Lahebrea aŭjuda kalendaro estas la tradicia kalendaro de lajudoj. Ĝi celas sekvi lalunon precize, lasunajn jarojn ĝenerale. La nuna formo de la kalendaro estis starigita je359. Hodiaŭ ĝi funkcias plejparte kiel religia ne komerca kalendaro: kalendaro por determini la tagojn defestoj, ktp.
La 1-a de januaro 2000 laŭ lagregoria kalendaro estis la 23-a de teveto 5760 laŭ la hebrea.
Estas 13 monatoj:
- tiŝrio - 30 tagoj
- ĥeŝvano aŭmarĥeŝvano - 29 aŭ 30 tagoj
- kislevo - 30 aŭ 29 tagoj
- teveto - 29 tagoj
- ŝevato - 30 tagoj
- adaro 1 - 30 tagoj - nur en superjaroj
- adaro 2 - 29 tagoj
- nisano - 30 tagoj
- ijaro - 29 tagoj
- sivano - 30 tagoj
- tamuzo - 29 tagoj
- abo - 30 tagoj
- elulo - 29 tagoj
Kajtiŝrio kajnisano estas konsiderataj kiel la unua monato de la jaro. Tiŝrio estas konsiderata kiel la monato, en kiu la mondo estis kreita, kaj la jarnumero ŝanĝiĝas je la 1-a de tiŝrio (je la juda festoRoŝ Haŝana). Nisano estas la monato, dum kiu laizraelidoj eliris elEgipto (Pesaĥo okazas je la 15-a de nisano.) Kiam laBiblio parolas pri certa monato laŭ numero, tio aludas la monaton ekde nisano.
La nomoj devenas de la6-a jarcento a.K. en la tempo de lababilonia ekzilo.
La monato adaro I estas supermonato kaj nur okazas en lasuperjaro. En la aliaj jaroj, adaro II estas nomata simple adaro.
Tiŝrio komenciĝas ĉe unua nova luno de la aŭtuno. Ĉiu monato komenciĝas ĉirkaŭ la tempo de la nova luno.
Jaro estas superjaro se la resto post divido de 19 (jaro modulo 19) estas 0, 3, 6, 8, 11, 14 aŭ 17.
Ĥeŝvano kajkislevo: ...
Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ lahebrea erao.
Semajno: estas sep tagoj en la semajno. La sepa tago de la semajno,sabato, estas tago de ripozoŝabato laŭjudismo. Vendredo estas la "tago de preparado" (por la ŝabato). Nur la ŝabato havas propran nomon -- la aliaj tagoj nur estas nomita la unua tago, dua tago, ktp.
Tagoj: la tago komencas ĉe sunsubiro, kiam lasteloj aperas. La nokto havas 12 egalajn horojn kaj la tago havas 12 egalajn horojn. Do la taga horo estas pli longa ol la nokta horo en la somero kaj pli mallonga en la vintro. Kiam laBiblio diras "la tria horo", ktp, tiu estas la tria horo post tagiĝo (aŭ, laŭ kunteksto, post sunsubiro, ekzemple, "tria horo nokte").
Vikiarbo >Universo >Abstrakta Mondo >Kalendaro > Hebrea Kalendaro