Heinrich Rose | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Heinrich Rose | |||||
Naskiĝo | 6-an de aŭgusto1795 (1795-08-06) en Berlino | ||||
Morto | 27-an de januaro1864 (1864-01-27) (68-jaraĝa) en Berlino, ![]() | ||||
Lingvoj | germanavd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Kilo![]() | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Gustav Rose![]() | ||||
Parencoj | Edmund Rose (nevo)![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto universitata instruisto mineralogo apotekisto ![]() | ||||
Doktoreca konsilisto | Jöns Jacob Berzelius • Jöns Jacob Berzeliusvd | ||||
| |||||
vd | Fonto:Vikidatumoj | ||||
Heinrich Rose (1795-1864) estis germana mineralogo, apotekisto, analiza kemiisto, remalkovrinto de la kemia elementoniobio (1844) kaj profesoro pri kemio en laUniversitato de Berlino (1835). Li ankaŭ verkis prifosforesko aŭ fotona emisio de kelkaj materialoj en la Brita Ĵurnalo pri Sciencoj de laReĝa Institucio.
Heinrich Rose estis filo de la apotekisto kaj kemiistoValentin Rose la Juna (1762-1807), frato de la mineralogo Gustav Rose (1798-1873), onklo de la germana kirurgo kaj kuracistoEdmund Rose (1836-1914), disĉiplo deJöns Jacob Berzelius kaj samtempulo deFriedrich Wöhler. Li apartenis al familio de komercistoj kaj intelektuloj elBrandenburgo.
Li kaj lia fratoGustav estis trejnitaj de la kemiistoMartin Heinrich Klaproth, kiu estis asistanto de sia patro. En 1815, li venis alParizo kaj kiel volontulo engaĝiĝis en la milita servo. En Parizo, li konatiĝis kunLouis Nicolas Vauquelin,Joseph Louis Gay-Lussac,Jean-Baptiste Biot kajClaude Louis Berthollet. Li laboris unue kiel apotekisto enJelgava, enLatvio, kie la amikeco kun Theodor Grotthuss (1785-1822), konvinkis lin studi kemion pli profunde.
Inter 1819 kaj 1821 li estis trejnita deJöns Jakob Berzelius, enStokholmo, kaj tie li plenumis siajn unuajn kemiajn eksperimentojn. En 1821 li ricevis sian doktorecan diplomon en la "Universitato de Kielo". Post diplomiĝi kiel kemiisto en 1822, li iĝis privata docento en laUniversitato de Berlino kaj profesoro pri kemio en la 31-a de aŭgusto 1835.
En 1829 li iĝis membro de laRusia Akademio de Sciencoj, enSankt-Peterburgo. En 1830 li estis nomumita eksterlanda membro de laReĝa Sveda Akademio de Sciencoj. En 1832 li estis indikita kiel membro de laPrusa Akademio de Sciencoj. En 1835 li estis nomumita eksterlanda membro de la "Bavara Akademio pri Sciencoj".
En 1849, li elektiĝis por laUsona Akademio de Artoj kaj Sciencoj. En 1856 li estis nomumita koresponmda membro de la "Akademio de Sciencoj" enGöttingen. En 1860 li iĝis membrom de laNacia Akademio de la Sciencoj Leopoldina kaj en la 31-a de majo 1861 li estis omaĝita per la "Ordeno de merito por la Sciencoj kaj Artoj".
Karl Friedrich Rammelsberg (1813-1899) estis sukcedanto de Heinrich Rose en la "Universitato de Berlino".[1]
Niobio (aŭ kolumbio) preskaŭ ĉiam okazas kun latantalo pro la simileco rilate al atomgrando kaj kemiaj proprecoj. La mineraloj "kolumbito" kaj "tantalito" enhavas ambaŭ elementojn, malsimiligante nur rilate al iliaj proporcioj: kolumbito enhavas pli da niobio, kaj tantalito pli da tantato. En 1802,Ekeberg malkovris novan metalon en rartera metalo nomata "itrotantalito", kaj nomis ĝin "tantalo" omaĝe alTantalo el la greka mitologio, kiu suferis pro malsato, kaj ĉi-tiu nova elemento ne reakciis kun acidoj. Li skribis: "Mi nomas tiun metalon "tantalo" ... parte alude al ĝia nekapableco, kiam enmergigita en acido, absorbi ĝin kaj saturiĝi".
Kaj kolumbito kaj tantalito estis analizitaj deWilliam Wollaston (1766-1828) en 1809 (post kiam Hatchett efektive forlasis la sciencon kaj ekprenis la negocojn de sia patro post lia morto). Wollaston estis konfuza pro la simileco en la fizikaj kaj kemiaj proprecoj de la du elementoj kaj li eĉ kredis ke ili estis la samaj, t. e., li deklaris ke la kolumbio de Hatchett kaj la tantalo de Ekberg estis verdire la samaj elementoj kaj sekve klarigo pri la du elementoj restis konfuzaj ĝis 1844. La repostuloj kaj nomoj de Hatchett estis preterlasitaj, kaj la nomo de Ekeberg supervivis.
La afero estis nur decidita en 1844, iom antaŭ la morto de Hatchett, kiam Heinrich Rose "remalkovris" la kolumbion, sed nomis ĝin niobio omaĝe al la greka nimfoNiobo, kiu estis filino de Tantalo, tiele agnoskante la intiman rilaton inter la elementoj. Hatchett estis jam montrinta ke la niobia oksido aŭ Nb2O5, kaj la koresponda tantala oksido aŭ Ta2O5 havis malsamajn proprecojn. La erara reputacio de Wollaston supervenkis tiun de Hatchett ĉefe pro tio ke tiuepoke tiu sciencisto jam estis forlasinta siajn kemiajn eksperimentojn.
Eĉ la esploroj de Rose ne sukcesis klarigi la kemion de la niobio kaj tantalo, pro la komplekseco kaj simileco inter ambaŭ. Finfine, en 1866, la sveda kemiisto Christian Wilhelm Blomstrand (1826-1897) kaj la svisa kemiistoJean de Marignac klarigis la kemion de la du elementoj. Blomstrand unue sukcesis izoli la metalan elementon niobion per reduktado de la "niobia (V) klorido" kun hidrogeno.
La unuaj puraj specimenoj de ambaŭ niobio kaj tantalo estis nur produktitaj en 1907 kiam Werner von Bolton (1868-1912) reduktis la K2NbOF5 kaj K2TaOF5 kun metala natrio.[2]