Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Heraklidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heraklo kun sia filoTelefo, ĉefo de laheraklidoj.Romia kopio de originala greka skulptaĵo.4-a jarcento a.K.,Luvro.

Laŭ lahelena mitologio, laheraklidoj (el lagrekaἩρακλεῖδαι) estis la multnombraj gefiloj de la elstara herooHeraklo kaj iliaj posteuloj, pli specife tiuj, deHilo, la plej aĝa el la kvar filoj de Heraklo kajDejaniro (kvankam kroma versio asertas ke la patrino de Hilo estisMelito). Aliaj elstaraj heraklidoj estisMakario,Lamo,Manto,Bianoro,Tlepolemo kajTelefo.

Historie, la heraklidoj simbolas la grupon dedorianaj militestroj kiuj konkeris lapeloponezajn regnojnMikeno,Sparto,Argo kaj aliaj, postulante, laŭ la legendo, ilian rajton pro tio ke ili devenis de antikvaj reĝoj de tiuj ĉi urboj. Tiun ŝanĝon de regantoj oni kutime nomas «doria invado»[1]. Kvankam la diversaj genealogioj varias laŭ la aŭtoroj, la kultura signifo de tiu reveno el ekzilo de la posteuloj de Heraklo kiuj pledis por ilia rajto regi sur la mikenaj urboj estis ĝuste pravigi lalegitimecon de specifa klano verŝajne devenanta el komuna mita praulo, kiu leĝigus ĝiajn postulojn.

Deveno kaj rifuĝado en Ateno

[redakti |redakti fonton]

Danke al lia patroZeŭso, la destino de Heraklo estis regiArgolandon,Lakonion kaj lamesenianPiloson. Tamen, la ruzaĵoj deHero, eterna malamikino de la heroo, permesisEŭristeon, reĝo de Mikeno, anstataŭigi Heraklon kiel reĝo de tiuj urboj.

Tuj post la morto de Heraklo, sia patrino,Alkmeno, migris alTirinto akompanata de la plimulto de la heraklidoj. Tamen, kelkaj restis enTebo kajTrakinio. Eŭristeo decidis tiam forpeli ilin el Grekio, tiam, kiam la filoj de Heraklo ankoraŭ estis infanoj, por eviti tiel postan venĝadon. Pro tio, li sendis mesaĝon alCeikso, reĝo de Trakinio, ordonante lin malpermesi ilian ĉeeston en tiu urbo. Tro malforta por malobei, sed malĝoje, Ceikso ekziligis kaj la heraklidojn kaj ĉiujn, kiuj iam helpis Heraklon. Ĉiuj kune vagadis de urbo en urbo, ĝis kiam ili trovis rifuĝon en la kortego deTezeo, reĝo deAteno. Li ankaŭ timis la povan Eŭristeon, sed la bildo de la infanoj mizere rifuĝitaj ĉe laAltaro de Kompato, kaj lia ideo pri justeco venkis lian timon[2].

Tezeo loĝigis la ĵusalvenintojn en la urbetoTrikorito, apartenanta al la tiamaatika urba kvaropo, kaj rifuzis transdoni ilin al Euristeo. Tiu estis la ĉefa kialo de la posta unua milito inter Ateno kaj Peloponezo, ĉar kiam la heraklidoj plenkreskis, Euristeo unuigis armeon kaj marŝis kontraŭ laatika ĉefurbo. Oni nomisJolaon, Tezeon kaj Hilon militestroj de la komuna armeo de atenanoj kaj heraklidoj, sed kromaj versioj asertas keDemofonto jam estis sukcedinta Tezeon.

Unua milito inter Ateno kaj Peloponezo

[redakti |redakti fonton]
Tezeo kajHeraklo batalas kontraŭ laamazonoj, laŭRaoul Lefévre,15-a jarcento. La amikeco inter laatena reĝo kaj la patro de laheraklidoj influis en la decido de Tezeo protekti ilin.

Orakolo aŭguris ke la atenanoj nur venkus se iu el la heraklidoj volonte mortos por tio. La situacio iĝis tiam neeltenebla, sed la nura filino de Heraklo,Makario, sin mortigis enMaratono por plenumi tiun verdikton, kaj pro tio la atenanoj honoradas ŝin de tiam[3].

La atika armeo, al kiu la helpo de la sukcedintoj de Heraklo plenigis je fiero, venkis Eŭristeon kaj mortigis multajn el liaj aliancanoj kaj liajn filojnAleksandro,Ifimedonto,Eŭribio,Mentoro kajPerimedo. Eŭristeo sukcesis ekskapi per sia ĉaro, sed Hilo persekutis kaj trafis lin ĉe laSciraj Rokoj. Li senkapigis Eŭristeon kaj portis lian kapon al Alkmeno, kiu krevigis liajn okulojn per pinglo, kiel post-morta venĝo nome de sia edzo[4]. Tamen, aliaj rakontas ke estis Jolao tiu, kiu trafis Eŭristeon ĉe la Sciraj Rokoj kaj portis lin, ankoraŭ vive, al Alkmeno, kiu kondamnis lin tiam al mortopuno. La atenanoj, kiuj havis malsaman ideon pri justeco, petis forpardonon, sensukcese. Pro tio oni diras ke Eŭristeo ploris pro dankemo kaj ĵuris eternan helpemon kaj al Tezeo kaj al liaj sukcedontoj, krom ankaŭ porĉiaman malamon al la heraklidoj. Oni entombigis lin enPeleno, ĉe la vojo inter Ateno kaj Maratono, kaj konsideris lin protektanto kontraŭ la malamikoj de la atika lando.

Tiu honorado al malamiko surprizigis ĉiujn, kiuj ne bone konis la atenan idiosinkrazion, kaj pro tio aperis versio de la historio laŭ kiu la atenanoj estis aliancanoj de Eŭristeo kontraŭ la heraklidoj, kaj Jolao, post senkapigi lin ĉe la fontano Makario, entombigis la kapon en Trikorito kaj sendis la korpon alGargeto[5].

Invadoj de la Peloponezo kaj morto de Hilo

[redakti |redakti fonton]

Post venki Eŭristeon, Hilo kaj liaj fratoj translokiĝis al Tebo, ĉe laElektriona Pordo. De tiam li sukcese komencis fulman invadon de la Peloponezo, profitante la malaperon de ĝia reĝo, sed tuj poste terura pesto disvastiĝis inter ili. Hilo konsultis la orakolon, kiu respondis ke la katastrofa malsano estas puno pro ilia antaŭtempa alveno al tiu lando. Do, la heraklidoj forlasis Peloponezon kaj transloĝiĝis al Maratono.

La orakolo ankaŭ konsilis ilin «atendi ĝis la tria rikolto kaj tiam eniri Peloponezen tra mallarĝa pasejo». Tiel, li atendis tri jarojn, kaj tiam li marŝis tra laistmo de Korinto kaj atakisAtreon, posteulo de Eŭristeo[6].Sed tio estis katastrofe por Hilo, ĉar li trovis morton fare deEkemo, la reĝo deTegeo: Hilo volis eviti ne-necesajn mortojn, do pro tio li defiis iun ajn aĥajanon al duopa lukto. Li proponis, kaze de venko sia, ke oni akceptu lin kiel reĝo; kaj se oni venkus lin, li promesis ke la heraklidoj ne plu trairos tiun landon almenaŭ dum kvindek jaroj. Do Ekemo sin proponis por la lukto kaj venkis. La heraklidoj entombigis Hilon enMegaro, honoradis lin kaj revenis al Trikorito. NurLicimio, siaj gefiloj kajTlepolemo[7] restis en Peloponezo.

La heraklidoj en Dorido

[redakti |redakti fonton]

El Trikorito, la heraklidoj alvenis enTesalion, kie regadisEgimio, mita praulo de la dorianoj. Multajn jarojn antaŭe, Heraklo helpis tiun reĝon en lia milito kontraŭ lalapitoj, do Egimio kaj lia popolo dankeme adoptis Hilon (ankaŭ filo de Heraklo, sed malsama ol la antaŭa) kaj donacis al li trionon el ilia lando. Kiam Egimio porfasis, du el liaj filoj (Panfilo kajDimanto), akceptis Hilon kiel reĝo, kvankam li ne estis doriano, sedaĥajano[8]. Pro tio, la tri branĉoj de la doria tribo ricevis ilian nomojn el tiuj roluloj.

La heraklidoj ne respektis la promeson farintan:Kleodeo kajAristomako, ekzemple, organizadis pliajn atakojn al la peloponezanoj, kun sama katastrofa rezulto.

Doria invado

[redakti |redakti fonton]
Mapo pri la diversaj migradoj de la antikvaj grekaj triboj, elstare, tiu doria. H.G.Wells,1920.

Post la malsukcesaj klopodoj,Temeno,Kresfonto kajAristodemo, filo de Aristomako, iris plendi al orakolejo, kiu respondis ke latria rakolto signifis la tria generacio, kaj ke lapasejo ne estis la istmo, sed la mar-kolo deRhium[9]. Sciante tion, kaj pro tio ke ili jam estis la tria generacio, ili organizis milit-ŝiparon enNaŭpakto, sed antaŭ enŝipiĝi Aristodemo estis trafita de fulmo kaj la ŝiparo detruita, eble fare deApolono, venĝeme pro tio, ke unu el la heraklidoj mortigisKarnon,akarnanianan diveniston.

Temeno pridemandis la orakolon denove, kaj ĝi konsilis ke li pretigu senpekigan oferon, ekzilu la murdiston dum dek jaroj kaj serĉu triokulan viron, por ke li gvidu la ekspedicion. Temeno pensis peti helpon al reĝo de Rodiso, Triopo (kies nomo signifas ĝustetri okula), sed revenante al Naŭpakto, li trovisOksilon, unu-okulaetoliano kiu rajdis ĉevalon (tio estas, tri okuloj entute), kaj devigis lin iĝi lia servanto. Alia versio asertas ke tiu unu-okululo estis la azeno rajdita de Oksilo.

Kuraĝigitaj pro tio, la heraklidoj riparis la ŝiparon, vojaĝis alAntirrio, kaj de tie al Rhium, en Peloponezo. Ili faris decidan batalon kontraŭTisameno, filo deOresto kiu regis la duon-insulon kaj kiu estis venkita kaj mortigita de la heraklidoj. Tradicie oni datumas tiun konkeron de sesdek jarojn antaŭ laTroja milito. Post tiu batalo la heraklidoj iĝis faktaj regantoj de Peloponezo, kiun ili septis en diversajn landojn. Posta lotumado asignis Argon al Temeno, Lakonion alProklo kajEŭristeno, ĝemelaj filoj de Aristodemo, kaj Mesenion al Kresfonto[10]. La bestaj simboloj de tiuj regionoj (bufo, serpento kaj vulpino) devenas de ĉi tiu lotumado, ĉar ili uzis tiujn bestojn por tion fari. La fruktodonan regiononElido ili rezervis al Oksido laŭ interkonsento. La heraklidoj-dorianoj regis Lakonion ĝis221 a.K., sed ili estis forpelitaj de aliaj landoj multajn jarojn antaŭe.

La konkeron de Peloponezo fare de la dorianoj, kutime nomita «doria invado» aŭ «reveno de la heraklidoj», oni prezentis kiel laŭleĝa reakiro, fare de la posteuloj de Heraklo, de la heredaĵo de ilia heroa praulo kaj liaj filoj. La dorianoj daurigis la kutimon de aliaj grekaj triboj rilatigi ilian familion al mita heroo, kutime la fondinto de la regata urbo. Sed tiujn tradiciojn oni konsideru tute legendaj, la reveno de la heraklidoj estis kuna invado de etolianoj kaj dorianoj, forpelitaj suden de latesalianoj. Rimarkindas la fakto ke nekHomero nekHeziodo mencias la heraklidojn en iliaj respektivaj verkaĵoj (do tre eble temas pri posta aldono al la mitaro).Herodoto[11] nur rakontas ke kelkaj poetoj laŭdis la heroaĵojn de la heraklidoj, sed tio temas nur pri eventoj kiuj okazis ĝuste post la morto de Heraklo. Postaj dramaturgoj pligrandigis tiujn rakontojn, tre eble laŭ inspiro de lokaj legendoj rilataj al la helpo kiun la diinoAteno disdonis al la peloponezaj regantoj.

Heraklidaj reĝoj de Korinto

[redakti |redakti fonton]
Ruinoj deKorinto, fama urbo iam regata deheraklida dinastio.

Unu el la plej gravaj urboj konkeritaj de la heraklidoj estisKorinto, kies reĝa familio dum historiaj tempoj asertis deveni el ili. Laŭ Diodoro[12] la jenaj reĝoj de Korinto apartenis al la heraklida familio:

Forpaso de Alkmeno

[redakti |redakti fonton]
Travivaĵoj deAlkmeno, laŭVirgil Solis,1581. La patrino de Heraklo akompanis la heraklidojn dum sia tuta vivo, kaj estis entombigita de ili.

Alkmeno, la patrino de Heraklo, agis ĉiam kiel inspiro kaj konsilantino de siaj nepoj, kiu multe respektis kaj amis ŝin. Ili akompanis ŝin al Tebo kiam Alkmeno, tre maljuna, sentis ke la fino de sia vivo baldaŭ alvenos. Kiam ŝi mortis,Zeŭso ordonisHermeson anstataŭigi ŝian korpon, jam enĉerkita, per ŝtono, kaj porti ĝin al laInsulo de la benitoj. Tie, rejunigite, Alkmeno edziniĝis alRadamanto, kvankam kroma versio rakontas ke ŝi tion faris enEkalio, antaŭ sia morto.

Dume, la heraklidoj kiuj portis la ĉerkon supozeble de ilia avino, sentis ĝin tro peza, do malfermis ĝin kaj trovis la trompon. Ili portis la ŝtonon al sakrala arbaro apud Tebo, kie de tiam oni kultadis Alkmenon.

Malgraŭ tio, en la epoko dePaŭzanio troviĝis teoriaj tombejoj de Alkmeno almenaŭ en du urboj:Haliarto kaj Megaro. Laŭ tradicio de tiu lasta, la heraklidoj disputis pri kie entombigi ŝin, ĉu en Tebo ĉu enArgo, kaj la orakolo de Delfo konsilis ilin tion fari en Megaro, kie laŭ tiu versio ŝi mortis[13].

Kromaj heraklidaj elstaruloj

[redakti |redakti fonton]

Kelkaj el la heraklidoj iĝis famaj, ricevisapartan kultadon aŭ ĉefrolis mitarojn ne rilataj al la doria invado. Inter ili elstaras, ekzemple,Telefo, reĝo deMisio kiu helpis la aĥajanoj en lasieĝo de Trojo, aŭ Jolao, al kiu la tebanoj dediĉis heroan altaron, ĉe kiu kutimis ilian geedziĝaj ceremonioj, apud tiu, deAmfitriono, kvankam Jolao heroo mortis enSardio.

Tlepolemo

[redakti |redakti fonton]
La urboKamiro, enRodiso, estis fondita laŭtradicie deTlepolemo, unu el laheraklidoj.

Kiam la heraklidoj estis forpelitaj el Peloponezo fare de Atreo, nur Tlepolemo kaj malmultaj familianoj kuraĝis resti en la lando, kaj tio nur ĉar oni invitis ilin loĝi en Argo. Tie, Tlepolemo nevolonte mortigis sian karan praonklon, Licimio. Li estis punante serviston per ligna bastono kiam la maljuna Licimio stumblis kaj ricevis mortigan baton surkapen. La ceteraj heraklidoj mortominacis Tlepolemon pro tio, do li, laŭ konsilo de Apolono, konstruis ŝiparon kaj forfuĝis enRodison, post multaj penoj kaj adventuroj.

Dum tiu epoko, Rodiso estis loĝata de grekaj kolonianoj regataj deTriopo, la filo deForbanto. Kun lia konsento, Tlepolemo septis la insulon en tri landojn kaj fondis la urbojnKamiro,Lindo kajJaliso. Zeŭso mem helpis la pliboniĝon kaj riĉigon de la loĝantaro dum la regado de tiu heraklido, kiu fine partoprenis la Trojan militon per sia armeo el naŭ ŝipoj[14].

Hilo la dua

[redakti |redakti fonton]

Kun laakva nimfoMelito, filino de lariveroEgeo, Heraklo naskigis Hilon, same nomita, sed malsama, al tiu, kiu ĉefis la invadon de la Peloponezo. Heraklo konis Meliton en la lando de lafeacoj, kien li vojaĝis por ke ĝia reĝoNaŭsitoo senkulpigu lin pro la mortigo de liaj filoj. Kiam Hilo plenkreskis, migris al laKronia maro, kun kelkaj feacoj. Pro tio, laŭApolonio[15], la loĝantoj de tiu marbordo ricevis la nomonhileanoj.

Teageno

[redakti |redakti fonton]

La laste naskita heraklido estisTeageno,tasosa atleto kies patrino estis vizitita, en la templo dediĉita al Heraklo, de iu, kiu ŝi pensis estis sia edzo, la tiea sacerdotoTimosteno[16].

La heraklidoj en belartoj

[redakti |redakti fonton]

La heraklidoj ĉefrolis samnoman verkaĵon deEŭripido. Laŭ ĝi, Makario kaj siaj gefratoj kaŝiĝis, dum sia forfuĝo de Euristeo, en Ateno, tiame regata deDemofonto. Kiam Eŭristeo pretiĝis por ataki ilin, orakolo aŭguris venkon de Demofonto, nur se li kalkulas je la helpo de nobela virino volonte oferata alPersefono. Makario proponis sin por tion plenumi, kaj pro tio atena fonto ricevis ŝian nomon, kiel dankema ago de la reĝo.

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Karl Otfried Müller.Die Dorier.1830.
  2. Sofoklo.Trakinianinoj, 115-5.
  3. Diodoro Sicila.Historia biblioteko, 5.57.
  4. Lisio, 2.11.16.
  5. Eŭripido.Heraklidoj, 843.
  6. Ferecido.Transformiĝoj, 33.
  7. Kiun oni invitis resti en Argo.
  8. Herodoto.Historio, 5.72.
  9. Paŭzanio.Priskribo de Grekio, 1.44.
  10. Herodoto.Historio, 6.52.
  11. Herodoto. Historio, 6.52.
  12. Diodoro Sicila.Historia biblioteko, 7.9.
  13. Plutarko.Lisandro, 28.
  14. Homero.Iliado, 2.653-70.
  15. Apolonio el Rodiso.Pri la argonaŭtoj, 4.538.
  16. Paŭzanio.Priskribo de Grekio, 6.11.12.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Heraklidoj&oldid=8915611"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp