Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Harry Styles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harry Styles
homoRedakti la valoron en Wikidata
NaskonomoHarry Edward Styles
Naskiĝo1-an de februaro1994 (1994-02-01) (32-jaraĝa)
en Redditch
Ĝenrojmola roko • pop-muzikorok-muziko • britpopo • popola muziko
Retejohstyles.co.uk
 
Influita de
The BeatlesDavid Bowievd
vdr
Harry Styles
Persona informo
Harry Styles
NaskonomoHarry Edward Styles
Naskiĝo1-an de februaro1994 (1994-02-01) (32-jaraĝa)
en Redditch
Lingvojanglabrita anglavd
ŜtatanecoUnuiĝinta ReĝlandoRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materHolmes Chapel Comprehensive School(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
SubskriboHarry Styles
Familio
PatroDesmond Styles(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
PatrinoAnne Twist(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
GefratojGemma Styles(en)Traduki kajMike Twist(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
AmkunuloCaroline Flack(mul)Traduki(2011–2012)
Taylor Swift(2012–2013)
Kendall Jenner(2013–2014)
Nicole Scherzinger(2014–2014)
Camille Rowe(en)Traduki(2017–2019)
Olivia Wilde(2021–2022)Redakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupokantisto
gitaristo
kantaŭtoro
humanitaristo
filmaktoro
kantoverkisto
aktoro
aktivuloRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva dum2010–vd
 
Membrecoj
MembrecojOne Direction(2010–2016)Redakti la valoron en Wikidatavd
EnTTTOficiala retejovd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Harry Edward STYLES (naskita la 1an de februaro1994 en Redditch,Worcestershire, Anglio) estas britakantisto,kantverkisto,aktoro kajmodelo. Li ekstaris al eminenteco en 2010 kiel membro de la knabobandoOne Direction. Li ankaŭ sukcesis kiel solluda kantisto ekde 2016; KunSign of the Times li atingis la pinton de la brita furorlisto la unuan fojon en 2017. En 2020 li atingis la nombron unu en la usonaj furorlistoj kunWatermelon Sugar, kaj en 2022 li ankaŭ atingis la numeron unu en germanlingvaj landoj kunAs It Was kaj la albumoHarry's House.

Kariero

[redakti |redakti fonton]

Harry Styles komencis sian muzikkarieron en 2010 per partoprenado enThe X Factor. Post kiam Harry estis malsukcesa en la kantkonkurado, li kaj kvar aliaj konkursantoj formis la knabobando One Direction, kiu daŭriĝis por iĝi unu el la plej sukcesaj kaj plej venditaj knabobandoj de ĉiuj tempoj.

Unu Direkto

[redakti |redakti fonton]

La muzikkariero de Styles komenciĝis en 2010 kiam li aŭdiciis por la brita kantprogramoX Factor. Sole, li estis eliminita de la konkurado, sed estis alportita reen poste tiun tagon kaj tiam ricevis la ŝancon formi la grupon One Direction, kune kun Louis Tomlinson, Niall Horan, Zayn Malik, kajLiam Payne. Ili venis trie enThe X Factor[1][2].

One Direction daŭris kiel grupo postThe X-Factor, kaj rapide iĝis populara tutmonde.

La 25-an de marto 2015, Zayn Malik forlasis la grupon por okupiĝi pri sian solokarieron. Poste tiun jaron, la kvar ceteraj membroj jesis preni paŭzon de la grupo dum 18 monatoj, kiuj poste iĝis pluraj jaroj. La grupanoj daŭre estas en kontakto hodiaŭ, sed ne estas ofte vidataj publike kune.

Solokariero

[redakti |redakti fonton]

Post la dissolvo de One Direction en 2015, Styles ankaŭ komencis sian solokarieron. En 2017, li publikigis sian unuan solalbumon,Harry Styles. En 2019, li publikigis la albumonFine Line. Ambaŭ estis publikaj sukcesoj.Lia tria albumo, Harry's House, venis en 2022[3][4].

Filmografio

[redakti |redakti fonton]

Styles ludis la rolon de "Alex" en la militfilmoDunkirk, kiu premieris en kinejoj en 2017. La filmo temas pri la300 000 soldatoj kiuj, dum laevakuado el Dunkerko, estis transportitaj elFrancio kaj transManiko alBritio en1940[5].

En 2020, estis sciigite ke Styles ludus la rolon de "Jack" en psikologia suspensfilmo reĝisorita fare de Olivia Wilde nomitaDon't Worry Darling. Filmigo de la filmo komenciĝis en aŭtuno 2020. La filmo premieris la 23an de septembro 2022.

Harry Styles ankaŭ povas esti vidita enMy Policeman kiel "Tom Burgess". La filmo estas bazita sur la libro de la sama nomo de Bethan Roberts, rakonto pri amo kajsociaj normoj en1950-aj jarojBrajtono.

Moda kariero

[redakti |redakti fonton]

En novembro 2020, Harry Styles iĝis la unua viro bildigita sole sur la kovrilo de la usona modrevuoVogue. En la fotoserio en la revuo, Styles portas plurajn vestaĵojn kiuj rompas kun nuntempaj tradiciaj kredoj pri vestaĵo por viroj, kaj ekzemple portas robojn kaj jupojn en kelkaj el la fotoj.

En novembro 2021, Styles lanĉis sian propran belecmarkon,Pleasing. La firmao ĉefe vendas najlajn kaj haŭtajn produktojn, sed ankaŭ vestaĵojn kaj akcesoraĵojn. La fokuso estas rompi normojn pri sekso kaj belecproduktoj, kaj estas granda vario en la aspekto, aĝo kaj seksesprimo de la modeloj[6][7].

Styles longe kunlaboris kun lakreiva direktoro de Gucci Alessandro Michele, kaj ofte estis vidita enGucci vestaĵoj kaj akcesoraĵoj tra la jaroj. En novembro 2022, Gucci lanĉis la kolekton "HA HA HA", kunlaboron inter Styles kaj Michele.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. "One Direction Biography", The Hot Hits Live from LA,MCM Media.
  2. One Direction prepare for Cardiff sell-out shows. Media Wales (13 January 2012). Arkivita ella originalo je 26 January 2012. Alirita 6 June 2012 .
  3. "From Beyoncé To Harry Styles, 10 Superstars Who Emerged From Bands",Grammy Awards, 20 May 2022.
  4. "Artists who left bands for successful solo careers",Entertainment Weekly, 26 July 2022.
  5. . How Much Is Harry Styles inDunkirk? (20 July 2017). Arkivita ella originalo je 17 October 2017. Alirita 16 October 2017 .
  6. Pike, Naomi, "A Pig, A Swan, A Statue, A Headscarf — Harry Styles's New Gucci Campaign Is Even More Extra Than The Last", Vogue, 21 May 2019.
  7. Pike, Naomi, "Alongside Harry Styles, Three Faces Of Gucci's New Campaign Discuss Its Hopeful Message", British Vogue, 1 August 2019.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Harry_Styles&oldid=9183927"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp