Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Au-Heerbrugg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elHeerbrugg)
Au
Blazono de Au
Blazono de Au
Preĝejo de Au
komunumo en Svislando
KantonoSankt-Galo
DistriktoElektodistrikto Rejnvalo
Geografia situoCH1903: 765552 / 255930(mapo)47.4333333333339.6333333333333Koordinatoj:47° 26′ N,9° 38′ O;CH1903: 765552 / 255930(mapo)

Map

Nombro de loĝantoj6723
Areo4,69 km²
Alteco405 msuper marnivelo
Poŝtkodo9434
Komunumkodo2331
Mapo de Densbüren
vdr

Au estas komunumo en laelektodistrikto Rejnvalo,Kantono Sankt-Galo,Svislando. Ĝi havis 6 723 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Au situas en laSuba Rejnvalo je alteco de 405 m s.m. je la maldekstra flanko de la riveroRejno, kiu formas la landlimon kunAŭstrio. Au konsistas el la vilaĝoAu parto de la urboHeerbrugg kaj la setlejojHaslach,Hard,Monstein kajOberfahr.

Partoj de la municipoHeerbrugg situas sur la teritorio de la komunumojBalgach,Berneck kajWidnau. La kvar komunumoj Au, Balgach, Berneck kaj Widnau fakte kune formas la politike ne ekzistantan sed ekonomie realen urbon kaj ekonomian centron de la Suba Rejnvalo. Provo unuigi la kvarkomunumojn formale al komunumo kaj urbo Heerbrugg en la 2000-aj jaroj fiaskis en voĉdono.

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Au limas en nordo alSankt-Margreto, en oriento alLustenau (Austrio), en sudo alWidnau, en sudokcidento alBalgach, en okcidento alBerneck, kaj en nordokcidento alWalzenhausen (AR).

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Heerbrugg havasstacidomon de la rejnvala linio deSvisaj Federaciaj Fervojoj deSankt-Galo traSankt-Margreto alAltstätten SG kajBuchs SG. Krome Au-Heerbrugg havas aliron al la nacia aŭtostrato A13.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua historia mencio de Au datiĝas el la jaro1316 sub la nomoDiken Auwe. Origine Au, kiu estiĝis el la setlejoj Au, Haslach, Hard kaj Monstein estis parto de la regna bienoLustenau. Okaze de laHelveta Revolucio en la jaro1798 Au estis liberigita de la servituto de Lustenau kaj estis okaze de la fondo de la novaKantono Sankt-Galo en la jaro1803 unue integrita al la komunumoBernau. En la jaro1805 Au memstariĝis.

Post la malfermo de la trajnlinio deRorschach alSargans en la jaro1858 estiĝis enHeerbrugg nova industrisetlejo, kies tereno dividiĝas inter la komunumoj Au-Heerbrugg,Balgach,Berneck kajWidnau.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


v  d  r
Komunumoj de la elektodistrikto Rejnvalo


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Au-Heerbrugg&oldid=8780757"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp