High Noon (anglalingve porPrecize tagmeze) estasvakera filmo ("vesterno") el 1952, kaj la plej ŝatata filmo de Prezidanto Bill Clinton. Ĝi rakontas laŭ reala tempo pri usonamarŝalo, kies nova edzino estaskvakerino, kaj kiu devas kontraŭi rondon da murdistoj nursole. Ĝi estas konsiderata de filmkritikistoj kiel unu el la plej bonaj ekzemploj de vesternoj, kaj montras tiom, kiom sukcesas atingi unu kuraĝa homo, eĉ tute sola kaj sen la subteno de la socio. Ĝi gajnis kvarAkademiajn Premiojn, kaj kandidatiĝis por pliaj tri, inkluzive de la premio por la plej bona filmo.
La filmo estis direktita de reĝisoroFred Zinnemann, eble tiam disputebla elekto, ĉar la produktistoj estis malcertaj, ĉu aŭstra judo kapablas direkti tian filmon. Zinnemann estis forte influita de la libroj deKarl May, kiujn li legis dum infanaĝo.
Aperas en la filmoj stelulojGary Cooper,Grace Kelly kaj multaj aliaj.
High Noon estis elektata de la UsonaBiblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial konservita ĉe laUsona Nacia Film-Registro.