŝtonepoko», pro la polurita ŝtono: maniero 5a). De la 8-a jarmilo a.n.e. ĝis la 4-a jarmilo a.n.e. proksimume. Ties eko en ĉiu zono estas ligita al la disvolvigo de la nomitaNeolitika Revolucio: anstataŭigo de lapredekonomio (ĉasado, fiŝkaptado kaj kolektado) per laproduktekonomio (agrikulturo kajbrutobredado), kio intensigis eksterordinare la loĝdensecon (de limigita kresko —antikvademografia reĝimo—) kaj la efiko sur la medio. Apero de laceramiko, anstataŭigo denomadismo permalnomadismo (stabilaj setlejoj aŭdomaroj). Ĝi okazis el la 8-a jarmilo a.n.e. en lafekunda duonluno de laProksima Oriento, kaj estis disvastigita al la nordo de Afriko kaj Eŭropo (en Hispanio ekzemple ekde la 6-a jarmilo a.n.e.) kaj Azio. La apero de la agrikulturo kaj la brutobredado okazis endogene en aliaj mondoregionoj (certe en Ameriko, ne tiom certe en aliaj zonoj).
La miloj de militistoj de laTerakota armeo (Xian,3-a jarcento a.n.e.) utilis por garantii la senfinan regadon deQin Shi Huang, memproklamita unuaĈina imperiestro, timema pri la nenombreblaj malamikoj kies revenĝon li atendis en la postmorta vivo. Laekstrem-orientaj civilizoj karakteriziĝis pro sia kontinueco, kiu ne interrompiĝis pro la malkontinueco inter Antikva Epoko kaj Mezepoko propra de laokcidenta civilizo. Speciale laĉina civilizacio, nome la plej stabila ekzemplo de ĉerivera imperio, vidis la ripeton ŝajne konstanta de dinastiaj cikloj de hegemonio (interpretita tradicie kiel premio pro la respekto al la ekvilibro de laMandato de la Ĉielo), nome interna malkomponiĝo (interpretita kiel konsekvenco de la malekvilibro pro malrespekto ĝin) kaj eksteraj invadoj (interpretitaj kiel puno kaj oportuno rekomenci la ciklon), kio pluis ĝis la 20-a jarcento.LaAkvedukto de Segovio, nome utilcela konstruaĵo de laRomia Imperio de fino de la1-a jarcento, plue estas markilo de la karaktero de nuntempa urbo, kune kun aliaj mejloŝtonoj de ties historio kiel la muregoj aŭ lakatedralo. Aliaj montroj de la pludaŭro de laromanigo en la aktualo estas la lingvo, la juro, la religio ktp.
Protohistorio. Periodo de koincido: la civilizacioj kiuj disvolvigas la skribadon lasas skriban atestadon ne nur pri si mem, sed ankaŭ de aliaj popoloj kiuj ankoraŭ ne disvolvigis la skribadon. Kutime lakoloniigaj popoloj estas tiuj kiuj lasas historiajn atestilojn de sia rilato kun laindiĝenaj popoloj (por ekzemplo, de laantaŭromiaj popoloj).
Milito en laStandardo de Ur,3-a jarmilo a.n.e. Aperas trupoj uniformitaj kaj formantaj, militĉaroj kaj la elstara figuro de estro. La venkitaj malamikoj estas piedpremitaj de la ĉevaloj aŭ submetitaj.
Du grekaj militistoj dum luktado. Malantaŭ ili estasmilitĉaroj. Fragmento de atikakratero de nigraj figuroj, Selinunte, sudaSicilio,6-a jarcento a.n.e. (samtempa al la reformoj fare deKlisteno). La militista ekipaĵaro por la lukto de korpo kontraŭ korpo (kasko, lanco) estas simila al tiu kiun uzos lahoplitoj, sed ili luktas grupigitaj enfalangoj, kaj la ŝildo estos desegnita por protekti kaj la kompanon kaj la portanton.
Mezepoko: De valideco limigita al Okcidento, ekde laFalo de la Romia Imperio (5-a jarcento) ĝis la falo de laOrienta Romia Imperio (15-a jarcento). En periodo tiom longa okazis dinamikoj tre kompleksaj, kiuj tute ne rilatas kun la topikoj de izoligo, senmovismo kaj malhelismo per kiuj oni difinis ĝin ekde la perspektivo de lamoderneco, kiu minusvalorigi ĝin kiel parentezo de malprogreso kaj diskontinueco inter mitigita antikva epoko kaj tiesrenaskiĝo en la moderna epoko.
Alta Mezepoko:5-a jarcento ĝis la10-a jarcento. Nomemalhela epoko pro la malabundo de skribiaj fontoj, pro la retroiro de la urba vivo kaj pro la malkomponigo de la politika povo kiu estas karaktero de lafeŭdismo. La Eklezio, ĉefe pere de lamonaĥismo, iĝis la nura kontinueco de la intelektula tradicio. Lanobelaro kaj laklerikaro, plej ofte ligitaj familie, estas lasenjoroj kiuj plenumas la politikan, socian kaj ekonomian povojn super lakamparanoj submetitaj al la servuteco.Kasteloj kajmonaĥejoj hegemoniis en pejzaĝo de arbaroj, kampoj kaj domaretoj preskaŭ nekomunikitaj inter si.[50]
Moderna Epoko: De mezo aŭ fino de la15-a jarcento ĝis mezo aŭ fino de la18-a jarcento. (Por angleparolantoj,Early Modern Times, tio estas, «Unua Moderna Epoko» aŭ «Frua Moderna Epoko»). Estas konsideritaj mejloŝtonoj kiuj markas ties ekon lapresmaŝino, la konkero deKonstantinopolo fare de la turkoj aŭ la tiel nomitamalkovro de Ameriko; kiel fino, oni kon sideras okazojn kiel laFranca Revolucio, laSendependeco de Usono aŭ laIndustria Revolucio. Tiu estas por la unua fojo, periodo de valideco preskaŭ tutmonda, ĉar por la plej parto de la mondo (kun la escepto nur parta de Ĉinio kaj Japanio —kiuj post unuaj kontaktoj decidis fermiĝi al la ekstera influo pli malpli— aŭ de tre apartaj lokoj de Ameriko, Afriko kaj Oceanio —koloniigitaj en la 19a jarcento—), tio supozis la trudon de laokcidenta civilizacio kaj de la nomita monda ekonomio. Komenciĝis laepoko de malkovroj kaj la ekspansio de lahispana imperio kaj de laportugala imperio, dum la mondo de la ideoj eksperimentis la plinovigojn de laRenesanco, laReformacio kaj laScienca Revolucio; kontraŭstarigitaj de laKontraŭreformacio kaj laBaroko. Dum en Francio deLudoviko la 14-a dominis laabsolutismo, en aliaj partoj de nordokcidenta Eŭropo dominis la unuajburĝaj revolucioj kiuj defiis la Antikvan Reĝimon (nederlanda revolucio,angla revolucio) kaj en la sudo kaj oriento de la kontinento okazis procezo de refeŭdigo. La akso de la civilizacio moviĝis el laMediteranea regiono al laAtlantika Oceano. La krizo de la 17-a jarcento kaj laVestfalia Pac-Traktato rekonstruis novan eŭropan ekvilibron kiu malebligis la hegemoniojn ĉu hispanan ĉu francan, kiu restis dum la 18-a jarcento, karakterizita intelektule per laKlerismo. Laŭlonge de la tuta periodo plifirmiĝis la modernaj konceptoj denacio kajŝtato.[52]
Pri historio okupiĝas diversaj institucioj, je la plej alta nivelo (scienca) precipe fakultatoj aŭ seminarioj enuniversitatoj, sed ankaŭ aliaj institutoj, ekz. esplorinstitutoj.
Ĉefe prezentas, sed ankaŭ esploras, historion la tre diversspecaj kaj diverstemajmuzeoj. Konservan taskon havas ankaŭarkivoj. Cetere instruas pri historio ankaŭ la ordinaraj baz- kaj precipe mezlernejoj.
Aferoj tiuj, kiuj vere reprezentas lakulturon de la historiaj personoj estasbondataj aferoj. Ĉi tiuj aferoj estas aŭtentikaj kaj donas sencon al nuntempaj personoj pri kiel la vivo/stilo estis dum la periodo.
↑4,04,1Professor Richard J. Evans (2001). The Two Faces of E.H. Carr. History in Focus, Issue 2: What is History?. University of London. Alirita 10a de Novembro 2008 .
↑Professor Alun Munslow (2001). What History Is. History in Focus, Issue 2: What is History?. University of London. Alirita 10a de Novembro 2008 .
↑Tosh, John. The Pursuit of History,4‑a eldono, Pearson Education Limited.ISBN 1-4058-2351-8.p 52
↑ (2000) “Introduction”, Peter N. Stearns, Peters Seixas, Sam Wineburg (eds.):Knowing Teaching and Learning History, National and International Perspectives. New York & London: New York University Press, p. 6.ISBN 0-8147-8141-1.
↑Nash l, Gary B.. (2000) “The "Convergence" Paradigm in Studying Early American History in Schools”, Peter N. Stearns, Peters Seixas, Sam Wineburg (eds.):Knowing Teaching and Learning History, National and International Perspectives. New York & London: New York University Press, p. 102–115.ISBN 0-8147-8141-1.
↑Seixas, Peter. (2000) “Schweigen! die Kinder!”, Peter N. Stearns, Peters Seixas, Sam Wineburg (eds.):Knowing Teaching and Learning History, National and International Perspectives. New York & London: New York University Press, p. 24.ISBN 0-8147-8141-1.
↑Lowenthal, David. (2000) “Dilemmas and Delights of Learning History”, Peter N. Stearns, Peters Seixas, Sam Wineburg (eds.):Knowing Teaching and Learning History, National and International Perspectives. New York & London: New York University Press, p. 63.ISBN 0-8147-8141-1.
↑11,011,1Ferrater-Mora, José.Diccionario de Filosofia. Barcelona: Editorial Ariel, 1994.
↑Germane:„Das Ziel der Geschichte kann nur die Verwirklichung der durch die Menschheit darzustellenden Idee sein.“
↑Germane:„Was in ihr täglich geschieht, wird von keinem Verständigen als Geschichte getan oder gewollt. Erst eine gewisse Art, das Geschehene nochmals zu betrachten, macht aus Geschäften Geschichte".
↑Germane:Geschichte ist „Fortschritt im Bewusstsein der Freiheit“ – „die Entfaltung der Natur Gottes in einem besonderen, bestimmten Element“.
↑Germane:„Wir sprechen zwar von Geschichte der Natur und von Geschichte der Menschen. Beiden gemeinsam ist ein unumkehrbarer Prozess der Zeit. Aber beide sind in Sinn und Wesen verschieden. Die Geschichte der Natur ist ihrer selbst nicht bewusst. Sie ist ein bloßes Geschehen, das sich nicht weiß, sondern von dem erst der Mensch weiß. Bewusstsein und Absicht ist nicht ein Faktor dieses Geschehens. Es ist daher eine Verführung unseres in Kategorien der Natur gewohnten Denkens, die Geschichte selber noch nach Analogie von Naturgeschehen zu betrachten.“
↑Germane:„Immer hat Geschichte zwei Komponenten: das, was geschehen ist, und den, der das Geschehene von seinem Orte in der Zeit sieht und zu verstehen sucht. Nicht nur korrigieren neue sachliche Erkenntnisse die alten; der Erkennende selber wandelt sich. Die Vergangenheit lebt; sie schwankt im Lichte neuer Erfahrungen und Fragestellungen.“
↑Germane:„Man hat der Historie das Amt, die Vergangenheit zu richten, die Mitwelt zum Nutzen zukünftiger Jahre zu belehren, beigemessen; so hoher Ämter unterwindet sich gegenwärtiger Versuch nicht: er will bloß sagen, wie es eigentlich gewesen.“
↑Scott Gordon kaj James Gordon Irving,The History and Philosophy of Social Science. Routledge 1991, p. 1.ISBN 0-415-05682-9. Ritter, H. (1986).Dictionary of concepts in history. Reference sources for the social sciences and humanities, no. 3. Westport, Conn: Greenwood Press, p. 416.
↑Fakte oftas la polemiko fare de la historiistoj prie, ekzemple la kritikon kiun Cipolla (en sis parodia eseoLa rolo de la spicoj... -1973- kaj enLa fundamentaj leĝoj de la homa stulteco -1976-, kolektitaj enAllegro ma non tropo. Barcelona: Crítica-Drakontos, 1991ISBN 84-7423-509-X) faris al la metodojkliometrikaj de Fogel kaj de Stanley Engerman, aŭ la debatoj de la diversaj tendencoj ene de la britaj marksismaj historiistoj. Vidu artikolon de Javier Ortiz CassianiHistoria y modas intelectuales, Historia Crítica n. 28, 2004. José Álvarez Junco,Los malos usos de la Historia, 21a de decembro 2013:
„ la Historia académica, una actividad que algunos de sus practicantes defienden como científica. No lo es, desde luego, en el mismo sentido en que puedan serlo las ciencias duras, en primer lugar porque el número de variables que entran en cada fenómeno es poco menos que infinito; es decir, que las “causas” de los hechos históricos no son únicas, ni en general claras. A estos asuntos se les puede aplicar aquello que dijoOscar Wilde sobre la verdad: que raras veces es simple y nunca es pura.Tampoco es la Historia un conocimiento aséptico u objetivo porque los datos que nos llegan sobre el pasado (documentos, ante todo) son parciales, muchas veces escasos y, sobre todo, subjetivos, emitidos por alguien que estaba implicado en la situación que describía. Una distorsión a la que se añade la que introducimos nosotros mismos, quienes recogemos e interpretamos esos datos, que también somos parciales y subjetivos, ya que anotamos unos hechos y descartamos otros según que nuestra visión del mundo los considere o no significativos. Dentro de estas limitaciones, sin embargo, la Historia aspira a un status de ciencia social, un tipo de conocimiento que no admite la arbitrariedad, el ocultamiento o el falseamiento de fuentes. Y esto es lo malo: que muy buena parte de la Historia que se escribe cae en este tipo de deformación porque tiene una finalidad política: es decir, que se usa como argumento al servicio de una causa; normalmente, a justificar la existencia de la organización política en la que habitamos (o la de otra organización alternativa que pretendemos crear). ”
↑Unu de la plej okulfrapaj esprimoj estas la fama dialogo deLa tria viro en kiu oni komparas ironie la impresajn kulturajn atingojn de la perfortemaj popoloj kun tiuj de la dumlonge pacemaj: Svisio kaj la kukol-horloĝo".
„ Si a esta [historia] se le puede poner alguna objeción cerca de su verdad, no podrá ser otra sino haber sido su autor arábigo, siendo muy propio de los de aquella nación ser mentirosos; aunque, por ser tan nuestros enemigos, antes se puede entender haber quedado falto en ella que demasiado. Y ansí me parece a mí, pues cuando pudiera y debiera estender la pluma en las alabanzas de tan buen caballero, parece que de industria las pasa en silencio: cosa mal hecha y peor pensada, habiendo y debiendo ser los historiadores puntuales, verdaderos y nonada apasionados, y que ni el interés ni el miedo, el rancor ni la afición, no les hagan torcer del camino de la verdad, cuya madre es la historia, émula del tiempo, depósito de las acciones, testigo de lo pasado, ejemplo y aviso de lo presente, advertencia de lo por venir. ”
↑Karl Marx,La 18a de Brumario de Ludoviko Bonaparto.
↑Karl Marx,Tezo pri Feuerbach, tezo IX. Citita kaj komentita tra José Pablo Feinmann"Filosofía aquí y ahora" (transskribo de televidprogramo).
↑Seixas, Peter (2000). "Schweigen! die Kinder!". En Peter N. Stearns, Peters Seixas, Sam Wineburg (eld.).Knowing Teaching and Learning History, National and International Perspectives. New York & London: New York University Press, p. 24.ISBN 0-8147-8141-1. Lowenthal, David (2000). "Dilemmas and Delights of Learning History". En Peter N. Stearns, Peters Seixas, Sam Wineburg (eld.).Knowing Teaching and Learning History, National and International Perspectives. New York & London: New York University Press. p. 63.ISBN 0-8147-8141-1.
„ En la16a jarcento la historiistoj de la literaturo kaj la filologoj, studante la latinon indikis tri fazojn en ties grada evoluo: nome la "alta epoko" aŭ "supra" kiu daŭris ĝisKonstanteno, nome etapo de la klasikalatino; la "meza epoko" de la lingvo, kiu daŭris ekde Konstanteno ĝisKarolo la Granda (4a ĝis 9a jarcentoj), kaj la "malsupra epoko" komencita en la jaro 842 per la unua teksto enlatinida lingvo, nomeLaĴuroj de Strasburgo. Pro tio precize Ch. D. Du Cange titolis sian faman vortaronGlossarium ad scriptores mediae et infimae latinitatis (Parizo, 1678). La unua okazo en kiu oni uzas la terminonMezepoko kun historia senco ŝajne estis en1639, fare de la belga Rasuin en siaLaodium. La esprimo pasis ekde tiu sama17a jarcento al la nomigo por la periodo transira inter la klasika antikveco kaj la renaskiĝo de ties kulturo eksperimentata en la Nova Epoko kiu estis formiĝinta laŭlonge de la 15a jarcento. Kaj, konsekvence, tis uzado tendencis minusaprezi la valorojn de tiu intermeza epoko kiel ponto aŭ unu nokto de “mil jaroj”. La pedagogoj estis la respondeculoj de la fakto ke tiu nova koncepto de la Mezepoko akiru naturatestilon en la gvidiloj aŭ sinteziloj de historio. Profesoro de fino de la 17a jarcento,Christoph Martin Keller (1634-1707) aŭCellarius — kiel plaĉis al li latiniginte sian nomon laŭ la humanisma modo — enkondukis tiun tendencon en unu de la lernolibroj de Antikva Historio eldonita en1685, kaj la klareco kiun ĝi havigis por la historia klarigo kondukis lin al ties ripeto en alia, titolitaHistoria Medii Aevi a temporibus Constanini Magni ad Constaninopolim a Turcis captam deducta (Jena, 1688). Alia profesoro, nome Loescher, ripetis ĝin en germana lernolibro:Geschichte der Mittleren Zeiten (1725), kaj tuj ĝeneraliĝis la nova koncepto, ĉar rezultis facila tiu divido de la historio. ”
Riu, M. (1978)Prólogo a la edición española, enLa historia del mundo en la Edad Media (The Shorter Cambridge Medieval History, The Later Roman Empire To The Twelfth Century): volumo I, p. XXIV. Madrido: Sopena.
↑Ledetraad til Nordisk Oldkyndighed (Gvidilo al la Nordena Antikveco)
↑Francisco Bustelo:tres grandes hitos de la historia de la humanidad: el inicio de la hominización, la Revolución Neolítica y la Revolución Industrial. (Historia económica: introducción a la historia económica mundial, p. 255.
↑En la tabeloj kiuj disvolvigas la kutiman periodiigon por Prahistorio kaj Historio, oni klopodis, ke la etendo de la periodoj, eĉ ne estante proporcia strikte al la tempopaso, ja sugestu tiun etendon tiel kiel nur per indika maniero. La koloroj estis uzitaj analogie: grizaj la periodoj de transiro, brunaj la periodoj de krizo, verdaj tiuj ekaj, dum rozkoloraj kaj oranĝaj estas disponitaj simple por vidaj necesoj (kontrasti kun la apudaj periodoj). Escepte, en la Metalepokoj estas analogio kun la propraj metaloj mem: kupro=ruĝeca, bronzo=verda, fero=nigra. Por historiaj mapoj oni vidu ĉeCommons:Category:Maps showing history.
↑Juan Luis Arsuaga (1999)El collar del neardental Barcelona: Plaza y JanésISBN 84-8450-327-5 y (2002)El enigma de la esfinge Barcelona: Plaza y JanésISBN 84-9759-157-7. Arsuaga kaj Ignacio Martínez (1998)La especie elegida Madrid: Temas de Hoy.
↑Unu el ĉefaj fakuloj kiuj klopodis la metodologian integradon de lingviko, genetiko, demografio kaj arkeologio estisLuigi Luca Cavalli-Sforza. Rimarkindas, ke tiu tipo de esplorado, kaj ĉefe ties amaskomunikila disvastigado, eventuale estas interpretata kiel konfirmado de teorioj ĉu etnografiaj ĉu historiografiaj jam eksmodaj (identigo de tio kio estas kaj kio ne estashindeŭropa,kelta aŭibera kunrasoj anstataŭ kunkulturoj kiel oni faras el la moderna arkeologio) aŭ de anakroniaj naciaj identigoj:
„ Usonaj kaj svisaj esploristoj trovis, ke la genetika mapo kaj la geografia mapo de Eŭropo koincidas gapige, kaj ke en la unua eblas distingi klare lokojn kiel Iberio, la itala boto aŭ eĉ la lingvaj diferencoj de diversaj regionoj en lando kia Sviso... La datumoj sugestas, ke la genomo de la eŭropanoj, spite la jarcentojn de migradoj kaj konkeroj, estas enorme unuforma kaj ke la malnova kontinento estis pli konservema ol tio atentita se temas pri rilatoj kaj parigado. "La diferencoj en la genomo eŭropa estas tre malgrandaj, kvankam la loĝantaroj estas tre diversai inter si" ”
„ Ne estas rasoj. Ekde la vidpunkto de la genetiko, oni vidas nur geografiajn gradojn. ”
Lluis Quintana-Murci, de laInstitut Pasteur de Parizo, citita el Gary StixHuellas de un pasado lejano, en gazetoInvestigación y Ciencia, septembro 2008,ISSN0210-136X pg. 19.
↑Petr BeckmannHistoria de (pi), Libraria, 2006,ISBN 970-35-0495-7.p. 24. Diakonov, I. M, kaj Jakobson, V. A.,Nomos, Reinos territoriales e Imperios. Problemas de Tipología, Vestnik Drevnei Historii (Bulteno de Antikva Historio), num. 2, Moskvo, 1982, pp. 3-10 (en rusa), citita de Valen I. GuliaevTipología y estructura de los estados antiguos de Mesoamérica, p. 35.
↑Vere Gordon Childe (1936)La originoj de la civilizo; Henri Frankfort kaj aliaj (1946)La antaŭfilozofia pensaro;C. W. Ceram (1949)Dioj, tomboj kaj saĝuloj; Samuel Noah Kramer (1965)La historio ekas en Sumero; Chester Starr (1965)Historio de la Antikva Mondo. 1974, Madrid: AkalISBN 84-7333-032-6
↑Perry Anderson (1979),Transiroj de la Antikveco al Feŭdismo, Madrid: Siglo XXI.ISBN 84-323-0355-0.
La bildlibro de la historio, Ideo: Émilie Beaumont, Teksto:Marie-Renée Pimont (franca originalo) kaj Jesper Lykke Jacobsen (esperanta traduko), Bildoj:Isabella Misso, Sophie Toussaint kaj Isabelle Rognoni. Groupe Fleurus, Paris, www.editionsfleurus.comISBN 978-2 215-06225-7