Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Henriko la 6-a (Anglio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henriko la 6-a
Reĝo de Anglio
Regadode 1422 ĝis 1461
de 1470 ĝis 1471
AntaŭuloHenriko la 5-a
SekvantoEduardo la 4-a
Ceteraj titolojLordo de Irlando, duko de Guyenne, duko de Kornvalo
Persona informo
Henry VI
Naskiĝo6-an de decembro1421 (1421-12-06)
en Kastelo Windsor
Morto21-an de majo1471 (1471-05-21) (49-jaraĝa)
en Turo de Londono
TomboKapelo de Sankta GeorgoRedakti la valoron en Wikidatavd
Religiokatolikismovd
ŜtatanecoReĝlando AnglioRedakti la valoron en Wikidatavd
SubskriboHenriko la 6-a (Anglio)
Familio
DinastioLankastrojvd
PatroHenriko la 5-aRedakti la valoron en Wikidatavd
PatrinoKaterino de ValoisRedakti la valoron en Wikidatavd
GefratojEdmund Tudor, 1st Earl of Richmond(en)Traduki kajJasper Tudor(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)oMargareta de Anĵuo(1445(Gregoria), 1445(Gregoria)–)Redakti la valoron en Wikidatavd
InfanojEduardo de WestminsterRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupopolitikisto
monarkoRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Postenoj
PostenojLord of Ireland(en)Traduki(1470–1471)
monarko de Anglio(1470–1471)
Lord of Ireland(en)Traduki(1422–1461)
monarko de Anglio(1422–1461)
duko de AkvitanioRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Honorigoj
Honorigojvd
Reĝo de Anglio
Dum14221461
AntaŭuloHenriko la 5-a
SekvantoEduardo la 4-a
2-a periodo
Dum14701471
AntaŭuloEduardo la 4-a
SekvantoEduardo la 4-a
Lordo de Irlando
Dum14221461
AntaŭuloHenriko la 5-a
SekvantoEduardo la 4-a
2-a periodo
Dum14701471
AntaŭuloEduardo la 4-a
SekvantoEduardo la 4-a
Duko deGuyenne
Dum14221453
AntaŭuloHenriko la 5-a
Sekvantofranca kronposedaĵo
(Karlo la 7-a)
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Henriko la 6-a (naskiĝis la6-an de decembro1421, mortis verŝajne la21-an de majo1471) estis reĝo deAnglio de 1422 ĝis 1461 kaj denove de 1470 ĝis 1471.

Familio kaj frua vivo

[redakti |redakti fonton]

Li estis la sola filo deHenriko la 5-a kajKaterino de Valois, filino deKarlo la 6-a (Francio). Li estis duonfrato de Edmund Tudor kajJasper Tudor. Edmund Tudor estis la patro deHenriko la 7-a.

Henriko heredis la anglan tronon la 31-an de aŭgusto 1422. Post la morto de Karlo la 6-a deFrancio, laŭ antaŭaj traktatoj, Henriko iĝis ankaŭ reĝo de Francio, kvankamKarlo la 7-a (Francio), filo de Karlo la 6-a, pretendis la francan tronon.

Ĉar Henriko tiom junis, estiĝisregenta konsilio. La nobeloj kaj la angla parlamento nomumis liajn onklojnJohanon (dukon de Bedford) kajHumphrey, duko de Gloucester protektantoj de la reĝo. Johano de Bedford plejparte forestis, militante en Francio. Ekde 1428 Henriko edukiĝis subRichard de Beauchamp (13-a grafo de Warwick).

Kroniĝoj

[redakti |redakti fonton]

La 6-an de novembro 1429 Henriko kroniĝis enAbatejo Westminster kiel reĝo de Anglio.

La 17-an de julio 1429 Karlo la 7-a kroniĝis ĉeReims. Responde al tio, la angloj kronis Henrikon la 6-an kiel reĝon de Francio en la Katedralo de laDipatrino de Parizo la 16-an de decembro 1431.

Plenaĝo

[redakti |redakti fonton]

En 1437 oni deklaris Henrikon plenaĝa, kaj li formale respondecis la regadon de Anglio.

Francio

[redakti |redakti fonton]

Instigate deJohana de Arko, ekde 1429 la francoj iom post iom forpelis la anglojn de la plejparto de Francio. Ĉe la angla kortego diversaj nobeloj malakordis pri la militado en Francio. Henriko mem fine favoris la grupon kiu urĝis pacakordon. En 1445 li edziĝis alMargareta de Anĵuo, ano de la franca reĝa familio. Kondiĉo de la edziĝo estis ke Henriko cedusAnĵuon kaj aliajn teritoriojn en Francio al Francio. Tamen estis malvenko, kiu malplifortigis la reĝon, kaj la edziĝo malpopularis.

Potencaj malamikoj

[redakti |redakti fonton]

En 1447 Henriko akuzis Humphrey (dukon de Gloucester) pro ŝtatperfido: tiu enkarceriĝis enBury St Edmunds,Suffolk, kie li mortis antaŭ la komenco de proceso. La saman jaron parlamenta kampanjo devigis Henrikon ekzili unu el siaj ĉefaj ministroj,William de la Pole (1-a duko de Suffolk): tiu estis murdita surŝipe en lamaniko.

Rikardo Plantaĝeneto (3-a duko de Jorko), kiu estus la heredonto de Henriko se tiu ne havus filon, sed kontraŭis la favoratojn de Henriko, estis forsendita de la kortego kaj nomumita guberniestro deIrlando. Tio estis grava eraro kaj li iĝis potenca malamiko de la kortega partio.

Forpelo el Francio

[redakti |redakti fonton]

En 1449Edmund Beaufort (1-a duko de Somerset), favorato de Henriko, reestigis militadon en norda Francio. La sekvantan jaron la francoj forpelis la anglojn de Normandio.

En 1453 la angloj forpeliĝis de sudokcidenta Francio. NurCalais restis angla posedaĵo.

Multaj batalistoj, ofte nepagitaj, revenis en Anglion. Tio kontribuis al la pliiĝantaj problemoj de la regno.

Kreskantaj problemoj

[redakti |redakti fonton]

Pli kaj pli estiĝis iom da anarĥio. Gravuloj malhelpis la bonan administron de la leĝoj kaj minacis juĝistojn. Mankis al Henriko sufiĉe da monrimedoj, parte ĉar li fordonis vastajn bienojn al siaj favorataj ministroj.

Ribelo de Jack Cade

[redakti |redakti fonton]

En 1450 erupciis ribelo enKent, estrata deJack Cade, kiu nomis sin "John Mortimer" kaj favoris la partion de Rikardo Plantaĝeneto (3-a duko de Jorko). La ribelantoj okupisLondonon sed post nur malmultaj tagoj reĝa armeo forpelis ilin.

Reveno de la duko de Jorko

[redakti |redakti fonton]

En 1452 Rikardo Plantaĝeneto revenis el Irlando kaj kunigis armeon ĉeShrewsbury antaŭ marŝi al Londono. Tie reĝa armeo kontraŭis lin. Sekvis akordo per kiu Henriko promesis estigi reformojn kaj aresti Edmund Beaufort (2-an dukon de Somerset). Tamen pro interveno de Margareta de Anĵuo la aresto ne okazis, kaj la sekvantan jaron laduko de Jorko denove perdis influon.

Ankaŭ en 1453 Henriko unue spertis longan mensan malsanon. Li eĉ ne konsciis la naskon de sia filoEduardo de Westminster (princo de Kimrio). Dum la resto de lia vivo estis pluraj atakoj de mensa malsano.

Dume la duko de Jorko gajnis potencan kaj riĉegan alianculon,Rikardo Neville (16-a grafo de Warwick). Helpe de tiu, Rikardo Plantaĝeneto iĝis regento kaj lordo-protektanto de Anglio en 1454: Margareta de Anĵuo estis senigata de ĉiu rajto influi ŝtatajn aferojn. Edmund Beaufort (2-a duko de Somerset) iĝis malliberulo en laTuro de Londono.

Militoj de Rozoj

[redakti |redakti fonton]

Kristnaskon 1454 Henriko la 6-a resaniĝis. Tamen malkontentaj nobeloj subtenis la dukon de Jorko, kiu pretendis unue la postenon de regento, kaj poste la tronon mem. Sekvis lamilitoj de rozoj inter laLankastroj (kiu subtenis Henrikon) kaj laJorkoj (kiuj subtenis la dukon).

Post pluraj jaroj de militado, en 1461 Henriko la 6-a estis detronigata kaj malliberigata deEduardo la 4-a. Margareta de Anĵuo daŭre kaj kuraĝe estris la lankastrojn. Tamen en 1465 Henriko denove kaptiĝis kaj estis malliberigata en la Turo de Londono. Ŝajnis ke la Jorkoj venkis.

Resurtroniĝo

[redakti |redakti fonton]

Tamen Eduardo la 4-a kverelis kun sia plej potenca subtenanto Rikardo Neville (16-a grafo de Warwick), kiu estis ofte konata kiel la "reĝfaranto". Rikardo Neville iris al Francio kie li alianciĝis al Margareta de Anĵuo. La 30-an de oktobro 1470 ili resurtronigis Henrikon.

Fina malvenko

[redakti |redakti fonton]

Tamen Richard Neville deklaris militon kontraŭBurgundio. Tio instigis la dukon de Burgundio helpi Eduardon la 4-an rehavi la tronon. Eduardo gajnis du decidajn venkojn frue en 1471: Rikardo Neville mortis dum labatalo de Barnet, kaj Eduardo de Westminster dum labatalo de Tewkesbury. Multegaj lankastroj pereis.

Morto

[redakti |redakti fonton]

Henriko la 6-a denove kaptiĝis kaj pasis siajn lastajn tagojn en la Turo de Londono, kie li mortis verŝajne la 21-an de majo, murdate deRikardo (duko de Gloucester) laŭ ordono de Eduardo la 4-a, kiu tiam sekure regis Anglion ĝis sia morto.

Karaktero

[redakti |redakti fonton]

Henriko ĝuis reputacion pro pieco. Parte pro mensa malsano, li neniam estis sufiĉe forta por bone regi Anglion, kaj li ege fidis al favorataj nobeloj.

Li interesiĝis pri eduko, kaj fondis la kolegiojnEton College en 1440 kajKing's College (Kembriĝo) en 1441.

Intereso por lia figuro rezultis en la trilogio de historiaj dramoj deWilliam Shakespeare,kiu portas lian nomon.


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Henriko_la_6-a_(Anglio)&oldid=9029770"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp