Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Heimberg BE

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon:Heimberg
Heimberg
Blazono de Heimberg
Blazono de Heimberg
Blazono de Heimberg
komunumo en Svislando
KantonoBerno
Administra distriktoThun
Malnova distrikto ĝis 2009Thun
Koordinatoj 46° 47′ 24″ N7° 36′ 7″ O / 46.79000 °N, 7.60194 °O /46.79000; 7.60194(mapo)Koordinatoj:46° 47′ 24″ N7° 36′ 7″ O / 46.79000 °N, 7.60194 °O /46.79000; 7.60194(mapo)

Map

Nombro de loĝantoj6297
Areo5,41 km²
Alteco551 msuper marnivelo
Poŝtkodo3627
Komunumkodo0928
Mapo de Heimberg
Mapo de Heimberg
Mapo de Heimberg
vdr

Heimberg estis ĝis la 31-a de decembro2009 komunumo de ladistrikto Thun kaj ekde la 1-a de januaro2010 komunumo de laadministra distrikto Thun enKantono Berno,Svislando. Ĝi havis 6297 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Heimberg situas ĉe la orienta bordo de la riveroAro norde de la urboThun ĉe la transiro de laSvisa Mezlando al laSvisaj Antaŭalpoj. Heimberg estas kvazaŭ la enirejo al laBerna Oberlando. En sudo de la komunumo la riveroZulg alfluas al Aro. La komunumo Heimberg konsistas el la vilaĝo Heimberg kaj la vilaĝetojBümberg (sur alteco de 600 ms.m. norde de Heimberg) kajThungschneit (sur alteco de 596 ms.m. nordokcidente de Bümberg), kaj la setlejoIm Kaliforni (en la triangulo sude de Zulg, oriente de Aro kaj norde de la kvartalo Glättimüli de la komunumo Steffisburg).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,41 km², de kiuj 34,2% estas kovritaj dearbaro, 29,6% servas poragrikulturo kaj 33,1% porsetlado.[2]

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Heimberg limas en nordo alOppligen, en nordnordoriento alBrenzikofen, en nordoriento alFahrni, en oriento alSteffisburg, en sudo alThun, en sudoriento alUetendorf, en okcidento alUttigen, kaj en nordnordokcidento alKiesen.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6 deBerno alThun kaj lasvisa aŭtovojo A6, al kiu la komunumo disponas pri propra alveturejo. Krome la kantona ĉefvojo n-ro 221 de Belp al Thun en Heimberg kuniĝas kun la kantona ĉefvojo n-ro 6. La trajnlinio deBurgdorf alThun disponas pri du stacidomoj sur la komunuma teritorio (Heimberg kajLädeli).

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua dokumentita mencio de Heimberg datiĝas el la jaro1146 kielHeimberc. en la loko Bühlacker estis malkovritaj restaĵoj deromia setlejo. Inter 1146 kaj1175 estis menciitaj la Baronoj de Heimberg. Ilia havaĵo estis heredita en la13-a jarcento parte de laGrafoj de Kiburgo parte de la Grafoj de Buchegg. en1384 la kiburga havaĵo en Berna Oberlando estis akirita de la urboBerno. La Senjorujo Heimberg fariĝis parto de la libera tribunalo de Steffisburg en la Voktejo Thun. Post la fino de laHelveta Revolucio en ĝi estis atribuita al ladistrikto Thun, kiu en la jaro2010 estis integrita al lasamnoma administra distrikto. En1869 la ĝis tiam aŭtonoma komunumoThungschneit estis integrita al Heimberg. En la 2-a duono de la 20-a jarcento en Heimberg komenciĝis pro la allogo de laaglomeraĵo de Thun kaj Steffisburg rapida evoluo kun granda kresko de la loĝantaro.[3]

Partnerkomunumo

[redakti |redakti fonton]

Heimberg ek de1992 havas komunuman partnerecon kun la urboHoražďovice enĈeĥio.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Fonto:Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
  2. Fonto:Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto:Anne-Marie Dubler:Heimberg enHistoria Leksikono de Svislando (2007-12-05)

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


v  d  r
Komunumoj de la administra distrikto Thun
v  d  r
Komunumoj de la iama distrikto Thun ĝis 2009
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Heimberg_BE&oldid=8763104"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp