Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Himno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elHimnoverkisto)
Himno
speco de kanto
muzikĝenro
lyric poetry genre(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
kanto • practical poetry • poemo
vdr

Himno estaskanto de adoro, honoro aŭpreĝo, tipe dediĉita alDio. Ĝenerale, tiu ĉi vorto povas signifi iun ajn sanktan honoran kanton: ekzemple,nacian himnon. La klera traktado kaj scienca studado pri tiaj kantoj nomiĝashimnologio.

La plej fruaj himnoj, kun tiu nomo, estas trovitaj en antikvaGrekio (en la2-a jarcento a.K.), sed glorkantoj aŭ adorkantoj certe jam ekzistis antaŭ ol oni ekuzis por ili la vorton "himno". Oni trovas ilin en skribaĵoj deAsirio (la nunaIrako),Ĉinio,Egiptujo kajHindio. EnJudio kaj aliaj arabaj landoj la himnoj estis en la formo dePsalmoj. La hebrea nomo signifas 'laŭdkantoj'.

La unuaj Kristanaj himnoj estis skribitaj en lasiria lingvo en la 3-a kaj4-a jarcentoj. La muzika stilo estas la parolmaniero. La unua verkisto de Kristanaj himnoj estis la francaprelatoSankta Hilario. Post lia morto laepiskopo deMilano starigis la regulan uzadon de himnoj en la Okcidenta KristanaLiturgio. Ĝis la10-a jarcento oni malofte kantis himnojn dum la celebrado de laMeso. Dum tiu jarcento oni kelkfoje aldonis al la longajparolkantoj tekstojn post la vorto 'Haleluja'- hebrea vorto kiu signifas 'Laŭdu Dion.' Dum laMezepoko la himnoj estis kantataj nur de lapastroj kajĥoroj ĝis la16-a jarcento.Martin Luther enkondukis la kantadon de lakongregacio. Samtempe Luther komponis himnojn en lagermana lingvo. Ĝis tiu tempo la himnoj estis en lalatina. EnFrancio la himnoj estis tradukitaj de lapoetoMarot kaj lamelodioj estis verkitaj de lakomponistoj Goudimel kaj Le Jeune. Anglaj tradukoj estis faritaj en1562 de la verkistoj Sternhold kaj Hopkins. Je la komenco de la18-a jarcento la anglateologoIsaac Watts verkis ĉirkaû 600 himnojn. La plej bone konata verkisto estisCharles Wesley.

PostKontraŭreformacio himnoj ankaŭ estis kantataj nacilingve enkatolika eklezio, kvankam psalmoj kaj aliaj partoj de la meso daŭre latine ĝis1960-aj jaroj.

Lakvakeroj malofte kantas en siaj kunvenoj sed unu el ili,John Greenleaf Whittier, verkis poemojn, kiuj poste estis legitaj en himnoj. Estas notinde keMontagu Christie Butler (kiu estis Kvakero) tradukis multajn himnojn kaj kompilis laHimnaron Esperantan.

Specoj de himno

[redakti |redakti fonton]

Ekzemploj de himno

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Ĝermo pri muziko
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo primuziko.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Himno&oldid=9311973"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp