Heppenheim [grosroahajm] estasgermana urbo en la sudo de la federacia landoHesio, ĉirkaŭita de sunaj montetoj de la regionoBergstraße kaj regiona vinkultiva centro. Ĝi troviĝas rande de lamezalta montaroOdenvaldo. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 26946 loĝantojn sur areo de52,12 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de530 loĝantoj/km².
Heppenheim apartenas al la geografia regiono "Monta Vojo" (germaneBergstraße kiel la distriktonomo), transira zono inter lamezalta montaroOdenvaldo oriente kaj la vasta ebenaĵo de la riveroRejno, ĉizita de ampleksajglaĉeroj dum la lastaglaciepoko, okcidente. La regiono jam en la antikva epoko de laRomia Imperio kaj despli en la eŭropamezepoko grava trafika vojo inter sudo kaj nordo, ĉar kvankam la montoj de lamezalta montaroOdenvaldo ne estas aparte altaj, tamen eblis multege pli komforte voji en la ebenaĵo, kaj la homoj evitis la energioraban montaron la vojaĝis rande de ĝi. Multaj historiaj urbetoj kaj ankaŭ mezepokaj burgoj ĉe la unuajn montoj rande de la ebenaĵoj atestas pri la signifa historia trafiko.
la fortikaĵoStarkenburg, rigardata de la Maja Monto
La "konferenco de Heppenheim", renkontiĝo de gvidaj liberaluloj la10-an de oktobro1847 signis la komencon de la demokrata revolucio de la jaroj 1848 kaj 1849 en Germanio. Memore al tiu historia evento la germania politika partio "Libera Demokrata Partio" (germaneFreie Demokratische Partei, F.D.P.) dum1948 estis fondita en Heppenheim.
La privata internuleja lernejoOdenwaldschule traitris polemikajn periodojn kaj en epoko deNazia Germanio kaj en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj kiam unuopaj pedagogaj funkciuloj misuzis la reformajn konceptojn por kamuflo de seksa misuzo.
Heppenheim havas pitoreskan, preskaŭ ne detruitan mezepokan urbokernon sur areo de ses hektaroj. La plej multaj domoj de la malnova urbo estas trabfakaj, do karakterizitaj per multaj fasade videblaj vertikalaj kaj horizontalaj lignaj traboj, malhele farbitaj. Multaj el tiuj domoj rekonstruiĝis dum la jaroj post 1693 sekve de milita detruo de la urbo. La mezepoka urba muro tamen preskaŭ komplete estis forigita komence de la 19a jarcento, kaj nur fragmentoj restis. La urbo estas bele ĉirkaŭita de montetaj vitejoj, kaj estas centro de vinkultivado.
Martin Buber, juda filozofo, inter la jaroj 1916 kaj 1938 vivinta en Heppenheim
Sebastian Vettel, monda ĉampiono deFormulo 1, naskiĝinta en 1987 en Heppenheim kaj vivinta tie ĝis 2009 - daŭre li ofte vizitas la hejmurbon kaj honore al li junaj urbanoj neserioze rebaptis la urbonVettelheim