Lahienedoj (Hyaenidae) estasfamilio demamulojkarnomanĝaj devenantaj elAfriko kajAzio. Oni ofte uzas la nomonhieno por la tuta familio, kvankam proprasence tiu nomo estas pli uzata por la ĉefa genro de la familio. Kvankam la hienoj estas similaj unuavide alhundoj de plia grandeco, atingantaj ĝis 90kg de pezo, ili estas nur malproksime rilataj al lakanisedoj.
Hienoj havas dentaron pli simila al tiu dekanisedoj ol al tiu de ŝajne pli similajhundoj. La mordoforto estas la plej pova inter ĉiuj surteraj mamuloj. Maĉ-dentoj kaj antaŭmaĉ-dentoj kapablas tranĉegi kaj disŝiregihaŭton,viandon,tendenojn kaj eĉ mueliostojn.[4]
Hienoj havas tre akran vidkapablon, eksterordinaran flarsenton kaj povegan aŭdkapablon, kiu havigas al ili informon pri eventualaj predoj aŭ malamikoj, eĉ antaŭ vidi ilin.[4]
La digesta sistemo kapablas solvi kaj digesti ĉian manĝon, eĉ tiujn kiuj malsanigus aliajn karnovorulojn. Granda kvanto deacidoj solvas eĉ ostojn kiujn ili manĝas post la elprenitan viandon.[4]
Ili havas fortajnkrurojn, kiuj povas kuregi longajn distancojn dum horoj. Por atako aŭ fuĝo ili povas atingi rapidojn de 50 km/h.[4]
Spite la famon dekadavromanĝantoj, fakte hienoj estas pli karnovoruloj. Eĉ plej ofte ili ĉasas predojn kaj estasleonoj (kiam venas are aŭ maskloj), kiuj forprenas la predojn el hienoj, kaj ne inverse. Pli ol 80 % el ties manĝo estas predita kaj ne kadavro. La efika rezulto derivas el organizitaj sociaj rilatoj kaj taskodivido deĉasado, idozorgado kaj kontrolado de la teritorio, ĉefe pro patrineco.[4]
Ja estas inoj kiuj hegemonias, ili estas pli grandaj ol maskloj kaj pli povaj. Estas ili kiuj decidas kiam, kiel kaj kun kiu pariĝas. Dum ĉe aliaj specoj, estas la masklo kiu decidas la pariĝadon, estas hieninoj kiuj decidas pri tio. Eĉ kiam ili estas perfortitaj de maskloj, ili kapablas forpeli la nedeziratanspermon. Je pli alta nivelo, estas ĉefa ino, nomeino alfa kiu estras, same kiel en aliaj specoj, kiajlupoj ekzemple, estas lamasklo alfa.[4] Alia partikulareca trajto de inoj estas seksaj organoj eksteraj, tio estas masklecaj, nome ian duon-peniso, fakte funkciaklitoro. Ili naskas unu aŭ du idojn post gravedo de 110 tagoj.[4]
La membroj de aroj de makulhienoj, kiuj povas esti ĝis 80, komunikiĝas per komplika sistemo de odoroj kaj sonoj, inter kiuj estas la famarido, kiu fakte estas ĉefe protesta aŭ frustracia voĉo.[4]
Hienoj estas timataj bestoj enAfriko. Superstiĉo faras ilin aliancano de sorĉistoj kaj magikuracistoj por okazigi timon kaj respekton inter ties klientoj.[4] Ĉiukaze ĝenerale la fia aspekto de hienoj igas ilin malamindajn bestojn por homoj.[4]
Prahienoj aperis antaŭ 26 milionoj da jaroj. Temis pri malgrandaj kaj arboloĝantaj bestoj kiuj ekevoluis kaj jam antaŭ kvin milionoj da jaroj ili estis similaj al tiuj nunaj, sed multe pli grandaj.
Hugo van Lawick kaj Jane Goodall,Innocent killers: a fascinating journey thorugh the worlds od the hyena, the jackal and the wild dog, Houghton Mifflin Co., 1971.