Malneta versio
Hermann Nitsch | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de aŭgusto1938 (1938-08-29) en Vieno |
Morto | 18-an de aprilo2022 (2022-04-18) (83-jaraĝa) en Mistelbach |
Lingvoj | slovena • germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio![]() |
Alma mater | Higher Federal Graphical Institute of Education and Research(en)![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | artisto verkisto universitata instruisto instalada artisto kungluisto aktoro desegnisto fotoĵurnalisto grafikartisto docento pentristo experimental artist(en) ![]() teatra dekoraciisto komponisto ludartisto fotisto vidartisto ![]() |
Verkoj | 120. Aktion 122. Aktion |
TTT | |
Retejo | http://www.nitsch.org/ |
Hermann NITSCH (naskiĝinta la29-an de aŭgusto 1938 enVieno, mortinta la18-an de aprilo 2022 enMistelbach[1]) estisaŭstria avangarda artisto kiu laboris en eksperimentaj kaj multrimedaj modoj.
Naskiĝintaj enVieno, Nitsch ricevis trejnadon enpentrarto kiam li studis ĉe laWiener Graphische Lehr-und Versuchanstalt, dum kiu tempo li estis destinita al lareligia arto.[2][3] Li estis asocia kun laVienaj Agadistoj — izola aliĝinta grupo de maloftaj, heterogenaj polemikaj aŭstraj artistoj inter kiujGünter Brus,Otto Muehl, kajRudolf Schwarzkogler.[4]
La abstraktaj pentraĵoj de Nitsch laŭ metodo 'splatter', kiel liaj teatraĵoj, estas inspiritaj de lia neŭtrala perspektivo pri humaneco kaj esti homa. En la 1950-aj jaroj, Nitsch formis laOrgien Mysterien Theater (iel tradukebla al Teatro de Orgioj kaj Misteroj aŭ kiel La Orgia Misterteatro), ludigante preskaŭ 100 teatraĵojn inter 1962 kaj 1998.[4]
En 1966 li estis kun Gustav Metzger, Otto Muehl,Wolf Vostell, Juan Hidalgo kaj aliaj partoprenantoj de la Simpozio pri Artodetruo nomeDestruction in Art Symposium (DIAS) en Londono.[5]