Haut-Rhin [oʁɛ̃] estas unu el ladepartementoj de lafrancaregionoGrand Est. Ĝi etendiĝas sur3 525,17 km2 kaj havas 758 723 loĝantojn. La ĉefurbo estasColmar. Ĝia nomo signifas “altaRejno”. La administra unuo kovras la sudan parton de la kultura regionoAlzaco, kies historia nomo estisSupra Alzaco. La adjektivo kontrastigas ĝin de la norda parto de Alzaco, kiu historie nomiĝisSuba Alzaco kaj en 1790 ricevis la departementan nomonBas-Rhin, "malalta Rejno". En ambaŭ departementoj tradicie aparte parolatas laalemana (ĉi-tie ankaŭ nomataalzaca), dialekto de lagermana lingvo same parolata enBadeno, la sudokcidenta parto deGermanio kaj en la germanlingva parto deSvislando (tie ankaŭ nomatasvisgermana) - pri tio indikas sennombraj nomoj de loĝlokoj, geografiaj objektoj, kulturaĵoj kaj nelaste la nomoj de la loĝantoj.
Laŭ eŭropa perspektivo klaras, ke la riveroRejno ne komenciĝas interBazelo kajSaint-Louis, kie ĝi ektuŝasFrancion, kaj ne finiĝas enLauterbourg, la lasta franca komunumo ĉe la rivera bordo. Tial klaras ke el tiu eŭropa perspektivo la esperanta terminoMalsupra Rejno "pli malsupre" indikas regionon ĉe la limo inter Germanio kaj Nederlando, kaj la terminoAlta Rejno "pli supre" fakte indikas la svislandan kaj germanian riveroparton inter la elfluo el la Bodenlago kaj la urbo Bazelo. Tial tute sencas en Esperanto koresponde al la tradicia loka lingvo, la dialektoalemana (ĉi-tie ankaŭ nomataalzaca) nomi la regiononSupra Alzaco, kvankam la historia teritorio samnoma ne ekzaktae samas al la nuna departemento.