Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Harvey Weinstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harvey Weinstein
Persona informo
Naskiĝo19-an de marto1952 (1952-03-19) (73-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvojangla
ŜtatanecoUsonoRedakti la valoron en Wikidata
Alma materUniversitato ĉe Buffalo
John Bowne High School(en)Traduki
State University of New York at Buffalo School of Management(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)oBob Weinstein(mul)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
Edz(in)oGeorgina Chapman(en)Traduki(2007–2021)Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupofilmproduktoro
filmreĝisoro
aktoro
plenuma produktoro
scenaristoRedakti la valoron en Wikidata
vdr

Harvey WEINSTEIN (la 19-an de marto 1952,Novjorko) estas iama usonafilmproduktoro kiu nuntempe estas plenumanta punon proseksmisuzo. Kune kun sia frato Bob, li fondis la sendependan filmoproduktadfirmaon Miramax, kun kiu li produktis filmojn kielThe Crying Game (1992),Heavenly Creatures (1994),Flirting with Disaster (1996) kajShakespeare in Love (1998). Weinstein gajnis la plej bonan filmon-Oskaron kiel produktanto deShakespeare in Love[1] kaj sep Tony-premiojn por teatraĵoj kajmuzikaloj kielThe Producers,Billy Elliot kajOsage County[2]. Post forlaso de Miramax, Weinstein fondis la mini-majoro The Weinstein Company kun sia frato.

En oktobro 2017,The New York Times kajThe New Yorker publikigis dekduojn da seksmisuzaj akuzoj kontraŭ Weinstein proĉikano, seksmisuzo kaj eĉseksperforto ekde la1970-aj jaroj[3]. Kiel sekvo, li estis forpelita de sia propra firmao  kaj de laAkademio de Filmaj Artoj kaj Sciencoj​ kaj lia edzino petiseksgeedziĝon, Weinstein estis arestita kaj akuzita pro seksperforto en Novjorko la 25-an de majo 2018. ​

La akuzoj incitis la movadon #MeToo, speciale forta tre la virtualejo uzante lasocia amaskomunikilara kampanjo kaj sekve akuzoj de seksa fitrakto kontraŭ multaj potencaj viroj tutmonde; ĉi tiu fenomeno estas referita kiel la "Weinstein efiko".

Post tre publikigita proceso, li estis trovita kulpa de du el kvin krimoj la 24-an de februaro 2020, kaj juĝita al 23 jarojn enmalliberejo[4][5]. Li estis kondamnita al 16 jaroj en malliberejo pro tri pliaj akuzoj de seksperforto[6].

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Kunz, William M.. (2007)Culture Conglomerates: Consolidation in the Motion Picture And Television Industries. Lanham, MD: Rowman & Littlefield.ISBN 978-0-7425-4066-8.
  2. Klinger, Barbara (13 March 2006).Beyond the Multiplex: Cinema, New Technologies, and the Home. University of California Press. p. 212.ISBN 978-0-520-24586-0. Consultado el 15 de agosto del 2012.
  3. . Harvey Weinstein Accusers: Over 80 Women Now Claim Producer Sexually Assaulted or Harassed Them. Newsweek (October 30, 2017). Arkivita ella originalo je November 2, 2017. Alirita November 2, 2017 .
  4. Pilkington, Ed, "Harvey Weinstein found guilty at rape trial", The Guardian, February 24, 2020.
  5. Ransom, Jan, "Harvey Weinstein Is Sentenced to 23 Years in Prison", March 11, 2020.
  6. Jury reaches verdict in Harvey Weinstein sexual assault trial (December 19, 2022). Arkivita ella originalo je June 4, 2023. Alirita December 20, 2022 .

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Harvey_Weinstein&oldid=8921956"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp