Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Hispana Enlanda Milito

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je27 maj. 2025.
Hispana Enlanda Milito
horloĝdirekte de supre maldekstre: T-26 tanko de la 11-a Internacia Brigado en Aragono; Messerschmitt Bf 109 ornamita per la simboloj de la Nacia Legio Condor; Bombado de flughaveno en la Hispana Saharo; Respublikanaj soldatoj en Toledo; Naciismaj soldatoj funkciigas 88-mm kanonon en Madrido; Brita reĝa mararmea ŝipo Oak proksime de Ĝibraltaro
horloĝdirekte de supre maldekstre:T-26 tanko de la 11-aInternacia Brigado enAragono;Messerschmitt Bf 109 ornamita per la simboloj de la NaciaLegio Condor; Bombado de flughaveno en laHispana Saharo; Respublikanaj soldatoj enToledo; Naciismaj soldatoj funkciigas 88-mm kanonon en Madrido; Brita reĝa mararmea ŝipo Oak proksime deĜibraltaro
interna milito
Daŭro:17-a de julio1936 -1-a de aprilo1939
Loko:Hispanio,Hispana Maroko kajHispana Gvineo
Rezulto:Venko de la ribelantoj kaj diktatoreco de Francisco Franco
Flankoj
RespublikanojRibelantoj
Komandantoj
Manuel Azaña Díaz
José Giral
Fco. Largo Caballero
Juan Negrín López
Indalecio Prieto
Vicente Rojo Lluch
José Miaja
Hernández Saravia
Hidalgo de Cisneros
Modesto
Santiago Carrillo
Lluís Companys
Bandera del País VascoJosé Antonio Aguirre
B. Durruti m.
Cipriano Mera
André Marty
Wilhelm Zaisser
Emilio Mola m.
Francisco Franco
HispanioJosé Sanjurjo m.
HispanioMiguel Cabanellas m.
HispanioFidel Dávila Arrondo
HispanioFco. Gómez-Jordana
HispanioQueipo de Llano
HispanioManuel Goded m.
HispanioAlfredo Kindelán
Bandera de FE JONSManuel Hedilla
Manuel Fal Conde
HispanioJosé M.ª Gil-Robles
Von Richtofen
Hugo Sperrle
Annibale Bergonzoli
Gastone Gambara
vdr
Bombado de Guernica, de la26-a de aprilo1937
Kataluna afiŝo en Esperanto.
Rekonstruaĵo de la sistemo de tranĉeoj en Alcubierre,Provinco Huesko.
Flago uzita de laPopola Armeo de la Respubliko dum laBatalo de Ebro.

LaHispana Enlanda Milito, nomita ankaŭcivila militomilito de Hispanio,[1][2][3][4] nomita en Hispanio simple kiella milito, estis socia kaj politika konflikto (el kiu rezultos ekonomia krizo) kaj finfineenlandamilito enHispanio inter ribelantoj (konataj kielnacionales,naciistoj aŭ finomefacciosos,frakcianoj) kaj larespublikaj registaro kaj subtenantoj (finomerojos,ruĝuloj). Ĝi okazis inter julio1936 kaj aprilo1939, kaj finiĝis pro la malvenko de la respublikisma flanko, kaj poste ladiktatoreco deFrancisco Franco, nome laFrankisma Hispanio.

Ĝi eksplodiĝis post la parta malsukceso de laPuĉo de la 17-a kaj la 18-a de julio 1936 fare de granda parto de la Armeo kontraŭ la registaro de laDua Hispana Respubliko. Post la blokado de laĜibraltara Markolo kaj de la posta aerponto kiu, helpe de la rapida kunlaborado de laNazia Germanio kaj de lafaŝisma Italio, translokigis la ribelintajn trupojn al la Iberia Duoninsulo en la lastaj semajnoj de julio,[5][6] ekisenlanda milito kiu finos la 1an de aprilo 1939 pere de la lasta militinformo subskribita deFrancisco Franco, deklarante lian venkon, post kio oni establis diktatorecon kiu daŭros ĝis post sia morto la 20an de novembro1975.

La milito enhavis multajn aspektojn, ĉar ĝi inkludisklasbatalon,religiajn militojn, kontraŭfrontigo de malaj naciismoj, luktado intermilitista diktaturo kajrespublikismademokratio, interrevolucio kajkontraŭrevolucio, interfaŝismo kajkontraŭfaŝismo, interkomunismo kajkontraŭkomunismo.[7]

Al la partoj de la konflikto oni nomigas ilin kielrespublika flanko kajinsurekcia flanko:

  • La respublika flanko estis konstituita ĉirkaŭ la registaro elektita demokratie, formita de laPopola Fronto, kiu siavice estis komponita de koalicio derespublikemaj partioj — Respublika Maldekstro kaj Respublika Unuiĝo — kun laHispana Laborista Socialista Partio, al kiu estis aliĝinta lamarksist-leninistoj de laKomunista Partio de Hispanio kaj de laPOUM, la Sindikatisma Partio de anarkiisma deveno kaj en Katalunio lanaciistoj de maldekstro estre deEsquerra Republicana de Catalunya. Tiu fronto estis apogita de la hispanalaborista movado kaj ĉefe de la sindikatojUGT kajCNT, kiuj krome celis la realigon de lasocia revolucio. Kliniĝis ankaŭ al la respublika flanko laEŭska Naciisma Partio, ĝuste kiam la respublika parlamento estis aprobonta la ekfunkciadon de la Statuto de Eŭska Aŭtonomeco.
  • La insurekcia flanko, kiu nomigis sin mem «nacia flanko», estis organizita ĉirkaŭ granda parto de la alta milita stabanaro, institucie dekomence de la Junto de Nacia Defendo, kiu estos poste anstataŭata post la nomumo deFrancisco Franco kielgeneralísimo kaj ŝtatestro (estro de registaro). Politike, ĝi estis integrita de la faŝismaFalango, lakarlistoj, la monarkiistoj alfons-anaj deRenovación Española kaj granda parto de la voĉdonintoj de laCEDA, la Regionista Ligo kaj aliaj konservativaj grupoj. Socie ĝi estis apogita de tiujklasoj al kiuj la venko en la balotado fare de laPopola Fronto sentigis la endanĝerigon de ilia privilegia pozicio; de laKatolika Eklezio, kiu sentis sin ĉikanita fare de la politiko de separo inter eklezio kaj ŝtato fare de la respublikaj instancoj, kiun la katolikoj konsideris kiel religia persekutado, ĉefe jam dum la milito mem, pro la certa kontraŭreligia agado fare de parto de la maldekstruloj ekde la komenco de la konflikto kaj de malgrandaj propietuloj timantaj pro «proletara revolucio». Kelkaj aŭtoroj konsideras ke la insurekciintoj estis apogitaj ankaŭ de nombraj kamparanoj (malpli laboristoj) de firmaj religiaj sentoj.[8]

Ambaŭ flankoj fifaris kaj akuzis sin unu la alian reciproke pro la fifaro de gravajmilitkrimoj kaj en la fronto kaj en laariergardojn, kiel mortpafado kaj de prizonuloj kaj de privatuloj kaŝe arestitaj, malaperigoj de personoj aŭ eksterleĝajtribunaloj. LaFrankisma Hispanio detale esploradis kaj akre kondamnis deliktajn (kaj nedeliktajn) farojn okazintajn en la respublika zono, kaj eĉ kreis laCausa General, nome speciala aparta juĝinstanco, ĉefe kun la celo ekhavi pli da informo por fari plian subpremadon, ĉio tio kun malabundaj juraj garantioj. Siaflanke, la deliktoj fare de la venkintoj aŭ kontraŭ la venkitoj neniam estis esploritaj aŭ juĝitaj dum la frankisma epoko aŭ poste, spite la fakton ke multaj historiistoj[9] kaj juristoj[10][11] asertas ke estis veragenocido en kiu, krom la nuligo de la institucia ordo, oni klopodis la eliminon de ĉia politika opozicio.

La konsekvencoj de la Hispana Enlanda Milito markis enorme la postan historion de Hispanio, pro escepte dramaj kaj longdaŭraj: tiom lademografio — mortindico kaj malaltigo de la naskindico kio markis la loĝantarpiramidon dum generacioj — kiom la materialaj kondiĉoj — detruo de urboj, de la ekonomia strukturo, de la arta heredaĵo —, la intelektularo — fino de la nomita Arĝentepoko de la hispanaj beletroj kaj sciencoj — lapolitiko — la subpremado en la ariegardo de ambaŭ zonoj, plufarita de la venkintoj pli malpli intense dum laFrankisma Hispanio, kaj la respublikana ekzilo —, kiuj plilongiĝis multe post la plilongigita postmilito, inklude la escepton geopolitikan de la pluekzisto de la diktatora reĝimo de Franco ĝis 1975, kaj de multaj el ties trajtoj (heredata monarkio, polico, jursistemo, katolika hegemonio ktp.) ĝis nuntempe.

Antaŭokazoj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloDua Hispana Respubliko.
KvankamAzaña estis elektita Prezidento de la Respubliko kaj li restis en tiu posteno dum la milito, lia politika rolo apenaŭ gravis dum tiu konfliktepoko.

En1931, post pormunicipa balotado en kiu respublikemaj partioj venkis en grandaj urboj (ne ĝenerale, eble pro fraŭdo), reĝoAlfonso la 13-a de Hispanio iris ekzilen. Je la14-a de aprilo, laDua Hispana Respubliko estis deklarita.

La unua registaro estis por respublikemaj partioj. La nova parlamento agnoskisvirinan balotrajton, enleĝigisdivorcon kaj komencis ege malrapideagran reformon.

Post nemultaj jaroj, hispanoj rebalotis kaj venkisdekstrema partiaroCEDA (Hispana Konfederacio de Aŭtonomaj Dekstro-partioj), preferata deKatolika Eklezio, kiu renversos multajn reformojn.

En1934, laboristoj komencisrevolucion. Ĉefe laasturiaj ministoj rezistis plu per uzado de armiloj kajdinamito, sed fine estis venkitaj de policoGuardia Civil kaj de militistoj estritaj de la generaloFrancisco Franco.


Pli detalaj informoj troveblas en artikoloPuĉo de 17a kaj 18a de julio de 1936.

En februaro1936, denove oni balotis. Formiĝis du solidaj blokoj, respektivekonservativa kaj maldekstrema. Tiu ĉi lasta nomiĝisPopola Fronto, kaj entenis respublikanajn radikalajn burĝulojn (kies ĉefa figuro estisManuel Azaña),socialistojn,komunistojn, katalunajn naciistojn kaj aliajn pli malgrandajn partiojn. La ĝistiama registaro, gvidita de pli konservativaj respublikemaj burĝaj partioj ne plu estis subtenataj prokoruptecaj skandaloj (straperlo). En la dekstro, elstaris la katolika sekvantaro, tiam kun faŝismemaj trajtoj,CEDA kaj la monarĥiistoj, kun subteno ankaŭ de la tradiciistakarlismo kaj de la faŝismaHispana Falango. Venkis la Popola Fronto,Azaña estis elektita prezidento de la Respubliko. La popolo ekstremiĝis kaj pistolanoj batalis tro ofte surstrate.

Ekmilito

[redakti |redakti fonton]
Franco kunEmilio Mola kaj aliaj insurekciintaj militestroj.
Respublikaj milicaninoj ripoze dum la bataloj de la somero de1936.

La17-an de julio,1936, kelkaj generaloj inter kiuj generaloFranco ribeligis la armeon deHispana Maroko. Je la18-a de julio la ribelo sekvis en iberiduoninsula Hispanio. La ribelo ne estis nur armeapuĉo, sed ĝi ankaŭ havis gravan civilan parton en kelkaj lokoj. Ĉefekarlistoj kaj anoj de malgranda partioFalange Española armis sin surstrate. La ribelantoj esperis gajni tujan regadon de la ĉefurbo,Madrido, kaj de ĉiuj aliaj gravaj urboj de Hispanio. Tamen nurSevilo,Pamplono,Korunjo,Kadizo,Jerez de la Frontera,Kordovo,Zaragozo kajOviedo falis tuj sub la regado de la ribelantoj, kiuj ne sukcesis enBarcelono kajMadrido. Pro tio, longedaŭra enlanda milito okazis.

Lagvidantoj de la ribeloj estis la generalojFrancisco Franco,Emilio Mola kajJosé Sanjurjo. Sanjurjo estis la senduba unua gvidanto de la ribelo, sed li mortis en aviadila akcidento la20-an de julio kiam li veturis al Hispanio por ekregi la ribelan flankon. Franco, la ĉefa komandanto de la hispana armeo de post 1933 kaj jam notinda faŝismo-favorulo, flugis de laKanarioj al la hispanaj kolonioj en Maroko kaj ekkomandis tie. Dum la ceteraj tri jaroj de la milito, Franco iĝis la efektiva komandanto de ĉiuj el la naciistoj, kaj li kaŝe aranĝis la aferojn (inkluzive per donado de komisioj al politikaj konkurantoj, kiuj plej probable mortigus ilin) tiel, ke je la fino de la milito ne estis opozicio al lia regado.

La ribelon oponis la registaro (kun tiuj armeanoj, kiuj restis lojalaj), kaj ankaŭsocialismaj,komunismaj,anarkiismaj kajkatalunaj kajeŭskaj naciismaj grupoj. La eŭropaj potencoj, kiaj Britio kaj Francio, restis oficiale neŭtralaj sed tamen metis embargon sur Hispanion, kaj aktive malkuraĝigis la kontraŭ-faŝisman partoprenon de siaj civitanoj. Kajfaŝisma Italio subBenito Mussolini kajNazia Germanio malobservis la embargon kaj sendis teorie volontulajn trupojn (Corpo Truppe Volontarie kaj aviadilaronLegion Condor, respektive) kaj armilojn por subteni Franco-n. Aldone, estis malgrandaj volontulaj trupoj el aliaj landoj kiuj luktis kun la naciistoj, kielEoin O'Duffy de Irlando. AnkaŭErrol Flynn vizitis la landon.Portugalio estis neŭtrala, sed la portugala registaro kaj volontuloj apogis la frankismajn insurekciulojn, dum lokanoj en landlimaj areoj foje apogis fuĝintojn.[12]

La respublikistoj ricevis malmultan subtenon deSovetunio kaj ankaŭ de unuopaj idealismaj volontuloj el multaj landoj, kune konataj kiel laInternaciaj Brigadoj. Jam laEtiopia Milito logis tutmondan subtenon kontraŭfaŝismo. Usonaj volontuloj formis laBrigadon Abraham Lincoln kaj kanadanoj formis laBatalionon Mackenzie-Papineau (la "Mak-Papoj"). Inter la plej konataj fremdlandanoj, kiuj partoprenis iel la penojn kontraŭ la faŝistoj estisErnest Hemingway (kiel ĵurnalisto kaj verkisto) kajGeorge Orwell, kiel fakta soldato, kiu poste verkis pri siaj spertoj enHomage to Catalonia (Omaĝo al Katalunio). La romano de HemingwayFor Whom the Bell Tolls (Por kiu la sonorilo sonas) estis inspirita de liaj spertoj en Hispanio.Norman Bethune uzis la okazon por disvolvigi la specialajn lertecojn de batalkampamedicino.

Tamen, kvankam la naciistoj ricevis malkaŝan helpon kiel armilojn kaj trupojn el Germanio kaj Italio, la respublikistoj ricevis neniom da helpo el ĉiuj ĉefaj mondaj potencoj (t.e. Britio, Francio, aŭ Usono). Multaj el ĉi tiuj potencoj ankoraŭ praktikis politikon de komplezo al la faŝismaj reĝimoj, aŭ ili malestimis la soci-revoluciajn elementojn ene de la kontraŭ-faŝismaj fortoj, aŭ ili kredis, ke la respublikistoj estas ĝenerale komunistoj, aŭ kontrolataj de tiuj.

Nazia Germanio uzis la militon kiel testejo por pli rapidaj tankoj kaj aviadiloj, kiuj ĵus ekaperis tiutempe. La ĉasaviadiloMe-109Messerschmitt kajJunkers Ju 52 transiga/bomba aviadiloj ambaŭ estis uzataj dum la Hispana Enlanda Milito. Aldone, la sovetaj ĉasaviadilojI-15 kajI-16 estis uzataj. La Hispana Enlanda Milito ankaŭ estas ekzemplo detotala milito, kie la bombado de la eŭska urbetoGernika fare de laLuftwaffe antaŭsignis la epizodojn de laDua mondmilito, kiel ekzemple la bomban kampanjon kontraŭ Britio fare de la nazioj kaj la bombadon deDresdeno fare de la aliancanoj.Pablo Picasso estis inspirita de tio por sia pentraĵoGuernica.

La milito: 1936

[redakti |redakti fonton]
Mapo en Aŭgusto-Septembro 1936

Ĉia espero de rapida fino al la milito malaperis la21-an de julio, nome la kvinan tagon de la ribelo, kiam la naciistoj kaptis la ĉefan hispanan marbazon ĉeFerrol en nordokcidenta Hispanio. Tio kuraĝigis la faŝismajn ŝtatojn de Eŭropo helpi al Franco, kiu jam ekkomunikis kun la registaroj denazia Germanio kajItalio la antaŭajn tagojn. La 26-an de julio, Germanio kaj Italio eksubtenis la naciistojn; la itala interven-korpuso estis estrita de GeneraloMario Roatta.

Liberigo de la Alkazaro septembre de 1936:Heinrich Himmler vizitante la Alkazaron de Toledo kunJosé Moscardó en oktobro de 1940.

Subteno de laAkso helpis al Franco ekde la komenco, ekzemple per transporto de trupoj el Hispania Maroko (ekzemple de laHispana Legio) al la provincoj Kadizo kaj Sevilo. Liaj naciismaj fortoj gajnis ankoraŭ venkon la27-an de septembro, kiam ili kaptis la urbonToledo post longa sieĝo fare de respublikanoj (Naciista garnizono sub KoloneloMoscardó tenis laAlkazaron en la centro de la urbo ekde la komenco de la ribelo). Post du tagoj, Franco deklaris sinGeneralísimo ("ĉefgeneralo") kajCaudillo (prahistoria titolo por "militestro") dum li provis unuigi la diversajnFalange-ajn kaj reĝismajn elementojn de la naciisma movado en unu partion. En oktobro, la naciistoj lanĉis gravan ofensivon al Madrido, sed kreskanta rezisto de la registaro kaj la alveno de anrakiismaj katalunaj trupoj, de "volontuloj" el Sovetunio kaj aliaj landoj haltis la antaŭeniron ĝis la8-a de novembro.

Intertempe, la registaro, tiam estrata de socialista gvidantoFrancisco Largo Caballero moviĝis de Madrido alValencio, ekster la batala zono, la6-an de novembro. Ankaŭ forlasis la ĉefurbon la tiama urbestro, post kio estis elektita nova urbestro la esperantista socialistoCayetano Redondo.

La18-an de novembro, nazia Germanio kaj Italio oficiale agnoskis la reĝimon de Franco, kaj la23-an de decembro, Italio sendis proprajn "volontulojn" por batali je la flanko de la naciistoj.

La milito:1937

[redakti |redakti fonton]
En oktobro 1937 la naciistoj jam estis militakirintaj la nordan eks-respublikan teritorion.

Kun siaj vicoj pliigitaj de italaj trupoj kaj hispanaj koloniaj soldatoj el Maroko, Franco faris alian provon kapti Madridon en januaro kaj februaro de 1937, sed ree malsukcesis. La grandan urbonMalago li kaptis la8-an de februaro kaj la retiriĝo de granda parto de la loĝantaro laŭ ĉemarborda ŝoseo al ankoraŭ respublikana urboAlmerio estis bombardata de aviadiloj kaj ŝipoj el frankisma flanko, kio okazigis teruranmasakron, kiu estis diskonigita al la tuta mondo kaj iĝis unu el la epizodoj per kiu la publika opinio turnis sin kontraŭ la malhumaneco de la frankistoj.

Avancoj de la italaj trupoj de laCTV dum labatalo de Gvadalaĥaro.

Labatalo de Gvadalaĥaro okazis el la 8a al la 23a de marto proksime de la urboGvadalaĥaro en klopodo de la armeo de Francisco Franco por eniri al Madrido el la nordo. Ĝi estis katastrofo por laCorpo Truppe Volontarie, kiu ekde tiam jam ne partoprenos plu en la regado de operacoj tiom grandaj kaj nur kiel apogo al la frankisma flanko. La italoj perdis milojn da soldatoj kaj grandan kvanton de armilaro, ĉefe pro la malbonaj veterkondiĉoj (koto).

La28-an de aprilo, la soldatoj de Franco eniris enGernika, urbo simbola por eŭskoj en nunaEŭska Aŭtonoma Komunumo, du tagojn post la fifama bombado de tiu urbo fare de la germanaLegion Kondor, ekipita per du-aviadilojHeinkel He-51 (la legiono alvenis al Hispanio la7-an de majo). Post la falo de Gernika, la registaro ekkontraŭbatalis kun kreskanta efikeco.

En majo, la registaro provis rekaptiSegovion, devigante al Franco eltiri el la madrida fronto por halti ilian antaŭeniron. Mola, la dua-viculo de Franco, estis mortigita la 3-an de junio (kio lasis Franco kiel la nura reganto de sia flanko), kaj frue en julio, la registaro fakte lanĉis fortan kontraŭ-ofensivon en laregiono de Madrido, kiun la naciistoj forpelis kun iom da malfacilo.

Post tio, Franco rekaptis la iniciatemon, invadanteAragonon en aŭgusto kaj konkerante en la nordo la urbojnSantandero kajGijón. La28-an de aŭgusto,Vatikano agnoskis Franco-n sub premo de Mussolini, kaj je la fino de novembro, kiam la naciistoj alproksimiĝis al Valencio, la registaro denove moviĝis, al Barcelono.

La milito:1938

[redakti |redakti fonton]
En novembro 1938, post laBatalo de Ebro, la naciistoj avancis ĝis Katalunio; la milito estis finiĝonta.
Dum laBatalo de Ebro, kontraŭaera respublika roto.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloBatalo de Teruelo.

La du flankoj luktis pri posedo de la urboTeruelo dum la tuto de januaro kaj februaro, kaj la naciistoj finfine forte tenis ĝin ĝis la22-a de februaro. La14-an de aprilo, la naciistoj trarompis ĝisMediteraneo, disrompante la parton de Hispanio tenatan de la registaro en du partojn. Konstatinte sian baldaŭan malvenkon, la respublika registaro provis procezi pripaco en majo, sed Franco postulis senkondiĉan kapitulacon, kaj la milito daŭris.


Pli detalaj informoj troveblas en artikoloBatalo de Ebro.

La registaro tiam lanĉis tutkoran kampanjon por rekonekti sian teritorion en laBatalo de Ebro, ekde la24-a de julio ĝis la26-a de novembro. Ilia malsukceso efektive determinis la finan rezulton de la milito. Ok tagojn antaŭ la novjaro, Franco reatakis per sendo de amasaj fortoj al invado deKatalunio.

La milito:1939

[redakti |redakti fonton]

La naciistoj konkeris Katalunion en rapidega kampanjo dum la unuaj du monatoj de 1939.Taragono falis la14-an de januaro,Barcelono la26-an de januaro kajĜirono la5-an de februaro. Kvin tagoj post la falo de Ĝirono, la lasta rezisto de Katalunio estis rompita. En tiu frankisma avanco apenaŭ okazis bataloj tiom grandaj kiom tiuj okazintaj por la konkero de aliaj grandaj urboj.

La27-an de februaro, la registaroj deBritio kajFrancio, teorie malvolonte, agnoskis la reĝimon de Franco.

Nur Madrido, Valencio,Alikanto kaj kelkaj aliaj fortikaĵoj restis por la registaraj fortoj. La28-an de marto, kun la helpo de fortoj favoraj al Franco ene de la urbo (la fifama "kvina kolono", kiun Generalo Mola menciis en lapropagandaj elsendoj en 1936), Madrido falis al la naciistoj. La venontan tagon, ankaŭValencio, kiu eltenis sub la pafiloj de la naciistoj dum preskaŭ du jaroj, kapitulacis. Oni deklaris venkon la1-an de aprilo, kiam la lastaj el la respublikistaj fortoj kapitulacis.

Socia kaj sociala revolucio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloHispana Revolucio (1936).
La aŭtonoma Aragonio en 1936 (ruĝe), flave la militfronto, blue la faŝisma zono.

En la regionoj regataj de la anarkiistoj, (Aragono kajKatalunio), aldone al la milita sukceso, estis vastasocia kaj sociala revolucio, laŭ kiu la laboristoj kaj kamparanojkolektivigis agron kajindustrion, kaj starigis konsiliojn paralelajn al la (apenaŭ kaj tute ne funkcianta)registaro. La ĉefa areo kie tio okazis estisKatalunio (kie oni kolekticigis latransporton, la industrion kaj aliaj servoj) kajAragono (kie la alveno de anarkiismaj fortoj survoje al Madrido helpis la instaladon de tute nova socipolitika sistemo). En la urbaj areoj la laboristoj mem prenis kontrolon de la ekonomia funkciado de la produktrimedoj, deklaris salajran egalecon (nekomplete), kaj sistemon por helpi solidarece ĉu aliajn sektorojn ĉu la ĝeneralan funkciadon de la sociaj servoj aŭ de la militirado. En la kamparaj areoj oni deklaris kolektivecon de la terposedo (komuna posedo) kaj de ties ekonomia kaj labora funkciado; oni nuligis la funkciadon demono (en multaj lokoj), kiu estis anstataŭata de laboratestiloj.

Tiun revolucion oponis kaj la sovet-subtenataj komunistoj kaj la demokratiaj respublikistoj. Dum la milito progresis, la registaro kaj la komunistoj sukcesis uzi sian aliron al sovetaj armiloj por restarigi registaran regadon de la milita klopodo, kaj per diplomatio kaj per perforto. Dum la fifamajMajaj Tagoj de Barcelono de1937, multaj centoj aŭ miloj da kontraŭ-faŝismaj soldatoj mortigis unu la alian por regado de strategiaj punktoj en Barcelono, kielGeorge Orwell rakontas enOmaĝo al Katalunio. Ĝenerale la komunistoj je la rektaj ordonoj deStalino, kun helpo de katalunismaj naciistoj, batalis, murdis, arestis, torturis kaj malaperigis milicanojn, aktivulojn kaj eĉ simpatiantojn deanarkiistoj, maldekstremaj komunistoj, ĉefe de partioPOUM, kaj aliaj ne-stalinistoj, kun la ekskuzo plifortigi unuecan komandon de la milito sub ununura registara fakta estrado. Tiuj majaj okazintaĵoj komencis pro la kontrolo de la telefona centralo kaj estis multajn jarojn poste ĉefa afertemo de la filmoTierra y Libertad de la brita kinreĝisoroKen Loach.

La ĉefa trajto de respublikistoj, kiu iris kontraŭ ili mem, estis interna divido. Diversaj fortoj batalis inter si. Tamen en la naciisma dekstra flanko, Franco rapide unuigis diversajn fortojn, ĉu volonte ĉu malvolonte de la unuigitoj. Post la majaj okazintaĵoj, tendenco al unueco fortiĝis ankaŭ en la respublikana tendaro. Formiĝis nova registaro, estrita de la modera socialistoJuan Negrín, kun aliaj socialistoj,Indalecio Prieto kajJulián Zugazagoitia kiel ministroj de Armeo kaj Internaj Aferoj, kaj kun apogo de laHispana Komunista Partio. Tiu movo fortigis la respublikanan registaron, kaj finis la revolucion.

Rezulto de la milito

[redakti |redakti fonton]
Statuo deFederico García Lorca sur laPlaco Sankta Ana,Madrido. Eble li estas la plej fama mortinto fare de la frankistoj; fakte li estis murdita antaŭ scii ke okazos trijara milito, estrata de Franco mem, nome en la unuaj tagoj de la ribelo ĉe la urboGranado..

Pluraj centmiloj da homoj mortis. Pri tio ankoraŭ laboras kaj interkonsentas historiistoj, ĉefe pri la kriterioj kalkuli kaj klasigi la mortintojn, kaj ĉefe pri la konsideroj kaj komparoj. Multaj aliaj miloj estis mallibergitaj, torturitaj, fitraktitaj, mortpafitaj aŭ ekzilitaj enlande kaj ĉefe eksterlande. Ekzilintaj respublikistoj fuĝis al Francio, Sovetio (la komunismaj) aŭHispanameriko, ĉefeMeksiko deLázaro Cárdenas del Río. En Francio, ili estis malliberigitaj enkoncentrejoj, fitraktitaj, post kio ili iris grandparte ĉu al laFranca Rezistado ĉu al naziajkoncentrejoj.

Post la testo de Hispanio, en tiu 1939 mem, nazia Germanio invadisPollandon. Tiel ekis laDua mondmilito. Franco ne anigis teorie Hispanion en Akson sed malrekte subtenis ĝin, per diplomatio kaj trupoj (Blua Divizio). Multaj respublikistaj soldatoj denove enarmeiĝis por batali kontraŭ nazioj. Tamen pluraj finis enekstermejoj. Post la alianca venko, kelkajgerilis en Hispanio sensukcese.

Franco daŭris en potenco dum 40 jaroj, epoko kiu estas nomitaFrankisma Hispanio. La regno bezonis jardekojn por reatingi la ekonomian nivelon de 1936.

Inter la respublikistoj, multaj intelektuloj kaj esperantistoj estis ekzekutitaj (Federico García Lorca), forpasis en prizono (Miguel Hernández) aŭ devis ekziliĝi (Rafael Alberti,Juan Ramón Jiménez). Dum 1937 ĉiuj anoj de laAsocio Kordova de Esperanto kune estis mortpafitaj de la trupoj frankistaj. Pro multnombraj protestoj, kiun generalo Francisco Franco ricevis pro tio, li publikigis gazetaran noton en kiu li asertis ke "se iu esperantisto estis mortpafita, tio okazis pro aliaj aktivecoj, kaj ne pro parolado de esperanto".Unu el multaj viktimoj de la enlanda milito en Hispanio estis la prezidanto de IKUE, pastro Font i Giralt, murdita de anti-frankistoj[13].

En1995 la brita filmistoKen Loach realigis la filmonLand and Freedom (Lando kaj Libereco) kiu priskribas la travivaĵojn de angla komunisto kiu partoprenas la Hispanan Enlandan Militon.

Mortintoj

[redakti |redakti fonton]

La polemiko pri la kalkulado de mortintoj dum tiu milito daŭris multe da tempo (ĝi komenciĝis dum la milito) kaj ankoraŭ daŭras. La mortintoj pri militaj kialoj (bataloj, bombardadoj, ktp.) estis relative klaraj kaj same tiuj kiujn mortigis la respublika flanko, ĉar dum la 40 jaroj de frankismo, la reĝimo tre bone kalkulis (eĉ troe) kaj omaĝis ilin. Sed pri la mortintoj pro frankisma perforto kaj dum la milito kaj iom poste oni polemikis dum multaj jaroj, ĉefe pro la malapero de koncernaj dokumentoj aŭ pro falsado ĉe enskriboj (ekzemple mortpafitoj aperas en oficiala registrado simple kiel mortintoj prohemoragio). Lastatempe granda roto de pristuduloj kaj fakuloj traserĉas la registrejojn por certigi ciferojn kaj laŭ la lastaj pristudoj laŭ provincoj aperas la jenaj:

Monumento al la gerilanoj kontraŭfrankismaj enEl Torno,Provinco Cáceres; evidentigo pri la ankoraŭaj sintenoj rilate al la milito estas ke post la starigo de tiu monumento, frankisma lokano pafis kontraŭ la figuroj jam komence la 21a jarcento. La pafoj videblas sur la foto: rigardu la ŝultrojn de la tri dekstraj figuroj.

En Esperanto

[redakti |redakti fonton]
  • Jef Last /Nordahl Grieg,Volontuloj kun okulvitroj,SATeH, 2024, (re)eldono de du romanoj pri la Hispana Enlanda Milito, "La hispana tragedio" kaj "Hispana somero", kun aldonaj materialoj.
  • Jef Last.La Hispana Tragedio
  • Eduardo Vivancos:50-a datreveno de la Hispana Revolucio. Prelego farita dum la SAT-kongreso okazinta en Sant Cugat del Valles (Barcelono) en julio 1986.Sennacieca Revuo, (1385-1386), 2020, pp. 5–11.
  • Eduardo Vivancos:Notoj el mia taglibro (trad. Juliette Ternant; kun enkonduko kaj notoj deJavier Alcalde). Taglibro pri la travivaĵoj de junulo dum la Hispana Enlanda Milito en la konstante bombardita urboBarcelono. Liaj studoj, eklaboroj, aktivado en la liberecanaj medioj, ekesperantistiĝo kaj finfina aliĝo al la armeo de la Dua Hispana Respubliko.Beletra Almanako (33), oktobro 2018. pp. 35–62.
  • Alardo Prats, "Fronto k postfronto de Aragonio", Oficejo pri la Eksterlanda Propagando deCNT-FAI, Esperanto-Sekcio, Barcelono, 1938. Elhispanigis Pario.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. «Entrevista a David Jorge: "La Guerra Civil debe conocerse como la Guerra de España. La elección del término no es casual".» Público.[1] Konsultita la 11an de februaro 2018.
  2. Avilés Farré, Juan (1998). Las grandes potencias ante la guerra de España. Arco Libros.ISBN 84-7635-300-6.
  3. Tusell, Javier; García Queipo de Llano, Genoveva (1993). El catolicismo mundial y la guerra de España. Biblioteca de Autores Cristianos.ISBN 84-7914-097-6.
  4. Moradiellos, Enrique (2012). La guerra de España (1936-1939): estudios y controversias. Barcelona: RBA.ISBN 978-84-9006-328-6.
  5. Alpert, 1996, p. 127.
  6. Sole i Sabaté y Villaroya, 2003, pp. 16-17.
  7. Santos Juliá, 1999, p. 118. «Fue desde luego lucha de clases por las armas, en la que alguien podía morir por cubrirse la cabeza con un sombrero o calzarse con alpargatas los pies, pero no fue en menor medida guerra de religión, de nacionalismos enfrentados, guerra entre dictadura militar y democracia republicana, entre revolución y contrarrevolución, entre fascismo y comunismo».
  8. Malefakis, 2006, p. 24. «Aunque una parte de los militares iniciara la contienda, la guerra no puede definirse —como a veces sigue haciéndose— como la lucha de los militares —o del Ejército más un puñado de terratenientes ricos y jerarcas eclesiásticos— contra el resto de la sociedad. Sin el apoyo de muchos españoles -en especial de las clases medias y altas, pero también de las humildes: millones de pequeños propietarios y gente religiosa-, el alzamiento no se hubiera convertido en guerra civil, pese a la mayor eficacia militar con que los rebeldes contaban al principio».
  9. 'El genocidio franquista en Córdoba', El día de Córdoba, 17a de novembro 2008[2] Alirita la 11a de februaro 2018.
  10. "La dictadura de Franco fue fascista y genocida", El Plural, 19a de julio 2006[3]. Alirita la 11a de februaro 2018.
  11. «El último genocidio negado: 'Verdad, justicia y reparación' para las víctimas de todas las formas de genocidio», Nueva Tribuna, 2a de marto 2010[4] Alirita la 11a de februaro 2018.
  12. Kani, "Portugalio en la Hispana Enlanda Milito",Sennaciulo, julio-aŭgusto-septembro 2024, nº 07-09 (1429-1431) pp. 7-10.
  13. Pri antisemitismo, La Eta Heroldo de Esperanto de KCE, aprilo 2017, n-ro 3, 1-a jarkolekto, p. 1
  14. "Después de 70 años, la esperanza es la Audiencia",El País, 2 septembro 2008, p 11.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • Alpert, Michael (1987). La guerra civil española en el mar. Madrid: Siglo XXI.ISBN 84-323-0609-6.
  • Alpert, Michael (1996). «La historia militar». En Stanley Payne kaj Javier Tusell. La guerra civil. Una nueva visión del conflicto que dividió España. Madrid: Temas de Hoy.ISBN 84-7880-652-0.
  • Juliá, Santos (1999). Un siglo de España. Política y sociedad. Madrid: Marcial Pons.ISBN 84-9537903-1.
  • Malefakis, Edward (2006). «Perspectivas históricas y teóricas de la guerra». En Edward Malefakis. La Guerra Civil española (2a eldono). Madrid: Taurus.ISBN 84-306-0614-9.
  • Solé i Sabaté, Josep María; Villarroya, Joan (2003). España en llamas. La guerra civil desde el aire. Madrid: Temas de Hoy.ISBN 84-8460-302-4.

Plia legado

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]



Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.
Elstara artikolo
Elstara artikolo
Ĉi tiu artikolo estis je lanekonata dato akceptita en la liston deelstaraj artikoloj.
Tiu ĉi artikolo estisartikolo de la semajno en la33-a semajno de la jaro2005.
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Hispana_Enlanda_Milito&oldid=9218557"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp