Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Hassan Nasrallah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hassan Nasrallah
Persona informo
حسن نصر الله
Naskiĝo31-an de aŭgusto1960 (1960-08-31)
en Burĵ Hammud,  Libano
Morto27-an de septembro2024 (2024-09-27) (64-jaraĝa)
en Haret Hreik,  Libano
Mortis proTargeted killing by Israel(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Mortis perAera operaco kajasfiksioRedakti la valoron en Wikidatavd
Mortigita deAerarmeo de Israelovd
Religioislamovd
Lingvojarabapersaanglavd
ŜtatanecoLibanoRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materNajaf Seminary(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
PartioHizbulaho(1982–2024)
Hezbollah(en)Traduki(1978–1982)Redakti la valoron en Wikidatavd
SubskriboHassan Nasrallah
Familio
Edz(in)oFatimah Yasin(en)Traduki(1978–2024)Redakti la valoron en Wikidatavd
InfanojMuhammad Hadi Nasrallah(en)Traduki, Zainab Nasrallah(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
ParencojHashim Safi Al Din (filo de onklino de patrino)
Wafiq Safa(en)Traduki (bofilo)Redakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupoulemo
politikisto
militestro
milita komandistoRedakti la valoron en Wikidatavd
LaborkampoPolitical aspects of Islam(en)Traduki,militarismo kajpolitika movadoRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva dum1992–27-a de septembro 2024vd
 
Postenoj
PostenojListo de Ĝeneralaj Sekretarioj de Hizbulaho(1992–2024)Redakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Hassan NASRALLAH (arabe حسن نصر الله; la 31-an de aŭgusto 1960, enBejruto - la 27an de septembro 2024, samloke) estisŝijaismakleriko kaj libanapolitikisto,ĉefkomandanto de la libanaislamisma organizaĵoHizbulaho[1].

Ekde 1992, Nasrallah estis ĝenerala sekretario de la islamaŝijaisma libanapartio kajmilico Hizbulaho, kiu estas gvidata kiel ŝtato ene de ŝtato kun apogo de la revolucia gvidanto de laIslama Respubliko deIrano,Ali Ĥamenei. Nasrallah estis ŝijaismaislamano. En sia kapablo li ankaŭ estis la spirita gvidanto de la libanaj ŝijaistoj.

Kariero

[redakti |redakti fonton]

KiamSaddam Hussein forpelis lin elIrako en 1978, li revenis al suda Libano por batali kontraŭ la israelanoj. Li unue estis komandanto en la ŝijaisma Amal-milico, poste aliĝis al Hizbulaho en 1982. Kiam Hizbulaha gvidantoAbbas Moussawi estis mortigita per israela aviadila atako en suda Libano en 1992, Nasrallah transprenis la postenon de gvidanto[2].

Nasrallah portis nigranturbanon kaj estis titolitasayyid, kiu devus provi montri ke li estas posteulo de la ProfetoMohamedo kaj lia familio[3]. Lia familia nomo signifas "Venko deAlaho" kaj li estis islamakleriko kun la titolo deHojatolislam[4].

Unu el liaj politikaj "geniaj batoj" estas ke li sukcesis aperi kiel libananaciisto. Li formis rezistajn grupojn kiuj ankaŭ havaskristanojn kajdruzojn en siaj rangoj, kaj li dum pluraj okazoj deplojis la socian aparaton de Hizbulaho por helpi kristanojn kaj aliajn religiajn grupojn en la lando.

Li havis proksiman rilaton kun la ŝijaisma islama pastraro en Irano. Nasrallah priskribis lamiliton de Hizbulaho kontraŭ Israelo en 2006 kiel strategian kaj historian venkon por la organizaĵo[5].

Lia plej aĝa filo estis mortigita en batalo kun la israelanoj en 1997. Baldaŭ post la morto de sia filo, li farisparoladon en Bejruto, kie li deklaris ke li nun povas "rigardi en la okulojn de aliaj gepatroj kiuj perdis siajn infanojn"[6][7].

En februaro 2024, Hassan Nasrallah postulis, ke Hizbulaho-membroj restu for depoŝtelefonoj kaj ŝanĝu altelevokiloj (pagiloj). Li pravigis tion dirante ke la israelanoj eble estis enrompiĝintaj en latelefonio de la organizaĵo. Hizbulaho tiam akiris pagilojn de la nova Golf Apollo AR-924-tipo, modelon kiu ĵus estis importita en Libanon. Kiam tiuj tiam eksplodis ĉirkaŭ la sama tempo la 17an de septembro de la sama jaro, kelkaj estis mortigitaj kaj pli ol2 500 vunditaj, plejparte Hizbulahanoj, sed ankaŭ kelkaj aliaj.

En la finaj tagoj de septembro 2024 Israelo entreprenis amasan bombardadon de la sudo kaj oriento de Libano, ĝis la ĉefurboBejruto, kie li celis laŭdire areojn kie Hizbulaho funkcias. Tiukadre la 28an de septembro alta stabano de la israela armeo konfirmis, ke ili estis mortiginta Hasanon Nasralahon.[8]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. . Profile: Hassan Nasrallah (20a de Julio 2006). Arkivita ella originalo je 27a de Septembro 2006.
  2. Ehteshami, Anoushiravan and Raymond A. Hinnebusch, Syria and Iran - Middle Powers in a Penetrated Regional System,Routledge (1997), p. 140
  3. “Prophet, Saviour and Revolutionary: Manufacturing Hassan Nasrallah's Charisma”,The Encyclopedia of the Arab-Israeli Conflict: A Political, Social, and Military History,p. 7. 
  4. "Profiles of key players – Hassan Nasrallah", 2006.
  5. . Hezbollah's Popularity Exposes al-Qaeda's Failure to Win the Hearts (30a de Julio 2006). Arkivita ella originalo je 26a de Oktobro 2023. Alirita 26a de Oktobro 2023 .
  6. Middle East International No 559, 26 September 1997; Publishers Lord Mayhew, Dennis Walters MP; Michael Jansen pp.10-11; No 560, 10a de Oktobro 1997; Barbara Nimn-Aziz p.24
  7. Nahmias, Rohee, "Hizbullah: No more clashes with Lebanese army", 18a de Aŭgusto 2006.
  8. Israel dice que ha asesinado al líder de Hizbulá, Hasán Nasrala, en los bombardeos de Beirut,Público, 28an de septembro 2024, alirita la 28an de septembro 2024.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Hassan_Nasrallah&oldid=8872391"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp