Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Harry Graf Kessler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harry Graf Kessler
Persona informo
Harry Kessler
NaskonomoHarry Clemens Ulrich Kessler
Naskiĝo23-an de majo1868 (1868-05-23)
en Parizo
Morto30-an de novembro1937 (1937-11-30) (69-jaraĝa)
en 7-a Arondismento de Liono
TomboTombejo Père-Lachaise, 57
Grave of Kessler(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Lingvojgermanavd
ŜtatanecoGermana RegnoRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materGelehrtenschule des Johanneums(en)Traduki
St George's School, Ascot(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
PartioGermana Demokratia PartioRedakti la valoron en Wikidatavd
Familio
PatroAdolf Wilhelm Kessler(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
GefratojWilma de Brion(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupopolitikisto
publikigisto
mecenato
artkolektanto
taglibristo
diplomato
libretisto
verkisto
arthistoriistoRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva enBerlinoVajmarovd
Aktiva dum1883–1927vd
 
Postenoj
PostenojambasadoroRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Membrecoj
MembrecojDeutscher WerkbundRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Harry Clemens Ulrich Kessler, ekde 1879von (de) Kessler, ekde 1881Graf (grafo)[1] Kessler (naskiĝinta la23-an de majo1868 enParizo; mortinta la30-an de novembro1937 enLiono), estis germana artverka kolektisto,mecenato, verkisto,publikigisto kajdiplomato. Liaj taglibroj "Berlino en Lumoj" publikigita en 1971 rivelitaj anekdotoj kaj detaloj de la arta kaj teatra vivo en Eŭropo, plejparte en Germanio, de la kolapso de Germanio ĉe la fino de laUnua mondmilito ĝis lia morto en Lyon en 1937.

Familio

[redakti |redakti fonton]

La gepatroj de Harry Kessler estis la hamburga bankisto Adolf Wilhelm Kessler (1838-1895) kaj Alice Harriet Blosse-Lynch (1844-1919), filino de anglo-irlanda barono Henry Blosse-Lynch. La gepatroj de Kessler geedziĝis en Parizo en 1867. La pli juna fratino de Kessler estis naskita en 1877, kaj estis nomita Wilhelma laŭ imperiestroVilhelmo la 1-a kiu iĝis la baptopatro de la infano. Post geedziĝo, ŝia nomo iĝus Wilma de Brion. Ekzistis multaj onidiroj pri supozebla afero inter imperiestro Vilhelmo kaj grafino Kessler. Diritis eĉ ke lia imperiestra moŝto kaj ne Adolf Kessler, estus la patro de Harry.

Vivo kaj laboro

[redakti |redakti fonton]

Kessler pasigis la junulajn jarojn en Francio, Anglio kaj Germanio. Kessler unue estis edukita en Parizo kaj poste ekde 1880 en la renomita internuleja Georgo-lernejo enAscot. Sekvante la dezirojn de sia patro li enskribiĝis en 1882 ĉe "Gelehrtenschule des Johanneums" enHamburgo, kie li trapasis la abiturientan ekzamenon. Poste li aliĝis al la regimento "Drittes Garde-Ulanen-Regiment" enPotsdamo kaj gajnis la rangon de armeoficiro. Li studis juron kaj arthistorion enBonn kaj Leipzig. Kessler konis multajn kulturulojn kaj vojaĝis multe kaj vaste estante aktiva kiel germana diplomato konata kiel mondumano kaj mecenato. Li konsideris sin ano de tuteŭropa socio. Post translokiĝo al Berlino en 1893, li laboris pri lasecesia gazeto "Pajno" kie oni publikigis literaturajn verkojn, inter aliaj de Richard Dehmel, Theodor Fontane, Friedrich Wilhelm Nietzsche, Detlev von Liliencron, Julius Hart, Novalis, Paul Verlaine kaj Alfred Lichtwark. Samloke admireblis ankaŭ grafikaj verkoj de multaj artistoj inkluzive deHenry Van de Velde,Max Liebermann,Otto Eckmann kajLudwig von Hofmann.

La 24-an de marto 1903 Kessler iĝis kontrolanto de la Muzeo pri arto kaj artmetio (Museum für Kunst und Kunstgewerbe) enVajmaro. Tie li ellaboris kaj realigis novajn ekspozicikonceptojn kaj la establis daŭrajn ekspoziciojn. En 1904, dum lia laboro en Vajmaro, Kessler komencis publikigi aron da bibliofilaj libroj enhavantaj artajn kunmetaĵojn de tipografio kaj ilustrado. En la komenco li kunlaboris kun la germana eldonejo Insel-Verlag. En 1913 li fondis sian propran firmaon, Cranach-Zeitung, de kiu li iĝis la direktoro. Ĉirkaŭ 1909, Kessler evoluigis koncepton por komika opero kune kunHugo von Hofmannsthal kaj kune ili skribis la libreton.Richard Strauss disponigis la muzikon, kaj en 1911 la operetoDer Rosenkavalier premieris enDresdeno sub la dirigenteco deErnst von Schuch.

Ĉirkaŭ 1913 Kessler komisiisEdward Gordon Craig, anglan teatran dizajniston kaj teoriulon, fari ksilografiajn ilustraĵojn por abundega eldono de la ŝekspiraHamleto en la eldonejoCranach-Zeitung. La tradukon germanan farisGerhart Hauptmann, la ilustraĵojn Craig: finfina publikigo estis en Vajmaro en 1928. La angla versio, redaktita fare de J. Dover Wilson, aperis en 1930. Tiu libro, presita en bona papero, uzanta malsamajn tiparojn, kun marĝenaj notoj kun fontcitaĵoj, kaj havanta la ksilografiaĵojn de Craig, estas rigardita per multaj kiel unu el la plej bonaj ekzemploj de la printarto de la tuta 20-a jarcento. Ekzemploj eĉ hodiaŭ serĉatas fare de kolektantoj tutmonde.

La ideoj de Kessler de reformado de kulturo ne limiĝis nur je bildartoj. Li evoluigis reformadkoncepton por la teatro gajnanta apogon fare de Edward Gordon Craig, Max Reinhardt kaj Karl Vollmöller. Kessler asertis ke tiel nomita modela teatrejo devus esti establita. La belga arkitekto Henry Van de Velde serĉis dizajni la ekvivalentan konstruaĵon. Sur la iniciativo de Kessler multaj eminentaj verkistoj estis invititaj enkonduki literaturan modernecon en Vajmaro, sed la opinio de la responsuloj restis tro konservativaj kaj eĉ naciismaj, do la planoj por la modelteatreja satrigo malsukcesis.

Dum lia Vajmara periodo Kessler iĝis proksima amiko deElisabeth Förster-Nietzsche, la fratino deFriedrich Nietzsche. Pro la sugesto de Kessler, ŝi elektis Vajmaron kiel domicilon de la Nietzsche-arkivo. En 1903 Kessler lanĉis la societon "Deutscher Künstlerbund" kaj iĝis ĝia vicprezidanto. La konsorcio apogis malpli konatajn, ekz.Edvard Munch, Johannes R. Becher,Detlev von Liliencron kaj la pentristoj de la artista grupoDie Brücke. En 1906, ekspozicia skandalo forigis Kessler de lia posteno. En 1933 li forlasis Germanion, en 1935 liaj havaĵoj en Vajmaro konfiskitis fare de lanazioj kiujn li estis kritikanta jam antaŭ ilia potencakiro en la 1933-a jaro.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Oficiale "Harry Graf von Kessler", li estis dumvive kaj estas ankoraŭ konata nure kiel "Harry Graf Kessler". Der sich drei Nationen zugehörig fühlende, La multlingva Kessler, kiu sin rigardis kiel apartena al tri nacioj, sin nomis laŭ la tiutempaj kutimoj en Francujo "Comte Kessler" kaj en Anglujo "Count Kessler", je kio la grafotitolo ekde 1919 jam nur nomero.

Fonto

[redakti |redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloHarry Graf Kessler en laŜablono:Lingv/ra Vikipedio.

Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Harry_Graf_Kessler&oldid=9023557"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp