16-trua kaj 10-trua buŝharmonikoj.Mayall ludante harmonikon en "Pistoia Blues", Pistoia, Italio.
Buŝharmoniko estas malgrandablovinstrumento kiu havas multajn metalajn (latunajn aŭbronzajn)anĉojn. Ĉiu anĉo estas fiksita en trueto, kaj permesata vibri libere. Kiam aero estas blovata tra trueto, specifatono estas produktata. Muzikisto povas uzi langon kaj lipojn por elekti la trablovatajn truojn.
La instrumento estas fame uzata en blusa, roka, kaj popola muziko. Unu el la plej famaj harmonikoludantoj sendube estasToots Thielemans.
La terminoharmoniko ankaŭ rilatas al similaj instrumentoj kiuj ĉiuj sonoras per vibrigo de lamenetoj; pro tio oni fojfoje dirasbuŝharmoniko por malambiguigi.
Blovado estas uzata ankaŭ kuntirharmonikoj, ekzempleakordionoj,koncertinoj,bandonioj, ktp. Tiuj instrumentoj funkcias perbalgo (premita inter la manoj) anstataŭ buŝa blovado. Krome oni regas la aerfluon tra truojn (por krei tonojn) per uzo de butonoj kaj klavoj.
Frapharmoniko sonoriĝas per frapado kiu vibrigas la lamenetojn.
Frotharmoniko aŭglasharmoniko konsistas el vitraj glasoj, kiujn oni frotas per malseka fingro por vibrigi.
Blovklavaro estas buŝharmoniko, kiu havas klavaron. Aŭ blovakordiono.