Laŭ la stato de 2024 en la lando vivis48 592 909 loĝantoj sur areo de505 990 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de96 loĝantoj/km², kaj kio igas ĝin la kvara plej granda lando de la kontinento, postRusio,Ukrainio kajFrancio. Kun meza alteco de 650 metroj super lamarnivelo, ĝi estas la kvina plej montara lando deEŭropo, postSvislando,Aŭstrio,Andoro kajLiĥtenŝtejno. Ĝi havis46 745 807 loĝantojn, laŭ datumoj de la municipa registrado de2009.
Laŭ lahispana konstitucio, lakastilia / hispana estas laoficiala lingvo de la ŝtato. En2006, ĝi estis la gepatra lingvo de 89% de la hispanoj (kelkfoje en dulingva situacio kun alia hispania lingvo).[1] Aliaj lingvoj, ankaŭ hispaniaj, estas agnoskataj kiel kunoficialaj en diversaj aŭtonomaj regionoj laŭ la respektivaj leĝoj de aŭtonomio. La konstitucio agnoskas, ke la lingvaj variantoj de Hispanio estas unu el ĝiaj kulturaj heredaĵoj, kiuj devas esti respektataj kaj protektataj.
La nomo de Hispanio (hispane:España) devenas elHispania, nomo per kiu la antikvaj romianoj nomis geografie laiberian duoninsulon, kies nomo siavice devenas deIberia, preferata de la grekaj verkistoj rilate al la sama teritorio. Tamen la fakto, ke la vortoHispania ne estas latina kreis plurajn teoriojn pri ĝia deveno, kelkaj el ili kontraŭdiraj.
«Hispania» venas el lafenicia lingvoi-spn-ya, vorto kies uzado estas dokumentita ekde la 2-a jarmilo antaŭ Kristo, enugaritaj skribaĵoj. La fenicoj estis la unua civilizacio ne iberia kiu alvenis al la duoninsulo kaj etendigis ĝian komercon kaj fondis, interalie la urbonGadir, tio estas la nunaKadizo, la plej antikva urbo en Okcidenta Eŭropo.[2] La romianoj prenis la nomon uzatan de iliaj najbaroj, la kartaganoj, interpretante la prefiksoni kiel "bordo", "insulo" aŭ "tero", kunya kun la signifo "regiono". La vorterospn, kiu en lahebrea legeblas kielsaphan, tradukiĝis kiel "kuniklo". Por la romianoj ĝi signifis "tero abunda je kunikloj", uzo registrita deCicerono,Cezaro,Plinio la Maljuna,Katono,Tito Livio kajKatulo.
Aliaj hipotezoj supozigis, ke la vortojHispalis kajHispania estis derivaĵoj de la nomoj de du legendaj reĝoj de Iberio,Hispalo kaj lia filoHispano aŭHispan, respektive filo kaj nepo deHerkulo.[3]
Ekde la visigota periodo la vortoHispania, ĝis tiam nur uzata geografie, ekuziĝis kun politikaj celoj, kiel montraĵo ekzistas la tiuepoka esprimoLaus Hispaniae por priskribi la historion de la popoloj de la duoninsulo en la kronikoj deIsidoro de Sevilo.
La iberoj estis la unua popolo de kiu ekzistas skribitaj pruvaĵoj pri ilia okupado de laIberia Duoninsulo. Oni scias ke ankaŭ ekzistis praiberaj popoloj danke al la arkeologiaj restaĵoj. La grekoj kaj fenicoj estis la unuaj, kiuj lasis skribaĵojn, kvankam ili ŝajne neniam havis kontaktojn kun la iberoj. Lavaskonoj eniris en ĉi tiun kategorion.
Nuntempe, la iberoj estas priskribataj pro iliaj kulturaj trajtoj. Laŭ tiu ĉi kriterio, laturdetanoj, kiuj okupis la teron de la antikva reĝlandoTartezo, estas konsiderataj iberoj; dume, laŭ etnografiaj kaj lingvaj kriterioj, ili ne estas. La bibliografio pri iberoj kelkfoje enhavas kontraŭdirajn faktojn kaj tio ŝuldiĝas al la adoptado de diversaj kriterioj.
Inter la jaroj1200 kaj800 a.K. formiĝis la antaŭromiaj komunumoj de la nordoriento kaj laKantabra Kornico, en laFerepoko. La popoloj kiuj okupis ampleksan strion inter tiuj du popoloj estas konataj kielkeltiberoj. Ŝajnas ke la montaroj kie loĝis la vaskonoj estis tute romiigitaj, pro kio oni konsideras la originon de tiu popolo necerta kaj verŝajne tre antikva, kiel la lingvo. Kelkaj konsideras ĝin kiel praibera popolo.
Ĉirkaŭ la jaro1100 a.K, lafenicoj alvenis al la duoninsulo kaj fondis, 80 jarojn post la milito deTrojo,[4] la urbonGadir, la urbo de Okcidenta Eŭropo, kiu hodiaŭ estasKadizo. Tio signifas ke ĝi estis fondata en 1104 a.K., kaj konvertis ĝin en la okcidenteŭropa urbo de kies fondaĵo oni havas referencojn kiel la plej antikva. Krom tio, la grekoj fondis siajn koloniojn ĉe la mediteranea bordo deIberio, nomo donata al la duoninsulo.
Inter la unua kaj dua de laPunikaj Militoj interRomio kajKartago, la kartaganoj invadis la duoninsulon. Iliaj plej gravaj kolonioj establiĝis en la insuloIbizo kaj enKartageno, nomo kiu rilatiĝas kun la nomo de la nova Kartago, kaj ili okupis aliajn urbojn komence fenicaj kiel Kadizo aŭ Malago. Malvenkita Kartago, Romio ekigis laŭgradan okupadon de la duoninsulo, kiu plilongiĝis laŭlonge de preskaŭ 200 jaroj. En la unuaj jardekoj de la okupado la romianoj devis konfrontiNumancon, keltibera urbo situanta ĉe la riverbordoj deDoŭro, en la proksimaĵoj de la nunaSorio, kiu daŭris ĉirkaŭ 30 jaroj kaj la militon de la gvidantoViriato. Post la forpaso de Viriato (139 a.K.), la batalo de la antaŭromiaj popoloj kontraŭ Romio fariĝis pli sporada kaj disa, kvankam ĝi tute ne finiĝis ĝis la epoko de la imperiestro Aŭgusto kun la relativa submetiĝo dekantabroj kajasturoj[5]
La okupado finiĝis per la tute regado de la duoninsulo sub romia kontrolo kaj ĝia konvertiĝo en provinco per la nomoHispania. La loĝantaro adoptis la romiajn kulturon, lingvon, leĝojn, akirante gravecon ene de la imperio, ĉar eĉ tri romiaj imperiestroj,Trajano,Hadriano kajTeodosio, krom la filozofoSeneko la pli juna kaj aliaj gravaj elstaruloj, naskiĝis en la duoninsulo.
En lajaro409,sueboj,alanoj kajvandaloj invadis la iberian duoninsulon. Malmultajn jarojn poste, en416, lavisigotoj eniris en Hispanion kiel aliancitoj de Romio, forpelante la alanojn kaj vandalojn de la duoninsulo kaj metante la suevojn en nunaGalegio.
La unua ideo pri Hispanio kiel lando realiĝas per la visigota monarkio[6]. La visigotoj sopiris pri la teritoria unueco de la tuta Hispanio kaj atingis ĝin per sinsekvaj venkoj sur la sueboj,vaskonoj kajbizancanoj. La religia unueco venis per la repaciĝo inter katolikoj kaj arianoj kaj kun lakoncilioj de la visigota eklezio[7], organo per kiu, kunvenintaj en asembleo, la reĝo kaj la episkopoj de ĉiuj diocezoj de la reĝlando submetis je konsidero aferojn kaj religiajn kaj politikajn, por leĝigi en la tuta nacia teritorio. Tiel,Isidoro de Sevilo en siaHistoria Gothorum gratulas ĉarSuintila "estis la unua, kiu posedis la monarkion de la reĝlando de tuta Hispanio kiu ĉirkaŭas la oceanon, afero kiun ne havis la aliaj prauloj...". La visigota monarkio establis ĉefurbon kiu centralizis kaj la religian kaj la politikan povon enToledo[8]. Tamen, la elekto-karaktero de la visigota monarkio determinis preskaŭ ĉiam enorman politikan nestabilecon karakterizita de sinsekvaj ribeliĝoj kaj murdadoj.
En711, laaraboj, kiuj estis en malmultaj jaroj konkerintaj la nordon deAfriko, profitis la internan lukton de la visigotaj gvidantoj, kaj trapasis laĜibraltaran Markolon en711. Ili baldaŭ venkis la defendantajn trupojn kaj en malmultaj jaroj okupis la tutan duoninsulon[9], krom kelkajn izolitajn lokojn en la nordo, kie poste organiziĝos la rezisto kaj komenciĝos la kristanareconquista (rekonkero)[10].
La araboj organizis propran socion, kiu akiris aŭtonomion (emirejo) disde la centraj povoj en Arabio aŭBagdado, kaj poste sendependiĝis kaj formis la hispanan ĥalifejon. La araba dominado ricevis la nomon deAl-Andalus[11], kaj ĝi floradis pove kaj kulture dum multaj jaroj. La povo tamen baldaŭ diseriĝis kaj formiĝis apartaj regnoj, konataj kieltajfoj[12].
Dume, plifirmiĝis la regnoj en la nordo. La plej aktiva komence estis elasturia kerno, kiu baldaŭ formis laReĝlandon de Leono[13], el kiu poste splitiĝos la nukleoj, pli dinamikaj, dePortugalio kajKastilio. En tiu parto, oni baldaŭ rekonkeris la centrajn urbojn (ekzemple, Toledo en1085). En la orienta parto disvolviĝis la reĝlandoj deNavaro[14],Aragono[15] kaj laKataluna Graflando[16], kiu kielMarca Hispanica estis komence vasalo de lafrancaj reĝoj, sed kiu poste sendependiĝos kaj prenos la iniciaton en tiu parto de la duoninsulo.
Dum pluraj jarcentoj sinsekvos periodoj de kunvivado (pli-malpli paca) kun aliaj de malferma milito, ne nur interaraboj kaj kristanoj, sed ankaŭ ene de ĉiu parto aparte. La araba parto ricevos plurfoje la apogon de berberaj nordafrikaj triboj (almohadoj kajalmoravidoj). La kristanaj teritorioj fine unuiĝos en tri grandajn regnojn, Portugalio[17], Kastilio-Leono[18] kaj laKronlando de Aragono[19] (Katalunio, Aragono, Valencio kaj Balearoj), kaj aparte la pli malgranda Navaro.
Oni devas konsideri ke ekzistis loĝantoj de alia religio en ĉiu teritorio: islamanoj en kristanaj regnoj (muladioj, poste nomotajmoriskoj), kristanoj en la araba parto (mozaraboj), plus granda malplimulto dejudoj en ambaŭ partoj. La kunvivado estis plejofte paca, sed kun periodoj de granda streĉiteco en ambaŭ partoj, depende de la internaj kaj eksteraj kondiĉoj.
Dum tiuj jaroj naskiĝis la diversajlatinidaj lingvoj, kun bazo en ĉiu el la regnoj:portugala (aŭ galega-portugala), kastilia (nunahispana), kajkataluna. Ankaŭ estis tiam parolataj la astura kaj la aragona, nun tre minoritataj. Aparte, la mozaraboj parolis latinidan lingvon, la mozaraban, poste malaperontan. La galega-portugala parolata en la nordo, kiu apartenis al la kastilia regno, poste disiĝos de tiu parolata en la sudo, kaj fariĝos lagalega.
Post diversaj bataloj, la kristanoj konkeris la plejmulton de la teritorio jam en la13-a jarcento, kaj nur restis malgranda restaĵo kiu formis la reĝlandonGranado.
Dume en laRegno de Aragono, la amasa mortado pro la epidemio de lanigra morto de1348, kaj la malbonaj rikoltoj kiuj komenciĝis en la ciklo de1333 («lo mal any primer»), provokis grandan nestabilecon kaj socian kaj ekonomian.
Post la forpaso de la reĝoMarteno 1-a la Homa (1410), la reprezentantoj de la ŝtatoj kiuj konsistigis la regnon de Aragono, elektis per laKompromiso de Caspe alFernando de Antekero, el la kastiliadinastio de Trastamaro kiel estonta reĝoFernando la 1-a sur kiu falis per patrina heredo la dinastiajn rajtojn. Malgraŭ tumulto ĉefrolludita de laGrafo de Urgel, Fernando la 1-a estis kronita kaj komenciĝis la regado de la Trastamaroj en la Regno de Aragono.
Kontraŭstare,Valencio fariĝis lahavenurbo kiu centralizis la komercan etendiĝon de la Regno de Aragono. Montro de ĝia graveco estis la atingo de 75.000 loĝantoj meze de la15-a jarcento. Paralele, la regiona ĉefurbo spertis kulturan disvolviĝon konata kie laValencia Ora Jarcento[23].
Aragono, sen marelirejo, restis kiel provizianto decerealoj, bovoj kaj lano por la cetero de la ŝtatoj de la regno. Ĝia ekonomio estis bazita sur la terkultivado kaj la privilegioj de la riĉuloj kaj nobeluloj bremsis la disvolvigadon de kompetenta burĝaro, pro kio ĝia graveco ene de la regnaj ŝtatoj malpliiĝis.
Per la entroniĝo deFernando la Katolika, dua filo kaj heredanto de Johano la 2-a, (1479) la sociaj streĉitaĵoj malpliiĝis; per la subskribo de laArbitracia Verdikto de Guadalupe (1486) kreiĝis nova strukturo en la kataluna kamparo por finigi la konfliktojn en la kamparana medio.
En tiu periodo komenciĝis geedziĝa politiko kunPortugalio kiu finiĝis en1580, kiamFilipo la 2-a entroniĝis, unuigante lastafoje sub sama suverenulo la tutan duoninsulon.
Hispanio, aŭ Kastilio, pro la malpermeso de la komerco por la Regno de Aragono, daŭre prosperis sub la dinastio de laHabsburgoj, danke al la komerco kun la amerikaj kolonioj; sed samtempe ĝi havis militojn kunFrancio,Britio kajRespubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj.Kiam la lasta reĝo de la dinastio de la Habsburgoj,Karlo la 2-a (Hispanio), mortis sen posteuloj, Filipo de Burbono, nevo de Karlo la 2-a kaj nepo de la reĝo deFrancio,Ludoviko la 14-a, sukcedis lin en la trono sub la nomoFilipo la 5-a (Hispanio), estante akceptata kaj agnoskata en ĉiuj teritorioj de Hispanio. Post malmultaj jaroj de lia regado okazis laMilito de hispana sukcedo[30].
Inter1707 kaj1716, laDekretoj de Nueva Planta de Filipo la 5-a nuligis aŭ malpliigis la foruojn kaj morojn de la regnoj kaj teritorioj kiuj batalis kontraŭ li en la sukceda milito.
Kelkaj volas vidi en tiuj dekretoj la leĝan unuigadon de Hispanio, sed aliflanke, la dekretoj, pro ĝiaj malsamaĵoj por Valencio, Aragono (unue estis sama al tiu de Valencio sed poste modifata), Balearoj kaj Katalunio, estis modifataj en ĉiu teritorio kaj krome, Navaro, la Vaskaj Provincoj kaj laArana valo, kiuj restis lojalaj al la reĝo Filipo la 5-a, ne perdis la foruojn. En1713, Hispanio subskribis laTraktaton de Utreĥto[31] per kiu ĝi perdas la eŭropajn posedaĵojn kaj pro tio ĝi ne plu estos la unua monda potenco.
La cetero de la18-a jarcento, estis la jarcento de lapolitika klerismo en Hispanio.Fernando la 6-a kajKarlo la 3-a, filoj kaj sukcedintoj de Filipo la 5-a, renovigis la politikon kiu modernigis Hispanion, kio estis konata kielKlera despotismo. En ĉi tiujarcento, eĉ se Hispanio restis kiel grava potenco, Francio kaj Britio okupis protagonismon ĉiam pli grava internaciskale.
Dum la regado de Fernando la 7-a la hispana monarkio spertis la transiron de la malnova reĝimo konsistante elabsolutismo al laliberala ŝtato. Post lia reveno al Hispanio, Fernando la 7-a nuligis la Konstitucion de 1812 kaj persekutis la konstituciismajn liberalulojn, ekigante la komencon de rigida absolutismo. Dume, la milito de hispanamerika sendependo daŭre okazis, kaj malgraŭ la militema peno de la defendantoj de la hispana monarkio, je la fino de la konflikto nur la insulojKubo kajPuerto-Riko, enAmeriko, daŭre restis kiel parto de la nacia teritorio de Hispanio, kiu je la fino de la "abomeninda jardeko" kaj kun la liberala apogo de laPragmata Sankcio de 1830 estis denove organizata enparlamenta monarkio. Tiamaniere ambaŭ revoluciaj procezoj originigis la novajn naciajn ŝtatojn ekzistantajn en la nuntempo, kaj fine de la regado de Fernando la 7-a finiĝis laAbsolutismo en la tuta hispana mondo.
La morto de Fernando la 7-a malfermis novan periodon je nestabileco ekonomika kaj politika: lia fratoCarlos María Isidro apogata de la absolutismaj partianoj, ribeliĝis kontraŭ la nomumado deIzabela la 2-a, filino de Fernando la 7-a, kiel heredantino kaj konstitucia reĝino, kaj kontraŭ la forigado de laSalfranka leĝo de laBurbonoj, kiu malpermesis la sukcedon de la virinoj en la krono, ekiĝante laUnua Karlisma Milito[36]. La regado de Izabela la 2-a karakteriziĝis pro la alternado en la povo de progresistoj kaj moderuloj eĉ se tiu alternado estis pli motivita pro la militistaj ribeloj de ambaŭ grupoj ol pro signoj de paciĝo kun celo el elektadoj.
La revolucio de1868, konata kielLa Glora[37], devigis al Izabela la 2-a forlasi Hispanion. Estis kunvokitaj la Konstituigaj Kortegoj kiuj estis favoraj al la monarkia reĝimo kaj, je la iniciato de laGeneralo Prim, ofertiĝis la krono alAmadeo la 1-a, filo de la reĝo de Italio. Lia regado estis mallonga pro la laciĝo provokita de la politikistoj en la momento kaj la malakcepto de gravaj sektoroj de la socio, krome pro la perdo de lia ĉefa subtenanto, la menciita Generalo Prim, murdita antaŭ la alveno de Amadeo en Hispanion. Tuj post tio proklamiĝis laUnua Hispana Respubliko[38], kiu ankaŭ ne havis longan vivon, sed tre nebula: dum 11 monatoj ĝi havis kvar prezidantojn (Figueras,Pi y Margall,Salmerón kajCastelar); dum tiu konvulsia periodo okazis gravaj teritoriaj streĉitaĵoj kiel la deklarado de la urbo Kartageno kiel "sendependa kantono" kaj finiĝis en 1874 per la ribeloj de la generalojArsenio Martínez Campos[39] kajPavía, kiu disigis la Parlamenton.
Alfonso la 12-a
LaRestaŭrado[39] proklamis reĝon alAlfonso la 12-a, filo de Izabela la 2-a. Hispanio spertis grandan politikan stabilecon pro la sistemo de la regado pledata de la konservativuloAntonio Cánovas del Castillo. Ĝi baziĝas sur la vico de la partioj Konservativa (Cánovas del Castillo) kaj Liberala (Sagasta) en la registaro. En1885 forpasis Alfonso la 12-a kaj la regentado estis entreprenita de lia vidvinoMaria Kristina, ĝis la adoltiĝo de ilia filoAlfonso la 13-a, naskiĝinta post la forpaso de lia patro. La sendependiga ribeliĝo de Kubo en1895 igas alUsono interveni en la konflikto kaj post la incidento de la eksplodo de lakirasŝipo Maine[40] la15-an de februaro de1898 en la haveno deHavano, deklaris la militon al Hispanio. Pro la malvenko, Hispanio perdis ĝiajn lastajn koloniojn en Ameriko kaj Azio (Kubo,Filipinoj,Guamo kajPuerto-Riko).
La20-a jarcento komenciĝis per granda ekonomia krizo kaj la konsekvenca politika nestabileco. Tamen, ekzistis parentezo je prospera komercado pro la neŭtraleco de Hispanio dum laUnua Mondmilito[41]. La sinsekvo de registaraj krizoj, la malfavoraĵoj en lamilito de Rif, lasocia agitado kaj la malkontento flanke de la armeo ekigas militistanpuĉon fare de la generaloMiguel Primo de Rivera[42], la13-an de septembro1923. Ĝi establis militisman diktaturon kiu estis akceptita de multaj politikaj fortoj inkluzive de la reĝoAlfonso la 13-a, sed ne de sociaj movadoj, kiaj tiuj de la luktemaj anarkiismaj laboristoj (CNT), de respublikanoj aŭ de la regionismaj aŭtonomistoj (Katalunio).
Dum la diktaturo estis forigataj la liberecoj kaj rajtoj. La malfacila ekonomia cirkonstanco kaj la kreskado de la respublikanaj partioj igis la situacion ĉiam pli neeltenebla. En1930, Primo de Rivera prezentis sian rezignadon antaŭ la reĝo kaj foriris alParizo, kie li forpasis post kelke da tempo. Sukcedis lin en la regado de la Direktoraro la GeneraloDámaso Berenguer; kaj poste dum mallonga tempo,Juan Bautista Aznar-Cabañas. Ĉi tiu periodo estas konata kielDictablanda (vortoludo kiu aludas al pli malmola karaktero, fronte al ladura Diktaturo)[43].
Decidita serĉi solvon al la politika situacio kaj establi lakonstitucion, la reĝimo kunvokis municipajn elektojn la12-an de aprilo1931, kiuj donis avantaĝan venkon al la kandidatoj de la respublikanoj-socialistoj en la grandaj urboj kaj provincaj ĉefurboj. Kvankam la totala nombro de magistratanoj estis plimulte pormonarkiaj, pro la forto de la konservativuloj en la ruralaj sektoroj, la klara venko de la opozicio okazigis manifestaciojn kiuj postulis la kreadon de larespubliko, kio igis la reĝon forlasi la landon. Kiam la reĝo rezignis sian postenon estis proklamita laDua Respubliko[44] la14-an de aprilo.
La respublikanaj fortoj komencis periodon de reformoj kaj modernigado de la lando. Dum la unuaj du jaroj, regis la koalicio de respublikanaj kaj socialistaj partioj. La plej grava gvidanto dum la unua periodo estisManuel Azaña, gvidanto de la progresemaetburĝaro, kiu ricevis la apogon de laSocialista Partio, tiutempe la plej amasa partio. La reformoj (agrara distribuado, etendo de la edukado, laikigo de la ŝtato, malcentrigo kaj aŭtonomio de la regionoj, ktp) estis akre oponataj de la dekstrularo, grupigita de la katolikaj kaj monarĥemaj partioj, kaj ankaŭ ricevis kritikojn de iuj maldekstraj fortoj, pli notinde de laanarĥiistoj, tre fortaj ĉefe en Andaluzio kaj Katalunio.
En la balotadoj okazintaj en1933, venkis la dekstruloj kaj en1936, la maldekstruloj. La kreskanta perfort-ondo inkluzivis la konstantan staton de strikoj kaj nestabileco en la ruraj regionoj, fojan bruligon de preĝejoj en grandaj urboj, la promonarkian ribeliĝon deSanjurjo, kaj la pli gravan eventon de lahispana revolucio de 1934[45] krom multnombraj atencoj kontraŭ rivaloj politikaj ĉu gvidantoj ĉu simplaj membroj.
La17-an de julio1936 ribeliĝis la garnizonoj de Maroko, ekigante laEnlandan Militon[46]. Hispanio dividiĝis en du zonoj: unu sub kontrolo de la respublikanoj kaj alia sub la ribeliĝintoj, en kiu la generaloFrancisco Franco estis nomumata ŝtatestro. La germana[47] kaj itala[48] apogoj al la ribeliĝintoj estis multe pli firma ol la helpo deSovetio[49] kajMeksiko al la respublikana Hispanio, kaj la sinsekvaj konfrontoj inter la respublikanaj koterioj, permesis la venkon al la ribeliĝintoj la 1-an de aprilo de1939.
La venko de la generalo Franco supozigis la instaŭradon de aŭtoritateca reĝimo[50]. La disvolviĝo de akra subpremado kontraŭ la malvenkintoj, devigis al la ekzilo al miloj da hispanoj kaj ĝi mortkondamnis multajn aliajn aŭ al perfortaj laborkoncentrejoj. Malgraŭ tio ke Franco restigis Hispanion ekster la militantaj landoj dum laDua Mondmilito[51], lia ne kaŝita apogo al laAkso Berlino-Romo-Tokio kondukis ĝin al la internacia izoliĝo politika kaj ekonomia. Tamen, la kondiĉoj de lamalvarma milito interUsono kajSovetio kaj ĝiaj respektivaj aliancitoj igis ke la frankisma reĝimo estu tolerata de la okcidentaj potencoj kaj fine agnoskata kaj per ĝi finiĝis la izoliĝo. Oni subskribis interkonsentojn kun Usono permesante la instaladon de hispan-usonaj militbazoj en Hispanio[52]. En1956,Maroko, kiu estis hispana kaj franca protektorato, akiris sian sendependecon[53] kaj oni demarŝigis planon por la ekonomia stabiligado en la lando. En1969, Franco nomumis alJohano Karlo la 1-a, nepo de Alfonso la 13-a,princo de Hispanio, lia sukcedonto kun la titolo kiel Reĝo. Malgraŭ tio ke la reĝimo ĉiam havis feran premadon kontraŭ ia ajn politika opozicio, la industria kaj ekonomia disvolviĝoj estis tre gravaj dum la dua duono de la diktaturo.
Johano Karlo la 1-a
La diktatoro forpasis la20-an de novembro1975 kaj Johano Karlo la 1-a iĝis post du tagoj la reĝo de Hispanio. En tiu momento malfermiĝis periodo konata kielhispana transiro[54]. Ĝi finiĝis per la instaŭrado deparlamenta monarkio en1978, post la rezigno de siaj historiaj rajtoj fare deJohano de Burbono kaj Batenbergo, patro de la reĝo. Post la unuaj demokratiaj elektoj,Adolfo Suárez, de la partioUnio de Demokratia Centro (centro-dekstra), estis elektita prezidanto de la registaro. Li entreprenis gravajn politikajn reformojn kaj ekigis la negocadon por la membriĝo de Hispanio en laEŭropa Ekonomia Komunumo. Li rezignis la postenon en1981. Dum tiu ĉi periodo la eŭska terorisma bandoETA faris plurajn atencojn speciale kontraŭ armeanoj kaj sekurgardistoj kaj aliaj sendiskriminacie. Dum la sesio de la enposteniĝo de la sukcedinto de Suárez,Leopoldo Calvo-Sotelo , la23-an de februaro[55], okazis intenco jepuĉo iniciatinta de altrangaj militistoj. La Kongreso de Deputitoj estis prenita de la vickoloneloAntonio Tejero. La intenco estis bremsita samtage, interalie per la intervenoj de la reĝo Johano Karlo defende de la konstitucia ordo kaj surstrate de la klara kontraŭstaro de la tuta aro de politikaj kaj sociaj movadoj. En 1981 subskribiĝis enBruselo la protokolo por la aliĝo alNATO[56], ekigante procezon por la integriĝo kiu finiĝis en la printempo 1982, dum regado de la partio Unio de Demokratia Centro (UCD).
En la sekvaj elektoj (1982), venkis laPartido Socialista Obrero Español, kunFelipe González kiel prezidanto de la registaro. Li restis kiel prezidanto dum la tri sekvaj prezidantecperiodoj. En1986 Hispanio aliĝis al laEŭropa Ekonomia Komunumo, antaŭulo de la nunaEŭropa Unio kaj samjare ĝi celebris referendumon en kiu oni konsultis al la popolo pri la restado aŭ ne de Hispanio ĉe NATO. La PSOE defendis la jeson kontraŭ sia antaŭa opinio kaj tiu venkis. En1992 Hispanio aperis en la internacia scenejo per la celebrado de la Olimpikaj Ludoj enBarcelono[57], la deklarado deMadrido kiel Eŭropa Kultura Ĉefurbo kaj la celebrado enSevilo de laUniversala Ekspozicio[58]EXPO 92.
Dum tiu ĉi periodo okazis profunda modernigado de la hispanaj ekonomio kaj socio, karakterizita de la industriaj rekonvertiĝoj kaj la malfrua anstataŭado de la ekonomika frankisma modelo por alia pli liberala —kio kondukis al tri gravaj ĝeneralaj strikoj—, la ĝeneraligo de la pensmaniero kaj la tiutempaj etikaj valoroj de la hispana socio, la disvolviĝo de la statuso pri la regionaj aŭtonomioj, la transformado de la Armeo kaj la ega disvolviĝo de la civilaj infrastrukturoj. Tamen, ankaŭ ekzistis altnombra maldungado kaj fine de tiu procezo estiĝis grava ekonomika stagnado, kiu ne ekrekuperiĝis ĝis1993 —kiam la maldungado malaltiĝis de 23% al 15%—. Dum la lastaj jaroj de la regado de la socialista partio eksplodis diversaj akuzoj pri koruptado, kaj diskoniĝis la kazoGAL[59] de laŝtata terorismo.La balotadoj de1996 venkigis la dekstranPartido Popular, kunJosé María Aznar kiel prezidanto, posteno kiun li havis dum du regperiodoj, atingante la absolutan plimulton en la balotadoj de la jaro 2000.
Laeŭro, oficiala valuto en la t.n. «Eŭrozono» deEŭropo ekde1999, konvertiĝis en la oficiala valuto de Hispanio la1-an de januaro2002, per anstataŭo de lapesetoj. La civitanoj ekuzis ĝin en la ĉiutagaĵo, malgraŭ la protestoj pro la prezaltiĝo okazigata de la nova valuto. Inter1993 kaj2007 estiĝis grava ekspansio de la hispana ekonomio, ĉefe bazita sur la konstruado, kiu estis minacita pro la tutmondaj konsekvencoj de laekonomia krizo de 2008.
Fine de la 20-a jarcento Hispanio ricevis grandan nombron daenmigrintoj el latinamerikaj landoj kielEkvadoro,Kolombio,Argentino,Bolivio,Peruo aŭDomingo, kaj el diversaj regionoj deAfriko,Azio kajEŭropo. La forta ekonomika ekspansiiga kreskado en Hispanio ekde 1993 bezonis multnombrajn laboristojn por tiu celo. Laŭ anonco de la direktoro de la Banko de Hispanio enfebruaro2007, Hispanio eble estas la sepa plej granda ekonomio en la mondo[63].
Kun Zapatero kiel prezidanto de la Registaro la hispanaj trupoj kiuj ankoraŭ troviĝis enIrako[65] revenis hejmen. Tio okazigis konsiderindan malvarmiĝon de la diplomatiaj rilatoj kunUsono. Oni subskribis la Eŭropan Konstitucion kaj realigiĝis referendumo pri laEŭropa Konstitucio, per kiu la hispanoj aprobis la traktaton, kiu tuteŭrope fiaskis. En tiu ĉi epoko ankaŭ estis aprobitasamseksa edzeco[66], inter aliaj sociaj reformoj promesitaj en la elektoprogramo de la socialistoj.
Merkredon la22-an de marto2006 la terorisma organizoETA anoncis sian duan halton, rompita sabate la30-an de decembro samjare per la metado de kamioneto enhavanta bombon en la ĵus inaŭgurita Terminalo 4 de laFlughaveno Madrido-Baraĥo[67], atenco en kiu estis mortigataj du personoj.
En postaj jaroj la lando suferis fortan ekonomian krizon. En regionaj kaj municipaj balotadoj en majo 2011 la socialista partio perdas grandan procenton de voĉoj. Estas kunvokataj anticipaj novaj balotadoj, por la20-a de novembro2011, en kiuj la ĉefministro Rodríguez Zapatero de kandidatis denove. Venkas kun absoluta plimulto la Popola Partio, kaj ĝia prezidantoMariano Rajoy fariĝas la nova ĉefministro en decembro.
Laleĝdona povo establiĝas en laĜeneralaj Kortesoj[71], kiuj estas la plej reprezenta organo de la hispana popolo. La Ĝeneralaj Kortesoj konsistas elmalalta ĉambro, laCongreso de los Diputados, kajalta ĉambro, laSenato[72]. La Kongreso de la Deputitoj havas 350 elektitajn membrojn per popola voĉdono, en fermitaj balotlistoj kaj per proporcia reprezentado elektitaj en provincaj distriktoj, por kvar-jara periodo. La sistemo ne estas tute proporcia ĉar ekzistas minimuma nombro da ŝtupoj por distrikto (3) kaj estas uzata proporcia sistemo supraĵe ĝustigata por favorigi la plimultajn listojn (laSistemo d'Hondt). La Senato havas 259 ŝtupojn, el kiuj 208 estis rekte elektitaj per popola voĉdonado en provincaj distriktoj, en ĉiu distrikto estas elektataj 4 senatanoj, sekvante plimultan sistemon (3 por la plimulta listo, 1 por la sekva), escepte de la insuloj, Balearoj kaj Kanarioj (en kiuj la distriktoj estas la insuloj) kaj la aliaj 51 estas nomumataj de la regionaj ŝtat-organoj por servi, ankaŭ por 4-jara periodo.
Lajura povo estas formata de la aro de Juĝejoj kaj tribunaloj[73], integritaj de juĝistoj kaj magistratanoj, kiuj rajtas administri la justicon nome de la popolo.
Hispanio estas en la nuntempo tio kio estas konata kiel “Ŝtato el Aŭtonomaj Regionoj”, formale unitara lando sed kiu funkcias kiel malcentralizitafederacio konsistanta elaŭtonomaj komunumoj[74], ĉiu el ili kun diversaj niveloj je memregado. La diferencoj de tiu ĉi sistemo ŝuldiĝas al tio ke la procezo pri transdono de koncernaĵoj de la centro ĝis la periferio estis elpensita komence kiel nesimetria procezo, kiu garantiu pli altan gradon je memregado nur al tiuj komunumoj kiuj serĉis federaciismajn rilatojn kun la resto de la lando –aŭtonomaj regionoj sub speciala reĝimo– (Andaluzio[75],Katalunio[76],Galegio[77],Navaro[78] kajEŭskio[79]). Aliflanke, la cetero de la aŭtonomaj regionoj–sub komuna reĝimo– havas pli malaltan memregadon. Tamen, estis antaŭvidita ke laŭ la paso de la jaroj, tiuj regionoj ankaŭ akiru iom post iom pli da koncernaĵoj.
Nuntempe, Hispanio estas konsiderata kiel unu el la eŭropaj landoj malplej centralizitaj, ĉar ĉiuj regionoj administras lokaskale la eduk- kaj san-sistemojn, kaj ankaŭ kelkajn aspektojn de la publika buĝeto; kelkaj el ili, kiel Eŭskio kaj Navaro, cetere administras la publikan financadon sen kontrolo de la hispana centra registaro. En la kazo de Katalunio, Navaro kaj Eŭskio, ili posedas siajn proprajn policajn korpojn, tute aŭtonomaj kiuj anstataŭas la funkciojn de la nacia polico en tiuj teritorioj, escepte deNavaro kiu troviĝas en transdona procezo ( vidu:Mossos d'Esquadra[80],Ertzaintza[81], kajForua Polico de Navaro[82]).
La respondeco de la nacia defendo falas sur la Armitaj Fortoj kiuj havas la respondecon pere de la oka artikolo de laHispana Konstitucio de 1978 "garantii la suverenecon kaj sendependecon de Hispanio kaj defendi ĝian teritorian unuecon kaj la konstitucian ordon".
La Hispanaj Armitaj Fortoj tradicie dividiĝas en tri branĉoj:Ter-Armeo,Armeo kajAer-Armeo. Al tiuj branĉo ankaŭ kuniĝas laReĝa Gardistaro, protokola korpo disigita kiu realigas fundamentajn sekureclaborojn.
Hispanio membras inter la plej gravaj ŝtatoj deEUFOR, kajEŭrokorpo, kaj ĝi okupas elstaran pozicion en la strukturo deNATO, al kiu ĝi aliĝis en1982. Krom estis la sesa militŝiparo plej pova[83] kaj posedas la korpon deMar-Infanterio plej antikvan en la mondo.
Hispanio estas ŝtato teritorie organizata en 17aŭtonomaj regionoj kaj 2 aŭtonomaj urboj. La titolo 8 de lakonstitucio starigas la teritorian organizadon de la ŝtato laŭmunicipoj,provincoj kaj aŭtonomaj regionoj, ĉi lastaj kun la rajto pro koncernaĵoj al iliaj propraj aferoj kun ampleksa aŭtonomio, leĝdona povo, buĝetoj, administraĵoj kaj plenuma povo koncerne al la ekskluzivaĵoj kiujn la ŝtato garantias al ili per la Konstitucio kaj ĉi aŭtonomia statuto. KvankamNavaro ne fariĝis aŭtonoma regiono, sedForua Komunumo, kaj pro tio ĝi ne havis sian aŭtonomian statuton, sed ĝi plibonigis la tradiciajn foruajn rajtojn, malgraŭ tio ĝi estas konsiderata kiel aŭtonoma komunumo je ĉiuj niveloj, laŭ interpreto de la Konstitucia Tribunalo.
Ĉiu aŭtonoma komunumo estas formata de unu aŭ pluraj provincoj, entute 50.
Ekde2003 adoptiĝis la "Nomenklaturo de Unuiĝoj Teritoriaj Statistikaj ", aŭ unuaĵoj NUTS, el tri niveloj, kun statistikaj celoj laŭ la eŭropa regularo kaj fiksita de laEŭrostat. La 50 hispanaj provincoj kaj la 2 aŭtonomaj urboj estas klasifikitaj en la niveloj NUTS-3; la 17 regionoj en la nivelo NUTS-2; kaj por la niveloj NUTS-1 kreiĝis grupoj de aŭtonomaj komunumoj.
Landlimo de Hispanio kunĜibraltaroLumturo de Melilo
Hispanio historie depostulas laretrocedon de labrita kolonio (nuntempeBritaj transmaraj teritorioj)Ĝibraltaro[85], kvankam lastatampe ĝi montriĝis favora al konsentoj pri kundividita suvereneco. La depostulado komenciĝis ekde la momento kiam angla-nederlanda truparo prenis la placon nome dearkiduko Karlo dum laMilito de Hispana Sukcedo (1704), kaj poste fariĝis proprietaĵo de la britoj per laTraktato de Utreĥto (1713). La depostulo, kiu inkluzivis militistajn operacojn, estis intensa ĉefe dum la18-a jarcento, langvoris dum la19-a kaj la unua duono de la20-a kaj estis prezentita de la frankisma registaro al laUN dum la1960-aj jaroj. Tie, inter la senkoloniigaj procezoj, Hispanio ricevis apogon al ĝia sinteno kiam agnoskis la rezoluciojn (2231 kaj 2353) ke la senkoloniiga procezo devis respekti la rajton al la teritoria unueco de Hispanio kaj ke la intereso, kaj ne la volo de la ĝibraltaranoj devis esti respektataj. Hispanio ne agnoskas, tamen, la britan suverenecon sur la terkolo kiu kunigas la kontinenton kun la roko de Ĝibraltaro.
Aliflanke,Portugalio ne agnoskas la hispanan suverenecon[86] sur la komarkoOlivenza[87], en laprovinco de Badajoz kiu inkluzivas la municipojn Olivenza kajTáliga (tamen, ĝi ne depostulas ilin aktive), donitajn de Portugalio al Hispanio per latraktato de Badajoz (1801). La rezolucioj de laKongreso de Vieno estas interpretitaj kiel diverĝaj fare de ambaŭ landoj. Dume Portugalio diras ke tiuj rezolucioj devigis al Hispanio redoni Olivenza-n, Hispanio opinias ke temas pri simpla deklaro, el bonvolaj deziroj, sen rezoluciaj povoj, pro kio Olivenza daŭre apartenas al Hispanio. Fine, Hispanio ne agnoskas la suverenecajn pretendojn de Portugalio sur laSovaĝaj Insuloj.
Ankaŭ la suvereneco de la neloĝataPetrosela insulo estas disputata kun Maroko. Kvankam evakuata post lakrizo en la Petrosela insulo[88] (2002), interkonsente inter ambaŭ landoj tie ne troviĝas polica aŭ militista forto, sed neniu el la du partoj forĵetis la pretendojn je suvereneco. Aliflanke,Maroko neformale depostulas la ĉeson de la hispana suvereneco surCeŭto kajMelilo[89], kaj de la t.n. "suverenecaj areoj" en la afrika kontinento (la distriktoj kaj posedaĵoj de la insulojĈafarinoj, laroko Vélez de la Gomera kaj laroko Alhucemas). Kelkajiredentismaj movadoj en Maroko, kiel la partioIstiqlal, ankaŭ inkluzivas en la t.n "Granda Maroko" la Kanariajn Insulojn[90].
Hispanio havas diversan klimaton laŭlonge de ĝia teritorio. La mediteranea klimato regas preskaŭ ĝian tutan geografion. La suda marbordo kaj mediteranea havas klimaton kiu estas nomata "marborda mediteranea klimato" kiu ankaŭ troviĝas en la Valo deGuadalquivir: leĝeraj temperaturoj, abunda pluvado dum la tuta jaro escepte de la somero.
En la interno de la duoninsulo la klimato estas pli ekstrema, tie troviĝas la kontinenta mediteranea klimato, kiu ampleksiĝas al preskaŭ la tuta duoninsulo, malaltaj temperaturoj dum vintro, altaj dum somero kaj neregula pluvado (depende de la geografia situo). Ĝenerale, la okcidentaj regionoj ricevas pli da pluvado ol la orientaj. Tiamaniere,Galegio kaj laKantabra Maro posedas oceanan klimaton, karakterizita de abunda pluvado dum la tuta jaro ĉefe dum vintro, kaj temperaturo relative malvarmeta.
La subtropika klimato estas karakterizo deKanarioj[103], kun varmaj temperaturoj dum la tuta jaro kaj malmulte da pluvado (pli abundaj en la okcidentaj insuloj). Tamen, tiu klimato ankaŭ troviĝas en la sudaj marbordoj de la duoninsulo (Malago,Granado,Almerio), kie la temperaturo estas relative varma sed la pluvado estas pli abunda ol en Kanarioj.
Teide, en la insuloTenerife, estas la plej alta pinto de Hispanio.Vido de la pinto Veleta en la ĉenpinto de Mulhacén.
La hispana reliefo karakteriziĝas pro ĝia alteco, kun meza alteco je 660 metroj, kajmontara se oni komparas ĝin kun la cetero de la landoj deEŭropo, escepte deSvislando,Aŭstrio kaj la ŝtatetojAndoro kajLiĥtenŝtejno, kiel mezuma alteco estas multe pli alta. En la duoninsula Hispanio, la reliefo artikulaciiĝas ĉirkaŭ la grandaHispana Centra Altebenaĵo kiu okupas la plejparton de la centro de laIberia duoninsulo kaj ĝi havas mezuman altecon je 660 metroj. Ekster la altebenaĵo, troviĝas la basprema zono de larivero Guadalquivir, situanta en la sudokcidento de la duoninsulo, kaj la de la riveroEbro, en la nordoriento de la sama. La ĉefaj montaraj sistemoj estas:Pireneoj,Iberia Sistemo,Kantabra Montaro,Hispana Centra Sistemo kajBetika Montaro.
LaINE kalkulis je 46.951.532 da personoj la loĝantoj je la1-a de januaro2010, dume la reala loĝantaro je la 1-a de januaro 2009 estis 46.745.807 da loĝantoj.[104] La loĝdenso, je 91,13 loĝ/km², estas malpli ol la plimulto de aliaj landoj deOkcidenta Eŭropo kaj ĝis distribuado laŭlonge de la teritorio estas tre neregula: la zonoj dense loĝataj koncentriĝas en la marbordo, la valo de Guadalquivir (kaj iom malpli ĉe la valo de Ebro) kaj lametropolita areo de Madrido, dum la cetero de la lando en la interno estas malforte loĝata.
La kreado de administraj organizoj kiuj grupigas la municipojn kiuj konsistigas la metropolitan areon, estas koncernaĵo de la aŭtonomaj regionoj. Tamen, ĝis la nuntempo ne ekzistas metropolita areo regata de administra organismo. Tiel, ekzemple, laMetropolita areo de Barcelono estis nuligita en1987 fare de laGeneralitat de Catalunya. Kelkaj metropolitaj areoj koincidas kun komarkoj kies regulado ankaŭ koncernas al la aŭtonomaj regionoj.
Ĉiakaze, laŭ neoficialaj esploroj, la metropolitaj areoj laŭ demografia vidpunkto kiuj superis en 2009 la 500.000 loĝantojn estis la jenaj:[105]
Laŭ lacenso de lajaro2009 de la Nacia Instituto de Statistiko, la 12 % de la hispania loĝantaro estis eksterlanda. Tamen, dum la lastaj jaroj Hispanio prezentas konsiderindan malpliiĝon en la enmigrada neta indico, per kiu ĝi perdas unu el la plej altaj indicoj da enmigrado en Eŭropo[106] (en 2005 je 1,5% ĉiujare nur superita en EU de Kipro)[107]
En 2009, ĉirkaŭ 12% de la loĝantaro havas eksterlandan devenon, kun pli granda nombro darumanoj (796.576 personoj)[111],marokanoj (710.401)[112] kajekvadoranoj (413.715)[113]. La civitanoj de laEŭropa Unio reprezentas 40,5% de la tuto pri eksterlandaj civitanoj.
Inter la ĉefaj kaŭzoj por enmigrado en Hispanion troviĝas la historiaj ligoj inter Latinameriko kaj Hispanio. Multaj latinamerikanoj ankoraŭ konservas hispanan devenon kaj per ĝi ili fariĝas hispanaj civitanoj aŭ alia venas en Hispanion per laborkontraktoj aŭ en aliaj kazoj pro homtrafikado. Aliaj regionoj kiel norda Afriko troviĝas tre proksime de la hispana bordo kaj per boatoj ili transiras la maron. Lastatempe la rumanoj amase ekloĝis la landon por la eniro de Rumanio en la EU.
La oficiala kaj plej parolata lingvo en Hispanio, 99% de la loĝantaro, estas lahispana, gepatra lingvo por 89% de la hispanoj (kvankam kelkfoje en dulingveco kun alia lingvo),[114] kiu en Hispanio ankaŭ ricevas la nomonkastilia lingvo.[115] La kalkulado de la nombro da parolantoj en la tuta mondo varias inter 450[116] kaj 500 milionoj[117][118] da personoj, estante la dua gepatra lingvo[119][120] plej parolata en la mondo post lamandarena. Oni antaŭvidas ĝian plifortiĝon kiel du internacia komuniklingvo post laangla en la estonteco, kaj estas la dua plej studata post la angla.[121]
Krom la kastilia, en Hispanio estas parolataj aliaj lingvoj kies plimulto estas kunoficialaj en la regionoj laŭ la aŭtonomiaj statutoj de ĉiu aŭtonoma regiono. Ordigitaj laŭ la kvanto da parolantoj, tiuj lingvoj estas:
Galega (5 % de la loĝantaro), kunoficiala enGalegio. Ĝi havas parolantojn en kelkaj zonoj de la provincojAsturio,Leono kajZamoro, sen kunoficialeco. Plej multaj galegaj lingvistoj konsideras, ke la lingvo parolata en nordokcidentaEkstremaduro estas plia dialekto de la galega. Tradicie, lingvistiko konsideras la galegan kaj la portugalan du branĉoj de ankoraŭ unu sama lingvo.
Eŭska (1 % de la loĝantaro), kunoficiala enEŭskio kaj triono deNavaro, kie ĝi nomiĝas laŭ la statuto kiel vaska lingvo. Ĝi estas parolata en miksta zono de Navaro (kie ĝi ne estas oficiala sed ĝuas agnoskon) kaj tre minoritate en la ne eŭsklingva parto.
EnAragono, laLeĝo pri Lingvoj de 2009[125] difinas la lingvojnaragona kajkataluna kiel originalaj kaj historiaj lingvoj de Aragono, sed tiu leĝo ne oficialigas ilin en tiu regiono.
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Hispanio, 2019
Nuntempe Hispanio estas la naŭa tutmonda ekonomia potenco,[130] sed ĝi eble atingis la okan pozicion,[131] en konkurenco kunKanado. Tradicie Hispanio estis agrikultura lando kaj ankoraŭ unu el la plej grandaj produktantoj en Okcidenta Eŭropo, sed ekde la duono de la1950-aj jaroj la industria kreskado estis rapida kaj ĝi fariĝis pli grava ol la agrikulturo en la landa ekonomio. Serio da disvolvigaj planoj ekiĝis en 1964, helpis disvastigi la ekonomion, sed komence de la1970-aj jaroj la ekonomio retroiris pro la prezaltiĝo denafto, kaj pliiĝo de la importado post la alveno de la demokratio kaj la malfermado de landlimoj. Poste, pliiĝis la evoluigo kaj ŝanĝo de la industrioj de laŝtalo,ŝipfarejoj, teksaĵoj kaj minaĵoj. En la nuntempo, laterciarigo de la ekonomio kaj de la hispana socio videblas kaj en la MEP (kontribuado en 2005: 67%) kiel dung-indico por sektoroj (65%). La enspezoj el la turisma sektoro permesas ekvilibrigi lapagobilancon. Ekde la aliĝo de Hispanio kiel plenrajta membro de la Eŭropa Unio la ekonomiaj politikoj evoluis laŭ la marŝoj de tiu supranacia organizo.
La agrikulturo[132] estis ĝis la1960-aj jaroj la ĉefa produktado de la hispana ekonomio, sed nuntempe ĝi okupas nur ĉirkaŭ 5% de la aktiva loĝantaro. La ĉefaj kultivaĵoj estastritiko,hordeo, sukerabeto,maizo,terpomoj,sekalo,aveno,rizo,tomatoj kajcepoj[133]. La lando ankaŭ posedas ampleksajn vinberejojn kaj hortojn kun citrusarboj kaj olivarboj. En2010 la jara produktado (en tunoj) de cerealoj estas antaŭkalkulata je 23,7 milionoj[134]; inter kiuj troviĝas tritiko, hordeo, maizo kaj sekalo. La jara produktado de aliaj gravaj produktoj estis: 6,7 milionoj da tunoj el beto, 2,6 milionoj da terpomoj, 5,9 milionoj da vinberoj, 3,9 milionoj da tomatoj, preskaŭ 3 milionoj da oranĝoj, kaj iom malpli al miliono da cepoj.
La klimataj kaj topografiaj kondiĉoj igas ke lapluva agrikulturo[135] estu deviga en la plejparto de Hispanio. La provincoj ĉe la mediteranea marbordo kalkulas je ŝpruc-sistemo de antaŭ longe[136], kaj tiu marborda zono kiu antaŭe estis arida en la nuntempo konvertiĝis en unu el la plej produktivaj regionoj de Hispanio, kie oftas laforcejoj[137]. En la Valo de Ebro troviĝas projekto kiu kombiniĝas inter ŝpruca sistemo kaj akvoelektrejoj[138]. Grandaj zonoj enEkstremaduro estas ŝprucitaj per akvo el la riveroGuadiana pere de ŝprucsistemo instalita danke al la registaraj projektoj (Plan Badajoz[139] kaj ŝprucigejoj de Coria, i.a.). La ekspluatado de la malgranda ŝprucsistemo estas pli ofta en zono je malseka klimato kaj en la hortoj deMurcio kaj la hortaro deValencio.
Speciale laŝafa kaj laporka, havas gravan ekonomian signifon. En2005 la brutaro kalkuliĝis je 22,7 milionoj da brutoj, 25,1 milionoj da porkoj, 6,5 milionoj dabovoj, 3 milionoj dakaproj, 240.000 daĉevaloj kaj 131 milionoj dakortobirdoj. En Hispanio oni produktis 32 milionojn kg damielo en la jaro2001.
Lakorko estas la ĉefa arbara rimedo de Hispanio[140] kaj en 2001 la produktado atingis 57.581tunojn. La produktado de la paperpulpo kaj ligno de la hispanaj arbaroj estas nesufiĉa por kovrado de necesaĵoj de la lando.
La fiŝindustrio[141] nuntempe estas malpli grava ol pasinte, eĉ se ĝi okupas la unuajn lokojn inter la eŭropaj landoj[142] (en la tuta mondo) kaj pro la kvanto de ĝiaj ŝipoj kaj pro la fiŝkaptado. La jara fiŝkaptado pliiĝis al 1'2 milionoj da tunoj en 2004 kaj ĉefe temis pri la kaptado detinuso[143] (26% de tinusretoj, Hispanio fiŝkaptas la 60% de la tuta fiŝkaptado en laEŭropa Unio, preskaŭ 230.000 t, kio konvertas ĝin en la dua monda produktanto),kalmaroj,merluĉoj,sardinoj (Vigo kajInsulo Kristina),engraŭloj (havenoj ĉe laBiskaja Golfo),skombroj,merlango kajmituloj. Ekde antaŭ kelkaj jardekoj la akvokulturo (mara kaj kontinenta) forte disvolviĝis, elstarante la bredadon de orfiŝoj,labrakoj, mituloj,trutoj,turbotoj kajsalmo; la totala produktado en 2003 kalkuliĝis je 311.287 tunoj.
En2001 la ĉefaj energiaj minproduktaĵoj estis la lignito kaj karbo; inter la metalaj mineraloj elstaris la zinko kaj inter la rokoj kaj industriaj mineraloj, lasalo[146] kaj la specialaj argiloj. La ĉefaj karbominejoj troviĝas enAsturio[147] kaj norde de laprovinco de Leono; la ĉefaj fermineralujoj troviĝas ĉirkaŭSantandero (Kantabrio) kajBilbao (Eŭskio);Almadén, en la provincoCiudad Real estis tre produktiva en la elfosado dehidrargo; kajAndaluzio elstaras pro la metala minindustrio[148], kun pli ol la duono de la landa produktado.
Bilbao, unu el la plej industriaj urboj de Hispanio.
En Hispanio estas produktata, i.a., teksaĵoj[149], fero kaj ŝtalo, motor-veturiloj, kemiaĵoj[150], vestaĵoj kaj ŝuoj, ŝipoj, naftorafinado kaj cemento, kaj elstaras pro ĝia valoro la industriaj sektoroj en la produktado de nutraĵoj[151], trinkaĵoj kaj transportaj materialoj, inter kiuj elstaras la aŭt-sektoro kaj la aeronaŭtika sektoro. Hispanio estas unu el la unuaj mondaj vinproduktantoj[152], la produktado de 2003 kalkuliĝis je 30 milionoj da hektolitroj. La siderurga industrio, antaŭ la rekonvertiĝo en la1990-aj jaroj, koncentriĝis enBilbao,Santandero,Oviedo kajAvilés.
La internaciaj rezervoj estas depono de eksterlanda mono kontrolata de centraj bankoj kaj aliaj mon-aŭtoritatoj. La internaciaj rezervoj de Hispanio[153] dum 2008 superis 19.000 milionojn dausonaj dolaroj.
La internaciaj rezervoj de Hispanio estas 1'93 bilionoj da dolaroj malpli ol la rezervoj deĈinio, 990.000 milionoj malpli ol la deJapanio, 360.000 milionoj ol la deRusio, 90.000 milionoj ol la deFrancio, 50.000 milionoj ol la deUsono aŭ 15.000 milionoj al la deĈilio. Aliflanke, ili estas 4.000 milionoj pli ol la rezervoj deBelgio, 7.000 milionoj pli ol la dePortugalio aŭ 11.000 milionoj pli ol la deFinnlando.
Hispanio estas la dua lando en la mondo kiu ricevas pli da eksterlandaj turistoj[154], laŭ datumoj de laMonda Organizaĵo pri Turismo, nur postFrancio, kaj ĝi ĝuas 7% de la monda turismo, antaŭUsono kajItalio.
La turisma sektoro havigis al Hispanio 48.181 milionojn da eŭroj en 2006, kio estas 4,7 % pli ol en la jaro 2005, kaj ĝi situigas Hispanion en dua pozicio laŭ ekonomiaj enspezoj, malantaŭ Usono, kaj antaŭ Francio kaj Italio.
Inter januaro kaj decembro2006 ĝi ricevis 58,8 milionojn da eksterlandaj turistoj[155], 4,5% pli ol la registritaj en la sama periodo antaŭan jaron, laŭ datumoj de la Ministerio de Industrio, Turismo kaj Komerco.
Katalunio estas la unua turisma destino de Hispanio[156]. La 15 milionoj da turistoj kiujn ĝi ricevis estis 25,3% de la tuto de la registritaj alvenoj en tuta Hispanio, kaj tio reprezentas kreskon je 6,9% respekte al la sama periodo de la antaŭa jaro.
La dua turisma destino de Hispanio estasBalearoj, kiu ricevis 10,1 milionoj en 2006, 4,7% pli ol en la antaŭa jaro.Kanarioj[157], 9,6 milionoj da turistoj (1,8% pli ol en la antaŭa jaro) estas la tria turisma destino antaŭAndaluzio[158], kiu atingis 8,5 milionojn (2,3% pli), laValencia Komunumo[159], 5,5 milionoj (1,5% pli) kaj laMadrida Regiono, kiu ricevis 3,9 milionojn da turistoj (14,7 % pli)[160]. Menciindas ke Madrido, la hispana ĉefurbo, gastigas la sidejon de laMonda Organizaĵo pri Turismo[161].
Laŭ antaŭvidoj de la Monda Organizaĵo pri Turismo, la alveno de eksterlandaj turistoj en Hispanion kreskos mezume je 5% ĉiujare en la venontaj dudek jaroj, pro kio oni supozas la ricevon de 75 milionoj da turistoj en 2020, preskaŭ 20 milionoj pli ol la ricevitaj en 2005.
La oficiala valuto de Hispanio estas laeŭro[162] kaj ĝi estas emisiita de laBanko de Hispanio[163], kunordigita kun laEŭropa Centra Banko[164]. Ekde la 1-a de januaro1999, la eŭro interligiĝis al la valoro de la antaŭa hispana valuto, lapeseto, kun fiksa ŝanĝo je 166,386 pesetoj por 1 eŭro. La 1-an de januaro2002, la peseto ĉesis cirkuli kaj en tiu momento eŭro fariĝis la sola leĝe cirkulanta mono, kvankam la civitanoj kun pesetoj ĉiam povus ŝanĝi ilin en la Banko de Hispanio[165].
La lando kalkulas je potenca banksistemo, kun multaj komercaj bankoj kaj ŝparkasoj, kiuj entute atingas la kapitaligon je 79.770.000.000 €, la 6,50% de la monda totalo (datumoj de aprilo 2008), kaj tio lokigas ĝin en la 4-a de la mondo, malantaŭUsono,Britio kajSvislando. Du hispanaj bankoj troviĝas inter la 20 unuaj de la mondo laŭ borsa kapitaligo: SCH[166] (11º) kaj BBVA[167] (19º). La ĉefajborsoj troviĝas enMadrido,Barcelono,Bilbao kajValencio. En aliaj urboj funkciassubborsoj.
En2003 Hispanio importis[168] produktojn je la valoro de 210.860milionoj dadolaroj kaj la eksportaĵoj pliiĝis al 158.213 milionoj da dolaroj pro kio Hispanio importas multe pli ol kio ĝi eksportas. Inter la ĉefaj importaĵoj troviĝis la mineralaj kaj lubrikaj karburaĵoj, maŝinaro kaj transportiloj, krudaĵo, manufakturaĵoj, nutraĵoj, vivantaj bestoj kaj kemiaĵoj. La ĉefaj eksportitaj produktoj[169] estas: maŝinaro kaj transportiloj, nutraĵoj kaj vivantaj bestoj, motoriloj, fero kaj ŝtalo, teksaĵoj kaj konfekciaĵoj. La ĉefaj komercaj interŝanĝoj de Hispanio okazas kun la ceteraj landoj de la Eŭropa Unio (elstaranteFrancio,Germanio,Italio,Britio, landoj de laBenelukso kajPortugalio),Usono kajJapanio. La enspezoj el la turisma sektoro, kiu en2004 pliiĝis al 37.250 milionoj daeŭroj, helpis kompensi ladeficiton de la hispana komerca bilanco; la nombro de personoj kiuj vizitis la landon en tiu jaro estas ĉirkaŭ 85 milionoj.
Hispanio estas bone ekipita laŭ infrastrukturoj industria kaj teknologia, kaj dum la lastaj jaroj multobliĝis la teknologiaj parkoj[170] en la ĉefaj industriejoj, kaj en la hispanaj universitatoj kaj en la Centroj pri Esplorado kaj Evoluigo[171]. Nuntempe ekzistas 41 teknologiejoj (12 funkciantaj kaj 29 en projektoj). En ĉi tiuj parkoj establiĝas 1080 entreprenoj, 108 esplorcentroj kaj 12 kovaparatoj. La elspezoj en la esplorcentroj forte pliiĝis en la lastaj jaroj. La Nova Nacia Plano de Esplorado kaj Evoluigo (2004-2007) antaŭvidas ke la elspezoj atingus 1,4% de laMEP en 2007.
Donostio estas unu el la urboj kie loĝado plej kostas.
Hispanio havis ĉirkaŭ 24.677.227 loĝejojn fine de lajaro2006[172], laŭ datumoj de laBanko de Hispanio, sur totalo de 16,03 milioloj de hispanaj hejmoj. Ĉi tiuj ciferoj indikas mezumon de 1,54 loĝejoj por hispana hejmo. Laŭ la samaj fontoj, 85% de la loĝejoj en Hispanio estas propraj[173], kaj nur 15% estas luataj.
La mezuma prezo de la nova loĝejo en Hispanio estas 2510€/m2, laŭ datumoj de laSociedad de Tasación je la 31-a de decembro de 2005. La prezo de la loĝejo, tamen, multe varias laŭ la aŭtonoma regiono kaj la provincaj ĉefurboj.
Hispanio havas 105flughavenojn en diversaj regionoj, el ili 33 estas internaciaj, kie funkcias pli ol 250 aerlinioj, el kiuj la plej grava estas laflughaveno Madrido-Baraĥo[174]. Post la ampleksigado de Baraĥo, ĉi tiu celumas esti unu el la konektil-havenoj plej gravaj en la mondo kaj havi spacon por 70.000.000 de vojaĝantoj (preskaŭ 30 milionoj pli ol en 2005). Baraĥo plenumas gravan rolon kiel konektilo inter la provincajĉefurboj kaj la eksterlando. Laflughaveno de Barcelono[175], ankaŭ tre elstaras, kaj post la gravega inaŭgurado de la nova Terminalo suda (T4 aŭ D) (jaro 2008), ĝi estos la dua plej grava flughaveno de la sudo deEŭropo, kun 60.000.000 da vojaĝantoj jare (ĉ.30.000.000 da vojaĝantoj pli ol 2005). Ankaŭ, en lajaro2012, daŭros la ampleksiĝo de la flughaveno deBarcelono en la Terminalo 5 aŭ E, kiu pliigos la spacon de laflughaveno ĝis 75.000.000 de vojaĝantoj, ĉirkaŭ 15.000.000 pli ol tiuj de la 4 funkciantaj terminaloj.
La fervojoj kaj retstacioj de iberia larĝo estas mastrumataj deADIF. En ĝi ofertiĝas la servoj de la ŝtata fervojkompanioRenfe Operadora[176]. Krome, ekzistas diversaj retoj je internacia larĝo (FGC) kaj kelkaj linioj je metra larĝo (FEVE). La fervoja hispana sistemo estas ĉefe radia kun centro en Madrido. En la urbo Barcelono eblas konekti Hispanion kunParizo,Zuriko kajMilano inter aliaj eŭropaj urboj.
La servoj de laAlta Velocidad Española[177] (AVE) fare deRenfe Operadora malpliigas ĝis la duonon de la aŭtveturado kaj atingas pli ol 250km/h. La plej komerca rapido de la trajnoj estas 300 km/h kaj la pinta rapido estas je 356,8 km/h.
La hispana vojreto[187] estas formata el ĉirkaŭ 370.000 km. Ĉi tiu reto konsistas al pagendaj aŭtoŝoseoj, publikajaŭtoŝoseoj,aŭtovojoj, ŝosejoj je duoblaj vojoj kaj tradiciaj vojoj. En ĉi tiu cifero ne estas inkluzivataj laŝoseoj kajstratoj en la urbaj paroj, nek la stratoj aŭ vojoj en agrikulturaj aŭ arbaraj zonoj. Sed temas nur pri aŭtoŝoseoj, ĝi havas ampleksan reton kiu preskaŭ atingas 13.200 km. La invest-plano de la Registaro supozas ke Hispanio havos en la jaro 2010 reton de aŭtoŝoseoj el pli ol 13.000 km, konvertante sin en unu el la plej ampleksaj kaj modernaj en la mondo.
Tiamaniere, Hispanio ĝuas bonegajn markomunikaĵojn kun pli ol 53 internaciaj havenoj en la marbordoj ĉe laAtlantiko kajMediteraneo. Elstarindas lahaveno de Algeciras[188], la sola en Hispanio konsiderata kiel monda unuaklasa haveno pro ĝia altega movado de pasaĝeroj kaj varoj, ankaŭ lahaveno de Vigo, unu el la plej aktivaj laŭ vartrafiko, fiŝkaptado kaj frostaĵoj. Lahaveno de Sevilo estas la sola riverahaveno kiu ekzistas en la lando, ĉar eĉ se la urbo troviĝas en la interno de la duoninsulo, ĝi havas marelirejon tra larivero Guadalquivir. La najbarahaveno de Kadizo[189] estas strategia punkto por la var-enŝipiĝo ĝis la atlantika arkipelagoKanarioj. Lahaveno de Barcelono, estas la plej grava ĉe la Mediteraneo laŭ trafikado de krozoŝipoj, kaj la dua internaciskale.
La artikolo 16.3 de laHispana Konstitucio difinas la landon kiel senkonfesian ŝtaton: "Nenia konfesio ĝuos ŝtatan trajton". Tamen, ĝi garantias la religian kaj diservan liberecon de la individuoj kaj kunlaboradon inter la publikaj instancoj kaj ĉiuj religiaj konfesioj.
Historie,katolikismo estas la religio de la plimulto en la lando[190]. LaKatolika Eklezio estas la sola konfesie eksplicite menciata en la Konstitucio, en la sama artikolo (16.3): "... kaj daŭre restos la rilatoj pri kunlaborado kun la Katolika Eklezio kaj la ceteraj konfesioj". Kun laVirgulino de la Pilar, laVirgulion de Guadalupe estasPatronino de Hispanio kaj ankaŭ Patronino de ĉiuj teroj de hispana lingvo -Patronino de la Hispanidad-, kun la titolo de "Reina de las Españas" (reĝino de la Hispanioj). Laŭ la barometro de opinioj de la Centro de Sociologiaj Esploroj, realigita en2010, ĉirkaŭ 75% de la hispanoj sin konsideris katolikoj, lanedikredantoj[191], 21.3% kaj el aliaj religioj 1,6%.[192] Tamen, la elcento pri praktikantoj estas multe pli malalta. Laŭ la sama esploro, la katolikoj aŭ kredantoj en alia religio kiuj preskaŭ neniam ĉeestas diservon aŭmeson estas ĉirkaŭ 57,0%, kaj 15,2% respondis ĉeesti religiajn ceremoniojn nur kelkfoje jare, dume 14,3% respondis ĉeesti ilin preskaŭ ĉiudimanĉe kaj dum festotagoj, 14,3 faras tio unufoje monate kaj nur 1,7% plurfoje semajne.[193] Aliflanke, laŭ la esploro je la19-a de aprilo2005 deNew York Times, nur 18% de la hispanoj regule ĉeestas la meson. Inter la homoj malpli ol 30 jaroj aĝaj, tiu elcento malpliiĝas al 14%. La 46% de la junaj hispanoj de 15 al 24 jaroj aĝaj deklaras sinagnostikuloj, ateistoj aŭ indiferentaj, kio indikas la deklivon de la religiemo en la hispana popolo.
Laŭ nombro da sekvantoj, la dua plej grava religio estasIslamo[194]. Oni kalkulas ke en Hispanio estas ĉirkaŭ 800.000 kredantoj, ĉefe venintaj en la amasa enmigrado el Nord-Afriko. Post islamo aliaj gravaj konfesioj estas laevangelianoj[195], kun ĉirkaŭ 1.200.000 da kredantoj.[196] Ankaŭ elstaras laAtestantoj de Jehovo[197], kun 103.784 kredantoj, kaj lamormonoj[198], kiuj estas ĉirkaŭ 20.000. La juda komunumo ne superas 15.000 anojn. Alia religio estas laBahaa Kredo[199] kiu havas nacian centron en Madrido kaj lokajn komunumojn en la tuta lando kun ĉirkaŭ 4.000 kredantoj.
En Hispanio ekzistas la koncepto de religio kun rimarkinda enradikiĝo, tio estas statuso koncedita de la Ministerio de Justico tra la Ĝenerala Direktorio de Religiaj Aferoj post la informaĵo de la Helpa Komisiono pri Religia Libereco.[200] Krom katolikismo, ankaŭ havas tiun statuson pri rimarkinda enradikiĝo la sekvaj:protestantismo,judismo[201],islamo (ĉiuj en 1992),mormonismo,atestantoj de Jehovo kajbudhismo[202], ĉi-lasta akceptita en 2007.
La kalendaro de oficialaj festotagoj estas fiksata ĉiujare, laŭ la semajna distribuado. La aro de komunaj festotagoj por tuta Hispanio estas elektata inter la sekvaj;
Krom la naŭ naciskalaj festotagoj, ĉiuAŭtonoma Komunumo de Hispanio povas deklari du festotagojn, krom la tago de la aŭtonoma komunumo kaj ĉiu municipo aliaj du, sed la nombro da festotagoj ne povas superi dek kvar tagojn en ĉiu loĝloko.
La katolika religio estis la reganta konfesio en Hispanio laŭlonge de la historio. Pro tio, kvankam la religieco ĉe la unuopuloj signife malkreskis, ankoraŭ ekzistas grava influo en la socio kaj ĉefe en ĝiaj popularaj festoj. La publikaj festoj el religia fono estas tre gravaj kaj oftaj enGranado,Sevilo,Malago,Leono aŭValadolido inter aliaj.
Kutime, ĉiu aŭtonoma komunumo,provinco kajmunicipo havas sian patronon al kiu estas dediĉata festotago el kultura kaj turisma intereso pro la okazantaj procesioj, festoj, toreadoj kaj ludoj por infanoj. Kelkfoje ĉi tiu festoj havas spurojn de antaŭkristanaj paganaj kredoj de la hispaniaj loĝantoj antaŭ la alpreno dekristanismo.
La diversaj popoloj kiuj loĝis en Hispanio laŭlonge de la historio, la landlima situacio de la duoninsulo inter kontinentoj kun kulturaj tradicioj tre diversaj kaj riĉaj, la longa periodo de politika influo de la hispana monarkio, kaj la ekspansio de la imperio tra Ameriko, determinis la kulturan havon, artisman kaj heredan de Hispanio, eble unu el la plej riĉaj, variaj kaj influaj deOkcidento.
La ĉefa fazo de la hispana literaturo estis laOra Jarcento aŭOraj Jarcentoj, epoko inter la16-a kaj17-a jarcentoj. Ĉefe dum la19-a jarcento la hispanlingva literaturo, dum jarcentoj koncentrita en Hispanio, malfermiĝas alHispanameriko, kies verkistoj ĉirkaŭ la fino de tiu jarcento komencas esti referencaj mejloŝtonoj kaj anstataŭas la hispanojn tre ofte kiel komencantoj kaj enkondukantoj de diversaj tendencoj kaj skoloj en Hispanlingvio, kiel okazis ĉeRubén Darío je la ŝanĝo de la jarcentoj aŭGabriel García Márquez dum la dua duono de la 20-a jarcento.
Dum la20-a jarcento la etendo de la hispana literaturo kaj same de la uzado de la hispana lingvo ege disvastiĝis kaj eĉ separiĝis en diversaj mondoregionoj aŭ eĉ meze de la jarcento kaze de Hispanio disiĝis inter la literaturo kiu estis verkita en la interno kaj tiu kiu estis verkita de la ekzilitoj, kazo kiu ripetiĝis ĉe kelkaj hispanamerikaj verkistoj kiuj laŭlonge de la jarcento devis ekziliiĝi pro politikaj kialoj.
Bildo de la Antifonario de Leono de laKatedralo de Leono, manuskripto kiu enhavas la kantojn de la okazigoj de la Liturgio mozaraba
Lamuziko de Hispanio estas fundamenta parto de lakulturo kaj lafolkloro de tiu ĉi lando inklude de la malsamaj evoluintaj stiloj en la malsamaj historiaj epokoj
La hispana muziko inkludas longan historion de novigo enklasika muziko, same kiel en la industrio de lapopulara muziko, kaj diversaj stiloj de folklora muziko. Krome, la kampoj de larokenrolo,metalroko,punko kajhiphopo ĝuas de granda populareco kun diversaj gravaj artistoj.
La folklora muziko estas tiel varia kaj riĉa kiel la regionoj. Tamen, ekzistis aro da ritmoj kaj dancoj etenditaj en la tuta duoninsulo kiuj, kun la paso de la tempo, aŭ en ĉiu regiono fariĝis apartaj aŭ kelkaj malaperis kaj nur restis kiel aldonaĵoj de aliaj, kiel estas la kazo de laĥoto, kiu estas konsiderata kiel devenanta deAragono, sed ĝi estas danco interpretata en preskaŭ la tuta duoninsulo. Ĝenerale, la etenditaj kulturaĵoj kiel folklora muziko aŭ je tradicia transdonado de generacio al generacio originiĝas en la periodo inter 1800 kaj 1950. Malfacilas trovi la barokajn kaj renesancajn originojn kiel estas la kazo de pluraj dancoj ligitaj al la religiaj ritoj.
La plej konata ĝenro el la folklora muziko hispana estas probable laflamenko, praktikita speciale de la ciganoj kaj ankaŭ de neciganoj ĉefe en Andaluzio. Ĝi estas konata de almenaŭ1770, kaj superis diversajn epokojn de regreso kaj renaskiĝo. La stilo estis reproduktita de multaj de la plej famaj hispanaj muzikistoj, inkludantecantaores, kiaj la popolamirinfanoJoselito en filmoj de la 1950-aj kaj1960-aj jaroj, aŭ la ciganojCamarón de la Isla kaj la gitaristoPaco de Lucía.
SanktaIsidoro de Sevilo skribis pri muziko en la6-a jarcento. Liaj influoj estis ĉefe grekaj, sed notis ankaŭ informon pri la muziko de la komenca eklezio.
Pri la mezepoka muziko elstaras religia muziko de lamozaraba rito. Ankaŭ grava estas la t.n.cantigas (kortegaj kantoj).
Lapopa muziko en Hispanio havas siajn komencojn fine de la reĝimo de Franko. LaFestivalo de la Kanto de Benidorm komenciĝis en 1959 enBenidorm, marborda urbo, por provi altiri al la loka turismo, kaj kiu inspiriĝis en la italiaFestivalo de San Remo. Plej famaj artistoj de tiu periodo estisRaphael, unua idolo de populara muziko kajJulio Iglesias, kiu fariĝis poste fama tutmonde, kaj estas la hispana kantisto kiu plej da diskoj vendis ĝis nun (pli ol 250 milionoj).
La jaroj60-aj kaj70-aj estis epoko de florado en tiu stilo. La turismo ekspansiiĝis, alportante pli da muzikaj stiloj el Eŭropo kaj la mondo. Inter ili elstaris laroko, kun artistoj, inter kiuj plej famis la soloistoMiguel Ríos kaj la grupojLeño,Coz,Asfalto,Topo aŭÑu.
Menciindas ke Hispanio estas la dua lando de la mondo post Italio kun pli da monumentojMonda Heredaĵo de UNESKO[206]. Nuntempe ĝi havas 40 plus laPireneoj kiun ĝi kundividas kun Francio.
En 2010 estiĝis disputoj pro deziro de la aŭtonoma komunumo Katalunio malpermesi la toreadon en kataluna teritorio pro "sufero de la besto". Tamen, la dekstruloj asertis ke tiu estis plia paŝo por senhispanigi la katalunan regionon. Post tio kelkaj aŭtonomaj regionoj inkluzive de Madrido, Valencio kaj Murcio volis deklari la toreadon kiel interesa publika festo sub registara protektado.[209]
En 2021 Asturio fariĝis fakte (ne leĝe) la unua hispania regiono sen bestkrudelaj festaĵoj (Katalunio ankoraŭ havas "correbous" kun bovoj kaj Kanarioj havas virkokajn batalojn) pro nerekta ĉesigo de torearto:oni ne pluvalidigas koncesion por la Taŭrbatala Foiro de Ĥiĥon';[210] kaj malpermesitas taŭridtoreado en Kangas de Onis'.[211]
RTVE, mallongigo (fakte kutime skribata nur minuskle, dortve) por la hispanlingva titoloCorporación de Radio y Televisión Española, do "korporacio de radio kaj televido de Hispanio", kutima iom pli konciza markonomoRadiotelevisión Española, estas la publika televida dissendejo de Hispanio, ŝtata entrepreno organizata en jura formo deanonima societo.
La unua persono kiu interesiĝis pri Esperanto en Hispanio estisJoaquín de Arce y Bodega, tiam bibliotekisto de lahispana Senato en Madrido. En 1889, li respondis al la publika alvoko de D-ro Zamenhof, kaj ricevis tri ekzemplerojn de lia gramatiko. Li sendis du ekzemplerojn respektive al lamurcia inĝeniero pri arbarojRicardo Codorniu, kaj almalaganoJosé Rodríguez Huertas. Tiu ĉi lasta estis aŭtoro de la unua lernolibro por hispanoj (1890), kvankam ĝi ricevis malaprobon de Zamenhof, ĉar ĝi enhavis kelkajn reformojn kaj bizaraĵojn. Li ankaŭ estis la fondinto de la unua societo de Hispanio, tiu de Malago (1892). En tiu urbo oni kredeble kreis la unuanZEO-n, ŝipon nomitan "Esperanto".
LaHispana Esperanto-Instituto estis historia instituto por subteno de la internacia lingvo Esperanto, aktiva en Hispanio en signifa parto de la 20-a jarcento. Ĝi havis sian sidejon en Barcelono. Inter la kunfondintoj estis Josep Rofes Mestre el Barcelono, Alfonso Tur Thomas same el Barcelono dumtempe estis ties vicprezidanto, pliaj membroj estis ekzemple Manuel Maynar el Zaragozo kaj José Perogordo el Madrido. Inter la eldonaĵoj de la instituto ekzemple estis "elementa kurso de esperanto" de 1928 kaj eĉ ĝis en 1963 ĝi publikigis vinildiskon kun popularaj katalunaj kantoj en Esperanto.
Post la restarigo de la demokratio post la morto de la diktatoro (1975), kreiĝis neneŭtralaj grupoj, kaj grandiĝis la intereso por Esperanto. Oni fondisKatalunan Esperanto-Asocion, sendependa de la Hispana Federacio, kaj kiu konsideris sin heredanto de la antaŭmilita Kataluna Esperantista Federacio, sed ne povis uzi la antaŭan nomon.Ankaŭ renaskiĝis la laborista movado, unueHALE, kun sia revuo "Kajeroj el la Sudo", fondita post la kongreso deSAT enSant Cugat del Vallés, kaj posteSAT-en-Hispanio.
Floris ankaŭ la literatura aktivado, unue pere de la tradukoj deFernando de Diego, kaj poste per la originala literaturo de laIbera Skolo.
En jaro 1968 okazis Universala Kongreso en Madrido , sub alta protektanto Francisko Franko- en reghimo fashisma .
↑[descargas.cervantesvirtual.com/servlet/SirveObras/35727252323249052754491/003278_3.pdf] Transskribo kaj eldono de la Reĝa Kastilia Katalogo, aŭtografo de Gonzalo Fernández de Oviedo y Valdés. Universitato de Kalifornio
↑Tion asertas ekzemple Veleyo Patérculo enHistoria Romana 1:2,1-3 kajTito Livio enHistoria de Roma desde su fundación (ISBN 978-84-249-1428-8).
↑Rakontoj pri tiu ĉi milito troviĝas ekzemple en la paĝoj de la romia kronikisto Katono.
↑"International Migration 2006", United Nations, Department of Economic and Social Affairs, Population Division. United Nations Publication, No. E.06.XIII.6, March 2006.
„ El Estado, teniendo en cuenta las creencias religiosas existentes en la sociedad española, establecerá, en su caso, Acuerdos o Convenios de cooperación con las Iglesias, Confesiones y Comunidades religiosas inscritas en el Registro que por su ámbito y número de creyentes hayan alcanzado notorio arraigo en España ”