Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Hispaniolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elHispanjolo)
Hispaniolo
Topografia mapo
Topografia mapo
insulo
AkvejoKariba maro
InsularoGrandaj Antiloj
Geografia situo19° 0′ N,70° 40′ U(mapo)19-70.6666666666673098Koordinatoj:19° 0′ N,70° 40′ U(mapo)f1
Situo de Hispaniolo
Situo de Hispaniolo

Map

Areo76 480 km²f4
Plej alta lokoPico Duarte
3 098 mf5
Loĝantaro21 396 000(2015)
280 loĝ./km²
Ĉefa lokoSanto Domingo /Port-au-Prince
vdr

Hispaniolo (hispane La Española) estas la dua plej granda insulo deKariba Maro, kun areo de 76.484 kvadrataj kilometroj (pro tio ĝi estasla 22a plej granda insulo en la mondo) kaj ĉirkaŭ 15 milionoj da loĝantoj (1996).

Ĝi situas sudoriente deKubo kaj okcidente dePuerto-Riko.Preskaŭ duono de la homoj loĝas en okcidenta franckreola afrikidaHaitio (36% de la tuta areo) - la alia duono en orienta hispanlingva eŭropidaDomingo.

Hispanjolo ("Hispanujeto") estis baptita la insulo fare deKolumbo, kiu fondis sian unuan eŭropan kolonion tie en1492. La indiĝena enloĝantaro nomis ĝinKiskeja kajBohio, sed ili baldaŭ formortis aŭ formiksiĝis kun eŭropanoj kaj afrikaj negroj.La insulon frapadis ardaj konfliktoj inter ĝiaj du regnoj.

Biogeografie la insulo apartenas al la karibaekoprovinco de laneotropisaekozono laŭ latipologio de laMonda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas laekoregiononhispaniolajn pinarojn, sed ankaŭ la hispaniolajn humidajn arbarojn kiujbiome estastropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj.

Bildaro

[redakti |redakti fonton]
  • Hispaniolo _en_ 1723
    Hispaniolo _en_ 1723
  • Situo de Hispaniolo
    Situo de Hispaniolo
  • Mapo kun Domingo (ruĝe) kaj Haitio (la oranĝa parto de la insulo)
    Mapo kun Domingo (ruĝe) kaj Haitio (la oranĝa parto de la insulo)

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Hispaniolo&oldid=8013118"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp