Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Hispana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elHispana)
Hispana, Kastilia
español, castellano
Hispan-parolantaj ŝtatoj
Hispan-parolantaj ŝtatoj
natura lingvo • lingvo • moderna lingvo • homa lingvo
Castilian • West Iberian
Parolata en(vidusube)
Parolantoj485 000 000
Denaskaj parolantojproksimume 400 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo porinter 60 kaj 100 milionoj
Skribolatina kun kelkaj aldonoj
Lingvistikaklasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Italika
Latinida
Ibero-latinida
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Argentino
 Bolivio
 Ĉilio
 Kolombio
 Kostariko
 Kubo
 Ekvadoro
 Salvadoro
 Hispanio
 Gvatemalo
 Ekvatora Gvineo
 Honduro
 Meksiko
 Nikaragvo
 Panamo
 Paragvajo
 Peruo
 Okcidenta Saharo
 Dominika Respubliko
 Urugvajo
 Venezuelo
Reguligita deAsocio de akademioj de hispana lingvoj (Real Academia Española kaj 21 aliaj)
Lingva statuso1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1es
  ISO 639-2spa
  ISO 639-3spa
  SILSPN
  Glottologstan1288
Angla nomoSpanish
Franca nomoespagnol
Specimeno
Deklaracio de Homaj Rajtoj, art. 1: Todos los seres humanos nacen libres e iguales en dignidad y derechos y, dotados como están de razón y conciencia, deben comportarse fraternalmente los unos con los otros.
Vikipedio
vdr

Lahispana lingvokastilia lingvo (hispane español, castellano) estaslatinidalingvo origininta en lahispana historiaregiono deKastilio, kaj nuntempe parolata ĉefe enHispan-Ameriko kaj Hispanio.

La hispana estasoficiala lingvo en Hispanio,Hispanameriko (Argentino,Bolivio,Ĉilio,Domingo,Ekvadoro,Salvadoro,Gvatemalo,Honduro,Kolombio,Kostariko,Kubo,Meksiko,Nikaragvo,Panamo,Paragvajo,Peruo,Puerto-Riko,Urugvajo kajVenezuelo) kajEkvatora Gvineo. Krome, ĝi estas ankaŭ ofte parolata enOkcidenta Saharo, nordaMaroko,Andoro,Ĝibraltaro,Trinidado kaj Tobago,Belizo,Kanado,Germanio,Francio kajSvislando. Laŭ la oficialausonacenso de2000, 28,1 milionoj da usonanoj parolis la hispanan hejme. En la urbo deHialeah (Florido), ekz., 92 procentoj de la loĝantaro parolas la hispanan hejme. La hispana estis iam vaste parolata enFilipinoj, sed nun de nur 0,01% de la loĝantaro. La hispana estasunu el la ses oficialaj lingvoj deUNO (kun laĉina,angla,rusa,arabakaj lafranca), kaj ankaŭ oficiala lingvo de laEŭropa Unio, laAfrika Unio kaj unu el la kvin oficialaj lingvoj deMerkosudo (kun laportugala,gvarania,ajmara kaj lakeĉua). Ĝi estas unu el la fontoj deInterlingvao. Ĝi tamen apenaŭ influisEsperanton rekte. Laŭ nombro de denaskaj parolantoj, ĝi estas la plej vaste parolata latinida lingvo, sed laŭ internacieco kaj nombro dedualingvanoj, la franca pli furoras: la franca estas regata kaj studata tra la mondo, sed la hispana, eksterAmeriko, malpli ofte.

La hispana plej similas al laportugala kaj lakataluna: dum la portugala estas la latinida lingvo de okcidentaIberio, kaj la kataluna tiu de orienta Iberio, la hispana estas tiu de la mezo, precipe deKastilio, pro kio ĝi nomiĝis origine kaj nuntempe ankoraŭ nomiĝas "kastilia".

Akademio nomataReal Academia Española (Reĝa Akademio Hispana) registras kaj gvidetas la evoluon de la lingvo, celante la interkomprenon de hispanparolantoj tutmonde.

Papiamento kaj laĉabakana estaskreolaj lingvoj kun hispana influo. Latagaloga ankaŭ estas lingvo tre influita de la hispana.

En lakanaria insuloLa Gomera, oni konservasfajfan variaĵon de la loka hispana, nomatansilbo.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Mapo pri la lingvoj parolataj sur laIbera duoninsulo: la hispana bildigita helverda[1]

Oni nomas la komencan fazon de la hispana "kastilia lingvo", kiu devenas de la latinavulgara de la jaroj 500–1000, t.e. la jarcentoj post la disfalo de laOkcidenta Romia Imperio,kiam la latina de la nuna Iberio fariĝis izolita deFrancio kajItalio. La origina lando de la hispana lingvo (norda Kastilio kajRioĥo) havissubtavoloneŭskan. Tial kelkaj studantoj resumas, ke la hispana lingvo estas la vulgara latina tia, kiel ĝin paroliseŭskoj. La unuaj skribaj atestoj de la kastilia estasglosoj en latinaj religiaj tekstoj manskribitaj ĉe monaĥejo enSan Millán de la Cogolla en la10-a jarcento. La potenco de Kastilio, kiu postReconquista restis la plej granda regno enIberio, kaŭzis, ke ties lingvo estis favorata de kleraj hispanoj, anstataŭ lagalega, la kataluna, la eŭska kaj aliaj iberiaj lingvoj.

En laMezepoko la kastilia ricevis grandan vortoprovizon el la prestiĝaaraba lingvo, ĉu rekte ĉu perla mozarabaj latinidoj, ĉefe priterkulturo,juro kaj milito. Ankaŭfrancaj vortoj prifeŭdismo estis ricevitaj. Maturiĝo venis ankaŭ per la laboro de la Akademio de Tradukistoj, kiunAlfonso la 10-a de Kastilio fondis enToledo.

En1492 laKatolikaj Gereĝoj komisiisAntonion de Nebrija verki la unuan gramatikon, por fiksi la uzon, kaj por instrui la novajn subulojn de la hispaniaj gereĝoj.

Ankaŭ en 1492, hispanaj judoj (sefardoj) estis trudpelitaj el Hispanio. Tiu komunumo portis la lingvon de la15-a jarcento, kaj evoluigis ĝin en siaj rifuĝaj landoj. Eĉ hodiaŭ lajudhispana lingvo estas konservata enIsraelo,Balkanio,Turkio kajnorda Afriko.

Inter la16-a jarcento kaj la18-a jarcento, per la kresko de la hispana imperio, la hispana estis disvastigita alAmeriko. La hispana de Ameriko devenasplejparte de suda Hispanio, ne de la madrida variaĵo, tial ili evoluis malsame(precipe en prononco), sed malgraŭ tio, la klera lingvo estas rekoneble la samadeTierra del Fuego ĝis Madrido.

DumRenesanco, la hispanaj artistoj, diplomatoj kaj militistoj riĉigis la lingvon per vortojitalaj, francaj kajklasiklatinaj. La koloniistoj en Ameriko devis adapti aŭ preni vortojn por nomi amerikaĵojn.

La baza vortoprovizo devenas de la latina vulgara, sed ĝi estas modifita de jarcentoj da sonŝanĝoj.

Ortografio

[redakti |redakti fonton]

Alfabeto

[redakti |redakti fonton]

Ĝi estas latin-devena kaj konsistas el 27 literoj, 26 komunaj alangla-askia alfabeto plus la supersignita literoñ (majuskle,Ñ), kaj 3digrafoj:ch,ll kaj "rr" .

  • a, b, c, ch, d, e, f, g, h, i, j, k, l, ll, m, n, ñ, o, p, q, r, s, t, u, v, w, x, y, z.

Nomoj de la literoj/digrafoj, laŭ hispana lingvo:a, be, ce, che, de, e, efe, ge, hache, i, jota, ka, ele, elle (ele doble), eme, ene, eñe, o, pe, ku, erre, ese, te, u, uve (be baja), uve doble, equis, i griega (ye), zeta.

Digrafoj

[redakti |redakti fonton]

Ekde1803 ladigrafojch,ll, estis konsiderataj apartaj literoj. Ekde1994digrafoj estas konsiderataj, nur el liter-ordiga vidpunkto, kiel simplaj duliteraj kombinoj.[2] Tamen, ili konservas sian kategorion kiel simboloj de la alfabeto.

Do, la vortoj "cabeza", "chamán", "curva", "lava", "lluvia", "luna" ordiĝus jene:

  • cabeza,curva,chamán,lava,luna,lluvia (malnova sistemo)
  • cabeza,chamán,curva,lava,lluvia,luna (aktuala sistemo)

Ankaŭ la vortaroj spegulas tiun fakton, tiel ke malnovaj vortaroj havas apartajn ĉapitrojn porch kajll, sed tiuj vortaroj eldonitaj ekde 1994 ne plu havas tiujn ĉapitrojn. La ŝanĝon faciligis la fakto, ke en la hispana ne ekzistas vortoj, en kiuj la kombinojnc-hl-l oni prononcas aparte, male al lakataluna lingvo, kiu skribe kaj prononce distingas interll kajl·l.

La kombinoqu estas konsiderebla digrafo, ĉarq neniam aperas antaŭ alia litero olu; sed en vortaroj la koncerna sekcio estas titolata nur perq.

Kornoj kaj aliaj supersignoj

[redakti |redakti fonton]

Vokaloj povas esti supersignitaj perdekstra korno:á, Á, é, É, í, Í ó, Ó, ú, Ú; kaj krome literou pertremao:ü, Ü.

Kornoj havas implicon nur en la akcento ene de la vorto (vd.korespondan sekcion) kaj kiel leksika identigilo; sed ili ne ŝanĝas la prononcon de la vokaloj.Tremao signas unu specialan ortografian okazon. Do, supersignitaj vokaloj ne apartenas al alfabeto kiel apartaj simboloj.

Specialaj simboloj

[redakti |redakti fonton]

En la hispana lingvo, la komenco de kri-frazoj kaj demando-frazoj estas signita per respektive speciala simbolo, kiu reprezentas 180-gradan rotacion de la normala ferma simbolo:

  • Kri-aperta simbolo:¡, (U+161),¡pero qué has hecho!
  • Demand-aperta simbolo:¿, (U+191),¿Dónde he dejado las llaves?

Kelkaj ortografiaj reguloj

[redakti |redakti fonton]
  • q nur konsistigas ladigrafonqu, en la kombinojque,qui. Ekz.: "requesón", "arquitectura". Ĝi neniam aperas senpere, krom en fremdaj nomoj.
  • En normala teksto, kie normalaj reguloj de interpunkcio aplikeblas, se majuskligota simbolo estasdigrafo, oni majuskligunur la unuan literon de ladigrafo. Ekz.:Chimenea,Llama,Quemadura.
  • z aperas antaŭ la vokaloja, o, u kaj antaŭ konsonantoj. Do, la grupojze,zi estas ege esceptaj (kurioze, la propra nomo de la litero estas unu tia escepto); ofte esceptoj venas el vortoj pruntitaj el aliaj lingvoj.
  • n povas aperi antaŭ kiu ajn konsonanto kromp kajb, kie nepre estum. Ekz. "empezar". Tio implicas, ke en kunmetitaj vortoj,n ŝanĝiĝas alm se ĝia loko estas antaŭp, b. Ekzemple "tentempié" (el "tente en pié").
  • En kunmetitaj vortoj, simplar duobliĝas se ĝi falas inter du vokaloj. Ekz.: "costarricense" (el "CostaRica").
  • Tremaau (ü) aperas nur en la grupojgüe,güi por signi keu efektive prononciĝas (vd.korespondan sekcion). Ekz.: "cigüeña".
  • Korno super vokalo de unusilaba vorto montras alian signifon al senkorna vorto. Ekzemploj:
    • te (vin) - (teo)
    • mas (sed) -más (pli, plu, plus)

Prononco

[redakti |redakti fonton]

La hispana lingvo estas fonetika lingvo, en la senco ke ĝia prononco povas esti instruata kiel prononco de individuaj literoj, kun ties esceptoj, algluitaj en vortoj.

Lafonemoj de la hispana lingvo povas esti sufiĉe bone reprezentataj per esperantaj fonemoj, krom du-tri esceptoj. Tial, en la jena priskribo estas evitataj oftaj aludoj alInternacia Fonetika Alfabeto.

Vokaloj

[redakti |redakti fonton]

Vokalaj sonoj estas reprezentataj per literoj:a, e, i, o, u, kiuj havas saman norman prononcon al esperantaj vokaloj, krom la okazoj kiami, udiftongiĝas.

Krome, izolita aŭ interkonsonanta literoy prononciĝas kiel esperantai.

Ekzistas nenormaj variantoj en regionoj kie la hispana kunvivas kun aliaj lingvoj kun pli komplikaj vokalaj sistemoj (ekz., lakataluna).

Diftongoj

[redakti |redakti fonton]

La neakcentitaj vokaloji, u apud aliaj vokaloj preskaŭ ĉiam diftongiĝas al respektive esperantajj, ŭ. Ekzemploj:

  • peine [pej-ne]
  • neumático [neŭ-ma'-ti-ko]
  • Diego [dje-go]
  • muesca [mŭes-ka]

En la kombinojvokalo-y-konsonanto (malofta) kajvokalo-y-vortofino, la literoy sonas kiel esperantaj. Ekz.:hoy [oj].

Konsonantoj

[redakti |redakti fonton]

Jenaj konsonantoj samsonas, en ajna okazo, al koresponda esperanta konsonanto:

  • b, d, f, k, l, m, n, p, s, t

Tamen, konsideru ke laploziveco deb, d, p, t estas pli milda en la hispana ol en Esperanto.

c

[redakti |redakti fonton]
  • Antaŭa, o, u kaj antaŭ aliaj konsonantoj ĝi egalas al esperantak. Ekz.casa [ka-sa],actitud [ak-ti-tud']. EnGalegio, pro influo de lagalega lingvo,c antaŭ konsonanto ne prononciĝas.
  • Antaŭe, i ĝi samsonas al hispanaz (vd.sube).

g

[redakti |redakti fonton]
  • Antaŭa, o, u kaj antaŭ aliaj konsonantoj ĝi egalas al esperantag. Ekz.:gato [ga-to],estigma [es-tig-ma].
  • Antaŭe, i ĝi samsonas al esperantaĥ.
  • Por atingig-sonon antaŭe, i, oni intermetas literonu. Ekz.:guepardo [ge-par-do],guinda [gin-da].
  • Por sonigi la literonu en la kombinojgue,gui, oni tremaas la literonu. Ekz.:antigüedad [an-ti-gŭe-dad'].

h

[redakti |redakti fonton]
  • Ĝi estas muta, do, ne prononciĝas (krom en la digrafoch). Ekz.:hora [o-ra]. Ĝi postrestas pro etimaj kialoj.
  • Ĝi principe malpermesassinalefojn ene de vorto. Ekzemploj:
    • albahaca [al-ba-a-ka] (prefere ne [al-ba-ka])
    • alcohol [al-ko-ol'] (prefere ne [al-kol'])

j

[redakti |redakti fonton]
  • Laŭnorme, ĝi samegalas al esperantaĥ. Ekz.:jabato [ĥa-ba-to].
  • En suda Hispanio,Kanariaj Insuloj kaj Sudameriko, oni ofte aŭdas pli mildan sonon, similan al esperantah. Ekz.:jabato [ha-ba-to].
  • Tia estas ankaŭ la prononco deg en la kombinojge,gi. Ekz.:germen [ĥer-men] aŭ [her-men].

ñ

[redakti |redakti fonton]
  • Sono simila aln, sed kun emfaza palata nazaleco. Alilingvaj ekvivalentoj:
  • Ĝi povas esti reprezentata de la esperanta kombinonj. Ekz.:España [es-pa-nja].

q

[redakti |redakti fonton]
  • Nepre endigrafa kombinoqu, ĝi samsonas alk. Ekz.:queso [ke-so].

r

[redakti |redakti fonton]

Ĉiam trema, sed kun nuanca forto en la tremeco, laŭ jenaj konsideroj.

  • Inter vokaloj, ĝi prononciĝas milde, unu-treme, kielitalar.IFA-simbolo: ɾ. Ekz.:pero [pe-ɾo].
  • Komence de vorto, antaŭ aŭ post konsonanto, kaj fine de vorto, ĝi prononciĝas forte, plur-treme, (samkiel prononcasr-onJoMo).IFA-simbolo: r. Ekzemploj:
    • recuerdo [re-kŭer-do].
    • amor [a-mor']
    • trampa [tram-pa]
  • EnKubo, eblas foje aŭdil-sonon surogate al trema sono. Ekz:recuerdo [le-kŭel-do].
  • Homoj kun langa handikapo, tia ke ili ne kapablas tremigi, surogatigas tremadon per unu el tiuj sonoj:l,d,kartava (franca)r,ŭ.

Komparu la prononcon derr.

En transskribo de hispanaj vortoj al Esperanto, oni ofte preteratentas la nuancon pri trem-forteco, ĉar kiaspeca tremado validas por esperantar[3]. Do, hispana literor kutime konserviĝas en Esperantaj transskriboj tiel, sen nuancigo.

s

[redakti |redakti fonton]
  • En kelkaj regionoj de Sudameriko kaj deHispanio (Manĉo estas bona ekzemplo),s antaŭk-sono prononciĝas kielĥh. Ekz.:pescado [peĥ-ka-do] aŭ [peh-ka-do].
  • Pro influo de apudaj voĉaj fonemoj, ĝia sono povas fariĝi ankaŭ voĉa, doz. Ekz.:rasgo [raz-go].

v

[redakti |redakti fonton]
  • Samkiel hispanab. Ekz.:vivo [bi-bo].
  • La pra-prononco de tiu litero estis egala al esperantav, do frikativa. En regionoj kie la hispana kunvivas kun lingvoj posedantaj ankoraŭ tiun fonemon (ekz. variantoj de lakataluna), eblas aŭdi tian prononcon. Tamen, tia prononco en nur-hispana parolanto estas ofte rigardata kiel afekta. Ekz.:vivo [vi-vo].

w

[redakti |redakti fonton]

Malmultaj origine hispanaj vortoj havas tiun literon. Ĝi estas uzata ĉefe por alilingvaj vortoj.

  • Preskaŭ ĉiam, ĝi prononciĝas anglece kielŭ, kun mildag-sono antaŭe. Ekz.:wolframio [(g)ŭol-fra-mjo].
  • En multaj okazoj estas toleratab-sono. Ekz.:wolframio [bol-fra-mjo].
  • En ĝerman-devenaj vortoj ĝi prononciĝas kielb: Ekz.:Wamba [bam-ba].

x

[redakti |redakti fonton]
  • Normale ĝi prononciĝas kiel la kombinoks. Ekz.:explosión [eks-plo-sjon'].
  • Ennavatla-devenaj vortoj, kiel esperantaĥ. Ekz.:México [me'-ĥi-ko]. La komento pri laŭregiona mildeco deprononco dej, aplikeblas ankaŭ en tiu ĉi okazo.
  • En malnovaj skribaĵoj eblas trovi vortojn kunx, kiuj nuntempe skribiĝas perj. Do, en tia okazo, la prononco estas ankaŭ kielĥ. Ekz.:Don Quixote (nuntempeDon Quijote) [don ki-ĥo-te].

y

[redakti |redakti fonton]
  • En ceteraj okazoj, kiam ĝi ne agas kiel vokalo aŭ parto de diftongo (vd.supre), ĝia prononco estas simila al esperantaĝ. Ekz.:ayuda [a-ĝu-da].
  • En kelkaj regionoj deArgentino kajUrugvajo, oni prononcas ĝin multe pli frikative, kun sono pli simila al esperantaĵ. Ekz.:ayuda [a-ĵu-da].
  • Foje oni aŭdas malpalatigitan sonon, tiel ke ĝi iĝas efektive kiel esperantaj. Ekz:ayuda [a-ju-da].

z

[redakti |redakti fonton]
  • EnKastilio kaj nordaHispanio, ĝia prononco egalas al angladigrafoth en la vortothing.IFA-simbolo: θ. Ekz.:zapato [θa-pa-to].
  • En cetera Hispanlingvujo, ĝia prononco egalas al esperantas. Ekz.:zapato [sa-pa-to].
  • Tia estas ankaŭ la prononco dec en la kombinojce,ci. Ekz.:cecina [θe-θi-na], aŭ [se-si-na].

Prononco de digrafoj

[redakti |redakti fonton]

ch

[redakti |redakti fonton]
  • Samsona al esperantaĉ. Ekz.:muchacho [mu-ĉa-ĉo].
  • EnAndaluzio kaj kelkaj sudamerikaj regionoj, eblas aŭdi sonon pli proksiman alŝ. Ekz.:muchacho [mu-ŝa-ŝo].

ll

[redakti |redakti fonton]
  • Laŭnorme, ĝia sono egalas al tiu de konsonantay, do, proksima al esperanta j. Ekz.:ardilla [ar-di-ja].
  • En nordaKastilio kaj enEŭskio eblas aŭdi originalan pra-prononcon, proksiman al kombinogl en laitala vortogli. Ĝi povas esti proksimume reprezentata de esperanta kombinolj. Ekz.:ardilla [ar-di-lja].
  • En kelkaj regionoj deArgentino kajUrugvajo, oni prononcas ĝin multe pli frikative, kun sono pli simila al esperantaĵ. Ekz.:ardilla [ar-di-ĵa].

qu

[redakti |redakti fonton]

rr

[redakti |redakti fonton]
  • Ĉiam aperas inter du vokaloj, kaj reprezentas sonon egalan al fortar, pridiskutitan en laartikolo prir. Ekz.:perro [pe-ro]. Konsideru ke la diferenco interpero (sed) kajperro (hundo), falas sur tiu malsama trem-forteco inter ambaŭr-sonoj.
  • La ceteraj konsideroj prir-sonoj en lakoncerna artikolo aplikeblas ankaŭ al tiu ĉi.

Akcento

[redakti |redakti fonton]

En la akcento de hispanaj plursilabaj vortoj, nepras la rolo de lakorno.La hispanaj vortoj povas prezentiĝi:

  • aŭ senkorno,
  • aŭ kununu (nepre nur unu)korno super unu el la vokaloj de la vorto.

Silab-nombrado

[redakti |redakti fonton]

Kiel en Esperanto, ĉiu vokalo signas la kernon de unu aparta silabo. Krom se enestas neakcentitaj malfortaj vokaloji, u apud aliaj vokaloj; tiam, la koresponda malforta vokalo, perdiftongiĝo, algluiĝas al la silabo de la najbara vokalo. Ekzemplo:

  • "periodista" [pe-rjo-dis-ta]; el 5 originalaj vokaloj, 2 kuniĝas endiftongo, el kio rezultas entuto da 4 silaboj.

Akcento en senkornaj vortoj

[redakti |redakti fonton]
  • Se la vorto finiĝas per vokalo, aŭ literojn kajs, la akcento falas sur laantaŭlastan silabon. Ekzemploj:
    • mirada (3 vokaloj = 3 silaboj) [mi-ra-da]
    • paisanos (1 diftongo + 2 ceteraj vokaloj = 3 silaboj) [paj-sa-nos]
    • simplifiquen (4 vokaloj = 4 silaboj) [sim-pli-fi-ken].
  • En la ceteraj okazoj, la akcento falas sur lalastan silabon. Ekzemploj:
    • preguntar (3 vokaloj = 3 silaboj) [pre-gun-tar]
    • parietal (1 diftongo + 2 cetera vokalo = 3 silaboj) [pa-rje-tal]
    • baobab (3 vokaloj = 3 silaboj) [ba-o-bab]

Akcento en kornaj vortoj

[redakti |redakti fonton]
  • La akcento falas sur la silabon signitan de lakorno. Ekzemploj:
    • café (2 vokaloj = 2 silaboj) [ka-fe]
    • álbum (2 vokaloj = 2 silaboj) [al-bum]
    • estrépito (4 vokaloj = 4 silaboj) [es-tre-pi-to]
  • Se lakorno falas sur malfortan vokalon (i, u) de ebla diftongo, la diftongo rompiĝas kaj la silabo enhavanta la malfortan vokalon portas la akcenton. Ekzemploj
    • había (1 rompita diftongo + 1 cetera vokalo = 3 silaboj) [a-bi-a]
    • falúa (1 rompita diftongo + 1 cetera vokalo = 3 silaboj) [fa-lu-a]
    • país (1 rompita diftongo = 2 silaboj) [pa-is].
      • Notu, ke la senkorna alternativo estas unusilaba, pro efektiviĝo de la diftongo:pais [pajs] (tamen tiu vorto ne vere ekzistas).
  • Unusilabaj vortoj kunkorno (kiu ne rompas diftongon)nek prononciĝas kun aparta emfazo,nek ŝanĝiĝas iel ajn ĝia prononco. En tiaj okazoj,korno signas alian signifon (vd.sekcion pri ortografio).
  • Plursilabaj vortoj kun superfluakorno,nek prononciĝas kun aparta emfazo,nek ŝanĝiĝas iel ajn ĝia prononco. En tiaj okazoj,korno montras alian gramatikan rolon de la vorto. Ekzemplo:
    • esta kajésta prononciĝas same: [es-ta]; do, ŝajne lakorno de la dua vorto superfluas; tamen ĝi montras ke la dua vorto rolas kiel pronomo (la unua estas demonstrativa adjektivo).

Gramatiko

[redakti |redakti fonton]
Sidejo de laReal Academia Española enMadrido,Hispanujo

La hispana estas fleksia lingvofanda, alivorte,fleksio estas preferata indikilo pri la rilatoj inter la elementoj de frazo. Ĝi tamen ankaŭ multe uzasprepoziciojn por montri la rolon de substantivaj frazeroj. Laŭ la markadosistemo por la argumentoj de transitivaj kaj netransitivaj verboj, ĝi klasifikiĝas kielakuzativa lingvo.

En substantivaj frazerojnombro (ununombra aŭ plurnombra) kajgenro (vireca aŭ ineca) estas devige esprimataj; adjektivoj alprenas variajn finaĵojn kajartikoloj ankaŭ varias sian radikformon por akordi kun la koncerna substantivo. Personaj pronomoj distingas nombrojn,kazojn, kaj en la tria persono genrojn. Verboj akordas kun la subjekto je nombro kaj persono, kaj krome distingastempojn (pasintan, nuntempan, venontan),modojn (indikativan, subjunktivan, kondicionalan, ordonan), kajaspektojn (perfektivan kajimperfektivan, nur distingatajn en la pasinta tempo). Per plurvortaj kombinoj ankaŭ eblas esprimi la perfektan kaj progresan aspektojn kaj la pasivanvoĉon. Ĉe duapersonaj pronomoj kaj verboj esprimiĝasci-vi-distingo, sed per rimedoj, kiujrimarkinde varias laŭ dialekto.

Morfologio

[redakti |redakti fonton]

Hispanaj vortoj formiĝas elradikoj, al kiuj oni aldonasfleksiajnmorfemojn kaj ĉiuspecajnderivajn aŭ sentesprimajnafiksojn; precipa ekzemplo de ĉi-lastaj estas la abunda kaj karaktera uzo de diminutivajsufiksoj, ofte laŭ loke specifaj manieroj. Sufiksado uziĝas kaj por derivado kaj por fleksio, sed prefiksado nur estas deriva, neniam fleksia. Iuj morfologiaj distingoj fariĝas nur supersegmente per vario de la akcento:

ánimo "agemo, kuraĝo" (un m)
animo "mi kuraĝigas" (1p. un nt ind)
animó "li/ŝi/ĝi kuraĝigis" (3p. un pas pfktv ind)

Sintakso

[redakti |redakti fonton]

La baza plej ofta ordo en frazo kundifinitaj subjekto kaj objekto, kvankam parte variebla laŭ pragmatikaj faktoroj, estasSubjekto Verbo Objekto. Absolutaj ordreguloj validas preskaŭ nur ĉe enklizaĵoj, neaj vortoj, kaj elementoj defunkciaj kategorioj.

En hispanlingvaj kunmetitaj frazoj efikas postuloj kompleksaj rilataj alsinsekvo de tempoj kaj al la distingo interindikativa kajsubjunktiva modoj. La reguloj pri la modo desubordigita frazo estas malsimplaj, kaj unu el la plej malfacilaj lernendaĵoj porstudlernantoj.

Kielhindeŭropaj lingvoj ĝenerale, sed malsimile de laĉinajapana, la hispana vaste uzasakordon je nombro, genro, kajneeco. Tipologie la hispana estas lingvo dekomencaj ĉefelementoj kaj de malmultaj ordopostuloj pri verbargumentoj kaj sintaksaj aldonaĵoj, kaj prefere uzasmarkadon de komplementoj.

Geografia distribuo

[redakti |redakti fonton]

Instituto Cervantes

[redakti |redakti fonton]

Instituto Cervantes estas komisiita de hispana registaro instrui la lingvon tutmonde. La raporto "El español, una lengua viva"  - la hispana lingvo, vivanta lingvo (2015) de la Instituto Cervantes estimas ke estas 559 milionoj da hispanparolantoj tutmonde. Inter la fontoj cititaj en la raporto estas la Usona Censa Oficejo, kiu taksas, ke Usono havos 138 milionojn da hispanparolantoj antaŭ 2050, farante ĝin la plej granda hispanlingva nacio surtere, kun la hispana kiel gepatra lingvo de preskaŭ triono de ĝiaj civitanoj[4].

  •  Oficiala lingvo
  •  Grava neoficiala lingvo
  •  Oficiala apud alia(j) lingvo(j)
  • Dialektoj de la hispana parolataj en Argentino laŭ Berta Elena Vidal de Battini.[5]
    Landoj kun signifa hispanparolantaro
    RangolandoNombro de la
    parolantoj
    1 Meksiko106 255 000
    2 Usono50 000 000
    3 Kolombio45 600 000
    4 Hispanio44 400 000
    5 Argentino41 248 000
    6 Peruo26 152 265
    7 Venezuelo26 021 000
    8 Brazilo19 700 000
    9 Ĉilio15 795 000
    10 Kubo11 285 000
    11 Ekvadoro10 946 000
    12 Dominika Respubliko8 850 000
    13 Gvatemalo8 163 000
    14 Honduro7 267 000
    15 Bolivio7 010 000
    16 Salvadoro6 859 000
    17 Nikaragvo5 503 000
    18 Paragvajo4 737 000
    19 Kostariko4 220 000
    20 Porto-Riko4 017 000
    21 Urugvajo3 442 000
    22 Panamo3 108 000
    23 Filipinoj2 900 000
    24 Francio2 100 000
    25 Portugalio1 750 000
    26 Haitio1 650 000
    27 Rusio1 200 000
    28 Maroko960 706
    29 Unuiĝinta Reĝlando900 000
    30 Japanio500 000
    31 Italio455 000
    32 Ekvatora Gvineo447 000
    33 Germanio410 000
    34 Okcidenta Saharo341 000
    35 Kanado272 000
    36 Ĉinio250 000
    37 Gujano198 000
    38  Svislando172 000
    39 Israelo160 000
    40 Aŭstralio150 000
    41 Belizo130 000
    42 Kuracao112 450
    43Arubo Arubo105 000
    44 Sud-Koreio90 000
    45 Andoro40 000
    46 Svedio39 700
    47 Trinidado kaj Tobago32 200
    48 Turkio29 500
    49 Nov-Zelando26 100
    50 Nederlando17 600
    51 Finnlando17 200
    52Franca Gujano13 000
    53 Rumanio7000
    54 Bonero5700
    55 Usonaj Virgulininsuloj3980
    56 Libano2300
    57 Aŭstrio1970
    58 Kuvajto1700

    Dialektoj

    [redakti |redakti fonton]

    Estas diversaj kriterioj por diferencigi ladialektojn de la hispana. Unuavice oni povas paroli pri la interferoj kiuj okazas en la areoj de la norda Hispanio kie oni parolas ankaŭ aliajn lingvojn kiaj lagalega,eŭska,kataluna kaj aliaj; tio okazas ankaŭ en areoj kie jam oni ne parolas tiajn lingvojn, sed iam oni parolis ilin aŭ la influo venis al apartaj regionoj: temas ĉefe pri distingoj rilate alfonetiko kaj modulado. Duavice en Hispanio estas klaraj dialektoj en la suda Hispanio, nome laandaluza kaj lakanaria (ĉefe kun fonetikaj apartaj trajtoj), dum oni parolas pri transiraj parolmanieroj enEkstremaduro kajMurcio. Trialoke enAsturio kajAragono oni parolas reston de iamaj lingvojleona kajaragona respektive; kelkaj pridubas ĉu tiuj parolmanieroj estas dialektoj aŭ ankoraŭ veraj lingvoj apartaj. Kvaraloke la situacio enAmeriko estas multe pli komplika kaj plej ofte oni konsideras almenaŭ kvar zonojn:

    Hispana lingvo kaj Esperanto

    [redakti |redakti fonton]

    Kvankam Esperanto malofte prunteprenas vorton el la hispana, multe da vortoj en ambaŭ lingvoj estas sam-etimaj, tial ili similas :

    Hispandevenaj Esperantaj vortoj

    [redakti |redakti fonton]

    Kelkaj estas sufiĉe konataj kaj uzataj, aliaj ne tiom:bojno (preskaŭ sinonimo debereto, siavice de laEŭska lingvo),ĉaĉaĉao,Don Juano (deDon Juan),Don Kiĥoto (deDon Quijote),gerilo (siavice degota lingvo),mestizo,pinjato,salso,tango,tekilo,toreadoro,zambo (Amerik-hispana),zarzuelo (siavice de laEŭska lingvo).

    Identaj vortoj (laŭ litero)

    [redakti |redakti fonton]

    al,de,gusto,la,lago,libro,lino,mano,mil,minuto,oro,piano,piloto,pino,polvo,arbusto,sola,teatro,tubo,veneno,vino,ktp.

    Falsaj amikoj

    [redakti |redakti fonton]

    amor (amo),bata (robo),bulo (tromp(ig)a klaĉo),bola (pilko),falo (peniso),frakaso nur prononce (malsukceso),kara nur prononce (multekosta ina),loka nur prononce (freneza ina),pene (peniso),rabo (vosto, kaco),robo (rabo),rostro (vizaĝo),trompa (korno, rostro),trompo (turbo),vena (vejno).

    Jenpli detala listo de falsaj amikoj.

    Tre similaj vortoj

    [redakti |redakti fonton]

    alto (alta),amar (ami),barba (barbo),blanco (blanka),campo (kampo),cantar (kanti),claro (klara),color (koloro),comenzar (komenci),dolor (doloro),dormir (dormi),droga (drogo),estar (esti),fábrica (fabriko),flor (floro),grande (granda),ir (iri),lana (lano),león (leono),luna (luno),mar (maro),miel (mielo),pan (pano),pensar (pensi),pluma (plumo),picar (piki),

    que (ke),rana (rano),sal (salo),seco (seka),seis (ses),taza (taso), (teo),tener (teni),venir (veni),vender (vendi),verde (verda),vivir (vivi),ktp.

    La malsamoj inter esperantaj kaj hispanaj parencaĵoj plejparte sekvas lasonŝanĝon inter la latina, kies vortoj estas preferataj de Esperanto, kaj la hispana.

    Lalatina ne havas la sonojn [ĵ], [h], kaj [ŝ], kiuj plejparte eniris en Esperanton tra la franca (kaj la angla). Tial la malsamo inter vorto hispana kaj Esperanta, ofte spegulas la malsamon inter la hispana kaj la franca – ekzemple,

    boca [boka] (buŝo),caballo [kabaljo] (ĉevalo),playa [plaja] (plaĝo),ktp.

    Sufiksoj

    [redakti |redakti fonton]

    En la libroLa arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin norvega esperantistoOtto Prytz en sia artikoloSistemo de sufiksoj en etnolingvoj kaj en Esperanto. Similaĵoj kaj diferencoj analizas la funkciadon desufiksoj en Esperanto;[6] por tio sinjoro Prytz komparas tion kun la sistemo en la hispana lingvo aldonante ekzemplojn de aliaj etnolingvoj. Dekomence li skize difinas la necesajn konceptojn devorto, gramatika finaĵo,radiko, radikaĵo,prefikso, sufikso kaj afikso. Sufiksoj en etnolingvo povas esti derivaj (kiuj "modifas la signifon de la radikaĵo kaj eĉ povas pasigi la vorton al alia vortklaso" kaj taksaj;[7] kelkaj povas esti kaj kaj. Ĉe kelkaj derivaj estas ofta ŝanĝo de genro (en hispana adjektoj kaj aĵ-nomoj havas genron). Kelkaj derivitaj vortoj leksikiĝas kaj tiel "[E]n ju pli da leksikiĝintaj unuoj partoprenas unu sama sufikso, des malpli produktiva ĝi fariĝas."[8] En Esperanto sufiksoj povas aperi kiel radikoj, havas signifon tre bone difinitan kaj kovras po unu saman signifoparcelon. Tiel la uzo estas diferenca: Esperantaj derivaĵoj estas pli unusencaj, oni devas elekti pli precizan esprimon kaj la derivado estas pli multe uzata.

    Vidu ankaŭ

    [redakti |redakti fonton]

    Referencoj

    [redakti |redakti fonton]
    1. Castellano and the rest of Spanish Languages
    2. 10a Kongreso de laAsociación de Academias de la Lengua Española (Madrido, 1994)
    3. Bertin Wennergren (2011-06-02). PMEG (esperante). Alirita 2013-03-16 .
    4. (angla) Stephen Burgen,US now has more Spanish speakers than Spain – only Mexico has more (Usono nun havas pli da hispanparolantoj ol Hispanio - nur Meksiko havas pli), US News, 29 June 2015.
    5. Vidal de Battini, Berta (1964):El español de la Argentina: estudio destinado a los maestros de las escuelas primarias, maparo de María Teresa Grondona. Buenos Aires: Consejo Nacional de Educación.
    6. Otto Prytz,Sistemo de sufiksoj en etnolingvoj kaj en Esperanto. Similaĵoj kaj diferencoj, En: La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3) pp. 386-304.
    7. La arto..., pp. 387-390.
    8. La arto..., p. 391.

    Eksteraj ligiloj

    [redakti |redakti fonton]

    Literaturo

    [redakti |redakti fonton]
    • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/05, paĝo 18:La hispana verkita de Bradley Kendall.


    Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
    Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Hispana_lingvo&oldid=8888711"
    Kategorioj:
    Kaŝitaj kategorioj:

    [8]ページ先頭

    ©2009-2025 Movatter.jp