Hipatia, aŭHipatio (greke Yπατία; naskiĝis ĉirkaŭ370 enAleksandrio, murdita la12-an de marto415 enAleksandrio) estisfilozofino helena. Ŝi ankaŭ estis la unue konatamatematikistino en historio (eble la dua postPandrosion).
Ŝi estis filino kaj lernantino deTeono de Aleksandrio, fama matematikisto kajastronomo, kiu ĉefadministris laBibliotekon de Aleksandrio. Ŝi neniam edziĝis kaj ŝajne vivis celibatan vivon, do ŝi estis disponebla por studado kaj instruado en la muzea lernejo. Laŭ iuj rakontoj, ŝi estas kredata esti lainventisto de laastrolabo kaj lahidrometro.
Instruante ŝi havis multajn problemojn kaŭze de ŝiaineco. Kvankam ŝi ne estiskristanino tamen ŝi estis protektita de Orestes (ang) la romiaguberniestro de Aleksandrio kies lia konsilistino ŝi estis. La disputoj inter la episkopoCirilo de Aleksandrio kaj Orestes akriĝis ĝispunkte impliki ankaŭ Hipatian, malgraŭ ke ties filozofia skolo altiris kaj bonvenigis ankaŭ kristanojn: unu el tiuj ŝiaj ŝatantoj estisSinezio el Kireno estonta kristana episkopo dePtolemaido. Aprecoj pri ŝi naskiĝis ankaŭ el la fakto ke ŝi, konfesantenovplatonismon, sed ne estis kristana, certe ne plu adheris al la tradiciapaganismo.
En la kontrasto inter la du, pro la provo de Orestescezaropapisme gvidi ankaŭ la ekleziajn aferojn, inter la du intermetiĝis tria protagonisto: la kristanoj, precipemonaĥoj, nomataj “parabolaroj” pro ilia sinteno simila al tiuj de la iamajgladiatoroj. Ilia centra doktrino estis fanatika serĉado demartireco (ili flegispestajn malsanulojn kun la espero trafiĝi per lakontaĝo kaj tiel morti pro amo al la proksimularo!). Iuj el tiuj, suspektitaj jeherezo far la espiskopo Cirilo, en la marto 415 grupe sturmis Hipation kaj kruele mortigis ŝin akuzante kiel la kaŭzo de la kontrasto inter regno kaj eklezio kaj pro akuzo pri magio kaj nekromancio (aŭ mortint-aŭgurado, kontakto kun fantomoj).
La kristanaro de Aleksandrio jam mortigis sian episkopon, en361, Georgon el Kapadokio (ang), kaj tion ripetados en467 mortigante Proterion (ang), episkopon senditan elKonstantinopolo.
Facile naskiĝis voĉo ke komisiinto estis episkopo Cirilo de Aleksandrio, kiu ne batalis kontraŭpaganismo (preskaŭ ne plu ekzistanta en la urbo) aŭnovplatonismo sed kontraŭ diversaj kristanaj, bedaŭrinde ne pacigaj, herezuloj.
Probable ĉiuj verkoj de Hipatia estis en la bruligita biblioteko de Aleksandrio tamen oni scias ke ŝi komentisAlmagest dePtolemeo kajAritmetikon deDiofanto.
Hipatia en la posta kristana medio estis kutime konsiderita estiminda:Raffaello Sanzio imagas ŝin belega junulino, serioze rigardanta al publiko, en la famavatikana pentraĵoScuola di Ateno (La lernejo de Ateno).
La memoro pri Hipatia konserviĝis viva inter la intelektularo kristana. La katolika profesoro pri literaturo, kaj eminenta poeto,Mario Luzi, dediĉis al la martireco de la pagana pensistino ardan dramon versforman, en kiu la martirigita korpo de la virino estas alproksimigita, senhezite, al tiu de Kristo, laŝafido misfigura... La dramo estis enscenigita enMilano.
Hipatia kredis, ke klasika filozofio kaj kristanismo povas kunekzisti pace unu apud la alia, kaj post ŝia morto fariĝis simbolo de la antikva kulturo, kiu estis viktimo de malamikeco flanke de la kristana eklezio. En la frua moderna epoko, ŝia murdo estis evento, kiu markis la anstataŭigon deklasika racia enketo perreligia doktrino kajsuperstiĉo, kaj en la20-a jarcento ŝia bildo estis uzata kielikono de virinafeminisma lukto por sendependeco kontraŭ virapatriarkeco. Kvankam 1600 jaroj pasis post ŝia morto, la mito de Hipatia daŭre persekutas nin de tiam.
- Rino Camilleri, Il Timone n. 87. 2009, Milano.
- Mario Luzi, Il libro di Ipazia, 1978.
- [1]
- [2]
- Silvia Ronchey, IPAZIA, la vera storia, Rizzoli, 2010,ISBN 978-88-17-04565-0
- Olivier Gaudefroy, Hypatie, l'étoile d'Alexandrie, 2012.
- Daniel Cerqueiro,Hipatia de Alejandría La Filósofa, Buenos Aires, Ed. Pequeña Venecia, 2006, ISBN 978-987-9239-16-2.