| Helen Merrill | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Jelena Ana Milčetić |
| Aliaj nomoj | Helen Merrill |
| Naskiĝo | 21-an de julio1930 (1930-07-21) (95-jaraĝa) en Nov-Jorko |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Usono |
| Familio | |
| Edz(in)o | Aaron Sachs(en) Torrie Zito |
| Infano | Alan Merrill ( |
| Okupo | |
| Okupo | ĵaz-kantisto diskografa artisto kantisto |
| TTT | |
| Retejo | https://www.helenmerrill.com/ |
Helen Merrill (*21-an de julio1930[1] enNovjorko kielJelena Ana Milčetić) estas usonaĵazkantistino.
Helen Merrill naskiĝis en 1930 en Novjorko kiel filino de kroataj enmigrintoj. En la aĝo de dek kvar jaroj ŝi komencis kanti en la ĵazklubejoj deBronkso, ekz. en845 Club, kaj koncertvojaĝis en 1946/1947 kun Reggie Childs. Dum sia geedzeco kun Aaron Sachs ŝi ne prezentis. En 1952 ŝi koncertvojaĝis kunEarl Hines. Samjare aperis ŝia unua sondisketoA Cigarette For Company. En 1954 sekvis ŝia unua kaj ĝis nun plej populara diskegoHelen Merrill, farita kune kun Clifford Brown kajOscar Pettiford por eldonejo Emarcy, kiun produktis Quincy Jones. En ĉi tiuj unuaj jaroj de ŝia kariero ŝi laboris kunEarl Hines,Charles Mingus,Thad Jones, Charlie Byrd, Marian McPartland, Al Haig, Jim Hall,Elvin Jones,Ron Carter,Bill Evans kajStan Getz. En 1956 sekvis la diskoDream Of You kunGil Evans (arr, cond),Hank Jones (p), Barry Galbraith (g), Oscar Pettiford (b), Joe Morello (d) (plus korno- kaj arĉsekcioj); en 1987 ŝi denove sonregistris ĉi tiun albumon kun Gil Evans sub la titoloCollaboration.
En la 1950-aj ĝis 1970-aj jaroj inter muzikistoj ŝi havis la kromnomon „the Sigh of New York“ (sa sospiro de Novjorko); ŝi kantis kun la plej multaj renomaj bandoj tiutempaj. Helen Merrill vivs ankaŭ kelkajn jarojn en Eŭropo, kie ŝi registris albumojn en Italujo, Francujo kaj Norvegujo. En 1963 ŝi koncertvojaĝis kun George Gruntz en Japanujo (Helen Merrill in Tokyo),kie ŝi ankaŭ vivis dumtempe. En 1972 ŝi ekloĝis en Novjorko; ekde la 1970-aj jaroj ŝi verkis je siaj albumoj kun sia edzo, pianisto kaj aranĝisto Torrie Zito, ekz. en 1994 je ilia omaĝo de Clifford BrownBrownie kaj ŝia albumoCarousel (1996) kun kantoj de la suoma komponisto Heikki Sarmanto. Ŝi tamen ankaŭ surdiskigis kunJohn Lewis,Stéphane Grappelli/Steve Lacy/Gordon Beck (1986) kajWayne Shorter (1992). En 2000 aperis ŝia lumdiskoJelena Ana Milcetic AKA Helen Merrill. La provizore lastan eron de ŝia longa diska verkaro formasLilac Wine (2004).