Herbert Aleksander SIMON (naskiĝis la15-an de junio1916, enMilvokio,Viskonsino,Usono, mortis la9-an de februaro2001, enPittsburgh en Usono) estis usona sociologo kaj ekonomikisto, li estis ankaŭpolitika sciencisto,psikologo kaj profesoro — precipe ĉeUniversitato Karnegi-Mellon. Liaj esploroj variis trans la kampoj dekogna psikologio,kogna scienco,komputado,ekonomiko,publika kajkomerca administrado,filozofio de scienco,sociologio kaj politika scienco. Per preskaŭ mil tre citataj eldonaĵoj, li estas unu el la plej influajsociaj sciencistoj de la 20a jarcento.
La klera Simon helpis fondi kelkajn domajnojn de modernaj sciencoj, interalieartefarita intelekto,informa teorio, decidofarado, problemosolvo,organizaĵo-teorio, kompleksaj sistemoj kaj komputila ŝajnigo de scienca eltrovo. Li elpensis la terminojnlimigite racieca kajsufiĉe kontentiga.
Li ricevis multajn honorojn en sia vivo. Inter ili estas: laPremio Turing[1] (Association for Computing Machinery, 1975) por lia "bazaj kontribuoj al artefarita intelekto, la psikologio de homa kogno kaj komputila listprocezo"; laNobel-premio pri ekonomiko[2] "por liaj pioniraj esploroj pri la decidofarada procezo de ekonomiaj organizaĵoj" (1978); la usona Naciomedalo de scienco (1986); kaj la Premio por elstaraj vivdaŭraj kontribuoj al psikologio (American Psychological Association, 1993).