Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Hilda grupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skemo de laasteroida zono. La anoj de laHilda grupo estas figurataj per ruĝaj punktoj
Skemo de la orbitoj de153 Hilda (verda) kajJupitero (ruĝa). La ruĝaj cirkletoj estas lapunktoj de Lagrange de la sistemo Jupitero -Suno

LaHilda grupo estas grupo daasteroidoj de la ekstera parto de laasteroida zono. Ili ne estasasteroida familio en la propra senco de la termino, ĉar ili ne devenas, pro diseriĝo, de unu sama objekto, sed preferedinamika grupo da korpoj enorbita resonanco 3:2 kunJupitero.

Tiu grupo ŝuldas sian nomon al la asteroido153 Hilda.[1]

Orbito

[redakti |redakti fonton]

La orbitaj elementoj de la asteroidoj de la Hilda grupo estas:

aei
min3,7AU0,07
max4,2 AU0,320°

Ili estas enorbita resonanco kunJupitero: ili faras tri rondirojn ĉirkaŭSuno dumJupitero faras du rondirojn. Ili trakuras siajnelipasajnorbitojn tiamaniere, ke, kiam ili venas al iliajafelioj, punkto plej proksime de la Jupitera orbito, ili proksimiĝas al lapunktoj de Lagrange L3, L4 aŭ L5, sed neniam al Jupitero mem. Ili do restas je 60° au 180° disde Jupitero.

Maldekstre: la anoj de la Hilda grupo, figurataj inter la tutaĵo de la konataj asteroidoj. Dekstre, la anoj de la Hilda grupo, figurataj sur fono de iliaj orbitoj.

Kvankam ĉiu asteroido trakuras elipsan orbiton, la tutaĵo de la grupanoj aranĝiĝas laŭtriangula formo[2], kun anguloj trunkitaj; la anguloj de la triangulo situas apud la punktoj de Lagrange. Tiu strukturo ŝajnas stabila sur longa daŭro.

Sub-familio

[redakti |redakti fonton]

Ene de la Hilda grupo, estis malkovritakolizia familio de la malhelaspektra klaso "P", kiu devenus de kolizio okazinta 1,7 (± 0,7)miliardoj da jaroj antaŭ.[3]. Plej granda ano de tiu familio,1911 Schubart, donis sian nomon al la "Ŝubarta familio".[4]

Ecoj

[redakti |redakti fonton]

La anoj de la Hilda grupo havas malgrandanalbedon, estas ofte despektra tipo D aŭ P, kelkaj el ili estas de tipo C. La D kaj P-tipaj objektoj similas alkometaj kernoj. Tio, kiu pensigas ke multe da Hildaj grupanoj estus « estingitaj kometoj » (kometoj, kiuj perdis la tutaĵon de siaj gasoj kaj vaporiĝemaj materialoj).

Provoj por observi kometajn aktivecojn (hararo,vosto) ĉe la Hildaj grupanoj nesukcesis. Tamen, plej grandaj grupanoj,1038 Tukio kaj1162 Lariso, montris variojn de siaj rotaciperiodoj kiuj povus rezulti de elĵeto de gasoj.

Cetere, oni konas kelkajn verajnkometojn kies orbitoj (evoluontaj) similas al tiuj de la Hildaj grupanoj; eblas, ke iuj el ili iam iĝos Hildaj asteroidoj pro orbitaj perturboj[5].

Tiaj kometoj estas tiel nomatajkvazaŭ-Hildaj kometoj[6].

Ekzemploj:

Kelkaj nomitaj Hildaj asteroidoj
153 Hilda
190 Ismene
334 Chicago
361 Bononia
499 Venusia
748 Simeïsa
958 Asplinda
1038 Tuckia
1144 Oda
1162 Larissa
1180 Rita
1202 Marina
1212 Francette
1256 Normannia
1268 Libya
1269 Rollandia
1345 Potomac
1439 Vogtia
1512 Oulu
1529 Oterma
1578 Kirkwood
1746 Brouwer
1748 Mauderli
1754 Cunningham
1877 Marsden
1902 Shaposhnikov
1911 Schubart
1941 Wild
2067 Aksnes
2246 Bowell
2312 Duboshin
2483 Guinevere
2624 Samitchell
2760 Kacha
2959 Scholl
3134 Kostinsky
3202 Graff
3254 Bus
3290 Azabu
3415 Danby
3514 Hooke
3557 Sokolsky
3561 Devine
3571 Milanštefánik
3577 Putilin
3655 Eupraksia
3694 Sharon
3843 OISCA
3923 Radzievskij
3990 Heimdal
4196 Shuya
4230 van den Bergh
4255 Spacewatch
4317 Garibaldi
4446 Carolyn
4495 Dassanowsky
4757 Liselotte
5368 Vitagliano
5439 Couturier
5603 Rausudake
5661 Hildebrand
5711 Eneev
5928 Pindarus
6124 Mecklenburg
6237 Chikushi
6984 Lewiscarroll
7027 Toshihanda
7174 Semois
7394 Xanthomalitia
8086 Peterthomas
8130 Seeberg
8550 Hesiodos
8551 Daitarabochi
8721 AMOS
8743 Keneke
8915 Sawaishujiro
9121 Stefanovalentini
9661 Hohmann
9829 Murillo
10063 Erinleeryan
10296 Rominadisisto
10331 Peterbluhm
10608 Mameta
11249 Etna
11274 Castillo-Rogez
11542 Solikamsk
11739 Baton Rouge
12006 Hruschka
12896 Geoffroy
13897 Vesuvius
14669 Beletic
14845 Hegel
15068 Wiegert
15231 Ehdita
15278 Pâquet
15376 Marták
15417 Babylon
15671 Suzannedébarbat
15783 Briancox
16232 Chijagerbs
16915 Bredthauer
17305 Caniff
17428 Charleroi
19034 Santorini
20038 Arasaki
21047 Hodierna
21128 Chapuis
21804 Václavneumann
22647 Lévi-Strauss
23405 Nisyros
24701 Elyu-Ene
25800 Glukhovsky
25869 Jacoby
26761 Stromboli
29053 Muskau
31020 Skarupa
31097 Nucciomula
31338 Lipperhey
32724 Woerlitz
34919 Imelda
36182 Montigiani
37452 Spirit
38046 Krasnoyarsk
38470 Deleflie
38684 Velehrad
39382 Opportunity
39405 Mosigkau
39415 Janeausten
39427 Charlottebronte
40227 Tahiti
41488 Sindbad
48529 von Wrangel
51178 Geraintjones
51874 Alessiosquilloni
51983 Honig
55196 Marchini
58095 Oranienstein
58279 Kamerlingh
61042 Noviello
65244 Ianwong
65821 De Curtis
65859 Madler
73769 Delphi
78867 Isakowitz
84011 Jean-Claude
89903 Post
90502 Buratti
96086 Toscanos
99862 Kenlevin
100133 Demosthenes
100229 Jeanbailly
100231 Monceau
113415 Rauracia
117993 Zambujal
132904 Notkin
134039 Stephaniebarnes
154932 Sviderskiene
171465 Evamaria
173108 Ingola
184930 Gobbihilda
185640 Sunyisui
215089 Hermanfrid
227065 Romandia
233893 Honthyhanna
241528 Tubman
247553 Berndpauli
249302 Ajoie
274810 Fedaksari
283786 Rutebeuf
356863 Maathai
402920 Tsawout
441563 Domanski

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. 153 Hilda (1935 GD) el JPL Small-Body Database Browser : Parametroj kaj simulado de orbito (deJPL Small-Body Database Lookup)
  2. La triangulo formita de la anoj de la Hilda grupo
  3. Asteroid families in the first-order resonances with Jupiter de M. Brož kaj D. Vokrouhlický, elMonthly notice of the Royal Astronomical Society(angle)
  4. " La grandiĝinta familio de Schubart, de Joachim Schubart (angle)
  5. Les astéroïdes - Orbites : le jeu des familles Imago Mundi (france)
  6. Quasi-Hilda comet 147P/Kushida-Muramatsu. Another long temporary satellite capture by Jupiter Ohtsuka, Katsuhito; Yoshikawa, M.; Asher, D. J.; Arakida, H.; Arakida, H. (October 2008) (angle)

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Hilda_grupo&oldid=8958269"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp