Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Hesperidinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hesperidinoj
helena mitularo
Informoj
LoĝlokoGarden of the Hesperides
PatroZeŭso
PatrinoNikso
vdr

En lahelena mitologio estasHesperidinoj (ankaŭ Hesperidoj,heleneΈσπερίδες kajlatine Hesperides,), laŭ iuj fontoj filinoj de laTitanoAtlaso kaj de la diino de noktoNikso. Sed eble ili estis filinoj deForkiso kajKeto.

"Heraklo en Ĝardeno de Hesperidinoj",Giovanni Antonio Pellegrini

Ili estis ankaŭ nomataj „nimfoj de okcidento“ aŭ „vesperaj knabinoj“ kaj kutime oni sciigas, ke ili estis tri aŭ kvar aŭ eĉ sep:Eglo,Eriĥteio,Hesperetuso,Aretuzo;Hestio,Hespero kajHesperio.

Roloj en okazaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Hesperidinoj havis taskon gardi arbon en ĝardeno de dioj, kiu portadis orajn pomojn de senmorteco. La arbon ricevis diinoHera de la diino de la TeroGeo kiel donaco al la nupto. Ĉar Hesperidinoj la orajn pomojn iam kaj iam mem gustumis, Hera per gardado de la ĝardeno komisiis ankaŭ la centkapan drakonLadonon.Unu el la taskoj deHeraklo, kiujn li ricevis de la reĝoEŭristeo, estis alporti tri tiujn pomojn. Helpe de Titano Atlaso li tiun ĉi taskon plenumis kaj poste la pomojn donacis al diinoAteno, kiu ilin al Hesperidinoj redonis.

Unu pomon ŝtelis diino de konfliktoEriso kaj kun surskribo „al la plej bela“ ĝin ĵetis inter la diinojHera,Atena kajAfrodito. Konflikto pri la pomo inter tiuj ĉi diinoj gvidis al laTroja milito. El tiu ĉi legendo ekestis ankaŭ diraĵo „pomo de la malakordo“.

LaŭPalaifato[1], iu homo,Hespero, el la urboMileto, vivis en la regionoKaria. Li havis du filinojn nomitajnHesperidinoj. Hespero havis belegajn ŝafojn, eligante multan lanon, de speco kio estas nuntempe ankoraŭ en Mileto. Tiuj ŝafoj,mela en greka (μῆλα), estis tiel belaj kiel la oro. Tio estas,Heraklo vidante la bestojn pastiĝante laŭ la maro, forrabis ilin kaj mortigis sian pastiston nomitanDrako. Tiame, Hespero jam estis mortita, kaj oni diris "ni vidis la orajn pomojn (mela signifas ankaŭ pomon en greka) tiujn, kiujn Heracleo forrabis el Hesperidinoj, post mortigi sian gardiston,Drako".

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Pri nekredeblaĵoj,n. 18[rompita ligilo]france

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Koneksaj artikoloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Hesperidinoj&oldid=8223680"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp