Malneta versio
publikigita versio estispatrolita je7 apr. 2024. Estaskontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estaskontrolendaj.Lastabila versio estispatrolita je7 apr. 2024.
![]() | Por samtitola artikolo vidu la paĝonHendschiken (stacidomo). |
Hendschiken | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Lencburgo |
Koordinatoj | 47° 23′ 14″ N8° 13′ 10″ O / 47.38722 °N, 8.21944 °O /47.38722; 8.21944(mapo)Koordinatoj:47° 23′ 14″ N8° 13′ 10″ O / 47.38722 °N, 8.21944 °O /47.38722; 8.21944(mapo) |
Nombro de loĝantoj | 940 |
Areo | 3,52 km² |
Alteco | 412 msuper marnivelo |
Poŝtkodo | 5604 |
Komunumkodo | 4198 |
![]() | |
Hendschiken estas komunumo en ladistrikto Lencburgo deKantono Argovio,Svislando. Ĝi havis 940 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
La komunumo Hendschiken situas ĉe la bordo de la riveroBünz, kiu pasas proksimume 200 metroj oriente de la vilaĝokerno. La ebenaĵo, kiun hodiaŭ kovras la vilaĝo, ĝis komence de la 20-a jarcento ankoraŭ estismarĉo, kiu tiam estis sekigita.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,52 km², de kiuj 0,86 km² estas kovritaj dearbaro kaj 0,62 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 535 ms.m. iomete sub la kulmino de la montoLütisbuech, dum la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 398 ms.m. en nordo ĉe la bordo de la riveroBünz apud la limo alOthmarsingen.
La komunumo Hendschiken limas en nordo alOthmarsingen, en oriento alDottikon, en sudoriento alVillmergen, en sudo alDintikon, en sudokcidento alAmmerswil, kaj en okcidento al la distriktĉefurboLencburgo.
Hendschiken disponas pristacidomo ĉe la trajnlinio deSvisaj Federaciaj Fervojoj deBazelo traBrugg alZugo. En tiu stacidomo haltas lokaj trajnoj alAraŭo,Muri,Rotkreuz kajOthmarsingen. Matene kaj vespere ankaŭ ekzistas rektaj trajnoj alZuriko.
Tra Hendschiken pasas la kantona ĉefvojo de Lencburgo al Zugo kaj en distanco de nur du kilometroj en Othmarsingen troviĝas la plej proksima alveturejo al lasvisa aŭtovojo A1.
La unua dokumenta mencio de Hendschiken datiĝas el la jaro1160Hentschikon en laActa Murensia.
Enmezepoko bienposedantoj en Hendschiken estis laMonaĥejo Muri, laMonaĥejo Säkingen, laMonaĥejo Sankt-Urban, laGrafoj de Lencburgo kaj laSenjoroj de Hallwyl. Granda parto de la bienoj transiris en la 14-a jarcento al laMonaĥejo Königsfelden. La alta jurisdikcio apartenis unue al la Grafoj de Lencburgo, poste al laKiburgoj kaj ek de1264 al laHabsburgoj. La malaltan jurisdikcion posedis la habsburgaj vasaloj, la Senjoroj de Hallwyl.
Kiam en la jaro1415 laSvisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, Hendschiken fariĝis parto de laBerna Argovio kaj fariĝis aparta tribunaldistrikto en lavoktejoLencburgo. Berno koncedis al la vilaĝanoj de Hendschiken la rajton mem elekti sian lokan subvokton ĉiam por vivo daŭro.
Kiam en la jaro1798 okaze de laHelveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Hendschiken fariĝis komunumo de ladistrikto Lencburgo en la nove fonditaKantono Argovio.