Helmut Berve | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de januaro1896 (1896-01-22) en Vroclavo |
Morto | 6-an de aprilo1979 (1979-04-06) (83-jaraĝa) en Hechendorf am Pilsensee |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio![]() |
Okupo | |
Okupo | filologo universitata instruisto ![]() |
Helmut BERVE (naskiĝinta la22-an de januaro 1896 enVroclavo, mortinta la6-an de aprilo 1979 enSeefeld-Hechendorf) estisgermana historiisto pri laantikva epoko. Lian verkon parte influis lanacisocialisma idearo. Li profesoris enLepsiko (1927–1943),Munkeno (1943–1945 kaj 1949–1954) kajErlangen (1954–1962).
Estante filo devestfalia bankisto, li trapasis la abiturientan ekzamenon ĉe la vroclava Elizabeto-gimnazio antaŭ vojaĝi Italujon. Volontule li soldatis ĉe la Kvara husara regimento ĝis 1916. Post forsendo pro sanecaj kialoj li studis de 1916 historion,klasikan filologion,arkeologion kajarthistorion en Vroclavo, i.a. ĉeConrad Cichorius,Walter Otto kajErnst Kornemann. Post la maleksplodo de laUnua mondmilito li irisMarburgon kajFrajburgon, en la somera semestro 1921 finfine Munkenon kie li doktoriĝis pri filozofio en julio 1921 ĉe Walter Otto.
Post semestroberlina Berve revenis Munkenon por habilitiĝo, en 1924 kun esploraĵo pri antikva biografiverkada arto jehelenismo. Du jarojn pli malfrue aperis lia duvoluma verkoDas Alexanderreich auf prosopographischer Grundlage. En la dua volumo li pritraktis ankaŭ la personaran medion deAleksandro la Granda. Ĝi fundamentas ĝis hodiaŭ. En 1927 li sekvis vokon al launiversitato de Lepsiko kie iĝis disĉiploj liajFranz Hampl,Alfred Heuß,Wilhelm Hoffmann,Hans Rudolph kajHans Schaefer.
Berve rifuzis universalhistorian koncepton laŭEduard Meyer preferante pli malpli intuician okupiĝon pri la unuopaj antikvaj elstaruloj(intuitive Schaŭ) kaj la studadon de popola kaj genta historioj.[1]
En la 1.5.1933 Berve iĝis membro deNSDAP (membronumero 2.993.157).[2] Samjare li iĝis dekano de la filozofoj lepsikaj. En novembro 1933 li subsignis kun aliaj germanaj profesoroj deklaron pri submetiĝo alAdolf Hitler.[3] De 1940 ĝis 1943 li rektoris Lepsike. Kune kun la historiistoJoseph Vogt li eldonis la militfavorantajn volumojnDas neue Bild der Antike kajRom und Karthago. De 1934 Berve kuneldonis la fakperiodaĵon "Hermes".
En 1943 akceptis Berve vokon de la munkenanoj esti sekvanto de sia forpasinta instruisto Walter Otto. Tamen oni ne interkonsentis inter la fakultataro kaj la Nacisocialisma Docenta Ligo. Aparte la tutgermanuja docentista gvidanto kaj medicinistoWalther Schultze opiniis - kiel fake tiel politike - estus pli taŭgaj personoj. Sed danke alHeinrich Harnjanz de la Regna eduka ministerio la aŭtoritatoj bontrovis la dungon de Berve. Ŝajne Berve kapablis havigi, malgraŭ la diktaturo, certan aŭtonomian al la altlernejo. En la 6.2.1943 edzigis lin duafoje lia disĉiplino Anna Elisabeth Glauning kies doktoriĝon li gvidantis en 1936.
Inter 1933 kaj 1945 multfoje Berve propagandis la enkorpigon de priantikvecaj sciencoj en la mondvision nacisocialisman. Berve ekz. idealigis la batalantaran komunumon jeSparto kaj elfaris eseojn eĉ pri la alteco de la raso de la helenaj nobeloj. Tion li ankaŭ aplikis en sia takso de la genta politiko de Aleksandro la Granda.[4] Pro siaj dekstraj agadoj li estis maldungita en decembro 1945 fare de la usonanoj.[5] En laSovetia okupita zono liaj verkojThukydides (1938) kajImperium Romanum (1943) estis malpermesitaj.[6]
En februaro 1949 li estis denove akceptita en laBavara Akademio de Sciencoj kaj en majo li rericevis la ĉeuniversitatan prelegadrajtecon. Pro ke intertempe lian postenon ricevisAlexander Schenk Graf von Stauffenberg, restis nur eksterorda profesoreco por Berve. La sekvantajn jarojn li instruis en Munkeno kajRegensburgo (ĉi tie ĉe la Filozofia-teologia altlernejo).
En 1954 li iĝis denove orda profesoro en Erlangen; tie estis liaj studentoj i.a.Peter Robert Franke,Franz Kiechle,Edmund Buchner,Eckart Olshausen kajMichael Wörrle. Ankoraŭ en 1950/51 li publikigis, kun malmultaj ŝanĝoj, sian rasisman historion pri la helenoj. Krome li fariĝis prezidanto de la Komisiono pri malnova historio kaj epigrafio de la influegaGermana Arkeologia Instituto. Li prezidantis inter 1960 kaj 1967.
Tamen la alta scienca kvalito de multaj liaj verkoj ne estas pridisputota. Lia duvoluma manlibro (1967)Tyrannis bei den Griechen kajDas Alexanderreich auf prosopographischer Grundlage neniam perdas sian staton esti fundamentaj verkoj.