Hebrono estas urbo de eksterordinara graveco por judoj, kristanoj kaj islamanoj, pro la situo de la historie sankta tombejo, kiu ankaŭ estas nomataGroto de Makpela en la biblio, de la bibliajpatriarĥoj, kaj deRut kajJesajo, en ĝia centro. Antaŭ lamasakro de 1929, ĉiuj tri loĝantaroj vivis kune en la urbo. En la urbo troviĝis multaj antikvaj judaj kaj islamaj preĝejoj. En la biblio troviĝas alia nomo por Hebrono, Kirjat Arba, kiun la israelanoj uzis por nomi la grandan judansetlejon apud Hebrono.
Ĉirkaŭ la fino de la kristana dominado, en 1166,Maimonido vizitis Hebron kaj povis preĝi en laGroto de Makpela. El tio dedukteblas ke dum la krucmilita dominado la aliro al la groto estis permesita al ĉiuj.
En 1260SultanoBaibars starigis la regadon deMamelukoj; tiuepoke oni konstruis laminaretojn sur la strukturo de la groto de Makpela, kiu fariĝisMoskeo de Ibrahami. Tuj post la sama sultano, pilgrimanta al la sankta loko, dekretis malpermeson por judoj kaj kristanoj eniri la groton. Tiu malpermeso, fakte, ĉesis kun la Israela konkero en lasestaga milito (1967).
Epoke de laOtomana Imperio la judoj povis preĝi ekstere de la strukturo, al ili malpermesita.
En aŭgusto 1929, 67 judoj estis mortigitaj de araboj okaze de publika manifestacio, La ago eniris historion kielmasakro de Hebron de 1929. Tiam la urbo estis parto dePalestino subbrita mandato.
En 1968, okazis atenco per lanĉo de grenado kontraŭ judoj preĝantaj en la sankta loko kaŭzante 47 vunditajn kaj gravegajn damaĝojn al la strukturo.
En 1994 okaze de laPurim festotago, la fundamentalista juda loka setlejisto DroBaruch Goldstein eniris soldate vestita la preĝsalonon de islamanoj kaj mortige aŭtomate pafis masakrante tridek personojn kaj vundante aliajn 125. La ago eniris historion kielmasakro de Hebron de 1994. Li subtenanto deKahane. Post ĉi tiuterorisma ago, la partiopopolisma partio Kaĥ estis deklarata kontraŭleĝa.
Hodiaŭ la urbo vivas sub la trudado kaŭze de militistaisraela okupacio.