Hedonismo (el la grekaηδονή [hedone], "plezuro") estas filozofia ismo, kiu prezentas laplezuron kiel la celo de laekzistado. Tamen, ne ĉiaj plezuroj estas hedonismaj, iaj devas esti forpuŝataj por eviti pli egan malplezuron al si mem aŭ alaliulo.
Maksimo deNicolas de Chamfort resumas la hedonisman idealon:
Ĝui kaj ĝuigi, vundante nek vin mem, nek aliulon, jen, mi pensas, la fundamento de ĉiamoralo.
Hedonismo ne estasfilozofio centrata je la celeco de sia propra ekzistado. Multe da hedonistaj filozofoj defendis poziciojn :ateismajn aŭagnostikajn (Epikuro),materialismajn (Demokrito),liberecajn,anarkiismajn (Michel Onfray depostulas laanarkion, kiel politika maniero de hedonismo).
La ismo estasasociata, ĉefe dum laantikveco, alAristipo el Cireno kaj al lacirenismo, sed ankaŭ alEpikuro, kvankam la difino de la plezuro estas malsama inter tiuj du filozofoj.
Epikuro diris, ke nuntempa ekscesa plezuro devas esti evitata, se ĝi kondukas al estontadoloro. La cirenistoj diris, ke la plezuro ĉiam estas la nuntempa celo de la ago, eĉ se tiu fino estas relativigata kaj tempe ŝanĝas.
Jeremy Bentham, fondinto de lautilismo, komprenis ĝin kiel "hedonisma kalkulo", kiu devis sistemigi la ideon de plezurdozo en laFilebo dePlatono. Tiu kalkulo estas unu el la bazoj de lamodeladoj en ladecidteorio.
John Stuart Mill, kiu adis lautilismo, poste riproĉis alBentham de ne doni kvalitanhierarkion de la ecoj de la plezuroj. Sed tia hierarkio irigas el la hedonismo por penetrigi aliajn valorigadojn kaj aliajn finojn (kiel la "vivo bona pri la homo", kiu serĉasvaloron defeliĉo pli ol la plezurojn.