Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Henry Hudson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henry Hudson
angla esploristo, navigisto kaj velŝipisto
angla esploristo, navigisto kaj velŝipisto
Persona informo
Naskiĝoĉirkaŭ 1560-1570
en urbo nekonata,Anglio
Morto30-an de oktobro1611 (1611-10-30)
en verŝajneHudsona Golfo
Lingvojangla
ŜtatanecoReĝlando AnglioRedakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoesploristo
marvojaĝantoRedakti la valoron en Wikidata
vdr

Henry HUDSON (nask. ĉirkaŭ 1560-1570, mortis verŝajne en 1611) -anglaesploristo,maristo kajnavigisto, esploranto deArkto. Komence, nome de anglaj komercistoj, Hudson esploris lanordorientan pasejon alHindio. Sekve, laborante porNederlanda Orienthinda Kompanio, li esploris la regionon ĉirkaŭ la nuntempaNovjorko, serĉante la eblecon veturi alAzio okcidentdirekten. Tiam li esplorisla riveron Hudson kaj donis certan bazon al nederlandakoloniigo de tiu regiono.

En sia lastaekspedicio Hudson serĉis lanordokcidentan pasejon. Tiam li malkovrisHudsonan Markolon kajHudsonan Golfon. En1611, post vintro pasigita en laGolfo de James, Hudson decidis pluiri okcidenten, sed plejparto de lia ŝipanaroribelis. La ribelantoj situigis Hudsonon, lian filon kaj kelkajn aliajn maristojn enboaton kaj forlasis ilin. Neniam plu Henry Hudson kaj liaj akompanantoj estis vidataj.


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Henry_Hudson&oldid=9205243"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp