Henry Gray (1826-1861) | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() angla anatomo kaj kuracisto | |||||
Persona informo | |||||
Henry Gray | |||||
Naskiĝo | 1826 enBelgravia, Londono, ![]() | ||||
Morto | 13-a de junio1861 enBelgravia, Londono, ![]() | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj![]() | ||||
Mortis per | Variolo![]() | ||||
Tombo | Tombejo Highgate![]() | ||||
Lingvoj | anglavd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() | ||||
Alma mater | Reĝa Kolegio de Kirurgoj,Reĝa Societo de Londono, Hospitalo de Sankta Georgo, Londono | ||||
Subskribo![]() | |||||
Profesio | |||||
Okupo | kuracisto anatomo kirurgo verkisto biologo ![]() | ||||
Laborkampo | Anatomio![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto:Vikidatumoj | ||||
Henry Gray (1826-1861) estis angla anatomo, kirurgo kaj kuracisto, kiu rimarkindiĝis pro sia anatomia publikaĵoLa Anatomio de Gray, en 1858, ilustrita de Henry Vandyke Carter (1831-1897). Lia patro Thomas Gray estis reĝa konsilisto serve deGeorgo la 4-a (1762-1830) kajVilhelmo la 4-a (1765-1837).
En la6-a de majo1845, estante 18-jara, Gray iĝis medicina studento de la "Hospitalo Sankta Georgo", en Londono, kaj kiel studento, li montris sin sindediĉa, klopodema kaj metoda pri sia laboro, kun aparta intereso pri anatomio, kiun li lernis ne nur en la medicinaj kompendioj sed ankaŭ per la dissekcioj kiujn li mem faradis.
Tre frue li inkliniĝis al la anatomiaj studoj, kaj daŭre estante studento en la medicina lernejo, en 1848, li ricevis la Trijaran Premion de la Reĝa Kolegio pri Kirurgoj per la esploro titolita: "La origino, konektado kaj distribuado de la nervoj de la homokulo kaj aliaj alpendaĵoj, ilustritaj per kompara okuldissekcioj en aliaj vertebraj bestoj." Parto de tiu esploro enkorpiĝis en sia estonta dokumento pri la disvolviĝo de la retino. En 1850, Gray estis nomumita kirurgo de la Hospitalo Sankta Georgo, kaj sekve anatomia demonstranto, profesoro pri anatomio kaj medicino. En 1853, estante nur 25-jara, li elektiĝis Membro de laReĝa Societo de Londono, kaj en la sekvanta jaro li ricevis premion "Astley Cooper" je 300 gvineoj pro la disertacio "Pri la strukturo kaj uzo de la lieno."
En 1858, Gray publikigis sian unuan eldonon pri Anatomio, enhavante 750 paĝojn kaj 363 bildojn. Li estis helpata de sia amiko Henry Vandyke Carter (1831-1897), sperta desegnisto kaj iama anatomia prezentanto en la Hospitalo Sankta Georgo de Londono. Carter respondecis pri la ilustraĵo de la eldono, kaj la sukceso de la libro estis, super ĉio, pro la ekscelenco de liaj bildoj. Ĉi-eldono estis dediĉita al lia patrono Sir Benjamin Collins Brodie (1783-1862), kiu estis baroneto, membro de laReĝa Societo de Londono kaj doktoro pricivila juro. En 1860, Gray preparis ĝian duan eldonon kaj la libro ankoraŭ publikiĝas sub la titolo "Anatomio de Gray", kaj ĝi estas vaste aprecita kiel eksterordinara kaj serioza kompendio por medicinal studentoj.
Tragedie, dum li zorgis pri nevino kiu suferas privariolo, li same ekmalsaniĝis pri iu pli kontaĝa formo de la infekto, kaj mortis en la13-a de junio1861, estante nur 34-jara. Li estis sepultita en la tombejo de Sankta Tomaso, Pankraso kaj Highgate. Lia nevino supervivis. Liaj dokumentoj pri patologio portis grandajn progresojn pri la traktado de la plejmulto el la tumoroj okaze de lia morto.
![]() | Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priBiografio,Anglio kajanatomo. Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). | ![]() |