Hermosillo estas urbo en nordokcidenta parto deMeksiko, surebenaĵo rigardanta al laKalifornia Golfo. Ĝi situas en alto de237 m, ĉe kunfluo de riverojSonora kajSan Miguel, oriente de la Kalifornia Golfo. Ĝi estas ĉefurbo de federacia ŝtatoSonora kun ĉirkaŭ600 000 loĝantoj (2004).
Hermosillo estas komerca kaj prilabora centro de la akvum-mastruma provinco. Oni kultivas sur la ĉirkaŭaj agroj ĉefe maizon, tritikon, kotonon, fabon, sed oni ankaŭ bredas bovon.
En la urbo formas kontraston la koloniismaj kaj la modernaj konstruaĵoj. Ĝi estas populara vintra ripozloko, kun universitato ekde 1938.
Oni minas en la proksimo kupron.
En Hermosillo naskiĝis Hermes Alberto Carvajal, fama eldonisto kaj verkisto.
Hermosillo havas flughavenon kaj ĝi estas grava stacio sur la ĉefvojo inter la nordokcidenta limurboMexicali kajMeksikurbo.