Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Hiperventolado

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je22 maj. 2024.
Kodo laŭ laKlasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
R06.-Perturboj de spirado
R06.4Hiperventolado
F45.33Psikosomatika aŭtonoma funkcia perturbo de laspira sistemo
vdr

Hiperventolado laŭlitere signifas troan (hyper) spiradon (ventolado). Per oficialaj radikoj, oni ankaŭ povas dirisuperspiradotrospirado. Oni spiras pli rapide ol normale. Depende de la situacio oni spiras profunde aŭ malprofunde.

Kaŭzoj de hiperventolado povas esti emocio, ekzemple dum atako depaniko,metabola acidozo, ekzemple ĉesukera diabeto, kajhipoksio, kiel dum atako deastmo, dum montogrimpado aŭ dum forta streĉado.

Mekanismo

[redakti |redakti fonton]

Hiperventolado ĉe sana homo

[redakti |redakti fonton]

En sana korpo la pulmoj interŝanĝasoksigenon kajkarbonan dioksidon inter sango kaj freŝa aero. Ĉe hiperventolado tiu interŝanĝo de gaso okazas pli intensiva ol normale.

Ĉe sanaj homoj laO2-akcepto en la sango estas ĉiam 100%. Hiperventoladi do ne ŝanĝas la situacion. La transdono deCO2 jes povas altiĝi. La sango do transdonas pli da CO2 ol kutime. Latitro en la sango malaltiĝas, oni parolas prihipokapnio. Pro tio la sango fariĝas pli alkala (lapH-valoro leviĝas), kio klarigas lasimptomojn ĉe hiperventolado. Oni vertiĝas, sentas sin maldensa en la kapo, kaj la fingroj, manoj kaj lipoj juketas. Ofte ankaŭ oni sentas premon sur la brusto; en ekstremaj okazoj ankaŭ kramfo de la streĉitaj fingroj.

Ĉar oni devas altigi la karbondioksidan titron, estas plejbone por denove enspiri la elspiritan aeron. En ĝi ja estas sufiĉe da oksigeno, sed la titro da karbona dioksido estas pli alta, pro kio la pulmoj transdonas malpli da karbona oksido al la. Por altigi la titron da CO2 oni prefere uzu pecon da ŝpructubo de ĉ. 20 cm por spiri tra ĝi anstataŭ la multrekomenditaplasta saketo.

Kontraŭe al tio kion multaj homoj timas, ĉi tiu tipo da hiperventolado malofte kondukas alsveno. Se tio tamen okazas pro tio la spirado normaliĝos kaj oni aŭtomate rekonsciiĝas. Tia hiperventolado ofte okazas ĉe cetere sanaj homoj. Oni ofte povas pliklarigi la diagnozon per lasi la paciento intence hiperventoladi dum 1 ĝis 2 minutoj en la konsultejo: ofte la pacientoj tiam rekonas la tiam aperantajn simptomojn. Per tio oni ne tute atingis la celon: atakoj de hiperventolado estas, precipe kiam ili pli ofte okazas, fakte manifestado de sube kuŝantapanikmalhelpo, kiu povas esti psikiatrie kuracata.

Konata enfalujo estas ke atako de hiperventolado kelkfoje estas kaŭzata de akuta malsano kiel koratako.Vera atako de hiperventolado – ne ekskludas aliajn afekciojn!

Hiperventolado ĉe metabola acidozo

[redakti |redakti fonton]

Kiam, ekzemple pro grava problemo de la renoj, la acideco (pH) de la sango estas tro malalta (la sango estas tro acida), tiam la pulmoj kompensas tion. Tiam oni parolas pri spirada kompenso. La CO2 ja malaltigas la acidecon de la sango. Per plia ekskrecio la pH de la sango normaliĝos. Tra la mekanismo de hiperventolado la korpo malaltigas la titron da karbona dioksido.

En tiu kazo por la paciento estas vivonecesa por hiperventoladi, ĉar oni mortos pro tro acida sango. Ĉe la homo, por povi postvivi, la pH de la sango daŭre devas esti inter 7,35 kaj 7,45.

Hiperventolado ĉehipoksio

[redakti |redakti fonton]

Kiam estas tro malmulte da oksigeno en la sango, oni hiperventolados por altigi la titron da oksigeno. Kompreneble la titro da karbona dioksido malaltiĝos, sed la utilo de povi ensorbi ekstran oksigenon nun superas. En tiu kazo ĝi nomiĝas dofiziologia hiperventolado .

  • Tro malmulte da oksigeno en la sango ĉar estas nesufiĉe da oksigeno en la aero, ni vidas ekzemple ĉe montgrimpado je granda alteco. Tie latitro da oksigeno estas pli malalta ol pli proksime je la marnivelo. Tial oni, je granda alteco, spontane komencas hiperventoladi. Per tio oni perdas multe da likvo: montogrimpantoj facile senhidratiĝas.
  • Tro malmulte da oksigeno en la sango povas esti kaŭzata pro tio ke oninesufiĉe povas enspiri la aeron ĉe normala kvanto da oksigeno en la enspirita aero. Ekzemple dum atako deastmo la muskoletoj ĉirkaŭ la spirkanaloj kuntiriĝas (bronkospasmoj), pro kio la paciento pli malfacile povas spiri kaj do ricevas pli malmulte da oksigeno. Ankaŭ en ĉi tiu kazo la paciento hiperventoladas pro hipoksio.
  • Tro malmulte da oksigeno en la sango ankaŭ povas esti kaŭzata pro subitapli alta uzo de oksigeno de la korpo, kiel dum fortaj fizikaj streĉadoj. Uzo de energio ja bezonas oksigenon. Dum forta streĉado oni spiregos (hiperventolados) por liveri la mendon de oksigeno.

En la kazo de hipoksio oni devas doni ekstran oksigenon. En la aero estas 21% da oksigeno, je marnivelo tio havas premon de 0,21baroj. Per la aldono de oksigeno, la elcento da oksigeno plialtiĝas en la enspirata aero kaj pli da oksigeno povas esti ensorbata de la sango. Pro tio montgrimpantoj ofte kunportas oksigenujojn.

Astma paciento ankaŭ povas preni kuracilon por finigi siajnbronkospasmojn. Tio eblas perB-blokiloj en aerosolo. Dum forta streĉado kaj nesufiĉe da oksigeno, la korpo povas kelktempe transiri al energifonto kiu ne bezonas oksigenon. La korpo tiam jes produktaslaktoacidon, kio kaŭzas muskolkramfojn kaj muskoldoloron.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Hiperventolado&oldid=9286006"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp