Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Lordo Rothermere

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elHarold Sidney Harmsworth, Lordo Rothermere)

Page version status

The page has not been checked

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.
Lordo Rothermere
Persona informo
Harold Harmsworth, 1. Viscount Rothermere
Naskiĝo26-an de aprilo1868 (1868-04-26)
en Londono
Morto26-an de novembro1940 (1940-11-26) (72-jaraĝa)
en Bermudo
Lingvojanglavd
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922)(–1927)Redakti la valoron en Wikidatavd
Alma materSt Marylebone Grammar School(mul)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
SubskriboLordo Rothermere
Familio
DinastioHarmsworthvd
PatroAlfred Harmsworth(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
PatrinoGeraldine Mary Maffett(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
GefratojAlfred Harmsworth kajLeicester Harmsworth(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)oMary Lilian Share(en)Traduki(1893–nekonata valoro)Redakti la valoron en Wikidatavd
InfanojEsmond Harmsworth, 2nd Viscount Rothermere(en)Traduki, Harold Alfred Vyvyan St. George Harmsworth(en)Traduki, Vere Sidney Tudor Harmsworth(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupopolitikisto
gazetposedantoRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva enLondonovd
 
Postenoj
Postenojano de Ĉambro de Lordoj(–nekonata valoro)Redakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Harold Sidney Harmsworth, Lordo Rothermere (26-an de aprilo186826-an de novembro1940) estis la unuavicgrafo de Rothermere, brita gazetmagnato kajpolitikisto.

Lordo Rothermere plenkreskiĝis en 14-infana familio. Li fondis kun sia fratoAlfred Harmsworth (posta Lordo Northcliffe) la gazetojnDaily Mail (1896) kajDaily Mirror (1903), per kiuj ili estis pioniroj de la populara ĵurnalismo (bulvaro) en Britio.

Dum laUnua Mondmilito, laDaily Mirror iĝis la plej populara gazeto de la okcidenta fronto. Rothermere apogis la politikon de la brita registaro dum la milito, kaj tielLloyd George nomumis lin en 1917 aerafera ministro.

En la 1920-aj jaroj, la eldona nombro de la gazetoj daŭre kreskis, laDaily Mail atingis en 1926 2 milionojn. Rothermere estis tiutempe unu el la plej riĉaj britoj kun posedaĵo de 25 milionoj da britaj pundoj.

Politike, li pli kaj pli kliniĝis al naciismo kaj en1929 fondis kunLordo Beaverbrook laUnited Empire Party. Li apogis en siaj gazetoj la interpaciĝan politikon kun laTria Regno, poste eĉ la asocion kun ĝi. Li iĝis poste plej influa apoganto de laBritish Union of Fascists (Brita Faŝista Unio).

Laŭ sekretservaj dokumentoj el 2005, li bonvenigis en letero la okupon de Ĉehoslovakio (fare deHitler) kaj instigis lin eĉ okupi Rumanion.

La lordo kaj la hungara reviziismo

[redakti |redakti fonton]

Li unuafoje veturis en1927 al Hungario, post kiam li iĝis apoganto de la hungara revizio. Li verkis eĉ artikolon — ĝi aperis la 21-an de junio1927Loko de Hungario sub la Suno (Hungary's place in the Sun) en laDaily Mail. Pro lia agado, je estimo, oni pretigis puton, kiu eĉ hodiaŭ estas videbla en Budapeŝto, sur la placo Ervin Szabó.

Li apogis (per 10.000 dolaroj) la oceanflugon deGyörgy Endresz kajSándor Magyar, kiuj transflugis la Atlantikon en 1931 dum rekorda tempo.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Lordo_Rothermere&oldid=7255642"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp