Haselto (nederlandeHasselt, proksimuma prononco [HAS'lt]) estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en la jaro1236. Dum lamezepoko la urbo apartenis al la komerca ligoHanso. En 2020 ĝi havis 78 619 loĝantojn.
Ĝi estas la ĉefurbo de la provincoLimburgo, kaj krome ankaŭ estas la administra centro de samnoma distrikto (aŭarondismento) Haselto.
Tra la urbo fluas la rivero Demer, same kiel la Kanalo Albert. Okcidente de Haselto situas la ŝoseo E313. Ekzistas du ringaj vojoj ene de la urbo. La ekstera ringo estas dizajnita por redukti trafikŝarĝon sur la urbocentro. Same, la interna ringo malpezigas obstrukciĝon en la komerca centro de la grandurbo, kiu estas ĉefe piedira.