Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Hermann Kraußer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermann Kraußer
Persona informo
Naskiĝo27-an de aŭgusto1881 (1881-08-27)
en Gräfenroda
Morto25-an de oktobro1928 (1928-10-25) (47-jaraĝa)
en Bad Nauheim
Lingvojgermanavd
PartioSocialdemokratia Partio de GermanioRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Hermann Emil KRAUSSER (naskiĝinta la27-an de aŭgusto 1881 enGräfenroda, mortinta la25-an de oktobro 1928 enBad Nauheim) estisgermana sindikatfunkciulo kaj politikisto socialdemokratia (USPD,SPD). Ĉirkaŭ 1900 edzigis lin enCoburg, poste Rosa Neubert. Patrino lia nomiĝis Hermine Kraußer; li trejniĝis kiel mueleja laboristo.

Inter 1913 kaj 1919 estis li enArnstadt afergvidanto de la partiorgano "Volkszeitung" por la regionoSchwarzburg-Sondershausen En 1914 li ekestris ĉe la filio de la Societo de bierfaristoj en Arnstadt kie li (inter 1991 kaj 1928) sekretariis. Inter 1922 kaj 1927 Kraußer gvidis la lokan filion de laŝirmorganizaĵo de liberaj sindikatoj ADGB en Arnstadt.

De la fino de la 1890-aj jaroj Kraußer ege gravis ene de la socialdemokrataroj de Arnstadt. En 1917 li partimembre ŝanĝis je la pli radika alo USDP antaŭ reveno al SPD en 1922. Inter la 24.2.1919 kaj la 24.2.1921 li estis deputito en la parlamento de la Liberŝtato Schwarzburg-Sondershausen kaj poste li troviĝis en la oficiala reprezentataro pro Schwarzburg-Sondershausen. Krome li estis membro de la urba konsilio de Arnstadt.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • BIOSOP-dataro
  • Jochen Lengemann k.a.:Landtag und Gebietsvertretung von Schwarzburg-Sondershausen 1843–1923. Biographisches Handbuch, 1998,ISBN 3437353683, p. 216
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Hermann_Kraußer&oldid=8971021"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp